{"id":126,"date":"2019-04-09T10:47:15","date_gmt":"2019-04-09T09:47:15","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=126"},"modified":"2019-04-09T10:47:15","modified_gmt":"2019-04-09T09:47:15","slug":"aliaj-projektoj-de-bertilo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?p=126","title":{"rendered":"Aliaj projektoj de Bertilo"},"content":{"rendered":"\n<p>\u011custe nun mi koncentri\u011das al <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/pmeg\/\"><strong>PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)<\/strong><\/a>, \u0109ar nova eldono estas jam delonge bezonata. Sed mi havas anka\u016d multajn aliajn projektojn. Jen kelkaj el ili:<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<ul><li>La <a href=\"https:\/\/tekstaro.com\"><strong>Tekstaro de Esperanto (tekstaro.com)<\/strong><\/a> estas kolekto de tekstoj (t.n. \u201ckorpuso\u201d), kiu estas libere uzebla por \u0109iu, kiu volas esplori, kiel oni efektive uzas Esperanton. La origina celgrupo estis lingvistoj, sed montri\u011dis, ke tre multaj ordinaraj homoj uzas la Tekstaron por eltrovi, kiel oni uzas tiun a\u016d alian vorton, tiun a\u016d alian gramatika\u0135on, k.t.p. Oni e\u0109 povas uzi la Tekstaron por simple legi tekstojn. Por unu tre grava verko, la <a href=\"https:\/\/tekstaro.com\/pl\/prenitutantekston.pl?nomo=lingvaj-respondoj\">Lingvaj Respondoj de Zamenhof<\/a>, la versio en la Tekstaro estas nun (la\u016d mia opinio) la plej uzinda versio. \u011ci ne estas simpla kopio de la lasta papera eldono (la 7a), \u0109ar mi faris kelkajn kompletigojn kaj anka\u016d forstrekis kelketajn partojn, kiuj ne vere estu en tiu kolekto. Krome, kompreneble, la Tekstara versio estas ege pli facile traser\u0109ebla ol la tradiciaj paperaj eldonoj. Mi plu plivastigas la Tekstaron, kiu nur \u0109i-jare kreskis de 5.177.208 \u011dis 9.159.328 da vortoj, kio estas rekorda kresko en la evoluo de la Tekstaro. Mian laboron pri la Tekstaro finance subtenas <a href=\"https:\/\/www.esperantic.org\/eo\/hejmo\/\">ESF (Esperantic Studies Foundation)<\/a>, sed anka\u016d vi rajtas helpi.<\/li><li>La <a href=\"https:\/\/lernu.net\/eo\/gramatiko\"><strong>Detala Gramatiko de Esperanto<\/strong> (a\u016d \u201cLa detala lernu!-gramatiko\u201d)<\/a> estas mallongigita versio de PMEG, kiu uzas tradiciajn gramatikajn terminojn. \u011ci estas pli facile uzebla por komencantoj, \u0109ar \u011di traktas nur la plej gravajn aferojn, kaj \u0109ar \u011di estas havebla anka\u016d en aliaj lingvoj. La Detala Gramatiko aperis anka\u016d kiel papera libro (du eldonoj), sed \u015dajne estas nun el\u0109erpita. Kiam mi estos fininta la novan eldonon de PMEG, mi volas refre\u015digi anka\u016d la Detalan Gramatikon. Espereble mi sukcesos pri tio. Via helpo estos bonvena.<\/li><li><a href=\"https:\/\/bertilow.com\/lanlin\/\"><strong>Landoj kaj lingvoj de la mondo<\/strong><\/a> estas vasta kolekto de Esperantaj nomoj de landoj kaj lingvoj kun multaj pliaj informoj. Mi provas \u011disdatigi tiun verkon, kiam mi trovas tempon, kaj mi volonte aldonos pliajn lingvojn kaj pliajn informojn.<\/li><li><a href=\"https:\/\/bertilow.com\/roko\/\"><strong>Roko kaj Popo<\/strong><\/a> estas popularmuzika terminaro en Esperanto kun terminoj kiel \u201critmenbluso\u201d, \u201croko\u201d, \u201cdamna metalroko\u201d, \u201crepo\u201d, \u201cblugraso\u201d, \u201cregeo\u201d, \u201c\u0135u\u0135uo\u201d, \u201c\u0109apmanbastono\u201d, \u201cdobro\u201d, \u201cgitarsintezilo\u201d, \u201cdrumo\u201d, \u201c\u015dekereo\u201d k.t.p. k.t.p., kaj anka\u016d kun multaj pli tradiciaj terminoj muzikaj. \u0108iuj terminoj kompreneble havas difinojn. Multajn el tiuj terminoj vi ne povas trovi en ordinaraj vortaroj. Aliaj aperis unue en \u201cRoko kaj Popo\u201d kaj estis poste enprenitaj en la Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto (la plej gravan Esperantan vortaron). Mi verkis tiun terminaron anta\u016d jaroj, kaj \u011di delonge bezonas \u011disdatigadon, \u0109ar multaj modernaj muzikstiloj mankas.<\/li><li>Mi faris kaj plu faras <strong>kantotradukojn<\/strong>. Kelkajn mi <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/kantotradukoj\/\">publikigis en mia TTT-ejo<\/a>.<\/li><li>Se vi interesi\u011das pri <strong>komputado, Unikodo, farado de TTT-pa\u011doj<\/strong> kaj simile, <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/index.html#ttt-kompute\">vi povas trovi iom da informoj en Esperanto en mia TTT-ejo<\/a>, sed tiuj fakoj evoluas tre rapide, kaj pluraj el miaj pa\u011doj jam ur\u011de bezonas \u011disdatigadon. Eble iam post la nova PMEG-aldono kaj aliaj gravaj taskoj, mi povos denove okupi\u011di pri tiuj temoj.<\/li><li>Mi kunlaboris anka\u016d pri la Interreta versio de <strong>PIV<\/strong> (Plena Ilustrita Vortaro). \u011ci nun trovi\u011das \u0109e <a href=\"http:\/\/vortaro.net\">vortaro.net<\/a>. Mi verkis Perl-programon, kiu konvertis (tre pene&#8230;) la Word-dosierojn de la papera versio en XML-formon, kiu poste fari\u011dis la Interreta ser\u0109ebla versio. Tute povas esti, ke mi estonte denove laboros pri PIV kaj ties Reta versio.<\/li><li>Unu projekto estonta estas <strong>traduki la tutan PMEG-on en la Anglan<\/strong>. Tio estos tamen tre ampleksa tasko. Ni vidos\u2026<\/li><li>De tempo al tempo mi instruas Esperanton en \u201ckarno-spaco\u201d, ekzemple \u0109e <a href=\"http:\/\/nask.esperanto-usa.org\/venonta\/\">NASK (mi estos tie \u0109i-jare!)<\/a> kaj <a href=\"https:\/\/ses.ikso.net\">SES<\/a>.<\/li><li>Eble mi menciu, ke mi estas membro de la <a href=\"http:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\">Akademio de Esperanto <\/a>(de 2001). Tie mi interalie gvidis la laboron pri la <a href=\"http:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/landnomoj\/listo_de_rekomendataj_landnomoj\/\">Listo de Rekomendataj Landnomoj<\/a> kaj la <a href=\"http:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/9oa.html\">Na\u016da Oficiala Aldono al la Universala Vortaro<\/a>.<\/li><li>\u0108u mi ion forgesis? Kredeble jes\u2026<\/li><\/ul>\n\n\n\n<p>Eble vi volas helpi certigi, ke mi povu realigi kiom eble multajn el miaj planoj. Legu pri tio en mia pa\u011do <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/?page_id=41\">\u201cSubteni Bertilon\u201d<\/a>.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u011custe nun mi koncentri\u011das al PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), \u0109ar nova eldono estas jam delonge bezonata. Sed mi havas anka\u016d multajn aliajn projektojn. Jen kelkaj el ili:<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/126"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=126"}],"version-history":[{"count":9,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/126\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":137,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/126\/revisions\/137"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=126"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=126"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/bertiloblogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=126"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}