Mia TTT-ejo estas farita por esti legebla per ĉiu ajn TTT-legilo (Esplorilo, Fajrovulpo, Operao, Linko ...), sed la paĝoj ne prezentiĝas tute same en ĉiuj legiloj. Jen kelkaj informoj pri tiu temo:
En miaj paĝoj la supersignaj Esperantaj literoj estas koditaj laŭ Unikodo. Se via TTT-legilo ne regas Unikodon, vi povas legi miajn paĝojn ankaŭ laŭ la Fundamenta H-skribo aŭ laŭ la surogata X-skribo. Por ŝanĝi sistemon por la Esperantaj literoj, elektu unu el ligiloj en la flanka aŭ pieda ĉefmenuo de la paĝo: U (por Unikodo), H (por H-skribo) aŭ X (por X-skribo).
Mi uzas stilfoliojn por proponi belan prezenton de miaj paĝoj. Legantoj, kiuj malŝaltis la uzadon de stilfolioj, kaj kompreneble ankaŭ uzantoj de TTT-legiloj nur-tekstaj, voĉlegaj, brajlaj, k.s., ricevas tamen tute bone legeblan simplan (X)HTML-on kun la plena enhavo sendifekte legebla.
Antaŭe mi kaŝis la stilfoliojn (per teknika artifiko) al malnovaj TTT-legiloj, kiuj ja uzas stilfoliojn, sed kiuj tion faras tre malbone (ekz. “Netscape 4” kaj “Esplorilo 4”). Sed pri tiu artifiko (kiu donis al mi ekstran laboron kaj zorgojn) mi nun rezignis. Tiuj malmultegaj, kiuj ankoraŭ uzas tiujn antikvajn TTT-legilojn, mem malŝaltu uzadon de stilfolioj en sia programo, aŭ transiru al pli moderna TTT-legilo, ekz. al Fajrovulpo.
Kelkdetale miaj paĝoj estas unuavice stile aranĝitaj laŭ la kapabloj de tiuj TTT-legiloj, kiuj estas bazitaj sur la programo “Geko”, kiel ekzemple la legilo “Fajrovulpo”. Iuj detaletoj povas eventuale prezentiĝi iom malpli bone en aliaj legiloj, ekz. “Esplorilo”, kaj iuj stilaj detaloj eĉ tute malaperas en malpli bonaj legiloj. Sed temas ĉiam pri malgravaj aŭ nure kosmetikaj detaloj. La efektiva enhavo de la paĝoj restas (espereble) ĉiam senprobleme legebla. Mi uzas baze la stilfolian lingvon CSS2.1, sed kun kelkaj aferoj el de la aperonta versio CSS3, kiuj tamen funkcias jam en iuj modernaj legiloj. Krome mi uzas kelkajn specialaĵojn, kiuj funkcias nur en Fajrovulpo kaj parencaj legiloj, sed kiuj tute ne ĝenas aliajn legilojn (ili simple ignoras tiujn aldonaĵojn).
Al modernaj TTT-legiloj, kiuj komprenas la plej novan version de XHTML - 1.1 - mi servas miajn paĝojn koditajn laŭ tiu versio. Al aliaj TTT-legiloj mi servas la paĝojn kiel HTML 4.01. La efektiva enhavo restas sama. Nur la kodaĵoj iom ŝanĝiĝas.
Kiam uziĝas XHTML 1.1, la paĝoj estas servataj kun la “MIME”-tipo application/xhtml+xml. Kiam uziĝas HTML 4.01, la paĝoj estas servataj kun la “MIME”-tipo text/html.
Oni povas eksplicite mendi miajn paĝojn laŭ XHTML 1.1 (application/xhtml+xml), se oni aldonas ?m=xhtml post adreso, ekz. “http://bertilow.com/index.html?m=xhtml”. Tiel oni povas testi, kiel reagas TTT-legilo al tiu plej nova formo de kodo por TTT-paĝoj. Nun, en Decembro 2007, modernaj TTT-legiloj kiel Fajrovulpo bone kapablas montri tiajn paĝojn, sed ekz. la TTT-legilo Esplorilo (ankoraŭ uzata de la granda plimulto da retuzantoj) tute ne scias, kion fari per tiaj paĝoj. Oni ankaŭ povas eksplicite mendi miajn paĝojn laŭ HTML 4.01 (text/html), se oni aldonas ?m=html, ekz. “http://bertilow.com/index.html?m=html”.
En ĉiu paĝo de mia TTT-ejo aperas en la XHTML-kodo la TTT-signaturo id="www-bertilow-com", kiun vi povas uzi por mem ŝanĝi la prezentostilon de miaj paĝoj. TTT-signaturoj estas eksperimenta tekniko por plifaciligi al TTT-legantoj uzi proprajn stilfoliojn. Se vi uzas Fajrovulpon, vi ne bezonas tiun helpilon, ĉar Fajrovulpo komprenas stilindikojn bazitajn sur la adreso de la paĝo.
Normale stilfolion verkas tiu, kiu kreas TTT-paĝon, la aŭtoro. Per sia stilfolio li decidas, aŭ pli ĝuste proponas, kiel la paĝo estu prezentata en TTT-legiloj. Sed leganto povas mem fari stilfolion kun propraj prezentoreguloj, kiuj povas anstataŭi la regulojn de aŭtoraj stilfolioj, aŭ miksiĝi kun tiuj reguloj. Tiu ideo estas unu el la bazaj ideoj de stilfolioj, kaj ĝuste tial la plej ofte uzata speco de stilfolioj nomiĝas tiel, kiel ĝi nomiĝas: “Cascading Style-Sheets” = “Kaskadaj Stilfolioj”, CSS. La vorto “kaskadaj” tie indikas, ke stilreguloj venas de pluraj fontoj, kiuj kunmiksiĝas kvazaŭ akvo de kaskado.
Ĝeneralajn klarigojn pri stilfolioj vi povas trovi en mia kurso Kiel fari TTT-paĝojn - Kurso pri XHTML kaj CSS.
Kiel aktivigi propran stilfolion, dependas la la TTT-legilo, kiun oni uzas. Se oni uzas la legilon Fajrovulpo, oni povas tiajn regulojn skribi en dosiero, kiu nomiĝas “userContent.css” (kiu troviĝu ene de la dosierujo “chrome” en la dosierujo, kie loĝas la personaj agordoj de Fajrovulpo). En la Microsoft-a Interreta Esplorilo kaj en la legilo Opero oni povas mem decidi, kie la propra stilfolio troviĝu, kaj kiel ĝi nomiĝu. En iu el la multaj submenuoj de tiuj programoj oni povas tion indiki (serĉu!). Bedaŭrinde ne ĉiuj TTT-legiloj donas eblon uzi propran stilfolion.
TTT-signaturo estas unika signaturo, kiu troviĝas en la “body”-elememento de TTT-paĝo. En miaj paĝoj estas la TTT-signaturo www-bertilow-com. Tio signifas, ke en la “body”-elemento de la paĝokodo estas skribite id="www-bertilow-com".
Nur miaj paĝoj enhavas ĝuste tiun signaturon (aŭ almenaŭ la intenco estas, ke nur miaj paĝoj ĝin enhavu), kaj tial paĝolegantoj povas skribi stilregulojn, kiuj uziĝas nur en miaj paĝoj. Ekzemple:
#www-bertilow-com * {
color: #000 !important;
background-color: #fff !important;
}
Tiu stilregulo, se oni metas ĝin en propran stilfolion (kaj ĝin bonorde aktivigas), kaŭzas, ke miaj paĝoj prezentiĝas kun nigra tekstokoloro sur blanka fono. La regulo superas la stilregulojn en miaj stilfolioj, forigante tiujn kolorojn, kiujn mi tie indikis. Do, se vi ne ŝatas miajn kolorojn, vi povas elekti proprajn kolorojn - aparte por miaj paĝoj.
Tiu ekzemplo estas tre simpla. Oni povas elpensi multon plian. Kompreneble por vere povi utiligi la eblojn de propraj stilfolioj, oni devas iom lerni pri CSS, kaj verŝajne ankaŭ pri (X)HTML. Tion vi povas fari en “Kiel fari TTT-paĝojn - Kurso pri XHTML kaj CSS”.
(Povas esti, ke mia ekzempla stilregulo ne funkcias en ĉiuj TTT-legiloj, ĉar mi uzis la ĝeneralan ĵokeran elektilon *, kiun ne komprenas ĉiuj legiloj. Iuj TTT-legiloj havas nur limigitan subtenon de CSS. Eble vi devas uzi pli simplajn regulojn en via legilo.)
La ideo aldoni TTT-signaturojn al TTT-paĝoj elpensis Eric Meyer. Mi estas unu el la unuaj, kiuj ekuzis la ideon praktike. Espereble aliaj sekvos. Eric Meyer proponis, ke TTT-signaturo estu la nomo de la TTT-servilo mem, sed kun dividostrekoj anstataŭ punktoj (ĉar punktoj havas specialan signifon en CSS). Do “www.bertilow.com” fariĝas “www-bertilow-com”. Oni povas kompreneble uzi ĉian ajn vicon de signoj kiel TTT-signaturon, sed prefere oni zorgu, ke ĝi estu unika.