PMEG 2023

19. Neoficialaj vortetoj

Krom la oficialaj vortetoj ekzistas ankaŭ neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novaĵoj, kiujn oni nepre evitu.

Neoficialaj rolvortetoj «

Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio estas nur malfacile ebla (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de kelkaj neoficialaj rolvortetoj, kiujn oni povas de tempo al tempo renkonti:

Cis «

Cis = “sur tiu ĉi flanko de, maltrans”: Ili loĝas cis tiuj montoj.Ili loĝas sur tiu ĉi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas malmulte uzata en la praktiko. Oni diru ĉi-flanke de, sur tiu ĉi flanko de aŭ eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finaĵon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo venis cis la limriveron....sur nian flankon de la limrivero.

Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = “ĉi-flanka de la Alpoj”, cis-danube = “ĉi-flanke de Danubo”, Cisganga Hindujo = “tiu parto de Hindujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango” (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras eŭropan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankaŭ troviĝas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu ĝin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun “trans”: CiskejoTranskejo (bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj troviĝas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbutenotransbuteno (ĥemiaj kombinaĵoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj malsamflanke de centra strukturo).

*Far* «

*Far* estas uzata de iuj esperantistoj anstataŭ de por montri aganton ĉe agaj O-vortoj aŭ ĉe pasivaj participoj: Morgaŭ okazos akcepto de la urbestro. *Morgaŭ okazos akcepto far la urbestro.* Ŝi estas amata de ĉiuj.FG.54 *Ŝi estas amata far ĉiuj.*

De havas multajn signifojn, kaj iafoje konfuzo efektive povas estiĝi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgaŭ okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas ĝin al *far*.

Laŭ la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de. *Far* estus do rekte erara ĉe pasiva participo. (Aldono de fare ĉe pasiva participo ne estas eraro, sed estas preskaŭ ĉiam superflua.) Rilate al agaj O-vortoj *far* ne estas rekte erara, sed tamen superflua kaj evitinda aldonaĵo al la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kaŭzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por ĉiuj esperantistoj. Ĝuste ĉar fare de estas tiel malofte bezonata, ĝi ne estas tro longa.

Fri «

Fri estas komerca fakvorto. Ĝi montras, ke prezo aŭ pago inkluzivas ion, ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno....inkluzive pagon por transporto ĝis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dogano....inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvaĵo. En ordinara lingvaĵo oni prefere montru la signifon klare per pluraj vortoj.

*Graŭ*° «

El la rolvorteto malgraŭ oni plurfoje proponis krei la vorteton *graŭ*° = “mal-malgraŭ” (kvazaŭ malgraŭ havus la prefikson MAL). *Graŭ*° povus signifi ekz. “dank’ al”, sed ĝi ne estas praktike uzata.

*Na*° «

*Na*° estas eksperimenta rolvorteto, kiu montras rektan objekton. La intenco estas, ke oni uzu *na* en tiaj okazoj, en kiuj estas malfacile, nekonvene aŭ eĉ neeble uzi la ordinaran objektan finaĵon N. Tiuj, kiuj uzas *na*, uzas ĝin precipe antaŭ ne-Esperantaj propraj nomoj kaj alispecaj fremdaj vortoj. Oni uzas *na* ankaŭ antaŭ mallongigoj, citaĵoj kaj Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon: *Por tekstoredaktado Unikode kaŭ Esperante, mi rekomendas na UniRed.* *Multaj jam konas na babilejo.org.* *Tion mi konfirmis konsultante na PIV.* *La ĉina nomo de Esperanto signifas na “mondlingvo”.* *Mi ŝatas na ambaŭ.* *Tiom da homoj faras na tiom da strangaĵoj.* *Na pli da informoj oni povas trovi tie.* La precizaj manieroj uzi *na* tre varias. Ĉiuokaze *na* estas reformpropono evitenda. Komparu kun simila uzo de je.

Diversaj neoficialaj vortetoj «

Iafoje oni renkontas la sekse neŭtralan triapersonan homan pronomon ri°. Iuj eĉ elpensis la apenaŭ uzatan inan multe-nombran pronomon *iŝi*°, kiu do estas ina versio de ili, kiu tamen ne estas vira, sed ĉiam sekse neŭtrala.

Oni proponis kaj ankaŭ iomete ekuzis sepen kaj sis° anstataŭ la nombraj vortetoj sep kaj ses.

Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj.

Por distingi unu specialan sencon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel*. Ĝi apenaŭ estas uzata.

Anstataŭ la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu iel troviĝas kaŝite en la vorteto almenaŭ, sed *men* ne enuziĝis. Ankaŭ aperis diversaj proponoj por anstataŭi malplej, kiuj ĉiuj same malsukcesis. Oni restu ĉe la klaraj malpli kaj malplej.

Anstataŭ supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili estas uzataj nur iafoje en (eksperimenta) poezio. SOR tamen enuziĝis anstataŭe kiel ordinara radiko: sori = “suprenflugi”.

Anstataŭ la esprimo kaj/aŭ estas proponita la vorteto *kaŭ*°. Ĝi ne fariĝis ĝenerale uzata.

La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.

Krome ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj.

Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazaŭ industrie. Ili ne komprenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuziĝas en la lingvon. Ne multe gravas, ĉu proponata vorteto estas teorie bona aŭ ne. Plej verŝajne ĝi ĉiuokaze ne populariĝos.

Nomoj de fremdaj literoj «

Por unuj fremdaj literoj oni ĉiam uzas plene esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso. Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur duone esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.

Grekaj literoj «

La grekaj literoj nomiĝas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, taŭ, upsilon°, fi, ĥi, psi, omega (ankaŭ aliaj variantoj ekzistas). Oni ankaŭ povas ilin plene esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, taŭo°, upsilono°, fio°, ĥio°, psio°, omego.

Hebreaj literoj «

La hebreaj literoj nomiĝas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, ĥet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, sameĥ°, ain°, pe°, cadi°, kof°, reŝ°, ŝin°, tav°.

Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kvantonombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.

Tononomoj «

Tiel nomataj solfeĝaj tononomoj estas senfinaĵaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto ĉefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, ĉar ĝi estas pli facile lernebla. La solfeĝaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstataŭ B (kaj B anstataŭ B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ekzistas ankaŭ specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*°, *Ais*°, *Bes*°, *Bis*°, *Ces*°, *Cis*°, *Des*°, *Dis*°, *Es*°, *Eis*°, *Fes*°, *Fis*°, *Ges*°, *Gis*°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be°, B di° k.t.p.

Ne-esperantigitaj nomoj «

Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene esperantigitaj iasence estas neoficialaj O-vortecaj vortetoj, ĉar ili povas roli O-vortece sen O-finaĵo, sed praktike ili pli similas al ordinaraj radikoj, ĉar temas pri tute malfermita klaso de vortoj.