PMEG
43. Listo de ne-PIV-aj elementoj
En PMEG menciiĝas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne troviĝas en PIV (en la eldono de la jaro 2005). Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °, ekz.: platino°.
Jen listo de ĉiuj tiaj ne-PIV-aj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento troviĝas en PIV, sed en iom alia formo (ekz. OMETR) aŭ kun alia signifo (ekz. platin|o).
Iuj elementoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.
Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankaŭ propraj nomoj de personoj ne aperas.
Notu bone, ke ne ĉiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas eĉ rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *graŭ*.
La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finaĵo, ekz.: stere|o.
La mallongigo BW montras, ke la aŭtoro de PMEG mem estas la iniciatinto aŭ unu el la iniciatintoj de la elemento, aŭ ke ĝi almenaŭ ne estas aliloke registrita. Pri aliaj fontoj vidu la literaturliston.
| Elemento | Klarigo | Fonto |
|---|---|---|
| *AB* | “fiksita instalaĵo”, sufikso | Esperanta Bildvortaro |
| *ADOR* | “ne-aŭtomata konstrumaŝino”, sufikso | Esperanta Bildvortaro |
| *AFRO* | prefiksa mallongigo de “Afriko”, prefikso | BW |
| Amhar|o | ano de unu el la gentoj de Etiopujo | BW (aperas en PIV kiel nomo de la lingvo de la Amharoj) |
| *ARI* | “nombrosistemo”, sufikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
| Aŝur|o | Islama festotago (la deka de Muharamo°), Arabe “’Ashura” | Cherpillod: Nepivaj Vortoj |
| aŭdi|o | “elektronika registrado kaj reproduktado de sono” | BW |
| AŬDIO | “tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono”, prefikso | Esperanta Bildvortaro |
| *AŬTO* | “aŭtomata”, prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
| be | mallongigo de “bemolo” | Butler: Muzika Terminaro |
| Blis|o | la planlingvo “Bliss” | BW |
| brekekekeks | bleko de bufo | Cherpillod: Nepivaj Vortoj (ankaŭ kaŝite en PIV ĉe kŭaks) |
| Ĉomolungm|o | la monto Everesto | Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch |
| *Daralbajd|o* | “Kazablanko°” | Poŝatlaso de la Mondo |
| *darf|i* | “esti permesita, rajti” | Cherpillod: Nepivaj Vortoj |
| decilion|o | “10 je la 60-a potenco”, internacia vorto (Angle “decillion”) | BW |
| di | mallongigo de “dieso” | BW |
| *dificil|a* | “malfacila” | Vatré: Neologisma Glosaro |
| EKSBI | “2 je la sesdeka potenco”, prefikso | BW |
| ENZ | “substanco”, sufikso | Esperanta Bildvortaro |
| *EŬRO* | prefiksa mallongigo de “Eŭropo”, prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
| Fanagal|o | piĝina interlingvo parolata en suda Afriko | BW |
| GIBI | “2 je la trideka potenco”, prefikso | BW |
| glu glu | sono de akvo elfluanta el botelo = kluk kluk | PAG §126 |
| *graŭ* | “mal-malgraŭ, dank’ al” | PAG §201 kaj §257 (en piednotoj) |
| *IĈ* | “virseksa”, sufikso | Günkel: GuVo |
| *IF* | “igi io”, sufikso | PAG §414 |
| Interglos|o | la planlingvo “Interglossa” | Claus GÜNKEL |
| Interlingva|o | la planlingvo “Interlingua” | BW |
| Interlingve|o | la planlingvo “Interlingue” | BW |
| *ISTAN* | “lando”, sufikso | Aktoj de la Akademio III |
| *kaŭ* | “kaj/aŭ” | André Albault |
| Kazablank|o | havenurbo en Maroko | Poŝatlaso de la Mondo |
| KIBI | “2 je la deka potenco”, prefikso | BW |
| kluk kluk | sono de akvo elfluanta el botelo = glu glu | PAG §126 |
| Lingvafranka|o | iama piĝina interlingvo ĉe Mediteraneo | BW |
| Loglan|o | la planlingvo “Loglan” | BW |
| MEBI | “2 je la dudeka potenco”, prefikso | BW |
| Meka|o | “Mekko” | BW |
| *mon|o* | evitinda mallongigo de “monofonio°” | BW |
| mono|o | mallongigo de “monofonio°” | BW |
| monofoni|o | “unukanala sonreproduktado” | Esperanta Bildvortaro |
| Muharam|o | la unua monato de la Islama jaro, Arabe “al-Muharram” | BW |
| *na* | rolvorteto por rekta objekto | BW |
| *nen* | “ne” (respondvorto) | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
| nonilion|o | “10 je la 54-a potenco”, internacia vorto (Angle “nonillion”) | BW |
| Nova-Skoti|o | provinco en Kanado | Aktoj de la Akademio III |
| Novial|o | la planlingvo “Novial” | BW |
| *OFON* | “lingvano, lingvaneco”, sufikso | Günkel: GuVo |
| OJD | “similformaĵo...”, varianto de la sufikso OID | Wells: Concise Esperanto and English Dictionary |
| Okcidental|o | la planlingvo “Occidental” | BW |
| o kej | “bone!” | Wells: English - Esperanto - English dictionary |
| oktilion|o | “10 je la 48-a potenco”, internacia vorto (Angle “octillion”) | BW |
| OMETR | “mezurilo”, sufikso | BW (aperas en PIV kiel METR) |
| Orom|o | ano de la plej multnombra gento de Etiopujo | BW |
| *OTEK* | “kolekto, kolektejo, kolektujo”, sufikso | BW (aperas en PIV kiel TEK) |
| PEBI | “2 je la kvindeka potenco”, prefikso | BW |
| Picburg|o | urbo en Pensilvanio, Usono | BW |
| platin|o | “plateno” (speco de metalo) | Dr Esperanto: Meždunarodnyj Jazyk [“La Unua Libro”], Zamenhof: la Fundamenta Krestomatio p. 233 (en PIV aperas alia vorto platin|o kun tute alia signifo) |
| Pocdam|o | la ĉefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Germanujo | Cherpillod: Nepivaj Vortoj (ĉe *Potsdamo*) |
| *pseŭd|a* | “malvera, kaŝita, ŝajna, iluzia” | PAG §422 ĉe la prefikso PSEŬDO |
| *Sanhelen|o* | “Sankta Heleno” (Brita insulo en Atlantiko) | Poŝatlaso de la Mondo |
| *Sanpier|o* | “Sankta Petro” (Franca insulo en Atlantiko) | Poŝatlaso de la Mondo |
| sekstilion|o | “10 je la 36-a potenco”, internacia vorto (Angle “sextillion”) | BW |
| Senthelen|o | “Sankta Heleno” (Brita insulo en Atlantiko) | BW |
| Sentpier|o | “Sankta Petro” (Franca insulo en Atlantiko) | BW |
| septilion|o | “10 je la 42-a potenco”, internacia vorto (Angle “septillion”) | BW |
| sis | “ses” | BW |
| Solresol|o | la planlingvo “Solresol” | BW |
| Somal|o | ano de la ĉefgento de Somalujo, ano de Somalujo | Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj |
| stere|o | “stereofonio, dukanala sonreproduktado” | BW |
| STIF | parenceco kreita per regeedziĝo, prefikso | PAG §425 rimarko I |
| Svazi|o | ano de la ĉefgento de Svazilando, ano de Svazilando | Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj |
| TEBI | “2 je la kvardeka potenco”, prefikso | BW |
| Tigraj|o | ano de unu el la gentoj de Etiopujo | BW |
| tik tak | sono de mekanika horloĝo | PAG §126 |
| tofu|o | speco de sojkazeo (en PIV “toŭfuo”) | Wells: English - Esperanto - English dictionary |
| Tokpisin|o | kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo | BW |
| *UK* | “kastrita besto”, sufikso | PAG §372 rimarko II |
| Vakajam|o | urbo en Japanujo | Poŝatlaso de la Mondo |
| *Varŝav|o* | “Varsovio” | Ŝulco: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj |
| VIDEO | “tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de moviĝantaj bildoj”, prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
| Vinĉestr|o | urbo en Anglujo | BW |
| vu|o | “duobla vo, vavo”, nomo de la litero W | Pokrovskij: Komputada leksikono |
Grekaj literoj «
Aperas Grekaj liternomoj. El la plene Esperantigitaj nur delt|o, epsilon|o, jot|o, lambd|o kaj omeg|o troviĝas en PIV (por la aliaj PIV donas nur duone Esperantigitajn formojn sen O-finaĵo). Alf|o, bet|o kaj gam|o troviĝas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Rot|o troviĝas en Pokrovskij, Komputada leksikono. La aliaj estas de BW: alf|o, bet|o, gam|o, zet|o, et|o, tet|o, kap|o, mu|o, nu|o, ksi|o, omikron|o, pi|o, rot|o, sigm|o, taŭ|o, upsilon|o, fi|o, ĥi|o, psi|o. El la duone Esperantigitaj nomoj tri estas de BW: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en PIV.
Hebreaj literoj «
Aperas duone Esperantigitaj Hebreaj liternomoj: alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof, reŝ, ŝin, tav. Ili estas el la Psalmaro de la La Sankta Biblio (sed ili verŝajne ne estas Zamenhofaj).
Tononomoj «
Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*, *Ais*, *Bes*, *Bis*, *Ces*, *Cis*, *Des*, *Dis*, *Es*, *Eis*, *Fes*, *Fis*, *Ges*, *Gis*. Ili troviĝas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kaj en Desmet’, Bildvortaro.
Nombrovortoj «
Menciiĝas kelkaj maloftegaj nombrovortoj: undecilion|o, duodecilion|o, tredecilion|o, kvatuordecilion|o, kvindecilion|o, seksdecilion|o, septendecilion|o, oktodecilion|o, novemdecilion|o, vigintilion|o, centilion|o. Ili estas de BW.
Tabelvortoj «
Menciiĝas neoficialaj kaj nepre evitendaj tabelvortoj je ALI. Nur du el ili, *aliel* kaj *alies* estas registritaj en PIV. Kvin el la aliaj, *aliam*, *alie*, *alio*, *aliu* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Cherpillod: Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.
Ekkriaj vortetoj, sonimitoj «
Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Ili estas de BW: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaŭ.
