{"id":188,"date":"2019-05-26T21:19:22","date_gmt":"2019-05-26T20:19:22","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=188"},"modified":"2019-05-30T18:59:48","modified_gmt":"2019-05-30T17:59:48","slug":"la-velsipo-magdaleno-kaj-trio-da","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=188","title":{"rendered":"La Vel\u015dipo Magdalena kaj \u201ctrio da\u201d"},"content":{"rendered":"\n<p>Mia laboro pri PMEG iafoje kondukas min al neatenditaj eltrova\u0135oj. En PMEG estas sekcio, kiu traktas \u201cda\u201d-ismon. Tie mi volis aldoni klarigan noton anta\u016d kelkaj tagoj, \u0109ar mi ricevis utilan komenton.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<p>\u201cDa\u201d-ismo estas io ne malofta en praktika uzo, sed io, kion <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/pmeg\/gramatiko\/rolmontriloj\/rolvortetoj\/da\/nekutimaj_uzoj.html#i-ie4\">mi tamen forte malrekomendas en PMEG<\/a>. Temas pri uzado de la rolvorteto (prepozicio) \u201cda\u201d sen posta O-vorto (a\u016d O-vorta frazparto), al kiu \u201cda\u201d povus rilati. Ekz. \u201cMi man\u011dis multe da.\u201d \u201cKiom da vi volas?\u201d (\u201cda\u201d tie ne rilatas al \u201cvi\u201d). La\u016d mi tia uzo estas evitinda.<\/p>\n\n\n\n<p><a href=\"https:\/\/bertilow.com\/pmeg\/gramatiko\/rolmontriloj\/rolvortetoj\/da\/nekutimaj_uzoj.html#i-ofg\">Mi skribis jam anta\u016de pri \u201cda\u201d-ismo jene<\/a>:<br><\/p>\n\n\n\n<blockquote class=\"wp-block-quote\"><p>En la skriba lingvo memstara&nbsp;\u201c<em>da\u201d<\/em>&nbsp;apena\u016d aperas, \u0109e bonaj a\u016dtoroj neniam.<\/p><\/blockquote>\n\n\n\n<p>Sed anta\u016d iom da tempo alvenis al mi retpo\u015dta atentigo, ke William Auld tamen uzis la \u201cda\u201d-isman esprimon \u201ctrio da\u201d en sia poemo \u201cLa Vel\u015dipo Magdalena\u201d, kiun <a href=\"https:\/\/www.youtube.com\/watch?v=7vxzSkG2pfE\">popularigis la grupo Kajto en la formo de brila muzika\u0135o<\/a>.<\/p>\n\n\n\n<p>Tio estis grava komento, \u0109ar Auld ja estas unu el la bonaj a\u016dtoroj. Bon\u015dance mi tuj povis elpensi klarigon, kial Auld uzis \u201ctrio da\u201d en sia poemo, kaj mi verkis la jenan noton en PMEG:<\/p>\n\n\n\n<blockquote class=\"wp-block-quote\"><p>Noto: Tamen indas mencii la poemon \u201cLa Vel\u015dipo Magdalena\u201d de William Auld (sendube unu el la \u201cbonaj a\u016dtoroj\u201d), en kiu aperas la da-isma\u0135o \u201ctrio da\u201d en la bu\u015doj de krudaj maristoj, de kiuj oni atendas nekleran kaj nenorman lingva\u0135on.<\/p><\/blockquote>\n\n\n\n<p>Jen (la\u016d mi) perfekta klarigo, kial tamen Auld faris bonan elekton. Tiajn nuancon oni atendas de bonaj a\u016dtoroj. Oni povas anka\u016d nomi tion \u201cpoezia licenco\u201d (poetoj rajtas fari aferojn, kiujn aliaj ne a\u016ddacu), sed mi pensis, ke estas iom pli ol nura licenco: intenca montrado de neklera lingva\u0135o.<\/p>\n\n\n\n<p>Poste tamen venis al mi en la kapon, ke mi prefere kontrolu la originan poemon de Auld. \u011cin mi neniam legis. Mi nur a\u016ddis (kaj \u011duis) la kanton de Kajto. Sekve mi demandis en la Fejsbuka grupo \u201cLiteratura Babilejo\u201d, \u0109u iu scias, en kiu poemaro aperas \u201cLa Vel\u015dipo Magdalena\u201d. Oni tuj respondis, ke temas pri &#8220;Humoroj&#8221; (1969), kie \u011di estas la unua el la \u201cMaristaj kantoj\u201d. Bone. Sed mi volis anka\u016d vidi la efektivan tekston, kaj bon\u015dance oni provizis anka\u016d \u011din kiel bildojn.<\/p>\n\n\n\n<p>Mi tralegis la tekston. Montri\u011dis, ke origine estis pliaj strofoj, kiujn Kajto ne uzis. \u0108io en ordo. Tio estas normala. Sed montri\u011dis anka\u016d, ke la parto kun \u201ctrio da\u201d nenie estas trovebla en la poemo de Auld. En la presita versio estas unu sola rekanta\u0135o, kiu ripeti\u011das sen\u015dan\u011de post \u0109iu strofo. Sed Kajto kantas du pliajn versiojn de la rekanta\u0135o, kaj en unu el ili aperas \u201ctrio da\u201d.<\/p>\n\n\n\n<p>Kio do okazis? \u0108u Kajto tre libere traktis la poemon de Auld aldonante siajn proprajn elpensa\u0135ojn? A\u016d \u0109u ekzistas alia versio de la poemo? \u0108u temas pri skandalo? \u0108ie oni ja legas, ke la tekston de la Kajto-muzika\u0135o verkis Auld. \u0108u mi devas nuligi mian noton, \u0109ar la koncerna teksto eble tute ne estas el la plumo de unu el la rekonataj \u201cbonaj a\u016dtoroj\u201d?<\/p>\n\n\n\n<p>Do, la sola ebla solvo estis skribi rekte al Kajto demandante pri la misteraj ne-Auld-aj vortoj. Mi tion faris, kaj kelkajn horojn poste Nanne Kalma respondis al mi solvante la misteron.<\/p>\n\n\n\n<p>Montri\u011dis, ke Auld \u0109eestis koncerton de Kajto en 1990, kaj poste proponis, ke ili uzu iujn el liaj poemoj por novaj kantoj. Kajto preparis kelkajn skizojn, kaj unu jaron poste ili rerenkonti\u011dis kun Auld, kiu entuziasmi\u011dis, kaj tie tuj surloke ekverkis pliajn rekanta\u0135ojn por la Vel\u015dipo Magdalena, aparte por Kajto.<\/p>\n\n\n\n<p>Tio estas tre \u0109arma kaj malskandala solvo de la Magdalena mistero. Mi sekve reredaktis la noton en PMEG jene:<\/p>\n\n\n\n<blockquote class=\"wp-block-quote\"><p><strong>Noto:<\/strong>&nbsp;Tamen indas mencii la poemon \u201cLa Vel\u015dipo Magdalena\u201d de&nbsp;<em>William Auld<\/em>&nbsp;(sendube unu el la \u201cbonaj a\u016dtoroj\u201d), en kiu aperas (en versio de la poemo verkita aparte por la muzikgrupo Kajto) la&nbsp;<em>da<\/em>-isma\u0135o \u201ctrio da\u201d en la bu\u015doj de krudaj maristoj, de kiuj oni atendas nekleran kaj nenorman lingva\u0135on.<\/p><\/blockquote>\n\n\n\n<p>Tiu noto estos en la sekva (provizora) versio de PMEG, kiun mi espereble lan\u0109os balda\u016d. Estos en \u011di anka\u016d multaj aliaj \u015dan\u011doj kaj plibonigoj.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mia laboro pri PMEG iafoje kondukas min al neatenditaj eltrova\u0135oj. En PMEG estas sekcio, kiu traktas \u201cda\u201d-ismon. Tie mi volis aldoni klarigan noton anta\u016d kelkaj tagoj, \u0109ar mi ricevis utilan komenton.<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/188"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=188"}],"version-history":[{"count":19,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/188\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":208,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/188\/revisions\/208"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=188"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=188"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=188"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}