38.2.14. ESTR
ESTR = “persono kiu gvidas kaj decidas, mastro”. Komparu kun CXEF. Tio, kio staras antaux ESTR, cxiam estas la loko, kie la estro decidas, aux tio, pri kio la estro decidas:
-
sxipo → sxipestro = tiu, kiu decidas sur sxipo
-
banko → bankestro = tiu, kiu decidas en banko
-
imperio → imperiestro = titolo de gvidanto de imperio
-
provinco → provincestro = gvidanto de provinco
-
grupo → grupestro = gvidanto de grupo
-
urbo → urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
-
orkestro → orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron
-
lernejo → lernejestro = direktisto de lernejo
-
laboro → laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro
-
cent → centestro = oficiro super cento da soldatoj
Ordinara radiko «
-
estro = cxefo kun decida povo
-
estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon
-
estrarano = ano de estraro
-
estri = esti estro super io, regi kiel estro
-
subestro = persono, kiu helpas al estro