PMEG 2023

26.3. Vola modo – U-finaĵo

U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. U-formo ne montras la tempon de la ago, sed la ago ordinare troviĝas en la estonteco:

  • laboru = la ago “labori” estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata

  • estu = la stato “esti” estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata

  • Sidu sur seĝo! Ordono aŭ peto.

  • Estu viro! Ordono aŭ peto.

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8

  • Diru al mi vian nomon.FE.18

  • Ne rigardu min tiel rigide!FA1.7

  • Ni legu la unuan ĉapitron. Esprimo de deziro.

  • Ĉu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj ĉi-poste.

  • Ili leviĝu kaj helpu vin.Re.32 La parolanto esprimas sian volon pri ilia agado.

  • Mi serĉas iun, kiu akompanu min. Mi volas akompanon.

  • Ni komencu [...] niajn laborojn, al kiuj ni dediĉu nian plenan atenton.OV.406 Ni komencu la laborojn. Ni dediĉu nian atenton al la laboroj.

Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ĝi estas la pronomo vi: Venu tuj!Vi venu tuj!

U-modo en ke-frazoj «

U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:

  • Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.

  • Li petas, ke mi estu atenta.FE.26

  • Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato.L2.112

Iafoje aperas memstaraj deziraj ke-frazoj kun neata U-verbo. Oni povas klarigi ilin per subkomprenita ĉeffraza parto. En tiaj ke-frazoj oni ofte uzas nur por emfazi la deziran sencon:

  • Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsaniĝu!FA3.74Mi volas, ke mi... Dio volu, ke mi...

  • La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos.FA2.141Mi tre volas, ke lia barbo ne kresku, ĉar...

En tiaj okazoj oni ankaŭ povas simple ellasi ke, farante tute ordinaran ĉeffrazon kun U-verbo: Hu! La akvo estas malvarma! Mi nur ne malsaniĝu!

Oni iafoje renkontas tiajn ke-frazojn sen neo. Ili estas netradiciaj kaj evitindaj: *Ke vivu Esperanto!* Oni forlasu ke: Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!OV.381

Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj.

Ĝentila peto «

Por esprimi ĝentile sian volon oni povas uzi la U-formon bonvolu plus I-verbon:

  • Bonvolu sidi ĉi tie!

  • Bonvolu fermi tiun fenestron!

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.

Noto: Zamenhof neniam uzis bonvolu ...i, sed la pli simplan formon volu ...i, kiu tamen funkcias tute simile: Bonan tagon, mi petas vin, volu sidiĝi.Rz.62Tia uzo de volu ...i nuntempe apenaŭ plu aperas.

Kelkaj nuntempe uzas anstataŭe bonvole ...u, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo al la tradicia formo bonvolu ...i.

Oni povas fari ĝentilan peton ankaŭ per esprimoj kiel mi petas, estu afabla k.s. kune kun simpla U-verbo:

  • Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas!M.81

  • Mi petas vin, ne nomu min plu “majstro”.OV.409

  • Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu.Rz.31