PMEG

39.2.20. PROTO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “ĉefa, plej unua, primitiva, origina”: protozoo, protoplasmo, protono.

Vera prefikso «

“Ĉefa, plej unua, primitiva, origina”. Iafoje uzata kiel vera prefikso: tipo prototipo = “unua tipo, unua ekzemplero”, infektiĝo protoinfektiĝo = “unuafoja infektiĝo”, kanajlo protokanajloRz.84 = “kanajlo modela/origina”. Plej multaj PROTO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed en la Zamenhofa protokanajlo PROTO sendube estas vera prefikso. Komparu kun ARĤI.