PMEG
7.3. E-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj «
Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la priskribata E-vorto:
- vere rapide
- tre rapide
- ekstreme tede
- pli rapide
- tiel tede
- iom tede
O-vortaj frazpartoj «
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:
- rilate al tio
- rilate tion
- pere de li
- kaŭze de la akcidento
- fare de ili
Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago:
- subtenante la kruĉon[FE.15]
- elĵetante unu serpenton kaj unu ranon[FE.21]
- trovinte pomon[FE.22]
Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ĝi staras normale antaŭ la E-vorto:
- je cent decibeloj laŭte
- cent decibelojn laŭte
Komparaj esprimoj «
Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel aŭ ol. Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:
- longe kiel hieraŭ
- tede kiel en la lernejo
- same kiel mi
- pli longe ol hieraŭ
- pli tede ol mia instruisto
Subfrazo aŭ I-verbo «
Por priskribi E-vortan participon oni ankaŭ povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:
- Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.[FE.21]
- Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino.[M.49]
- Forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron.[M.60]
