{"id":28,"date":"2019-03-19T14:09:39","date_gmt":"2019-03-19T13:09:39","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=28"},"modified":"2019-03-19T14:09:39","modified_gmt":"2019-03-19T13:09:39","slug":"historio-de-pmeg","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=28","title":{"rendered":"Historio de PMEG"},"content":{"rendered":"\n<p>Kiam PMEG aperis kiel papera libro en 2005\/2006, mi verkis pri tio en la blogo de mi kaj Birke. Jen mi republikigas tiun tekston.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<figure class=\"wp-block-image\"><a href=\"\/blogo\/wp-content\/uploads\/pmeg-kovrilo.png\"><img decoding=\"async\" src=\"\/blogo\/wp-content\/uploads\/thumb-pmeg-kovrilo.png\" alt=\"\"\/><\/a><\/figure>\n\n\n\n<p>De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesa\u011dojn, kiuj starigas unu saman demandon: &#8220;\u0108u <a href=\"\/pmeg\/index.html\">PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)<\/a> estas havebla anka\u016d kiel libro?&#8221; Mi \u0109iam respondis pli-malpli same: &#8220;Ankora\u016d ne, sed mi laboras pri la afero&#8230;&#8221;.<\/p>\n\n\n\n<p>Kiam mi ekverkis PMEG-on, \u0109irka\u016d 1991, post instigado de <a href=\"http:\/\/esperanto.net\/literaturo\/roman\/camacho.html\">Jorge Camacho<\/a> kaj <a href=\"http:\/\/esperanto.org\/Ondo\/Nov02-02.htm\">Osmo Buller<\/a>, mi pensis nur pri papera libro. Pri la Interreto, hiperteksto kaj HTML mi tiam ankora\u016d ne a\u016ddis. Sed kiam la unua kompleta teksto estis preta, \u0109irka\u016d 1994, \u0109iuj jam paroladis pri la Reto kaj pri TTT.<\/p>\n\n\n\n<p>Tiam mi amiko <a href=\"http:\/\/www.zezame.com\/company.html\">Stellan Lagerstr\u00f6m<\/a> proponis al mi, ke mi publikigu PMEG-on kiel hipertekston en TTT. Tio estis brila ideo, sed mi beda\u016drinde sciis nulon kaj nenion pri tiaj aferoj. HTML estis al mi plene fremda mistero. Sed mi estis kura\u011da, kaj mi aliris publikan komputilon kun Reta konekto (malofta afero tiam), kaj komencis esplori la aferon. Mi sukcesis rigardi la fontokodon de Esperanta TTT-pa\u011do (se mi ne eraras, temis pri la pioniraj <a href=\"http:\/\/www.esperanto.net\/veb\/flavaj-pa\u011doj.html\">Flavaj Pa\u011doj<\/a> de Martin Weichert), kaj mi povis iele-tiele kompreni, kiel funkcias HTML. Mi tuj komencis esplori, kiel konverti la PMEG-tekston, kiu tiam estis en la formato de la tekstoprogramo &#8220;Protext&#8221; (por Atari-ST-komputilo), en HTML-on. Post iom da harstarigaj provoj, mi sukcesis konverti la tuton en aron da HTML-pa\u011doj, a\u016d pli \u011duste en aron da kvaza\u016d-HTML-aj pa\u011doj, \u0109ar poste mi komprenis, ke mi multon miskomprenis pri HTML.<\/p>\n\n\n\n<p>Kun helpo de Stellan kaj de <a href=\"http:\/\/user.bahnhof.se\/~fritzon\/\">Per Aarne Fritzon<\/a>, kiu anka\u016d entuziasmis pri la nova Reta medio, mi sukcesis en-Retigi la unuan publikan version de PMEG. \u011ci tiam eklo\u011dis en la TTT-servilo de la Teknika Altlernejo en Stokholmo, kie Stellan bonvolis disponigi al mi spacon. Mi tuj anoncis la aferon en la nova\u0135grupo &#8220;soc.culture.esperanto&#8221;, kaj de tiam PMEG estas publike legebla.<\/p>\n\n\n\n<p>Mi tamen devis en la unuaj monatoj sufi\u0109e multe prilabori kaj korekti la tekston: kaj ties enhavon, kaj la HTML-kodon. Mi tion faradis en la Teknika Altlernejo, kien mi iris preska\u016d \u0109iunokte, \u0109ar mi tute ne havis Retan aliron hejme tiam (preska\u016d neniu tion havis tiutempe). Multajn kuriozajn programojn mi tiam uzis, ekz. Emakson, kaj mi uzis ilin en la unua tempo precipe en VMS-a komputilo (se iu ankora\u016d memoras, kio estas VMS).<\/p>\n\n\n\n<p>Efektive PMEG trairis dum sia pli ol dek jarojn longa vivo tre buntan aron de komputiloj, programoj kaj dosierformoj: &#8220;Atari ST&#8221;, VMS, Makinto\u015do, Unikso, Vindozo, Linukso&#8230;; &#8220;Protext&#8221;, Emakso, &#8220;UltraEdit&#8221;, Vimo&#8230;; HTML, XHTML, XML&#8230;; Perlo, PHP, ASP, XSLT&#8230; (Iele mi tamen sukcesis ne uzi Amiga-komputilon, kvankam mia amiko Ingvar von Schoultz tiutempe uzis Amigan.)<\/p>\n\n\n\n<p>Tiu umado pri PMEG en diversaj komputiloj, programoj kaj programlingvoj iom-post-iom amasigis en mian kapon sufi\u0109e vastajn sciojn pri komputado kaj precipe pri konstruado de TTT-pa\u011doj. \u011ci e\u0109 donis al mi novan profesion: Ingvar konstatis, ke mi scias ne malmulte pri tiaj aferoj, kaj dungigis min en la firmao, en kiu li tiam laboris, kaj mi povis finfine e\u0109 perlabori monon per miaj scioj. Do, la penado pri PMEG montri\u011dis ne nur idealisma afero.<\/p>\n\n\n\n<p>Kaj nun, en Novembro 2005, pli-malpli dek jarojn post la unua publika apero de PMEG, \u015dajnas, ke anka\u016d la origina PMEG-a revo i\u011dos vero: PMEG estas eldonota kiel libro!<\/p>\n\n\n\n<p>Mi havis dum la jaroj kontaktojn kun pluraj Esperantaj eldonejoj, sed \u0109iam la intertraktado fiaskis, precipe pro manko de mono por tiel granda eldona\u0135o (temas pri \u0109irka\u016d 700 pa\u011doj). Sed \u0109i-somere, kiam mi estis en Usono \u0109e la <a href=\"http:\/\/esperanto.org\/nask\/progovereu.php\">NASK-kursaro<\/a> kune kun Birke, mi ricevis novan oferton pri eldonado. Tiu oferto venis de <a href=\"http:\/\/www.esperanto-usa.org\/\">ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko)<\/a>, pere de <a href=\"http:\/\/esperanto.net\/literaturo\/autor\/westover.html\">Tim Westover<\/a>, kiu estas la motoro de tiu iniciato. Mirinde glate kaj senprobleme iris la intertraktado. Reveninte de Usono, mi devis sufi\u0109e rapide kaj \u015dvite plenumi la lastajn korektojn kaj realigi la definitivan konvertadon al PDF-dosiero (interalie helpe de la mirinda programo <a href=\"http:\/\/openoffice.org\">&#8220;OpenOffice.org&#8221;<\/a>). Tiun PDF-dosieron mi anta\u016d kelkaj tagoj sendis al Usono, kie \u011di nun trovi\u011das en la presejo. Per Aarne laboras nun pri kovrilo. Kiam tiu estos liverita, la presiloj povos eklabori.<\/p>\n\n\n\n<p>Se \u0109io iros glate, kredeble jam anta\u016d Kristnasko PMEG estos a\u0109etebla kiel libro. Prezon mi ankora\u016d ne povas diri. \u0108iuokaze pri tiaj aferoj zorgos ELNA.<\/p>\n\n\n\n<p>Pri \u0109io \u0109i mi ege, ege \u011dojas.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kiam PMEG aperis kiel papera libro en 2005\/2006, mi verkis pri tio en la blogo de mi kaj Birke. Jen mi republikigas tiun tekston.<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/28"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=28"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/28\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":29,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/28\/revisions\/29"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=28"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=28"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=28"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}