Mi antaŭe supozis, ke Koreujo estas lando plene Budhisma kaj Konfuceisma, kaj ke ĉi tie Kristanoj estas malgrandega malplimulto. Mi malpravis.
Ich hatte vorher immer angenommen, dass Korea ein Land voll von Buddhismus und Konfuzianismus ist und dass Christen hier in einer ausgesprochenen Minderheit sind. Ich hatte Unrecht.
Montriĝis, ke tute kontraŭe al la najbaraj landoj Japanujo kaj Ĉinujo abundas en Koreujo Kristanoj. La statistikaĵoj, kiujn mi trovis, sufiĉe varias, sed iuj asertas, ke duono de la Koreoj estas Kristanoj. Ĉi tie en Seulo oni povas tute facile ekhavi la imagon, ke ili estas eĉ pli ol duono, ĉar oni vidas ĉie Kristanajn preĝejojn (diversspecajn), dum templojn Budhismajn almenaŭ mi vidis nur tre malmultajn.
Es hat sich herausgestellt, dass es im Gegensatz zu den Nachbarländern Japan und China in Korea eine Menge Christen gibt. Die Statistiken, die ich gefunden habe, variieren ziemlich, aber einige behaupten, dass die Hälfte der Koreaner Christen sind. Hier in Seoul kann man ohne Weiteres den Eindruck bekommen, dass es sogar mehr als die Hälfte sind, weil man überall (verschiedenartige) christliche Kirchen sieht, während ich nur sehr wenige buddhistische Tempel gesehen habe.
En la ĉirkaŭaĵo de nia hejmo estas pli da preĝejoj ol ni povis nombri. Se oni rigardas de niaj fenestroj, oni vidas ne malpli ol kvin grandajn Kristanajn krucojn – ruĝe neonajn! Efektive en neniu el la lokoj en Svedujo kaj Germanujo, en kiuj mi loĝis, estis eĉ proksime tiel multe da preĝejoj.
In der Umgebung unserer Wohnung gibt es mehr Kirchen als wir zählen konnten. Wenn man aus unserem Fenster schaut, sieht man nicht weniger als fünf große Kruzifixe – in rotem Neonlicht leuchtend! Genaugenommen waren in keinem der Orte in Schweden oder Deutschland, in denen ich gelebt habe, nur annähernd soviel Kirchen.
Jen kelkaj bildoj de preĝejoj en nia najbaraĵo. Ni fotis ilin dum promeno antaŭ kelkaj semajnoj:
Hier einige Bilder von Kirchen in unserer Nachbarschaft. Wir haben sie bei einem Spaziergang vor einigen Wochen fotografiert:
Cetere, se iafoje oni ja vidas preĝejon Budhisman, oni ĝin rekonas per simbolo, kiu por Eŭropanoj povas esti sufiĉe ŝoka. Jen foto, kiun mi trovis en la Reto:
Übrigens, wenn man von Zeit zu Zeit doch einen buddhistischen Tempel sieht, dann erkennt man ihn an einem Symbol, das für Europäer ziemlich schockierend sein kann. Hier ein Foto, das ich im Netz gefunden habe:
Endas scii, ke Budhismanoj uzadis tiun simbolon longe antaŭ ol ĝin misuzegis la nazioj.
Man muss wissen, dass die Buddhisten lange vor dem Missbrauch durch die Nazis dieses Symbol gebraucht haben.
Por scii pli pri la situacio de la kristanoj en Ĉinio, eble helpus demandi Nan Matthias-Wang. Se mi bone memoras, ŝi iam ie jam prelegis pri tio. Ne forgesu cetere, ke la ofteco de preĝejoj ne nepre signifas multecon de kristanoj. Male ankaŭ la neekzisto de preĝejoj ne pruvas la neekziston de kristanoj en iu lando. Ĉefe dependas de tio, ĉu a) kristanismo estas permesata kaj b) ĉu ili iel akiras la monon necesan por konstrui preĝejon. Plie eble nekristano foje ne rekonas kristanajn lokojn… do la afero estas vere komplika.
Interese ke vi skribis, ke ne vidiĝas tiom da preĝejoj en Germanio kaj Svedio (almenaŭ tie, kie vi loĝis). Mia retamiko Teodor Konopka en Vroclavo (babileje Toeko) daŭre sendas al mi fotojn de preĝejoj; kaj lastatempe mi interesiĝis pri nederlanda vilaĝo kun la ĉarma nomo Beek en Donk, kies retpaĝo konsistas el preskaŭ nenio alia, ol preĝejfotoj 🙂
Kompreneble ofte temas pri historia kaj arkitektura interesoj k.s. kiel jam sugestis Kunar. (Tio memorigas min, ke mi longe planis blogaĵon pri la supozata puritanismo de Usono, kie ankaŭ estas multe da preĝejoj.)
Ken
(Ĉu videblos la supersignoj? Mi vidos…)
Ken, vi pravas, ke ankaŭ en Germanujo ekzistas multaj preĝejoj en la urboj. Ili laŭ mi plejparte ekestis dum longa historio, t.e. en ĉiu vilaĝo kutime unu preĝejo estis konstruita kaj poste la vilaĝoj kunkreskis al urboj. Tamen tio ne estas komparebla al la multego da preĝejoj ĉi tie.
> Tio memorigas min, ke mi longe planis blogaĵon pri la supozata puritanismo de Usono, kie ankaŭ estas multe da preĝejoj.
Mi neniam vizitis Usonon, sed mi jam delonge supozas, ke kulture la usona influo al Sud-Koreujo estis/estas grandega (ne nur pri la konataj mondaj produktoj kiel kokakolao). Pri la kristanismo ĉi tie certe, mi iam legis, ke post la korea milito la usonaj misiistoj estis pli sukcesaj ol ĉiuj misiistoj antaŭe. Sed mi ne konsciis, ke eble ankaŭ la multegaj preĝejoj konstruiĝis laŭ usona modelo.
Birke,
Verŝajne ne temas pri nur Suda Koreio kaj ne precipe pri la Koreia Milito. Hazarde mi havas ekzempleron de _A History of Christian Missions_ de Stephen Neill (Penguin, 1964). Laŭ Neill (pp 290-292), jam en 1910 estis en Koreio 30.000 praktikantaj presbiterianoj kaj metodistoj, kun pli granda nombro de kredantoj kaj interesatoj. La rapida disvastiĝo ŝuldiĝas laŭ Neill al la t.n. “metodo Nevius”, nomita laŭ John L. Nevius, kiu verŝajne estis 40 jarojn misiisto en Ĉinio.
Laŭ Neill la koreaj kristanoj tradicie havis sendependan spiriton kiu eĉ fojfoje konfliktis kun la misiistoj.
Se vi renkontos pastron (aparte maljunan), eble vi povos esti furoro kun li/ŝi menciante la “metodon Nevius” 🙂