{"id":317,"date":"2020-03-13T20:04:04","date_gmt":"2020-03-13T19:04:04","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?page_id=317"},"modified":"2020-03-14T21:41:49","modified_gmt":"2020-03-14T20:41:49","slug":"piv-laboro","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=317","title":{"rendered":"PIV-laboro"},"content":{"rendered":"\n<p>Kiel iuj el vi eble jam eksciis pere de Libera Folio, <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"mi estonte respondecos pri la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2020\/02\/11\/lasta-tradicie-presita-piv-aperos-en-2020\/\" target=\"_blank\">mi estonte respondecos pri PIV, la <cite>Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto<\/cite><\/a>. Fakte mi jam nun okupi\u011das pri tiu tasko apud mia laboro pri <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"PMEG (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/bertilow.com\/pmeg\/\" target=\"_blank\">PMEG<\/a> kaj la <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"Tekstaro de Esperanto (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/tekstaro.com\" target=\"_blank\">Tekstaro de Esperanto<\/a>.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<p>\u0108i-jare (la\u016dplane) estos publikigita nova versio de PIV, supozeble sub la nomo PIV 2020. La teksto de tiu eldono estas jam verkita (restas nur iom da korekta laboro pri la ilustra\u0135oj). Pri tio ankora\u016d okupi\u011das Kla\u016ddo Roux. Mia rolo koncernos la estontecon de PIV post PIV 2020.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed tamen mi kunlaboras jam nun anka\u016d pri PIV 2020, nome pri ties reta versio. PIV 2005 estas nun konsultebla rete \u0109e <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"vortaro.net (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"http:\/\/vortaro.net\" target=\"_blank\">vortaro.net<\/a>. Sed anka\u016d PIV 2020 devos aperi rete, kaj la taskon adapti la tekston de la libro al la Interreto transprenis mi. Fakte mi siatempe faris grandan parton de la laboro pri la nuna \u201cvortaro.net\u201d. Mi verkis la programon, kiu konvertis la tekston de la libro en formon uzeblan en la datumbazo de \u201cvortaro.net\u201d. La efektivan TTT-ejon tamen programis <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"Studio Gaus (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/studiogaus.com\/eo\" target=\"_blank\">Studio Gaus<\/a>. \u0108i-foje mi faras la tutan laboron pri la enretigo.<\/p>\n\n\n\n<p>La plano estas, ke mi transprenos la domajnon \u201cvortaro.net\u201d, kaj ke tie aperos tute nove farita TTT-ejo kun la enhavo de PIV 2020, kaj kun tute novaj ebloj de priser\u0109ado de la vortaro.<\/p>\n\n\n\n<p>Fakte mi esence jam faris la konvertadon de la vortara teksto, preparis datumbazan formon por PIV 2020, programis tute novan ser\u0109ilon, kaj faris tute novan interfacon. Mi estas tre kontenta pri la rezulto, kiu jam ruli\u011das en mia propra komputilo kaj en \u201csekreta\u201d testa versio en la reto. \u011ci estas jam nun tre bone uzebla, sed beda\u016drinde ankora\u016d nur por mi kaj por kelkaj respondeculoj de <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"SAT (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"http:\/\/satesperanto.org\/\" target=\"_blank\">SAT<\/a>, kiu eldonas PIV-on. Ankora\u016d tamen necesos multa korektado de detaloj. Tio kredeble e\u0109 estos senfina laboro. Sed la publika lan\u0109o devos atendi, \u011dis aperos la papera libro.<\/p>\n\n\n\n<p>Per tio tamen neniel estos finita la laboro pri la nova \u201cvortaro.net\u201d. Mia plano estas, ke \u011di estu anka\u016d la bazo por pluredaktado de PIV, cele al la posta eldono (eble PIV 2030&#8230; kiu scias?). Mi havas multajn ideojn, kiel plibonigi kaj kompletigi la enhavon. La eldonoj PIV 2002, PIV 2005 kaj la balda\u016da PIV 2020 estas esence unu sama versio de PIV kun nuraj korektoj kaj kompletigetoj ie kaj tie. Preska\u016d \u0109iam oni povas senprobleme plu uzi PIV-on 2002, kvankam kompreneble la postaj du eldonoj estas tute havindaj pro la korektoj. PIV 2030(?) tamen estos, la\u016d miaj intencoj, nova generacio, kiu kredeble diferencos tre klare de la anta\u016daj eldonoj.<\/p>\n\n\n\n<p>Por tiu celo mi planas kunmeti teamon, kiu laboros ne plu per Word a\u016d XPress (la programoj, kiujn oni uzis por PIV 2002 &#8211; 2020), sed per speciala Interreta redakta interfaco, kiu ebligos rapidan teaman laboron. Mi krome volas, ke tiu laboro okazu pli publike ol anta\u016de. Mi volas, ke homoj ekster la teamo povu kontribui per proponoj kaj kritiko jam anta\u016d la publikigo de la nova versio. La rezulto kredeble aperos unue en la reto, sed iam anka\u016d en papera formo, kiu estos a\u016dtomate generebla el la reta versio. La interreta versio tamen plej ver\u015dajne estos la \u0109efa versio de la estonta PIV. Mi anta\u016dvidas, ke \u011denerale tiel okazos anka\u016d pri grandaj vortaroj de aliaj lingvoj. Similan tendencon oni jam povas vidi pri enciklopedioj, kiuj movi\u011das pli kaj pli en la reton, dum paperaj eldonoj de grandaj enciklopedioj eble e\u0109 ne plu ekzistos.<\/p>\n\n\n\n<p>\u0108ion \u0109i mi tamen ne povos plenumi sen via subteno. Mi jam nun ricevas subtenon de multaj homoj precipe pere de <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"LiberaPay (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/eo.liberapay.com\/Bertilo\/\" target=\"_blank\">LiberaPay<\/a> pro mia laboro pri PMEG kaj la Tekstaro, sed mi bonvenigas pliajn kontribuojn. Gravan subtenon mi ricevas de <strong><a href=\"https:\/\/www.esperantic.org\/eo\/\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\" (malfermi\u011das en nova langeto)\">Esperantic Studies Foundation<\/a><\/strong>.<\/p>\n\n\n\n<p>Novan version de PMEG mi la\u016dplane lan\u0109os \u0109i-jare sub la nomo <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"PMEG 2020 (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"\/bertiloblogo\/?p=259\" target=\"_blank\">PMEG 2020<\/a> (bela paralelo al PIV 2020&#8230;), kaj la laboro pri la Tekstaro kredeble malintensi\u011dos \u0109i-jare. Estonte mi plej ver\u015dajne koncentros miajn fortojn al PIV kaj al aliaj projektoj kiel ekz. mia popularmuzika terminaro <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"Roko kaj Popo (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/bertilow.com\/roko\/\" target=\"_blank\">Roko kaj Popo<\/a> kaj aliaj partoj de mia TTT-ejo <a href=\"https:\/\/bertilow.com\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"bertilow.com (malfermi\u011das en nova langeto)\">bertilow.com<\/a>.<br><br>Se vi aprezas miajn kontribuojn al Esperantujo, vi eble volos subteni min. Vidu <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"la \u0109i-tiean pa\u011don \u201cSubteni Bertilon\u201d (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"\/bertiloblogo\/?page_id=41\" target=\"_blank\">la \u0109i-tiean pa\u011don \u201cSubteni Bertilon\u201d<\/a>. Mi dankas vin!<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kiel iuj el vi eble jam eksciis pere de Libera Folio, mi estonte respondecos pri PIV, la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Fakte mi jam nun okupi\u011das pri tiu tasko apud mia laboro pri PMEG kaj la Tekstaro de Esperanto.<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/317"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=317"}],"version-history":[{"count":18,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/317\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":336,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/317\/revisions\/336"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=317"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=317"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=317"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}