PMEG

39.2.11. INFRA

“Sub”. Prefikso en iaj teĥnikaj vortoj, por kiuj ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “infra”: sono infrasono = “sono tiel malaltfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla”, strukturo infrastrukturo = “subtena strukturo de organizo aŭ socio”, ruĝa infraruĝa = “transruĝa”. Normale oni uzu sub: subsono, substrukturo. Anstataŭ infraruĝa oni diru transruĝa. Sed INFRA povus esti utila en faka lingvaĵo. Komparu kun ULTRA.