{"id":251,"date":"2019-12-11T10:42:21","date_gmt":"2019-12-11T09:42:21","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=251"},"modified":"2019-12-11T10:42:21","modified_gmt":"2019-12-11T09:42:21","slug":"pmeg-15-0-12","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=251","title":{"rendered":"PMEG 15.0.12"},"content":{"rendered":"\n<p>Hodia\u016d, la 11-an de Decembro 2019, mi lan\u0109is ankora\u016d unu version de <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/pmeg\/\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"PMEG kun la versinumero 15.0.12 (malfermi\u011das en nova langeto)\">PMEG kun la versinumero 15.0.12<\/a>. La nova\u0135oj temas precipe pri la uzo de E-vortoj.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<p>Anta\u016d kelkaj semajnoj venis al mi retpo\u015dta demando pri la jena frazo:<\/p>\n\n\n\n<p style=\"text-align:center\"><em>Milde dirite, tio ne helpas.<\/em><\/p>\n\n\n\n<p>La demandanto (kiu rajtas anonci sin en komento&#8230;) hezitis, \u0109u tia uzo de E-fina\u0135a participo vere estas akceptebla.<\/p>\n\n\n\n<p>Fakte, se oni tiam legis en PMEG pri uzo de participoj kun E-fina\u0135o, oni trovis tre klaran regulon, la\u016d kiu tia frazo ne povas esti \u011dusta. Tia participo devas rilati al la subjekto de la frazo (asertis PMEG). Sekve <em>tio<\/em> devus esti milde dirita: <em>Tio ne helpas, dum tio estas milde dirita.<\/em> Sed tia ja ne estas la intencita senco. La vera senco estas, ke la ideo <em>tio ne helpas<\/em> estas milde dirita (milde esprimita).<\/p>\n\n\n\n<p>Kaj tiajn frazojn kun tia senco oni ja uzas. La\u016d mia lingvosento ili estas plene \u011dustaj. Sekve io mankis en PMEG. Kaj tio ka\u016dzis longan cerbumadon, inter\u015dan\u011don de mesa\u011doj kun la demandinto, kaj esploradon en PAG (Plena Analiza Gramatiko, la anta\u016dulo de PMEG), kaj iom da kapogratado.<\/p>\n\n\n\n<p>Montri\u011dis, ke mi grave neglektis kelkajn esencajn detalojn pri la uzo de E-vortoj, kaj precipe de E-fina\u0135aj participoj. Montri\u011dis anka\u016d, ke PAG diras nenion ajn pri tiaj frazoj, nek pri frazoj, kiuj konsistas el sola E-vorta frazparto, ekzemple:<\/p>\n\n\n\n<ul><li><em>Bele!<\/em><\/li><li><em>Interkonsentite!<\/em><\/li><li><em>Farite!<\/em><\/li><\/ul>\n\n\n\n<p>Mi do devis mem elpensi konvinkajn klarigojn. Milde dirite, tio ne estis tute facila. Finfine la \u015dan\u011doj en PMEG tu\u015dis plurajn sekciojn dise tra la verko, kun aldono de multaj novaj Zamenhofaj (kaj ne-Zamenhofaj) ekzemploj.<\/p>\n\n\n\n<p>Kaj sekve rezultis PMEG 15.0.12. <a rel=\"noreferrer noopener\" aria-label=\"Vi povas vidi ligilojn al la lokoj, kie okazis la plej gravaj \u015dan\u011doj kaj kompletigoj en la Enkonduko de PMEG (malfermi\u011das en nova langeto)\" href=\"https:\/\/bertilow.com\/pmeg\/enkonduko.html#j-eb6\" target=\"_blank\">En la Enkonduko de PMEG vi trovos ligilojn al la lokoj, kie okazis la plej gravaj \u015dan\u011doj kaj kompletigoj<\/a>.<\/p>\n\n\n\n<p>Kaj se mi ion fu\u015dis, vi ne hezitu raporti tion al mi en komento de tiu \u0109i afi\u015do a\u016d retpo\u015dte al \u201cbertilow\u201d \u0109e \u201cgmail.com\u201d.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Hodia\u016d, la 11-an de Decembro 2019, mi lan\u0109is ankora\u016d unu version de PMEG kun la versinumero 15.0.12. La nova\u0135oj temas precipe pri la uzo de E-vortoj.<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/251"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=251"}],"version-history":[{"count":5,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/251\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":256,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/251\/revisions\/256"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=251"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=251"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=251"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}