PMEG

39.2.18. MONO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “unu, unuopa”: monolito, monologo, monoteismo, monofonio°, monomo.

Vera prefikso «

“Unu”. Iafoje uzata kiel vera prefikso: relo *monorelo* = “unurela fervojo”, silabo *monosilaba* = “unusilaba”. Atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto mono (pagilo). Oni uzu kunmetaĵojn kun unu: unurelo, unurela fervojo, unusilaba.

Iafoje oni renkontas la memstaran vorton *mono*° kiel mallongigon de monofonio°. Ĝi estas evitenda pro la kolizio kun la ordinara vorto mono (pagilo). La responda mallongigo stereo° por stereofonio estas tamen uzebla (sed oni atentu pri la akcento: steréo). Se entute mallongigi monofonio, oni uzu la formon monoo°.