Die Lebensgrundlage eines jeden Koreaners der heutigen Zeit ist das Handy. Und ich meine wirklich jeden Koreaner und jede Koreanerin, abgesehen vielleicht von den Babys und Kindern. Alle haben mindestens eins, auch die meisten Omas und Opas, die man so sieht.
La vivofundamento de ĉiu nuntempa Koreo estas la poŝtelefono. Kaj mi vere celas ĉiun Koreon kaj ĉiun Koreinon, krom eble la beboj kaj infanoj. Ĉiuj havas almenaŭ unu, ankaŭ plej multaj avinoj kaj avoj, kiujn oni vidas.
Weil das Handy so wichtig ist und weil die Koreaner sowieso kleine niedliche Figuren jeder Art und überall mögen, gibt es hier auch eine Menge Anhänger und anderes Zubehör, um das Handy zu schmücken. Auch ich konnte mich diesem Einfluss nicht entziehen. (Ich, die in Deutschland ein gebrauchtes Kartenhandy hatte, um im Notfall mal ein Telefon zu haben oder erreichbar zu sein…)
Pro tio, ke la poŝtelefonoj estas tiel gravaj, kaj pro tio, ke la Koreoj ĉiuokaze ŝatas ĉie havi ĉiaspecajn dolĉajn figuretojn, troviĝas ĉi tie ankaŭ amasoj da ornamaĵoj kaj aliaj akcesoraĵoj por plibeligi la poŝtelefonon. Ankaŭ mi ne povis eviti tiun influon. (Mi, kiu en Germanujo havis uzitan kartan poŝtelefonon por krizokaze havi telefonon aŭ esti atingebla.)
Über den Handykauf hatten wir ja schon berichtet. So bin ich jetzt also im Besitz eines hübschen handlichen silbernen Mobiltelefons. Nicht das neueste Modell, denn es hat kein Außendisplay, wo man die Uhrzeit und auch Nummer eines Anrufers gleich sehen kann. Aber wenn ich es aufklappe, dann ist dort der kleine Bildschirm. Am Anfang war es ein bisschen schwierig, mein Handy zu verstehen, denn es spricht nur Koreanisch. Aber viele Dinge sind ja doch überall ähnlich, und außerdem haben mir mein Wörterbuch sowie koreanische Freunde geholfen um die wichtigsten Funktionen herauszubekommen. Aber manches ist für mich einfach nicht einstellbar, zum Beispiel der Klingelton. Ich habe 24 verschiedene (meist klassische) Musiken zur Auswahl, aber keinen einzigen “normalen” Telefon-Klingelton. Meistens stelle ich ohnehin auf Vibrieren, weil ich die Musik gar nicht mehr höre. Man ist hier nämlich ständig von Musik und Klingeln umgeben: Alle Verkäufer wollen mit Musik auf ihre Produkte aufmerksam machen. Bettler (meist Blinde in der U-Bahn oder Behinderte auf der Straße) kommen mit Musik daher. Wenn in der U-Bahn eine Station zum Umsteigen angekündigt wird, dann geschieht das mit Musik (Vivaldi oder Mozart) oder mit Vogelgezwitscher. Und in der Uni wird morgens, mittags und abends zu bestimmten Zeiten Musik (meist Marschmusik oder klassische Musik) über Lautsprecher ausgestrahlt. Und in unserer Bankfiliale an der Uni läuft den ganzen Tag im Hintergrund klassische Musik. Man stumpft mit der Zeit ein bisschen ab, ich kann mich jetzt auch schon viel besser als vorher in lauter Umgebung konzentrieren.
Pri la aĉeto de poŝtelefono ni jam rakontis. Mi do posedas belaspektan oportunan arĝentan poŝtelefonon. Ne de la plej nova modelo, ĉar ĝi ne havas eksteran ekraneton, kie oni povas vidi la horon kaj ĉe alvoko la numeron de la vokanto. Sed kiam oni malfaldas ĝin, tiam oni trovas la malgrandan ekranon. Komence estis iomete malfacile kompreni mian poŝtelefonon, ĉar ĝi parolas nur Koree. Sed multaj aferoj ja estas ĉie similaj, kaj krome mia vortaro kaj ankaŭ Koreaj amikoj helpis al mi ekregi la plej gravajn funkciojn. Sed iuj aferoj simple ne estas por mi agordeblaj, ekzemple la sonorsono. Mi havas 24 diversajn (plejparte klasikajn) muzikaĵojn je dispono, sed neniun “normalan” telefonan sonorsonon. Plej ofte mi ĉiuokaze ŝaltas la vibradon, ĉar mi tute ne plu aŭdas la muzikon. Oni nome estas ĉi tie daŭre ĉirkaŭata de muziko kaj sonorado: Ĉiuj vendistoj volas per muziko atentigi pri siaj produktoj. Almozpetantoj (plejparte blinduloj en la metroo aŭ handikapitoj sur la stratoj) uzas muzikon. Kiam en la metroo oni anoncas stacion, kie oni povas ŝanĝi linion, tiam oni faras tion permuzike (Vivaldi aŭ Mozart) aŭ per birdokantado. Kaj en la universitato oni disaŭdigas laŭtparolile muzikon (plejparte marŝan aŭ klasikan) matene, tagmeze kaj vespere je certaj horoj. Kaj en nia banka filio ĉe la universitato ruliĝas la tutan tagon klasika muziko fone. Post iom da tempo oni iom sensentiĝas – mi povas jam multe pli bone ol antaŭe koncentriĝi en laŭta ĉirkaŭaĵo.
Na ja, ich wollte über mein Handy erzählen. Wenn man mich anruft, ist übrigens Vivaldi zu hören, eine der Jahreszeiten. Einige Deutsche dachten auch schon, das sei ein Besetzt-Zeichen, so nach dem Motto “Bitte warten, sie werden verbunden”. Das konnte ich auch noch nicht ändern, es scheint aber einen Freizeichen-Ton zu geben. Haben jedenfalls manche Koreaner bei sich eingestellt.
Nu, mi volis pri mia poŝtelefono rakonti. Kiam oni vokas min, oni cetere povas aŭdi muzikon de Vivaldi, unu el la sezonoj. Unuj Germanoj jam pensis, ke tio estas signo de okupiteco, laŭ la devizo “Bonvolu atendi, vi estas konektata”. Ankaŭ tion mi ankoraŭ ne sukcesis ŝanĝi, kvankam ŝajne haveblas libersignalo. Tian ĉiuokaze iuj Koreoj elektis ĉe si.
Nach einiger Zeit wollte ich meinem Handy ein bisschen mehr Individualität verschaffen 😉 und habe eine kleine Figur drangehängt. Eine Katze in einem Tigerkostüm. Damit die sich nicht so allein fühlt (und auch, weil ich mich nie entscheiden kann), kam dann bald von der gleichen Art eine Katze in einem Affenkostüm hinzu.
Post kelka tempo mi volis doni al mia poŝtelefono iom pli da personeco ;-), kaj mi alpendigis malgrandan figuron: katon en tigra kostumo. Por ke ĝi ne sentu sin tiel sola (kaj ankaŭ ĉar mi neniam povas findecidi), aldoniĝis baldaŭ samspeca kato en simia kostumo.
Dann habe ich ein Täschchen für mein Handy gekauft, damit es nicht friert 😉 und damit man es bequem um den Hals hängen und irgendwohin mitnehmen kann. Diese Tasche ist natürlich nur eine von vielen Varianten dieser Art von Zubehör.
Poste mi aĉetis saketon por mia poŝtelefono, por ke ĝi ne frostu ;-), kaj por ke oni povu ĝin komforte pendigi ĉirkaŭ la kolo kaj ĉien ajn kunporti. Tiu saketo estas kompreneble nur unu el multaj variantoj de tiu speco de akcesoraĵoj.
Und meine neueste Errungenschaft ist seit gestern ein Bärchen, das man an die Antenne klemmen kann und das “Funken” sprüht, wenn ein Anruf kommt.
Kaj mia plej nova akiro estas de hieraŭ eta urso, kiun oni povas fiksi sur la antenon, kaj kiu ŝprucigas “fajrerojn”, kiam alvenas voko.
Das Bärchen muss ich erst ein wenig testen, denn es erscheint mir eigentlich ein bisschen unbequem. Dadurch kann man das Handy nicht so gut aufklappen, und so musste ich es so drehen, dass es auf der Rückseite ist. Außerdem flimmert es auch, wenn man telefoniert, und das wird mir bestimmt bald lästig. Tatsächlich haben auch wenig Koreaner so was, dagegen hat jeder ein oder zwei solcher Anhänger. Na, mal sehen, ob sich die Koreaner bald noch was Neues ausdenken, das ich dann auch wieder zumindest mal ausprobieren muss.
La etan urson mi unue devas iomete elprovi, ĉar ĝi verdire ŝajnas al mi iom malkomforta. Pro ĝi oni ne povas la poŝtelefonon tre bone malfaldi, kaj tial mi devis la urson tiel turni, ke ĝi sin trovas sur la dorsoflanko. Krome ĝi flagras ankaŭ kiam oni telefonas, kaj tio certe baldaŭ fariĝos al mi ĝena. Efektive malmultaj Koreoj havas ion tian, sed kompense ĉiu havas unu aŭ du tiajn pendaĵojn. Nu, ni vidos, ĉu la Koreoj baldaŭ ankoraŭ ion novan elpensos, kion ankaŭ mi tiam denove devos almenaŭ provi.
Wenn ihr jetzt den Eindruck gewonnen habt, dass ich mich mit nichts anderem als mit meinem Handy beschäftige, so ist das falsch. 🙂 Ich mache durchaus auch was anderes, z.B. meine Arbeit. Darüber erzähle ich auch bald mal.
Se mi nun donis la impreson, ke mi ne okupiĝas pri io alia ol mia poŝtelefono, tio malpravas. 🙂 Mi fakte faras ankaŭ aliajn aferojn, ekz. mian laboron. Pri tio mi iam baldaŭ rakontos.
Tute ĉarmaj, tiuj ornamaĵoj. Interese, ke tiu modo ekzistas en Koreujo. En Germanio oni ja ĉefe konas tiun adoradon de kiĉaj aferoj de Japanoj. Kiel nekutima viro, mi ne tro atentis pri la ekstera aspekto, sed pri la enaj valoroj! Reale tio signifas, ke mi preferis enmeti novajn melodiojn el mia persona MIDI-arkivo kaj sonojn el komputila ludo.
Mi ofte sentas min la lasta homo en Moskvo… kiu ne havas poŝtelefonon. Eĉ mia koramikino ekhavis ĝin, fakte ĝi estis altrudita al ŝi de ŝiaj parencoj, kiuj simple volis ĉiam havi kontakt-eblecon kun ŝi, kiam ŝi ekloĝos en Moskvo kun mi (origine ŝi estas el Niĵni-Novgorodo). Kiam oni petas mian poŝtelefon-numeron, kaj mi respondas ke mi ne havas poŝtelefonon, oni aŭ ŝokiĝas aŭ ne kredas al mi, pensante ke mi simple ne volas fordoni la numeron. Fakte mi iom troigis, kiam mi diris ke mi estas la lasta moskva senpoŝtelefonulo, ĉar mi ĉirkaŭis min per tiaj “alternativaj” amikoj, kiuj ankaŭ evitas la diablaĵon (=poŝtelefonon). 😉