PMEG
12.3.2.6. De rilate al vorteto
For «
De rilate al for montras formoviĝon aŭ apartecon:
For de tie ĉi![FE.26]
For de miaj okuloj![Rt.29]
Ŝi demetis la tukon for de la kapo.[M.169]
Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.[L2.236]
Pronomoj, pronomecaj vortetoj «
De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn kaj pronomecajn vortetojn, normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto:
Li estas de meza kresko.[FE.33] Eco.
Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.
Ili estas de Francujo. Deveno.
Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.
Ambaŭ estas de Japanio. Deveno.
Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.
Tabelvortoj je OM «
De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM montrante konsiston:
Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis![FA1.69] La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.
