Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005

Enkonduko

Aperis nova plene reviziita eldono de la vortarego PIV: La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldonita de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Nova PIV, mallonge NPIV, estas giganta kaj grandioza verko, kaj sendube ĝi prezentas grandan plibonigon de la malnova eldono (la malnova PIV). Ĝenerale mi volas gratuli al Duc Goninaz, al la aro da reviziantoj, kiuj helpis lin, kaj al SAT!

Sed tia verko neniam povas esti perfekta. Ĉiam oni povas trovi plibonigeblaĵojn kaj korektendaĵojn, kaj ĉiam eblas aldoni, poluri, forstreki kaj ĝustigi. Tial ĉi tie mi iom post iom aperigos mian propran notaron pri NPIV, kie mi bedaŭrinde precipe atentigos pri eraroj kaj mankoj. Tion, kio estas tute bona, oni ĉiam emas akcepti kiel memkompreneblan kaj nekomentindan. Da bonaj kaj bonegaj aferoj estas tamen multo en NPIV. Tion oni daŭre memoru, kiam oni legas miajn kritikajn notojn.

La notoj estas tre diversecaj kaj neniel perfekte verkitaj (mi tajpis haste, kaj tial certe estas abundo da eraroj, eĉ gramatikaj).

Mi dividis la notojn en diversajn grupojn sub diversajn titolojn, sed la grupigo kaj la titoloj estas tre kaprice aranĝitaj kaj ne tre serioze planitaj.

En la notoj mi ofte referencas al Krause. Tiam mi celas la vortaron Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause.

En 2005 aperis korektita dua eldono sub la nomo Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005. En Marto 2006 mi tralaboris tiun ĉi notaron laŭ tiu eldono, en kiu oni korektis multon interalie laŭ miaj ĉi-tieaj komentoj. La redaktintoj tamen devis praktike limigi la korektadon al tiaj ŝanĝoj, kiuj ne kaŭzis grandajn ŝovojn de la enhavo, por povi reteni kiom eble multaj el la jam kompostitaj paĝoj. Tial multaj bezonataj korektoj bedaŭrinde ne povis esti farataj.

Ĉi-poste mi nuligis ne plu bezonatajn komentojn kaj detalojn jene: forigita teksto (plej multaj vidos tion kiel trastrekitan tekston kun griza fonkoloro). Mi markis novajn aldonojn (ekster tiu ĉi enkonduko) jene: nove aldonita teksto (plej multaj vidos tion kiel tekston kun flava fono - aliaj kiel substrekitan tekston aŭ simile).

Sekve mi ŝanĝis la titolon de tiu ĉi paĝo al “Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005” (antaŭe ĝi nomiĝis “Kritikaj notoj pri la Nova PIV”). Mi ankaŭ ĉi-poste ŝanĝis la uzatan mallongigon NPIV plurloke al PIV, PIV2002 aŭ PIV2005 (tamen ne aparte markante ĉiun tian ŝanĝon).

Oni aparte rimarku, ke ne ĉiu nun restanta ĉi-posta noto temas pri io, kion mi opinias korektenda, sed kiu plu restas nekorektita en PIV2005. Kelkaj el tiuj notoj estas pozitivaj, t.e. ili enhavas laŭdon. Tiuj aprezaj komentoj kompreneble plu restas ĉi tie.

Recenzo

Por la revuo Monato mi verkis recenzon de la Nova PIV. Tiu recenzo estas legebla ankaŭ en la Reto.

Diskutgrupo

Se vi volas diskuti pri la enhavo de PIV2005, vi povas aliĝi al la diskutgrupo “pivgrupo” ĉe “Yahoo Groups”. Tiu diskutgrupo kunmetis aliajn listojn de kritikaj notoj pri PIV.

Preseraroj

Fundamenteco, oficialeco

En PIV2005 aperas ĉe kapvortoj kaj derivaĵoj indikoj pri eventuala Fundamenteco aŭ oficialeco. Mi trakontrolis tiujn indikojn, komparante kun la informoj en la Akademiaj dokumentoj. Bedaŭrinde mi trovis iom da eraroj, kiujn mi prezentas ĉi-poste.

Mi kontrolis la Fundamentecon kaj oficialecon de simplaj vortoj (bazaj formoj, radikoj, finaĵoj...). PIV2005 montras Fundamentecon ankaŭ de kunmetaĵoj kun afiksoj k.s., sed tiujn indikojn mi ne sisteme kontrolis.

En la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto troviĝas ĝeneralaj klarigoj pri Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj.

Eraroj pri Fundamenteco kaj oficialeco en PIV2005

Elemento Oficialeco/Fundamenteco laŭ PIV2005 Efektiva oficialeco/Fundamenteco
agord/i - Fundamenta
analog/a 7-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1923
anarki/o - 3-a Oficiala Aldono
arĥaik/a Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arĥeolog/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arĥeologi/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arĥipelag/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arĥitekt/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arĥiv/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
bul/o - Fundamenta
ĉi/a - Fundamenta
d/o (liternomo) - Fundamenta
end/ 7-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1953
enket/o - 1-a Oficiala Aldono
f/o (liternomo) - Fundamenta
fidel/a - Fundamenta
filtr/i - Fundamenta
ĥirurg/o - 8-a Oficiala Aldono
ĥirurgi/o Tute ne aperas en NPIV! 8-a Oficiala Aldono
impresari/o 1-a Oficiala Aldono 2-a Oficiala Aldono
intelekt/o 1-a Oficiala Aldono 4-a Oficiala Aldono
kartilag/o - Fundamenta
kobaj/o 1-a Oficiala Aldono Neoficiala!
meteorolog/o 1-a Oficiala Aldono 7-a Oficiala Aldono
mis/ 4-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1929
murd/ 1-a Oficiala Aldono 4-a Oficiala Aldono
pips/ - Fundamenta
salm/o - Fundamenta
ŝ (fonemo/litero) - Fundamenta
tre - Fundamenta
ŭ/o (liternomo) - Fundamenta

Rimarkoj

  1. analog/a, end/ kaj mis/ estas oficialaj. Ili tamen ne estis oficialigaj en iu el la “Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro”, sed aparte en la jaroj 1923, 1953 kaj 1929 respektive.
  2. Pri la malaperintaj elementoj “arĥaik/a”, “arĥeolog/o”, “arĥeologi/o”, “arĥipelag/o”, “arĥitekt/o”, “arĥiv/o” kaj “ĥirurgi/o”, vidu klarigon en la noto pri “arki/”.
  3. La Fundamenta vorto ĉia estas tamen ne ĉi/a (radiko ĈI + A-finaĵo), sed nekunmetita morfemo. Vidu pri tio ankaŭ en la noto pri tabelvortoj je O kaj A.

Kromaj komentoj pri Fundamenteco kaj oficialeco en PIV2005

  • Ĉe la radiko EKSKLUZIV/ la indiko pri “2-a Oficiala Aldono” aperas ĉe la A-formo ekskluziva. Ĝi aperu anstataŭe ĉe la E-formo ekskluzive, ĉar nur tiu formo estas en la “2-a Oficiala Aldono”. (Oni povas kompari kun inkluziva, kie la indiko pri oficialeco staras, tute ĝuste, nur ĉe la E-finaĵa derivaĵo inkluzive.)

  • Ses Ok vortoj por mezurunuoj, oficialigitaj en la “2-a Oficiala Aldono”, aperas nek kiel kapvortoj, nek kiel derivaĵoj, sed nur kiel ekzemploj (kursive, negrase): centilitro (ĉe la prefikso centi/); dekagramo, dekalitro, dekametro (ĉe deka/); hektogramo, hektolitro, hektometro (ĉe hekto/); kaj miriametro (ĉe miria/). La oficialeco estas tamen ĉiufoje ĝuste indikita. Aliaj similaj nomoj de mezurunuoj - ekz. centimetro (1OA), decilitro (2OA), decimetro (20A), miligramo (2OA) kaj kilogramo (Fundamenta), kilometro (Fundamenta) - aperas kaj kiel tiaj ekzemploj (ĉe la respektivaj prefiksoj), kaj kiel grase presitaj kunmetaĵoj (ĉe metro, litro, gramo k.s.), ĉiufoje kun ĝusta indiko pri oficialeco aŭ Fundamenteco.

  • PIV2005 indikas oficialecon ĉe konkretaj vortformoj. Tial aperas kun indiko pri Fundamenteco la vorto Nov-Jorko, sed ĉe ties baza radiko JORK/ (Jorko) ne aperas indiko pri Fundamenteco, ĉar en la Fundamento ni efektive ne trovas la vorton Jorko, sed nur la kunmetaĵojn Nov-Jorko (ankaŭ sen O-finaĵo: Nov-Jork) kaj Nov-Jorkano. Simile la kunmetaĵo Kalvinano estas en PIV2005 markita kiel Fundamenta, sed ne ties radiko KALVIN/ (Kalvino), ĉar nur la formo Kalvinanoj efektive aperas en la Fundamento. Same pri Luterano kaj Lutero (nur Luteranoj estas en la Fundamento). Efektive en tiuj okazoj PIV2005 agis tute konsekvence laŭ siaj propraj principoj. Sed ial aperas kaj ĉe juro, kaj ĉe juristo, indiko pri Fundamenteco, kvankam en la Fundamento estas nur la kunmetita formo juristo. Principe indiko pri Fundamenteco do ne estu ĉe juro en PIV2005.

  • Ĉe kanono legeblas tute prava indiko pri “1-a Oficiala Aldono”, sed nur por la signifo “pafilego”. La nacilingvaj tradukoj en la “1-a Oficiala Aldono” tamen klare indikas ankaŭ pliajn signifojn, interalie religian. Tiujn signifojn PIV2005 movis al dua homonima radiko, kiu erare aperas kvazaŭ ĝi estus neoficiala.

Nombre, Gramatike, Muzike, Sporte, Teknike

Nombre...

  • “biliono”, “triliono”, “kvadriliono” kaj “kvintiliono” ricevis difinitajn valorojn, kio estas bonega. PIV2005 mem preferas uzi kunmetojn kun la sufikso “-ilion/” (“duiliono”, “triiliono”...), kio estas en ordo, sed ordinaraj uzantoj, kiuj apenaŭ bezonas pli ol “miliono”, “miliardo”, “biliono” kaj eble “triliono”, povas nun uzi tiujn internaciajn vortojn fidante, ke ili havas valorojn sendependajn de la iom variaj valoroj de la respondaj vortoj en iuj naciaj lingvoj. Krome la informoj pri la valoroj de tiuj vortoj en la naciaj lingvoj estas korektitaj kaj ĝisdatigitaj.

  • “jota/” Pref., uzata antaŭ unuoj, k signifanta «kviniliono» (1024) [...]

    Eraro! “jota/” signifas “kvariliono”. La indiko “1024” tamen estas ĝusta.

  • “jokto” Pref., uzata antaŭ unuoj, k signifanta «kvinilionono» (10-24) [...]

    Eraro! “jokto/” signifas “kvarilionono”. La indiko “10-24” tamen estas ĝusta.

  • “zeta/” Pref., uzata antaŭ unuoj, k signifanta: «kvariliono» (1021) [...]

    Eraro! “zeta/” signifas “triiliardo”. La indiko “1021” tamen estas ĝusta.

  • “zepto/” Pref., uzata antaŭ unuoj, k signifanta: «kvarilionono» (10-21) [...]

    Eraro! “zepto/” signifas “triiliardono”. La indiko “10-21” tamen estas ĝusta.

  • Por la nombrovortoj “biliono”, “triliono”, “kvadriliono” kaj “kvintiliono” PIV2005 saĝe elektis fiksi valorojn laŭ la nuna kontinent-Eŭropa uzo. PIV2005 tamen mem, pro la risko de konfuzo kun la valoroj de la respondaj vortoj en la Angla lingvo, uzadas anstataŭe kunmetojn kun la sufiksoj “-ilion/” kaj “-iliard/” (“duiliono” = “biliono”, “triiliono” = “triliono”, “kvariliono” = “kvadriliono” k.t.p.). Sed ĉe ĉiu el la kvar ĉi-antaŭe menciitaj unuoprefiksoj, PIV2002 tamen mise uzis tiajn “ilion”-kunmetojn laŭ la valoroj de la similaj Anglaj vortoj (kio eble montras, ke la “ilion”-sufikso tamen ne tiom efike plenumas sian intencitan rolon). La ciferaj indikoj pri la respektivaj valoroj estas tamen ĝustaj. Ĉe la sufiksoj “-ilion/” kaj “-iliard/” oni povas kontroli, ke PIV2005 mem ne opinias, ke ekz. “kviniliono” egalas al 1024. Bonŝance la prefiksoj “jota/”, “jokto/”, “zeta/” kaj “zepto/” estas treege malmulte uzataj (ĉiulingve), kaj tiuj, kiuj eventuale ilin bezonas, kredeble bone scias iliajn verajn valorojn.

  • Ĉe aliaj tiaj unuoprefiksoj, la donitaj valoroj estas tute ĝustaj. Sed tamen estas kelkaj strangaĵoj kaj nekonsekvencaĵo ĉe kelkaj el ili: Ĉe “tera/” la valoro estas donita kiel “biliono”, kvankam NPIV normale uzas “duiliono” por tiu nombro (la responda valoro de “piko/” estas donita kiel “duilionono”). Ĉe “giga/” la valoro indikita estas “unu miliardo”, kaj ĉe “mikro/” la valoro estas “unu milionono”. Ĉe ĉiuj aliaj prefiksoj forestas la superflua vorto “unu”. Ĉe “nano/” la valoro estas donita kun N-finaĵo: “miliardonon”. Ĉe ĉiuj aliaj estas sen-N-a formo (sed ĉiufoje post la vorto “signifanta”). Ĉe kelkaj el tiuj prefiksoj aperas dupunkto post “signifanta”, ĉe aliaj ne.

Gramatike...

  • La gramatika terminologio, aparte la terminoj por diversaj vortspecoj, estas stranga kaj konfuza en PIV2005. El la nekunmetitaj senfinaĵe uzeblaj vortoj, kelkaj, kiel “ankoraŭ”, “jam”, “ĵus”, “for”, “plu”, “tamen” kaj “tuj”, estas nomataj “cirkonstanca morfemo”, sed plej multaj tiaj vortetoj estas “partikuloj” (ekz. “ajn”, “almenaŭ”, “ankaŭ”, “des”, “do”, “la” k.a.). Neniu tia vorto estas plu adverbo! La prepozicioj, numeraloj, konjunkcioj kaj subjunkcioj restas tiaj. La tabelvortoj je KI ĝenerale estas “demandaj morfemoj”, dum aliaj tabelvortoj ĝenerale ricevis nenian ajn indikon pri sia vortspeco, krom la ES-vortoj, kiuj estas “morfemo kun pronoma rolo”. Entute la uzo de la termino “morfemo” estas tre malklara. En la malnova PIV “morfem/o” estis “ĉiu el la lingvaj elementoj, esprimantaj sintaksan rilaton inter la semantemoj (ekz. en E-o, -n, -j, -as ktp)”. En PIV2005 “morfem/o” ricevis tute alian difinon laŭ moderna (Usondevena) lingvoscienco: “minimuma senco- aŭ funkci-hava lingva unuo” (t.e. ĉia ajn radiko, afikso, finaĵo aŭ alia nekunmetita lingvoelemento). Sed en la nomitaj terminoj “cirkonstanca morfemo” kaj “morfemo kun pronoma rolo” la vorto “morfemo” ŝajnas signifi “lingvoelemento uzebla senfinaĵe kiel memstara vorto” aŭ iel simile. Aliflanke la morfemojn “-j” kaj “-n” PIV2005 nomas “postfina morfemo” (kio estas apenaŭ deĉifrebla enigmaĵo), dum sub “fin/i” ni trovas la pli taŭgan terminon “postfinaĵo”. Finaĵoj (simple) estas laŭ PIV2005 nur la vortklasaj finaĵoj (“-o”, “-a”, “-e”, “-i”, “-as”...), se kredi la klarigon ĉe “finaĵo”. Sed en siaj propraj artikoloj “-o”, “-a” kaj “-i” ne estas “finaĵoj”, sed “finaj morfemoj”, dum “-e” estas “finaĵo de adverboj”, “-as”, “-os” kaj “-us” estas “finaĵo de verbo”, “-is” estas “finaĵo de la preterito” kaj “-u” estas “verba finaĵo”. La malnovaj terminoj “prezenco”, “preterito”, “futuro” kaj “volitivo” restas, sed PIV2005 ŝajnas preferi “fiktivo” por la US-modo anstataŭ la antaŭa “kondicionalo”. En la difinoj de “-as”, “-is” kaj “-os” aperas apud tiuj terminoj sufiĉe strangaj vortumoj: “...uzata kiam oni esprimiĝas dum/post/pli frue ol la aludata procezo”. Tiuj difinoj estas apenaŭ pli bonaj ol tiuj en la malnova PIV, kaj la verbo “esprimiĝas”, kiel ĝi uziĝas en tiuj difinoj, estas sufiĉe kruda eraro (esprimiĝas ne oni, sed la ideo esprimata). La difinoj de “-u” kaj “-us” estas pli simplaj kaj fartas pli bone.

  • “postpozici/o”. “Morfemo, kiu lokiĝas post la subst. aŭ pron., kiun ĝi regas (ekz. en L. vobiscum, mortis causa).”

    “prepozici/o”. “Morfemo, kiu servas por dependigi subst-on aŭ pron-on (en E. ankaŭ inf-on) de alia vorto, k lokiĝas antaŭ la dependa vorto [...]”.

    Ŝajnas, ke PIV2005 elektis la bazan vorton “morfemo” en tiuj difinoj por diri, ke postpozicioj kaj prepozicioj estas specoj de vortoj (ne afiksoj aŭ finaĵoj). Tio estas ja tute ĝusta. Sed aliflanke tio tute ne kongruas kun la difino de “morfemo” en PIV2005: “minimuma senco- aŭ funkci-hava lingva unuo”. Laŭ tiu difino “morfemo” povas esti ĉu vorto, ĉu afikso, ĉu finaĵo. Kaj efektive PIV2005 mem donas ekzemplon de postpozicio, kiu ne estas memstara vorto, sed ia sufikso: “vobiscum”. Kaj tial mi fakte tute ne scias, kion PIV2005 volas esprimi, kiam ĝi difinas “postpozicio” kiel “morfemo [...]”. En la malnova PIV oni uzis “vorteto [...]” en la difino de “postpozicio”. Tio estas laŭ mi pli bona.

    Kroma problemo en la difino de “postpozicio” estas la verbo “regas”. En la artikolo pri “reg/i” mankas tia gramatika senco.

  • La vortoj “aliel” kaj “alies” estas markitaj kiel evitindaj. Bonege. Tamen ĉe “ali/a” aperas Rimarko, kiu diras pri tabelvortoj je ALI, ke “maksimume allsasebla estas la formo poseda: ies gajno, alies perdo”. Aliaj fuŝtabelvortoj je ALI eĉ ne menciiĝas. Tio eble tamen estas malbona, ĉar tiuj vortoj ja iafoje uziĝas, kaj atentigo pri evitindeco estus utila.

  • “jes” 1. Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni asertas vera la tuton de la demanda frazo.

    “ne” [...] II - Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, asertas malvera la demandan frazon.

    Tiuj difinoj estas lertaj kaj trafaj (krom la stranga uzo de “morfemo”, evidente kun la signifo “memstara nekunmetita vorto”, kiu tamen tute ne laŭas la difinon de “morfemo” en PIV2005), sed ĉe “ne” aperas ankaŭ rimarko (RIM. 2), kie oni klarigas la diversecan uzon de “jes” kaj “ne” ĉe neaj demandoj. Prave oni agnoskas ambaŭ uzojn. Sed tiam la cititaj difinoj de “jes” kaj “ne” ne estas sufiĉaj. Tiuj difinoj spegulas nur unu el tiuj uzoj. En la alia uzo, eĉ la plej ofta, oni ĉe neaj demandoj ne uzas “jes” por aserti vera la tuton de la demanda frazo, kaj oni tiam ne uzas “ne” por aserti malvera la demandan frazon. Oni do devas aldoni pliajn difinojn de “jes” kaj “ne” (difinojn, laŭ kiuj “jes” kaj “ne” ne jesas kaj neas la precizan demandan frazon mem, sed en kiuj tiuj vortetoj reprezentas tutajn respondajn frazojn: “jes” por pozitiva frazo, kaj “ne” por negativa frazo). Nun estas ĉe “jes” eĉ unu ekzemplo kun nea demando, en kiu “jes” tute ne estas uzata laŭ la tuj antaŭe donita difino. Almenaŭ devus ĉe “jes” esti atentigo pri RIM 2 en la artikolo pri “ne”.

  • “unu” [...] 5. (ark.) signifanta, ke la objekto estas konata de la parolanto k nekonata de la alparolato: unu vidvino havis du filinojn [...] unu tagon, kiam la filoj de Dio venis [...]

    Estas rimarkinde, ke PIV2005 nomas tian uzon de “unu” arkaika. Tio simple ne estas prava. Klare estas, ke esprimoj similaj al “unu vidvino havis du filinojn” estas tre malofte uzataj nuntempe, sed jam ĉe la dua ekzemplo citita ni renkontas uzon plu plene vivantan. Krome ne malmultaj, ekz. mi, plu uzadas tian duondifinan “unu” ankaŭ ĉe aliaj vortoj ol tempoesprimoj, tute laŭ la klasika modelo de Zamenhof. Por ke vorto aŭ esprimo estu prave markita kiel arkaika, ĝi devas esti praktike tute malaperinta el la uzado. Tiel neniel estas pri duondifina “unu”. Cetere la klarigoj pri la diversaj sencoj kaj uzoj de “unu” estas tre bonaj en la artikolo pri “unu”, sed tio kontrastas draste al la rimarko ĉe “iu”: “Morfemo uzata 1. kiel determinanto de subst. kun signifo de nedifiniteco [...] RIM. En tiu uzo, Z. ofte uzis «unu», «kelkaj» aŭ «certaj»”. Tie PIV2005 ŝajnas aserti, ke la nomitaj “unu”, “kelkaj” kaj “certaj” ĉiuj estas signife egalaj al simpla “iu(j)”. Efektive ĉiu el tiuj esprimoj montras nuancon apartan kaj malsaman de “iu(j)”. Tiuj nuancoj kaj sencoj estas bone klarigitaj ĉe “unu”, “kelk/a” kaj “cert/a” respektive.

  • “ĉj/” Suf. almetebla post iu el la ses unuaj fonemoj de vira propra nomo [...]

    “nj/” Suf. almetebla post iu el la kvin unuaj fonemoj de virina propra nomo [...]

    Supozeble pro nura akcidento aperis la diferenco inter ses kaj kvin fonemoj. La Fundamento donas la nombron ses por ambaŭ. Krome mankas indiko, ke oni stumpigas la radikon ĉe almeto de “ĉj/” aŭ “nj/”. La postaj ekzemploj ja montras tion, sed estus pli bone tion rekte mencii en la difinoj.

  • Ĉe “dek” kaj ĉe “cent”, kunmetoj kun “du”, “tri” k.t.p. estas tute diverse traktitaj: ĉe “cent” ili aperas en alfabeta ordo; ĉe “dek” ili aperas en laŭnumera sinsekvo. Ĉe “dek” aperas “dek du” nomata “kunmetita numeralo” kun posta rimarko, ke “oni formas sammaniere la sekvantajn numeralojn”. Ĉe “cent” tute ne aperas tiaj kunmetitaj numeraloj (ekz. “cent du”). Ĉe “mil” kunmetoj kun aliaj numeraloj aperas nur kiel ekzemploj: “dekmil”, “mil okcent naŭdek tri”, “kvardek mil”. Bedaŭrinde la unua el tiuj ekzemploj prezentas neimitindan (eraran) kunskribon (kvankam ĝi estas Zamenhofa). Ĝusta estas “dek mil”.

  • “deklinaci/o” Aro de la kazoj [...] “deklinaci/i” Eldiri la kazaron de difinita vorto. [...]

    “konjugaci/i” Laŭvice elciti ĉiujn formojn de verbo [...] “konjugaci/o” Sistemo de la diversaj verbaj formoj [...]

    La elekto de malsamfinaĵaj kapvortoj estas nepravigebla. La du radikoj kondutas tute analoge. La manko de aga signifo de la O-formoj montras, ke “deklinaci/o” estas ĝuste traktita. Estu do ankaŭ “konjugaci/o” kiel kapvorto. Krome la difinoj de la du verboj ŝajnas al mi multe tro malvasta. Laŭ mi oni deklinacias kaj konjugacias ne nur kiam oni eldiras aŭ elcitas ĉiujn formojn (laŭvice), sed ankaŭ kiam oni formas (skribe aŭ parole) unuopajn formojn de tiaj vortoj. Ekz. formante el la baza nominativa formo de substantivo ties akuzativan formon, oni deklinacias la koncernan vorton.

  • “oni” [...] RIM. Z. plurfoje uzis ‘oni’ kun plurala predikativo [...] sed estas pli kutime uzi la predikativon singulare [...]

    Tio ne estas nur io, kion Zamenhof plurfoje uzis, sed io, kion li metis en la Fundamenton. Tie aperas la jena frazo: “Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.” (Fundamenta Ekzercaro, n-ro 16). Temas do pri intenca Fundamenta instruo, ke oni rajtas uzi pluralon en tiaj okazoj, se oni volas. La rimarko devus esti reverkita laŭe, kaj la ekzemplo el la Ekzercaro devus esti citita.

  • “arki/” = ĉef/: arkifriponoZ [...]

    Zamenhof tamen ne uzis “arkifripono”, sed “arĥifripono”. Sur p. 108 aperas la indiko “arĥ... Serĉu ark...”. Poste PIV2005 sisteme forlasas vortojn komenciĝantajn per “arĥ...”, kaj donas nur la “ark...”-formojn. Travivis nur la Fundamentaj “arĥaismo” kaj “arĥitekturo”, la Zamenhofaj “arĥaja” kaj “arĥitravo”, kaj la nomo “Arĥiloĥo”. Sed ja ne eblas scii, por kiuj el la multaj aliaj “ark...”-vortoj ekzistas ankaŭ “arĥ...”-formo, kaj ja ne eblas eldiveni, ke Zamenhof uzis ĝuste “arĥifripono”, se PIV2005 tion ne skribas. Krome tiu spacokonserva manovro forfaligis vicon da oficialaj radikoj, nome “arĥaika”, “arĥeologo”, “arĥeologio”, “arĥipelago”, “arĥitekto” kaj “arĥivo” (ĉiuj el la 3-a Oficiala Aldono). Ili neniel aperas en PIV2005! En la malnova PIV estis klara indiko, ĉe ĉiu el la koncernaj “ark...”-formoj, ĉu ekzistas ankaŭ “arĥ...”-formo, sed tiu indiko forfalis en PIV2005. Simile forfalis senspure ankaŭ la tuta vorto “ĥirurgi/o” (8-a Oficiala Aldono). Aperas nur “kirurgi/o”.

  • La nomoj de la Grekaj literoj aperas preskaŭ ĉiuj en nur parte Esperantigita formo (kursive kaj senfinaĵe): “alfa”, “beta”, “gama”, “mu”, “omikra”, “pi” k.t.p. Nur por kvin el ili PIV2005 donas plene Esperantigitan formon (kun O-finaĵo): “omeg/o”, “delt/o”, “epsilon/o”, “jot/o” (aŭ “jota”) kaj “lambd/o”. Mi ne scias, ĉu estas ia principo malantaŭ tiu malsama traktado. Laŭ mi ĉiuj el ili havu plene Esperantigitan nomon kun vera O-finaĵo. Hebreaj liternomoj tute ne aperas. El la ne-Esperantaj Latinaj liternomoj aperas: “iks/o”, “ipsilon/o”, “duobla/ĝermana vo” (ankaŭ “vav/o” = duobla vo) kaj “escet/o” (ß). Ĉe “duobla/ĝermana vo” bedaŭrinde mankas mencio de la sinonimo “vavo”.

Muzike...

  • La tononomoj estas nun tute laŭ miaj rekomendoj en “Roko kaj Popo”: “a”, “bo”, “co”, “do”, “e”, “fo”, “go”. La sistemo “do”, “re”, “mi”... estas rezervita por solfeĝo. Por solvi la problemon, ke “do” havas malsamajn signifojn kiel tononomo kaj kiel solfeĝa nomo, PIV2005 proponas (p. 26) reenkonduki “ut” anstataŭ “do” en solfeĝo. Tio estas bona ideo. Ĉe “c” kaj “do” (tononomoj) menciiĝas “ut”. Sed estas iom strange, ke “ut” mem tute ne aperas sub propra kapvorto. Sur p. 26 oni nomas la elektitan sistemon de muziktonoj “«angla-germana» sistemo”. Tio ne estas tute trafa. PIV2005 efektive elektis la Anglan sistemon. En la Germana sistemo oni uzas “b” por tio, kion PIV2005 nomas “b bemola”. La elekto tamen estas tute saĝa, ĉar la Angla sistemo de tononomoj estas la plej simpla kaj plej facile lernebla (ĉar ĝi sekvas la alfabeton). Cetere ĉe “H” aperas atentigo, ke estas evitinde uzi tiun nomon (laŭ la Germana sistemo) por la tono B. Sed mankas reciproka atentigo ĉe “B”, ke oni ne uzu tiun nomon laŭ la Germana sistemo por “B bemola”.

  • “gam/o” Serio de notoj tonoj [...]

    “skal/o” Serio de gradoj [...] 2. (evi) = gamo. [...]

    La malnova PIV ŝajnis preferi “skalo” por la muzika signifo “serio de notoj”. La ŝanĝo en PIV2005 signifas revenon al la Fundamentaj signifoj de la vortoj “gamo” kaj “skalo”, kio estas tre laŭdinda. La difino de “gamo” tamen povus esti pli bona. Ja ne temas pri serio de notoj (muzikaj skribsignoj), sed pri serio de tonoj. Pli bone do: “Serio de la tonoj de tonalo, ordigitaj laŭ tonalto ene de unu okto.”

  • “trumpet/o” Blovinstrumento kun tasa buŝpeco.

    Tio estas multe tro malklara, tro vasta, difino. Oni povus ĝin kompreni tiel, ke ĉiu ajn blovinstrumento kun tasa buŝpeco estas trumpeto. Efektive “trumpeto” havas du signifojn: unu vastan, por grupo de latunaj blovinstrumentoj kun tia buŝpeco kaj plejparte cilindra tubo; kaj unu malvastan, por certa instrumento de tiu grupo.

  • “saksofon/o” Latuna konusforma blovinstrumento [...]

    Efektive, kvankam farita el latuno, la saksofono estas klasata kiel ligna blovinstrumento. Estus oportune nomi la inventinton, Sakso, en la difino.

  • “kontre/o” Muzikstilo, origininta el mezokcidenta Usono.

    Tio estas multe tro malklara, apenaŭ komprenebla difino. Prefere “Muzikstilo el mezokcidenta Usono, parenca al blugraso sed kun popaj kaj rokaj elementoj”. Sed tiam necesas aldoni ankaŭ la vorton “blugras/o” kun la difino “Usona muzikstilo, praformo de kontreo, uzanta nur akustikajn instrumentojn, kiel banĝo, violono, mandolino kaj gitaro”. Cetere la vorto mezokcidenta devus, laŭ la kutimoj en PIV2005, esti mallongigita al MU: “el MU Usono”.

  • “sving/i” [...] “sving/o” [...] 3 Ĵaza stilo, naskita ĉ. 1935, k karakterizata per [...] uzo de kvar egalaj taktoj.

    Tiu “kvar egalaj taktoj” estas apenaŭ komprenbla pro la misuzo de “takto” en la signifo de “pulso”. Estu “kvar egalaj pulsoj en ĉiu mezuro”.

  • “gramofon/o” Aparato reproduktanta efektiviganta la sonojn per mekanikaj procedoj. [...]

    Tio estas tro vasta difino, laŭ kiu ekz. fonografo kaj dratregistrilo fariĝas gramofonoj. Efektive gramofono estas laŭ mi “aparato reproduktanta per mekanikaj procedoj sonojn konservitajn sur disko”. PIV2005 donas tre vastan difinon al la vorto “gramofono”, inkluzivante ne nur mekanikajn diskludigilojn, sed ankaŭ fonografojn kaj kredeble ankaŭ dratregistrilojn kaj eble ankoraŭ aliajn specojn de mekanikaj sonregistriloj. En la eldono de 2002 oni uzis la vorton “reproduktanta”, sed ekde 2005 oni skribas “efektiviganta”. Ĉu tio signifas, ke ne nur la ludigiloj, sed ankaŭ la registriloj estas intence inkluzivitaj? Eble en malnovaj tekstoj oni povas trovi la vorton “gramofono”, kiam vere temas pri fonografo, sed al mi ŝajnas klare, ke almenaŭ nuntempe fonografo ne estas speco de gramofono en Esperanto. Prefere oni do donu la difinon “aparato reproduktanta per mekanikaj procedoj sonojn konservitajn sur disko”.

  • “aŭtomat/o” [...] “diskaŭtomato” Aŭtomato, kiu elektas k ludas gramofonajn muzikajn diskojn [...]

    Tio estas tro malvasta (aŭ eksdata) difino. Efektive nuntempe en plej multaj diskaŭtomatoj estas ne gramofonaj diskoj, sed kompaktaj diskoj. Eble post kelka tempo estos io ankoraŭ alia. Krome ekzistas nuntempe ankaŭ similaj aŭtomatoj, kiuj ludigas videajn filmojn. Nuntempe ekzistas similaj aŭtomatoj, kiuj ludigas videajn filmdiskojn. Cetere mankas mencio de la sinonimo “diskogurdo”.

  • “gong/o” Instrumento, uzata por signali aŭ voki, k konsistanta el vertikale pendanta metaldisko [...]

    La mencio “uzata por signali aŭ voki” estas stranga. Ja oni uzas gongojn (ankaŭ) por pure muzikaj celoj (precipe en gamelana muziko, sed ankaŭ en Okcidenta muziko). Prefere oni simple forigu tiun superfluan aldonon.

  • “disko” [...] “kompakta disko”. Aperas ankaŭ la mallongigo KD.

    PIV2005 saĝe evitas la apenaŭ elparoleblan kunmetaĵon “kompaktdisko”. Iuj uzadas anstataŭe “lumdisko”, sed tiu kunmetaĵo bedaŭrinde mankas. Mankas ankaŭ la mallonga formo “k-disko”, kiujn mi kaj iuj aliaj preferas.

  • “disko” [...] “diskestro” Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj [...] en diskoteko [...]

    Bedaŭrinde mankas la sinonimo “diskĵokeo” kaj ties mallongigo “DĴ”, kiujn la Esperantaj diskestroj mem preferas kaj uzadas.

  • “cimbal/o” 1. Instrumento, konsistanta el unu aŭ du metalaj diskoj, kiujn oni frapas (se du, unu kontraŭ la alia) [...]

    Mi ne pensas, ke estas ĝuste nomi du kune uzatajn tiajn diskojn “cimbalo” (unu-nombre). Eĉ se oni rigardas tian diskoduopon kiel unu instrumenton, tiu instrumento certe nomiĝu “cimbaloj” aŭ eventuale “cimbalparo”, ne “cimbalo”.

  • “ukulel/o” Malgranda kvarkorda senfreta gitaro, origininta el Portugalio kaj uzata en Havajo. SIN. MANO havaja gitaro.

    La indiko pri sinonimo estas malprava. Ukulelo kaj Havaja gitaro ne estas la sama instrumento. La sola ligo inter ukuleloj kaj havajaj gitaroj, estas, ke ambaŭ estas uzataj (interalie) en Havajo. Ili estas tamen tre malsimilaj instrumentoj. Havaja gitaro anstataŭe estas sinonimo por “ŝtalgitaro” (rektangula gitaro el solida ligno, ludata kuŝe sur la genuoj de la ludanto, aŭ fiksite sur stativo; la tipajn glitotonojn oni produktas per metala aŭ ligna bastono, kiun oni ŝovas tien kaj reen transverse sur la kordojn). Cetere ukulelo ne estas (almenaŭ ne nuntempe) senfreta, kaj ĝi estas uzata ankaŭ vaste ekster Havajo.

  • Ĉe “perkut/i” estas forigita la kunmeto “perkutinstrumento” de la malnova PIV. Efektive pli bonas, kaj tute sufiĉas, la kunmeto “frapinstrumento” (sub “instrument/o”). Sed “perkutinstrumento”, kaj eĉ “perkutilo”, ja estas praktike uzataj por “frapinstrumento”, kaj tial verŝajne indus realdoni almenaŭ “perkutinstrumento”, supozeble kun indiko pri evitindeco. Kaj eble ankaŭ “perkutilo” devus ricevi tian signifon, same kun indiko pri evitindeco.

Sporte...

  • Aperas nomoj de pilkludoj de la speco “piedpilko”, “manpilko”, “bazopilko”, “flugpilko” k.t.p. Tiaj kunmetoj estas nelogikaj paŭsaĵo el naciaj lingvoj. Ĝustaj formoj estas “piedpilkado”/“piedpilkludo”, “manpilkado”/“manpilkludo”. Ja ne temas pri diversaj specoj de pilkoj, sed pri diversaj specoj de ludoj (“adoj”). Klare la nelogikaj formoj estas la plej ofte uzataj, sed almenaŭ indus mencii la pli logikajn formojn. La ĝustaj formoj aperas ekz. ĉe Krause kaj en la Esperanta Bildvortaro.

  • “kik/i” = ŝoti. [...]

    “ŝot/o” Piedbato sur futbalan pilkon. “ŝoti” Fortege ĵeti la pilkon per piedbato.

    Mi ne estas fakulo pri piedpilkado, sed laŭ mia impreso tiuj du vortoj ne estas sinonimoj. Mi ĉiam pensis (kun subteno de la etimologio de la vortoj “kiki” kaj “ŝoti”), ke “kiki” signifas “piedbati”, dum “ŝoti” signifas “pafi (pilkon kontraŭ golejo k.s.)” Krome ili verŝajne ambaŭ estas uzeblaj ankaŭ pri multaj aliaj sportoj ol futbalo. Sed povas esti, ke tiuj du terminoj estas tiom malmulte uzataj, ke oni ne vere povas konstati ian efektivan signifon. Mi ĉiuokaze preferas “(pied)bati” kaj “pafi”. Cetere, kia ajn estas ĝia preciza signifo, la radiko ŜOT devus aperi kun I-finaĵa kapvorto same kiel “kik/i”.

  • “gol/o” Rezulto de sporta ludo, atingata per ĵeto de pilko en la celon [...]

    Tio estas tro malvasta difino. Oni golas en iuj ludoj per aliaj aferoj ol pilkoj, ekz. en glacihokeo per disko, kaj en iaj frisbeludoj per frisbeo (la vorto “frisbeo” cetere mankas en PIV2005, sed troviĝas ĉe Krause). Cetere aperas kiel ekzemploj la vortoj “enpafi” kaj “ĵetpafi”. Tie “pafi” havas apartan sportan signifon (bati/ĵeti pilkon tre forte, kutime por trafi golejon). Ĉe “paf/i” tamen mankas ĉia mencio de tia signifo. Laŭ mi oni devus aldoni tian signifon ĉe “paf/i”.

  • El la Japanaj luktosportoj aperas “ĵudo”, “ĵuĵicuo” kaj “karateo”. Mi iom bedaŭras la foreston de “aikido” (Oomoto eĉ faris demonstrojn de aikido kadre de UK), kaj de “kendo”. La foresto de “sumoo” ŝajnas al mi grava preterlaso en tiu kategorio. (“Kendo” kaj “sumoo” aperas en Krause, “aikido” en Enciklopedieto Japana.) El la Ĉinaj luktosportoj aperas ŝajne nur “kungfuo” (malfacile elparolebla pro la peza “g”). Mankas ankaŭ la mondfama Korea luktosporto “tekvondo” (demonstrita en la IJK en 1999).

  • “bumerang/o”. Ĵetilo, uzata de aŭstraliaj indiĝenoj, kiu povas reveni al la ĵetinto, se ĝi ne trafis la celon: ĉu tiu propagando ne povas efiki kiel bumerango k malutili al la propagandistoj mem?

    Unue la ekzemplo montras, ke ekzistas ankaŭ figura signifo. Tia aldonindas. Due la signifo de “bumerango” varias: Laŭ iuj estas bumerangoj nur tiaj ĵetlignoj, kiuj revenas. Laŭ aliaj estas bumerangoj ĉiuj specoj de ĵetlignoj, almenaŭ tiuj de Aŭstralia tipo. Efektive la Aŭstraliaj indiĝenoj plej ofte uzas ĵetlignojn/bumerangojn nerevenajn. Trie ĵetlignoj (revenaj kaj nerevenaj) ekzistas aŭ ekzistis en pli-malpli ĉiuj mondopartoj, ne nur en Aŭstralio (vidu “www.rediboom.com”), kaj nuntempe plej multaj (revenaj) bumerangoj sendube estas uzataj de aliaj ol Aŭstraliaj indiĝenoj. Eble indus aldoni la pli ĝeneralan terminon “ĵetligno” (sub “lign/o”), kaj eble ankaŭ “ĵetklabo” (sub “klab/o”). Fine, “se ĝi ne trafis la celon” prefere estu “se ĝi ne trafas la celon”.

Teknike...

  • “aviad/o” [...] “aviadilo” Ĉiaspeca aerportata veturilo [...]

    Tiu difino ŝajnas diri, ke ekz. helikoptero kaj eble eĉ balono estas aviadiloj, dum reale “aviadilo” estas uzata preskaŭ nur por aeroplanoj. Tiu malvasta kaj praktike plej ofta signifo tute ne menciiĝas ĉe “aviadilo”. Efektive la vorto “aeroplano” mem apenaŭ estas uzata plu, ĉar por tio oni uzadas praktike “aviadilo” (iafoje “avio”).

  • “cikl/o” [...] 5 Veturilo Terveturilo, movata per pedaloj.

    Laŭ tiu tro vasta difino ekz. pedalboato (tiu vorto cetere mankas en NPIV) estas speco de ciklo. Iel malaperis la plej grava ero, ke temas pri rada veturilo. Eble la difino devas esti eĉ pli strikta (ĉu kvarrada aŭtetosimila veturilo, movata per pedaloj, estas ciklo?). Efektive ankaŭ Krause havas tian tro vastan tradukon de “ciklo”: “Pedalfahrzeug”. Fine oni povas iom dubi pri la esenco de la pedaloj. Laŭ mi la pedaloj apenaŭ estas la esenco. Motorciklo kaj skotero (difinita kiel speco de motorciklo) ne estas movataj per pedaloj, sed tamen evidente estas cikloj. Kaj ordinara aŭto tute ne estas ciklo, sed ĝi ja estas terveturilo, kaj oni ja premas pedalojn, kiam oni ĝin ŝoforas.

  • “video/” “vide/o”

    NPIV insistas pri tiu maloportuna prefiksa formo anstataŭ la multe pli konvena radikvorto “vide/o”. Tial sur paĝo 37 oni povas vidi la monstran vorton “videoaĵoj”. La formo “videaĵoj” estus klare pli oportuna. Ofte oni povas simple uzi “vidbend-”, sed ne ĉiam temas pri bendoj. Ĝojinde PIV 2005 finfine akceptis a radikvorton "video" anstataŭ la maloportuna prefikso "video/". Tial legeblas nun sur paĝo 37 la vorto “videaĵoj” anstataŭ la antaŭa monstraĵo “videoaĵoj”. Tamen en la ekzemploj sub la kapvorto “video” ŝajnas plu fantomi la antaŭa prefikso “video/” (en kiu la "o" ne estas forlasebla): “videoamplifilo”, “videobendo”, “videodisko”, “videoregistrilo”. Klare preferindaj estas la simplaj formoj “videamplifilo”, “videbendo”, “videdisko”, “videregistrilo”. Sed en la praktika uzo oni ja ofte konservas tiujn O-finaĵojn pro nacilingva influo. (Ofte oni povas uzi pli simplajn esprimojn kun “vidbend-”, sed ne ĉiam temas pri bendoj.)

  • “-ator/” (maŝino aŭ aparato)

    Aperas rimarko, ke “-il/” estas preferinda. Tio estas tre bona, kaj laŭas la ĝeneralan uzon. Sed kial do ĉe “kultiv/i” aperas la formo “kultivatoro” anstataŭ “kultivilo”, kaj kial ĉe “altern/i” aperas “alternatoro” anstataŭ “alternilo”? Se iafoje oni opinias, ke il-sufiksa vorto ŝajnas tro ne-maŝina aŭ ne-aparata, oni povas uzi kunmetojn kun “-maŝino” kaj “-aparato”, ĝuste kiel montras la difino de “kultivatoro”: “erpmaŝino”. Efektive, se “kultivatoro” entute devas aperi, estus pli bone aldoni la kunmetaĵon “erpmaŝino” ĉe “erp/i”, kaj skribi “= erpmaŝino” ĉe “kultivatoro” tiel indikante, ke “erpmaŝino” estas la preferinda vorto.

  • La vorto “diĝita” estas markita kiel “evitinda” kun resendo al la vorto “cifereca”. Tio estas tre bona, sed mi tamen suspektas, ke en praktika, precipe parola uzo, estas tre ofta la vorto “digitala” por tiu signifo. Interreta serĉo eĉ indikas, ke “digitala” estas pli ofte uzata ol kaj “cifereca”, kaj “diĝita”. Tial verŝajne ankaŭ “digitala” devus aperi en PIV2005, sed kun indiko pri evitindeco.

  • “kompil/i” (tr) Verki ne originale [...]

    Mankas la komputila signifo “= traduki”. (Aperas anstataŭe nur la aparta kapvorto “kompilero”.) Tiu signifo de “kompili” estas tiom ofta, ke ĝi nepre devas aperi, eĉ se kun indiko pri evitindeco. Bedaŭrinde la referenco al “traduki” iom malfacilas, ĉar ĉe “traduki” mem tute mankas aludo de komputila uzo. Nur ĉe la kunmetaĵo “tradukilo” tia uzo menciiĝas. Verŝajne indas aldoni duan signifon de “traduki”, ekz. “transigi programkodon de altnivela programada lingvo en pli simplan lingvon, ĝenerale maŝinlingvon”. Poste la difino de “tradukilo” povas esti simpligita al “Programo, kiu tradukas 2.” Cetere eble devus esti aldonita pli ĝenerala (ne nur komputa) signifo de “tradukilo”.

  • “daten/o” [...] “datenopo” (“grupo de datenoj”).

    Por tia uzo de la sufikso “-op/” tute mankas subteno en la difino de “-op/”. Laŭ mi “datenopo” estas erara kunmetaĵo neniel defendebla.

  • “Unikod/o” estas nomata 16-bita signaro. Tio ne plu estas ĝusta. Unikodo estas pligrandigita vaste trans la limo de 16 bitoj. Krome la vorto “proponita” en la difino estas neĝisdata. Unikodo estas jam establita normo. Pli bona difino povus esti la jena: “Signaro, kiun ellaboras la Unikoda Konsorcio, kaj kiu celas enhavi la signojn de ĉiuj skribosistemoj de la mondo, nuntempaj kaj antikvaj. Versio 4.0.0 de Unikodo enhavas 96382 signojn.” (Oni rimarku, ke 96382 signoj estas pli ol oni povas difini per nur 16 bitoj.)

  • “dat/o” [...] “datumo” Vd dateno. [...]

    “daten/o” [...] SIN. datumo 2. [...]

    “datum/o” 1 = donitaĵo. 2 Dateno. [...]

    La vorto “datumo” aperas dufoje: kaj kiel derivaĵo de “dat/o”, kaj kiel propra kapvorto (ŝajne kun ekzakte la sama signifo). Verŝajne la apero de “datumo” kiel derivaĵo de “dat/o” devus malaperi, aŭ la tiea indiko “Vd dateno” devus esti anstataŭigita per referenco al la propra kapvorto “datum/o”, por ke oni tuj trovu ambaŭ signifojn de “datum/o”.

  • “radi/o”

    Ĉe signifo 2 “ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio” aperas rimarko, ke oni en kunmetaĵoj ĉiam konservas la O-finaĵon, se temas pri signifo 2, por eviti konfuzon kun signifo 1, “Rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo”. Temas pri kunmetaĵoj kiel “radioamatoro”, “radioaparato”, “radioastronomio” k.s. La vera klarigo de la konservado de “o” kredeble ne estas ia emo distingi inter du signifoj, sed simple ke en multaj naciaj lingvoj la respondaj vortoj enhavas tian “o”-on. Estas sufiĉe malklare, kiel ĉeesto aŭ foresto de tia liga “o”-finaĵo povus elekti inter du signifoj. En la malnova PIV tiaj vortoj aperis kiel kunmetoj kun aparta prefikso “radio/”, kio apenaŭ estis pli kontentiga. “Radio” signifas ankaŭ “radiostacio”, kio kredeble estas la plej ofta uzo de la vorto “radio”, sed tiun signifon PIV2005 aperigas sub aparta homonima radiko. Tie aperas ankaŭ la signifo “radioaparato”, sed kun indiko pri evitindeco. La tuta afero pri “radio”, kun ties vasta kaj diverseca aro da signifoj, estas sufiĉe kaosa kaj deprima. Oni povas dubi, ĉu la averto kontraŭ uzo de “radio” por “radioaparato” estos multe atentata. Cetere la vorton “radiofonio” (“ricevilo por radiofonio”), kiu aperis en la malnova PIV, oni markis kiel evitindan en NPIV.

Lande, urbe, popole, lingve

Bone, Harfende, Laŭlitere, Homonime

Bone...

  • “lingv/o” [...] “lingviko” Lingvoscienco [...] “lingvistiko” Lingvoscienco.

    Tre laŭdinde PIV2005 movis la difinon al la plej simpla, plej klara kaj plej travidebla termino: “lingvoscienco” (ĉe “scienc/o”).

  • La superfluega sufikso “-al/” por formi nomojn de ostoj ricevis la indikon “evitinda”. Tre bone. Kial havi sufikson por tio, kiam jam ekzistas la radiko OST perfekte taŭga por sufikseca uzo en kunmetaĵoj?

  • Ĉe “ingredienc/o” malaperis la rimarko de la malnova PIV, ke “‘ingrediento’ estus la ĝusta formo”. Tio estas dankinda.

  • “silvikultur/o” = arbarkultivo

    En la malnova PIV aperis difino sub “silvikultur/o”. La ŝanĝo estas tre laŭdinda paŝo al preferado de travideblaj kaj klaraj normalaj kunmetaĵoj anstataŭ superfluaj radikoj. Mi mem preferus similan paŝon pri “hortikultur/o” (“ĝardenkulturo”) kaj “agrikultur/o” (“kampokulturo”), sed mi ne estas fakulo.

  • “toŭfu/o” aperas, sed ne la pli bona formo “tohu/o”, nek la eĉ pli bona formo “tofu/o”. “Toŭfuo” estas difinita kiel “sojkazeo”, kiu ĉiuokaze estas bona vorto.

Harfende...

  • PIV2005 transprenis de la malnova PIV la prezentadon de la tabelvortoj je O kaj A kiel kunmetaĵoj de radikoj “ki/”, “ti/”, “i/”, “ĉi/” kaj “neni/” kun la finaĵoj “o” kaj “a”. Tial estas konsterne trovi ĉe “i/o”, RIM. 3., la jenon: “La prezento de la vortoj ‘io’ k ‘ia’ (k similaj en la serio ‘ĉio’, ‘kio’, ‘tio’ ktp), kvazaŭ konsistantaj el po du morfemoj, estas ne-Fundamenta artifikaĵo, rekomendita de Z. por pravigi la aŭtonomecon de ‘neni/’.” Nu, se PIV2005 rigardas la aferon tiel negative, kial ĝi ne anstataŭe elektis la Fundamentan analizon, en kiu “kio”, “kia”, “tio”, “tia”, “nenio”, “nenia” k.t.p., estas nekunmetitaj morfemoj? Tiam necesus prezenti esceptajn vortojn kiel “neniigi” kaj “tiaĵo” aparte, ekz. sub apartaj ne-Fundamentaj radikoj “neni/” kaj “ti/” kun atentigo, ke oni ne uzu tiujn radikojn krom eble en fiksaj tradiciaj kunmetaĵoj. Necesas memori, ke oni ne libere kreas, nek libere kreu, tiajn vortojn, kaj ke tiamaniere uzataj estas nur “neni/” kaj “ti/”, neniam “i/”, “ĉi/” kaj “ki/”. La prezento en PIV2005 kvazaŭ invitas al plia kreado de tiaspecaj ne-Fundamentaj kunmetaĵoj, kio ne estas bona. Efektive ĉe “ĉi/o” oni nun povas legi la ekzemplon “~faranto”, kie la tildo devas egali al la nura radiko “ĉi/”, do “ĉifaranto”. Mi supozas, ke tio estas nura preseraro. Oni korektu al “~ofaranto”. Sed ĝuste al tiaj kunmetaĵoj invitas la prezentado de “ĉio” kiel “ĉi/o”. En la artikolo pri “ĉi/o” aperas nenia ajn atentigo, ke oni ne uzu la radikon “ĉi/” por fari vortojn kiel “ĉifaranto” kaj “ĉiscianto”. Ĉe ĉiu el la vortoj “ĉi/o”, “ki/o”, “ti/o” kaj “neni/o”, devus almenaŭ esti referenco al la citita rimarko ĉe “i/o”. Cetere notindas, ke en la difino de “ĉio” tekstas jene: “La tuto de la koncernataj aferoj, aŭ ĉia ajn elemento de tutaĵo”. Tie aperas “ĉia”, el la sama radiko, kaj la difino do devus teksti anstataŭe jene: “La tuto de la koncernataj aferoj, aŭ ~a ajn elemento de tutaĵo” (kun tildo anstataŭ “ĉi/”).

  • “plus” 1. Konjunkcio [...] 2 Partikulo [...] 3 kun aldono de: [...] oni vidas en tio la saĝon de via patro, plus via propra.

    En tiu tria signifo “plus” efektive estas prepozicio. Tion montras la foresto de N-finaĵoj en “via propra”. Tial la difino devus teksti “3 prep. kun aldono de”. Sed laŭ mi tia uzo de “plus” (kaj de “minus”) estas evitinda. Prefere “plus” estu nur konjunkcio (kaj partikulo, se tio estas la ĝusta klasado de la ekzemploj ĉe “plus” 2). La ekzemplofrazo do prefere estu “[...] la saĝon de via patro, plus vian propran”.

  • “mi” [...] “mia” Rilata aŭ apartenanta al mi [...]

    Simile ĉe aliaj pronomoj. Tiu difino estas multe tro vasta. Ĉe pronomoj la A-finaĵo ne havas tian vastan signifon “rilata al...”, sed estas multe pli strikte difinita. Efektive temas nur pri posedo kaj aparteno, kaj pri subjekta kaj objekta sencoj. Ĉiuj tiuj sencoj respondas al “(la) ... de mi”, “(la) ... de vi”, k.t.p. Oni do donu ĝuste tian difinon.

  • “da” [...] Rim. 1 La mezurvorto estas foje neesprimita: da ĉevaloj ili havis 736 ĉu ankoraŭ da kafo?; la neĝo falas, same kiel se da ĝi pluvus. [...]

    La ekzempla frazo fakte egalas al “736 da ĉevaloj ili havis”. La mezurvorto do ja estas esprimita. Ĝi nur iom nekutime situas ĉe la fino de la frazo, anstataŭ tuj antaŭ “da”, kaj iom nekutime estas nombra esprimo, kiu ne vere bezonas “da”. Anstataŭ tiu falsa ekzemplo oni povus uzi la Zamenhofaĵon “Da pulvo ni havas kiom vi volas”, kie la mezurvorto “tiom” vere estas neesprimita. La indikitaj ekzemploj de forlasita mezurvorto ŝajnas neaprobindaj. En la unua laŭ mi oni devas uzi “iom da kafo”. En la dua eĉ ne eblas enmeti mezurvorton. Sekve “da” tie estas nepre erara. Oni diru “[...] same kiel se ĝi pluvus”. Anstataŭe oni povus uzi la Zamenhofaĵon “Da pulvo ni havas kiom vi volas”, kie la mezurvorto “tiom” vere estas neesprimita, sed en maniero tute akceptebla, ĉar TI-vortojn oni ofte sukomprenas en tiaj konstruoj.

  • “po”

    Aperas tie rimarko (RIM. 2), kiu provas klarigi iujn uzojn de “po” per subkomprenataj substantivoj. La rezonado ne estas tre konvinka. Prefere ĝi devus esti ellasita. La problemojn pri uzado de “po” (kun kaj sen posta N-finaĵo), kiuj estas intime ligitaj al tute analoga uzo de ekz. “ĉirkaŭ” kaj “ĝis” (ĉe kiuj PIV2005 ne donas tian artifikan klarigon), oni prefere lasu al gramatiklibroj.

  • “far/i” [...] far. Fare de [...]

    Tia nuda “far” estas prepozicio. Tio prefere estu klare indikita, ekzemple: “far. Prep., fare de [...]”.

  • “partikul/o” [...] la (ĉi-lasta, nomata “artikolo”, determinas nur subst-on [...]).

    La esprimo “ĉi-lasta” estas evitinda nelogikaĵo. Estu “tiu lasta”, “tiu ĉi lasta”, “ĉi tiu lasta”, aŭ (kun subkompreno de la vorto “tiu”) “ĉi lasta” (sen dividostreko, kun spaceto).

  • Ĉe “-j” aperas klarigoj, post kiaj vortoj “-j” povas aperi (o-vortoj, a-vortoj...), sed ĉe “-n” estas neniaj ajn tiaj klarigoj.

  • “ĉoper/o” [...] antaŭ pli ol 2,5 milionoj j [...]

    La mallongigo “j” signifas “jaroj”. Oni devas aldoni “da”: “antaŭ pli ol 2,5 milionoj da j”. Alternative oni povus ŝanĝi la difinon de la mallongigo “j” al “(da) jaroj”.

  • “ist/” [...] RIM. 1 En la senco 2, al ĉiu ‘ism’-vorto respondas ‘ist’-vorto, eĉ kiam ‘ism’ estas finaĵo k ne suf.: turismo, turisto [...]

    Tia uzo de la vorto “finaĵo” tute ne estas menciita en la difino de “finaĵo” sub “fin/i”. Oni devus ŝanĝi al “kiam ‘ism’ estas radikfino k ne suf.”.

  • “ut/”. Eksperimenta suf., signifanta «kiun oni -us»: ofendutoj pardonu!.

    Tiel oni normale difinas la eksperimentan participan sufikson “ut/”, sed se oni bone atentas la sencon de la ekzemplo, oni trovas, ke la efektiva signifo estas alia, nome “eventuale -it/” (aŭ eble “eventuale -at”). Ĉe la aktiva respondaĵo “unt/” estas tamen ekzemplo, en kiu validas la donita difino “kiu -us”.

  • “aktiv/a” [...] “aktivecoj” Tuto de ies agoj.

    Tia uzo de “aktivecoj” ja estas ofta, sed tute stranga, mallogika kaj superflua. Oni povas uzi “aktivadoj” anstataŭe. Se konsideri, ke PIV2005 markas kiel evitindajn eĉ tute logikajn Fundamentaĵojn (vidu “mortiĝi”), kaj vaste uzatajn Zamenhofaĵojn (vidu “korekta”), oni povas sin demandi, kiel “aktivecoj” povis eskapi de tia brulstampo. Iom kurioze tute mankas en PIV2005 mencio de simila kaj ekstreme ofta (ne-Zamenhofa) uzo de “ebleco” anstataŭ “eblo” aŭ “eblaĵo”.

  • “sepen” «Sep» en la slango de radioamatoro, uzata por ke la aŭdanto ne konfuzu kun ‘ses’.

    Bone, sed mankas la simila esprimo “sis” (por “ses”) uzata samcele de iuj aliaj. Krome estus utile, se estus referenco al “sepen” ĉe “sep”, kaj eble ankaŭ ĉe “ses”.

  • “halo!” Interj., uzata por alvoki telefone.

    En la malnova PIV tiu esprimo aperis en la ekzemploj ĉe la interjekcia vorto “lo”: “Lo! Ha lo!”. La malnova PIV donis la duvortan skribon “ha lo!”, kiu respondas al la kutima duvorta elparolo de tiu esprimo (kutime kun akcento je la fina “lo”). En PIV2005 estas nenia komento pri la elparolo de “halo!”. Ĉu ni do komprenu la ŝanĝon de la skribo “ha lo!” al “halo!” tiel, ke PIV2005 volas, ke ni uzu la normalajn elparolajn regulojn kun akcento je la antaŭlasta silabo de “halo!”? Se ni okaze de “halo!” ne sekvu la Fundamentan regulon pri akcento, kiel oni povas tion pravigi? Se ni skribas “halo” (konstruaĵo, ĉambrego) kaj “halo!” same (la nura krisigno ja ne povas kaŭzi malsaman akcentadon), ni ja devus ilin elparoli same, ĉu ne?

  • “mort/i” [...] “mortiĝi” (evi) = iĝi morta, perei.

    Tia uzo de “mortiĝi” estas Fundamenta, kaj aperas tie en ekzemplo, kiu evidente estas intence verkita por instrui tiun specialan uzon kaj nuancon: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.” Mi trovas iom ŝoke, ke PIV2002 markis kiel evitindan tion, kion la Fundamento de Esperanto instruas. Ke tiu kontraŭ-Fundamenta indiko pri evitindeco restas ankoraŭ en la eldono de 2005, mi opinias skandalo.

  • “transit/o” 1 Traveturo de varoj tra lando, al kiu ili ne estas destinitaj k kiun ili nur trapasas, ne pagante limimposton [...] 2 La sama traveturo koncerne personojn. [...]

    En la malnova PIV temis nur pri traveturo de varoj. La aldono de persona transito estas bona. Sed ne estas korektita la misvortumo “ne pagante limimposton” (la senca subjekto de “pagante” ne estas la varoj). Ĝusta estus “sen pagado de limimposto”.

  • “futur/o” [...] 2 La estontaĵo. [...]

    Mi pensas, ke pli ĝusta difino de “futur/o” 2 estas “(la) estonteco”. “Estontaĵo” estas (laŭ la klarigo sub “est/i”) “Io, kio okazos”, sed “futuro” (kiam ne uzata kiel pure gramatika termino) laŭ mi montras simple la tempon estontan. Por maksimuma klareco oni eble skribu “estonta tempo” kiel difinon de “futuro” 2. Laŭ mi oni krome aldonu indikon pri evitindeco.

  • “bolt/o” Kunfiksilo [...] RIM.: Ne uzi ‘ŝraŭbŝlosilo’ en la senco de ‘boltilo’.

    “Ne uzi” devas esti “Ne uzu”.

Laŭlitere...

  • La konsonantaj liternomoj (“bo”, “co”, “ĉo”...) estas ankoraŭ prezentataj kvazaŭ ili havus O-finaĵon, kio estas erara kaj erariga. La “o”-oj de tiuj nomoj neniel estas O-finaĵoj. Ili ne povas esti anstataŭigitaj per ekz. A-finaĵo, sed oni ĉiam aldonas (je bezono) A-finaĵon post la “o”. Se tiuj “o”-oj neniam kondutas kiel O-finaĵoj, oni ne prezentu ilin kiel O-finaĵojn.

  • Ĉe ĉiu el la liternomoj konsonantaj aperas “Nomoj de tiuj fonemo kaj grafemo”. Sed ĉe la nomoj de la vokaloj aperas nur “nomo de tiu fonemo”. Oni devus ŝanĝi tion al, ekz. ĉe “a”, “nomo de tiu fonemo kaj de la grafemo ‘a’ II”.

  • Ĉe “ĉo”, “ĥo” kaj “ŭo” mankas linirompo antaŭ “*~o”.

  • Ĉe “ĥo” kaj “jo” mankas linirompo antaŭ “II-”.

  • Ĉe “do”, “fo” kaj “ŭo” mankas steleto por Fundamenteco antaŭ “~o”.

  • Ĉe “ŝ” mankas steleto por Fundamenteco antaŭ “ŝ”.

  • Ĉe “ŝ” uziĝas malĝusta tiparo por “ŝ”, “I-”, “II-” kaj “~o”.

  • “h”

    Tie estas rimarko pri la uzo de “h” kiel anstataŭaĵo de la supersignoj de la ĉapelitaj literoj. Simila noto pri uzo de simpla “u” anstataŭ “ŭ” tamen mankas ĉe “u”. Tiel la Fundamenta anstataŭa skribo estas nekomplete prezentita en PIV2005.

  • “cirkumfleks/o” Kromsigno super grafemoj de la latina alfabeto, kiu en kelkaj lingvoj kreas novajn grafemojn (en E.: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ).

    En tiu difino tute mankas indiko pri la aspekto de la koncerna supersigno. Efektive eblas miskompreni, ke ĉiu ajn kromsigno uzata super grafemoj de la latina alfabeto, estas cirkumflekso. Komparu kun la difinoj de ekz. “subhoko” kaj “hoketo” (ĉe “hok/o”), ke la aspekto de la respektivaj kromsignoj estas menciita.

  • La monatonomoj aperas kiel antaŭe kun komencaj majuskloj. Tio laŭas la Fundamenton, kaj estas kongrua kun ilia uzo kiel propraj nomoj (foresto de “la” tute laŭ la principoj de propraj nomoj). Sed nuntempe skribo minuskla ŝajnas pli ofta, kaj ia mencio de tio eble estus aldoninda. Similaj rimarkoj pri varia uzo de uskloj aperas plurloke en PIV2005.

  • La kvin Bibliaj vortoj “bat/o”, “kab/o”, “kor/o”, “log/o” (mezurunuoj) kaj “bek/o” (hebrea monero) plu aperas, sed estas nun skribataj sen la apostrofoj, kiujn ili havas en la Biblio (la Biblia skribo “bat’o”, “kab’o” k.tp. estas tamen menciita interkrampe). Tion mi ne trovas bona. Efektive tia uzo de apostrofoj estas iom stranga - oni verŝajne preferu dividostrekojn, sed tute normala skribo “bato”, “kabo” k.t.p. laŭ mi ne estas konsilinda. Laŭ mi la Biblia apostrofa skribo montras, ke ne temas pri plene Esperantigitaj vortoj. Ili estas Hebreaj vortoj, kiuj gastas ene de Esperanta teksto. Tute simile oni skribas ekz. “Waringhien-o”, “Molly’n” k.s., kiam fremda nomo gastas en Esperanta frazo, kun apostrofo aŭ dividostreko inter la fremda elemento kaj la Esperanta gramatika finaĵo.

  • “evolu/i” [...] iompostiome disvolviĝi [...] iompostiomaj [...] iompostioma [...] iompostioma [...]

    Ĉe “iom” oni trovas la pli kutiman kaj preferindan skribmanieron “iom-post-ioma”.

  • Aperas “nagari/o” (skribsistemo de sanskrito k.a.). En Krause estas “devanagaro” por la sama skribsistemo. Ŝajnas al mi, ke “devanagaro” (aŭ “devanagara skribo”) estas la normale uzata nomo, sed eble la alternativo de PIV2005 tamen estas pli bona.

Homonime...

  • “decimal/a” Bazita sur la nombro dek: decimala komo, punkto, sistemo. SIN. dekuma. “decimal/o”. Cifero dekstre de decimala komo.

    Estas malfacile vidi, kiel tiu “decimal/o” povas esti derivaĵo de “decimal/a”. Ne plibonigus la situacion doni “decimal/o” kiel kapvorton, ĉar “decimal/a” same ne estas derivebla el tiu. Al mi ŝajnas, ke temas pri du homonimaj radikoj DECIMAL, el kiu unu estas A-karaktera, kaj la alia estas O-karaktera. Tamen ekzistas klara senca kaj etimologia ligo inter la du radikoj DECIMAL, kaj en tiaj okazoj PIV2005 principe ĉion prezentas ene de unu artikolo. Mi pensas, ke ĉi-okaze tiu principo donas tre malkonvenan rezulton. Oni povas kompari kun “firm/a” kaj “firm/o”, kiujn PIV2005 prezentas kiel du senrilatajn homonimajn radikojn, kvankam en la Fundamento “firm/o” estas prezentita kiel derivaĵo de “firm/a”, kaj kvankam estas etimologia rilato inter “firm/a” kaj “firm/o”.

  • “objektiv/o” 1 Lenso [...] 2 Parto de fotografa aparato [...] “objektiv/a” A. Rilata al objektivo. B. Kongrua kun la realeco [...].

    Evidente signifo B de “objektiva” neniel rilatas al la kapvorto “objektiv/o”. Temas klare pri alia homonima radiko, kiu devus aperi aparte (kun A-finaĵa kapvorto). Tiu homonima radiko cetere estas oficiala, kaj do devus aperi unue. Estas jam alia radiko “objektiv/o” en PIV2005 (= celo 3). Sume estu do tri homonimaj radikoj OBJEKTIV.

  • “abandon/o” (asekura termino) [...] “asekuri/” (ankaŭ nure asekura termino) [...] “abandonismo” Psika perturbo [...]

    La kunmetaĵo “abandonismo” estas metita sub la pure asekuran terminon “abandono”, sed estas nenia ajn senca rilato inter ili. La vorto “abandonismo” devus esti movita al propra artikolo sub alia kapvorto.

  • “efemer/a” Mallongedaŭra [...] “efemer/o” 1 efemeraĵo 2 G. (Ephemera) de insektoj [...]

    Se ne ekzistas eca signifo de “efemer/o”, la kapvorto prefere estu “efemer/o”, kaj “efemer/a” deriviĝu de tiu. Eventuale estus pli bone prezenti “efemer/o” 2 kiel apartan homoniman kapvorton.

  • “bas/a” Malalta. [...] “bas/o” Plej malalta vira voĉo.

    Se “baso” ne havas ecan signifon, principe identan al tiu de “malalto” (“stato, eco de iu, io malalta”), la radiko ja ne estas A-karaktera, kaj la kapvorto estu O-finaĵa. Sed efektive la vortoj “basa” kaj “baso” estas tiom diversaj, ke verŝajne estas pli ĝuste ilin rigardi kiel du homonimajn radikojn. Tamen estas inter ili evidenta senca aŭ etimologia rilato, kaj tiam la principoj de PIV2005 diktas, ke ili aperu en la sama artikolo. Mi pensas, ke ankaŭ ĉi-okaze tiu principo donas tre malkonvenan rezulton.

Parte, Verbe, Popole, Familie, Metafizike

Parte...

  • “gramatomo” = molo da atomoj.

    “grammolekulo” = molo da molekuloj.

    “gramatom/o”, “grammolekul/o” (ark., evi) = molo (por respektive atomoj k molekuloj).

    La vorto “grammolekulo” estas kunmeto de “gramo” kaj “molekulo”, kaj aperas ankaŭ ĉe “molekul/o” kun la pli simpla difino “molo”. Tio devus sufiĉi. Mi ne komprenas, kial ĝi aperas ankaŭ kiel propra kapvorto. La vorto “gramatomo” ŝajnas plene analoga, kaj tial devus povi aperi kiel simpla kunmetaĵo sub “atom/o”. Konsentite, ke mi ne scias, kiel klarigi la rolon de la radiko GRAM en tiuj du vortoj. Se tio ne eblas, oni devas ambaŭ vortojn rigardi kiel neanalizeblajn (forigante “grammolekulo” el la artikolo pri “molekul/o”). Sed tiam oni ankaŭ devas konstati, ke io estas profunde kaj kerne malĝusta pri tiuj vortoj. La duobla “m” de “grammolekulo” apenaŭ sidas bone, se ĝi estas farita el neanalizebla radiko GRAMMOLEKUL. Tiam verŝajne necesos elpensi ian plian signifon de “gramo”, surbaze de kiu la kunmetaĵoj “gramatomo” kaj “grammolekulo” estos klarigeblaj. En la eldono de 2005 oni kunigis la du strangajn vortojn en unu artikolon. Bedaŭrinde tio kaŭzis, ke “grammolekulo” nun aperas ekster la alfabeta ordo.

  • “centi/” Pref., uzata antaŭ unuoj k signifanta «centono» [...] centigrado [...] centigrada (= centezimala).

    La vorto “centigrado” ja estas “centono de grado”, sed la posta “centigrada” estas alispeca, kaj ne kongruas kun la difino de “centi/”. Ne temas tie pri centono de grado, sed pri skalo kun cent gradoj. “Centigrada” do aperu aliloke, verŝajne sub propra kapvorto sinonima kun “centezimala”, kaj kun mencio de la preferinda formo “centuma”.

  • “uj/” [...] ‘uj’ estas iufoje uzata, analoge al iuj landnomoj, por signifi la landparton regatan de oficisto, kontraste kun ‘ej’, kiu pli ĝuste montras la domon, destinitan al tiu persono: episkopujo k episkopejo, prefektujo k prefektejo, sed la ĝenerala uzado preferas la kunmetadon per ‘-land’: duklando, episkoplando. [...]

    Tiu rimarko ne plene kongruas kun la vortoj en PIV2005 mem. Tie ni trovas la jenajn vortojn por landparto regata de oficisto: “duklando”; “grafujo”, “graflando”; “episkopujo”; “reĝejo”, “reĝlando”; “imamujo”; “emirlando”; “princolando”, “princujo” - iom mikse kaj senorde. Se la ĝenerala uzado preferas en tiaj okazoj “-land/” (kiel PIV2005 asertas), devus en ĉiu tia okazo aperi kunmeto kun “-land/”. Sume verŝajne estus plej bone doni ĉiufoje kaj “uj”-formon kaj “land”-formon. Kaj la vorto “reĝejo” devus esti indikita kiel evitinda por la signifo “reĝolando”. Iom mirigas, ke por tiaj ĉi landvortoj PIV2005 tute ne volas apliki la sufikson I, kiun ĝi cetere tre volonte uzas por ĉiaj ajn teritorioj konkretaj kaj abstraktaj.

  • Aperas la vortoj “dekatlon/o” (dekparta atletika konkurso) kaj “pentatlon/o” (kvinparta), sed mankas la similaj “biatlono” (duparta), kaj “triatlon/o” (triparta) kaj “heptatlono” (sepparta). Eble iam iu elpensos bonan manieron formi tiajn vortojn kiel regulajn kunmetaĵojn kun Esperantaj numeraloj, sed tio estas alia rakonto.

  • “tip/o” [...] “tipografo” Specialisto en tipografio 1. “tipografio” 1. Arto de presado per premado sur reliefajn tipojn [...]

    PIV2005 mem tamen ŝajnas preferi la pli klaran formon “tipografarto”, kiu aperas ekz. sur p. 37 ĉe la vinjeto por “tipografarto kaj libroj”. Tiu prefero ŝajnas laŭdinda, sed verŝajne oni devus aldoni la kunmetaĵon “tipografarto” sub “tip/o”, kaj verŝajne loki la difinon de “tipografio” 1 ĉe “tipografarto”.

  • “rubrik/o” [...] 3 Titolo en periodaĵo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj: fari la teatran, filman sportan, monduman rubrikon en gazeto; [...] tiu ĉi rubriko enhavos la kurantan parton de nia afero [...]

    Kiel la ekzemploj montras, “rubriko” 3 ne estas nur tia titolo mem, sed povas ankaŭ havi la signifon de la enhavo sub tia titolo (iaspeca figura uzo). Oni devus ŝanĝi la difinon laŭe, aŭ aldoni plian figuran signifon.

  • “aline/o” Peco de teksto [...] komenciĝanta per nova linio k distingata de aliaj alineoj per vertikala spaco, deŝovo de la unua linio ks.

    En Germana tipografio tamen tre ofte estas nenia vertikala spaco, deŝovo aŭ alia indiko pri nova alineo, krom tio, ke alineo komenciĝas sur nova linio.

  • “fason/o” kaj “fason/i” havas plivastigitajn signifojn. Ne plu temas nur pri la aspekto de vestaĵoj. Tio estas konvena kaj laŭas la modernan uzon. PIV2005 tamen enhavas ankaŭ “dezajn/o” kaj “dezajn/i”, kaj donas al tiuj iom alian signifon (formo kaj aspekto de industrie produktata objekto). Laŭ mi “fasono” kaj “fasoni” povas kovri ankaŭ tiujn signifojn. La varianto “dizajno” ne aperas en PIV2005 (ĝi ŝajnas al mi pli-malpli same ofta kiel “dezajno”).

Verbe...

  • “pag/i” [...] 1 (rigardante la donitaĵon kiel objekton): pagi tri frankojn [...] 2 (rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldofonton kiel objekton): larmoj ŝuldon ne pagas [...] “pag/o” [...] 2 Tio, kion oni pagas [...]

    Mankas en la difino de “pago” 2 indiko, ke temas pri “pagas” nur laŭ signifo 1 de “pagi”, kaj ne laŭ signifo 2 de “pagi”. (Tiasenca “pago” povas esti ekz. monsumo, kiun oni pagas, sed ĝi ne povas esti ŝuldo, kiun oni pagas.)

  • “kartav/i” (ntr) Prononci iajn konsonantojn [...], kun grasa rulbruo en la fundo de la gorĝo. [...]

    Tio estas iom aparta uzo de “grasa”, por kiu mi ne povas trovi subtenon sub “gras/o”. Eble ĉe signifo 4 de “grasa” povus esti aldonita io, kio pravigas tiun uzon.

  • “galop/i” (pp ĉevaloj ks) [...] MANO ambli, paŝi, troti [...]

    Sed nur “ambli” kaj “troti” havas mencion de ĉevala irmaniero. Ĉe “paŝi” mankas ĉio tia. Ĉe “troti” anstataŭe menciiĝas “promena marŝo”, kio suspektigas, ke “marŝi” (aŭ eble “promeni”) estas la mankanta speco de ĉevalirado. Laŭ mi PIV2005 devus klare doni “paŝi”, “troti” kaj “galopi” kiel la tri ĉefajn irmanierojn de ĉevaloj.

  • “koopt/i” (tr) Aldoni kiel novan membron de komitato, komisiono ks per decido de la ekzistantaj membroj. SIN. alelekti [...]

    Tio estas tre speciala signifo, kaj la grava elemento estas tio, ke la jamaj membroj elektas la novajn (tiel funkcias ekz. la elektado de membroj de la Akademio de Esperanto). En la malnova PIV la sinonimo “alelekti” estis difinita tiel, ke vere temis pri sinonimo de “koopti”: “Kompletigi la statutan, konstitucian nombron, elektante mem nova(j)n membro(j)n”. Sed en NPIV tiu difino estas simpligita, kaj la esenca elemento de kooptado malaperis: “elekti nova(j)n membro(j)n, por kompletigi la laŭstatutan aŭ laŭleĝan nombron” (ne estas indikite, ĉu la alelektadon faras la jamaj membroj aŭ iuj eksteruloj). Se okazis intence tiu forigo de la baza ideo de kooptado el la difino de “alelekti”, tiam oni devas forigi la mencion de “alelekti” ĉe “koopti”. Sed se la foriga simpligo ĉe “alelekti” okazis neintence (akcidente), tiam anstataŭe la malnova difino de “alelekti” devus esti restarigita.

  • “panik/o” [...] “panik/i” (tr) [...]

    Tiu verbo restas transitiva. Tio apenaŭ kongruas kun la uzo de la plimulto, kaj ŝajnas sufiĉe nenatura.

  • “emigr/i” (ntr) Elmigri pro politika kaŭzo. [...]

    Ĉe Krause “emigri” estas nura sinonimo de “elmigri”. Mi forte suspektas, ke la aldonita distingo, “pro politika kaŭzo”, estas senbaza. Krome aperas “emigraci/o 1 Emigrado. 2 Emigrintaro”. Verŝajne pli ĝustus skribi “1 Elmigrado. 2 Elmigrintaro”.

  • “kompens/i”

    Mankas referenco al la simila verbo “rekompenci” (kiu havas trian arkaikan signifon “= kompensi”).

  • “ekspekt/o” Mezvaloro de stokasta variablo.

    Tute forestas la ne malofte uzata verbo “ekspekt/i”. Ĝi devus aperi kiel aparta homonima kapvorto (verŝajne kun indiko pri evitindeco) kun la difino “= atendi 4” (eble ankaŭ “atendi 3”).

Popole...

  • “eston/o” [...] Estonio, Estonujo [...] (Talino, 24°46’E, 59°26’N).

    La difino estu simple “[...] Estonio, Estonujo [...] (Talino)”. Ĉe aliaj tiaj artikoloj la nomo de la ĉefurbo aperas sen indikoj pri latitudo kaj longitudo. Tiaj indikoj anstataŭe aperas nur en la propra artikolo pri la koncerna urbo.

  • “saks/o” [...] Ano de ĝermana tribo, kiu loĝis [...], k kies parto konkeris Anglion.

    Tio estas tre dubinda uzo de “kies”, kiu ŝajnas kontraŭi al la instruoj pri ĝusta uzo de “kies” sur p. 552. Devus esti “el kiu” aŭ “de kiu”, sed verŝajne necesus tute revortigi tiun frazon.

  • “fris/o” [...] (marborda regiono de Malalta Malsupra Saksujo).

    Tio devus esti “(marborda regiono de Malsupra Saksio)” laŭ la nomformo donita ĉe “saks/o”, kaj laŭ la kutimo de PIV2005 uzi nur I-formojn en klarigoj kaj difinoj.

  • “Kornval/o” 1 Regiono en la SU parto de Britio. [...]

    Mankas mencio de la kornvala lingvo.

  • Tute forestas el PIV2005 “Falklandaj Insuloj”, “Falklandoj” kaj “Malvinoj” (tri nomoj de unu sama insularo).

  • “Gronland/o” Insulego [...] loĝata precipe de Inuitoj [...]

    Ĉi tie NPIV kontraŭ sia normala kutimo uzas komencan majusklon ĉe popolnomo.

Familie...

  • “edz/o” [...] “edziĝo” Laŭleĝa ligo de viro kun virino [...]

    Tute mankas la hodiaŭ tre ofte uzata kunmeto “geedziĝo”, kiu estas pli logika ol “edziĝo” por la indikita signifo.

  • “infan/o” [...] “terorinfano” Infano, kiu pro siaj senkonsidere malkaŝaj babilaĵoj fariĝas kompromita por la gepatroj.

    Tio malbone kongruas kun la fortega signifo de “teror/o”: “Sisteme k laŭordone uzata krueleco k terurado.” Verŝajne necesas ĉe “teror/o” aldoni plian, eble figuran, signifon. Cetere sub “teror/o” troviĝas la verbo “terorizi”, sed ne la simpla kaj preferinda verbo “terori”.

  • “bastard/o” Infano naskita ekster laŭleĝa edziĝo.

    Tiu “edziĝo” estu “edzeco” aŭ prefere “geedzeco”.

  • “incest/o” [...] la malpermeso de incesto estas unu el la plej malnovaj tabuoj en la homa genro. [...]

    Tiu uzo de “genro” estas stranga, kaj ŝajnas tute ne kongrui kun iu el la signifoj donitaj ĉe “genr/o”. Aŭ mankas tria komunlingva signifo ĉe “genro”, aŭ la ekzemplo ĉe incesto estu reverkita (eble “...de la homaro”).

Metafizike...

  • “meta/” Pref. montranta ion, kiu entutigas aŭ transpasas la koncernan objekton aŭ sciencon: metafiziko, metalingvo [...].

    “fizik/o”. [...] “metafiziko”. Parto de la filozofio pri la unuaj kaŭzoj kaj principoj de ĉio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.

    Unue ĉe “meta/” la vorto “kiu” estu “kio”. Sed pli gravas, ke la vorto “metafiziko” ne vere konsistas el “fiziko” kaj la prefikso “meta/” tia kiel PIV2005 ĝin difinas. Origine “metafiziko” nomis la ideojn pritraktatajn de Aristotelo en tekstoj, kiun redaktantoj metis post la fizikaj libroj de Aristotelo = “ta meta´ ta physika´ (bibli´a)”. La ideo do ne estis, ke temas pri scienco, kiu entutigas aŭ transpasas fizikon. La vorto “metafiziko” devus anstataŭe aperi kiel aparta kapvorto “metafizik/o”.

  • “ghett/o” = geto.

    Laŭ mi la vorto “ghetto” (Zamenhofa) devus aperi kursive sen suprenstreko antaŭ la fina “o” (same kiel ekz. “Ginevra” sur la sekva paĝo). Laŭ mi “ghetto” neniam estis intencita kiel efektiva Esperanta vorto kun vera O-finaĵo, sed kiel momente gastanta fremda vorto (kiu hazarde finiĝas per “o”). Duoblajn T-ojn Zamenhof ja uzis kelkfoje en veraj Esperantaj vortoj, sed la komenca “gh” laŭ mi estas tiom fremda, ke tio devas esti indiko, ke Zamenhof uzis “ghetto” nur kiel fremdan gastvorton. Laŭ mia scio li uzis tiun vorton nur unu fojon, kaj neniam ĝin metis en vortaron. Oni povas kompari kun la vorto “sennora”, kiu aperis en la malnova PIV, sed kiu malaperis kiel kapvorto el PIV2005 (ĝi tamen aperas en ekzemplo sub “kavalir/o” 4). Ankaŭ “sennora” estis tia gasta fremdvorto (arkaika skribo de Hispana vorto), kiam ĝi aperis unu solan fojon en la libro “La Rabeno de Baĥaraĥ”.

  • Ĉe “instituci/o” aperas kaj steleto por Fundamenteco, kaj la cifero 1 por la 1-a Oficiala Aldono. Ambaŭ indikoj estas pravaj, sed laŭ p. 34 NPIV en tiaj okazoj montras nur la Fundamentecon. La cifero 1 do estu anstataŭigita per simpla suprenstreko.

  • “fluid/o” [...] “fluidaĵo” (ark.) = likvo.

    Estas prave, ke oni prefere uzu “likvo”, sed mi dubas, ke “fluidaĵo” jam arkaikiĝis. Interreta serĉo donis ne malmulte da trafoj de la vorto “fluidaĵo”. Indikoj pri arkaikeco ne estu uzataj nur por malkuraĝigi la uzon de nepreferinda termino. Arkaikaj estas nur vortoj, kiujn oni efektive ne plu uzas.

  • “vetur/i” [...] “naĝveturilo” Boato.

    La vorto “naĝveturilo” estas plene arkaikiĝinta, kaj devus esti markita per “(ark.)”.

  • “brontosaŭr/o” (ark.) Apatosaŭro.

    La indiko pri arkaikeco estas ĉi tie iom problema. La vorto “brontosaŭro” iasence estas arkaika, kiel scienca termino, sed kiel komunuza nomo (nesciencistoj sufiĉe ofte uzas tiajn ĉi nomojn) “brontosaŭro” ne malaperis el uzado. Simila okazo estas “regn/o” kiel “unu el la tri ĝeneralaj fakoj de la naturo”. Tie aperas simbolo por “komunuza senco”, sed ankaŭ indiko pri arkaikeco. Sed mi pensas, ke tiu esprimo kun tiu signifo estas arkaika nur kiel faka termino, dum ĝuste en la komuna uzo, ĝi ne estas arkaika.

  • “domaĝ/o” [...] “domaĝ/i” 1 Timi bedaŭrindaĵon [...] 2 Timi malutili [...]

    Mankas la tria signifo donita en Plena Vortaro: “difekti”. Ĝi devus esti aldonita, kun indiko pri evitindeco (same kiel en Plena Vortaro), sed eble la difino “damaĝi” estas pli taŭga ol “difekti”. Eble ankaŭ indiko pri arkaikeco estus ĝusta.

  • “bodi/o” Mensa stato de perfekta mondkompreno sama kun tiu de Budho.

    Tiu “sama kun tiu de Budho” (aŭ “sama kun Budho” en la eldono de 2002) estas stranga kaj apenaŭ komprenebla. Ĉu oni celas “de tia (sama) perfekta mondkompreno, kiun havis Budho”?

  • “katolik/o” [...] “malnovkatoliko”. Ano de katolika religio, kiu ne agnoskas la neerarivecon de la papo. [...]

    Tiu “neerariveco” estas tro nekutima kaj malfacila en klariga difino. Anstataŭe devus esti uzata tiu pli normala esprimo, kiun ni trovas sub “katedr/o”: “elkatedre. [...] kun papa neeraripovo.” Do: “[...] kiu ne agnoskas la neeraripovon de la papo”.

  • “Antikrist/o” La granda kontraŭaĵo al Kristo laŭ Apokalipso [...]

    En PIV2005 la prefikso “anti/” (“opozicie al”, “malamike al”) estas cetere vaste kaj libere uzata. Mi tial ne komprenas, kial “Antikrist/o” aperas kiel aparta radiko, kaj ne estas prezentata kiel “Krist/o” kun la prefikso “anti/”. Almenaŭ devus esti ĉe “Krist/o” ia mencio de la kunmetaĵo/vorto “Antikristo”.

  • “fek/o”. Ekskremento, eligita el la anuso. [...] “fekaĵo”. Amaso da fekoj, precipe bestaj.

    “ekskrement/o” [...] 2 (plejofte) Fekaĵo [...]

    “merd/o”. 1 Fekaĵo. 2 (f) Malbonegaĵo. “merdi” (ntr) Feki [...]

    Ĉe “ekskremento” la vorto “fekaĵo” do estu simple “feko”. Mi ne certas, ĉu ĉe “merdo” la difino “fekaĵo” estas ĝusta. Ĉu oni efektive celas, ke “merdo” ne egalas al simpla “feko”, sed signifas “amaso da fekoj”?

  • “epizooti/o” Epidemia malsano de animaloj [...]

    La vorto “animalo” estas tegmenta termino por bestoj kaj homoj. Laŭ mia scio oni uzas “epidemio”, kiam temas pri homoj, kaj “epizootio”, kiam temas pri bestoj. Se mi pravas pri tio, estu do: “Epidemia malsano de bestoj [...]”.

  • “kontribuci/o”. Sumo pagata de venkita popolo al la venkinto, kiel repago por la difektiĝoj k militaj elspezoj [...]

    “reparaci/o” [...] 2 Liverado de monsumoj aŭ de materialoj, kiun trudas venkinta ŝtato al la venkita kompense por la damaĝoj suferitaj dum milito [...]

    Tiuj du vortoj havas timige similajn signifojn. Mi scivolemas, ĉu intence la unua estas baze “sumo (pagata)”, dum la dua baze estas “liverado (de monsumoj)”? Aŭ ĉu tio estas nura akcidento en la difinverkado? Ĉiuokaze devus esti referenco ĉe ĉiu el ili al la alia.

  • “komtang/o” Koredevena buljono el bovoostoj [...]

    La stranga formo “bovoostoj” prefere estu la normala “bovostoj”.

  • “koment/i” [...] 2 (evi) = komentarii [...]

    Tio estu “2 (evi) = komentarii 1 [...]”.

  • “komentari/i” [...] 2 = komenti [...]

    Tio estu “2 = komenti 1 [...]”.

Religie, Nomepitete, Parolglate, Prepozicie, Suspektinde, Apreze kaj despere

Religie...

  • “muzulmano”. Islamano. “Muzulmano” (evi) Ano de gento kun islamaj tradicioj [...]

    Mi ne komprenas, kial tiu dua signifo de “muzulmano” havas komencan majusklon. PIV2005 normale skribas tiajn popolnomojn minuskle. La artikolo devus teksti jene: “muzulmano (evi) 1. Islamano. 2. Ano de gento kun islamaj tradicioj [...].” Ambaŭ uzoj de “muzulmano” (kaj efektive la vorto mem) estas evitindaj.

  • “Mahomet/o” [...] RIM. La formo ‘Mohamedo’ estas preferinda. [...]

    “Mohamed/o”. Araba vira nomo, i.a. de la profeto de Alaho (tradicie nomata Mahometo).

    PIV2005 opinias (sufiĉe prave), ke “Mohamedo” estas la preferinda formo, sed kial ĝi do ne mem uzas tiun formon, ekz. ĉe “Islam/o” kaj “Koran/o”? Cetere la esprimo “la profeto de Alaho” prefere estu “la profeto de Dio laŭ Islamo” aŭ (verŝajne plej bone) “la fondinto de Islamo”.

  • “Islam/o” [...] “islamismo” [...] 2 Politika misuzado de Islamo.

    “Islamismo” ne estas laŭdifine io misa. Pli bone estus doni neŭtralan difinon, ekz. “politika sistemo bazita sur Islamo”.

  • “hinajan/o” (pj; evi) Teravado.

    Mi neniel estas spertulo pri budhismo, sed post iom da esplorado mi alvenis al la konkludo, ke la artikolo pri “hinajan/o” bezonas korektadon (kaj aldonon de vinjeto por la fako budhismo). La esprimo “hinajano” efektive estis origine kreita kiel malŝata/pejorativa (pj) esprimo, sed nuntempe ĝi estas (ankaŭ) tute neŭtrala faka termino por unu grupo de budhismaj skoloj, kaj estas oftege uzata sen ĉia ajn malŝata nuanco. Krome ne estas ĝuste diri, ke “hinajano” egalas al “teravado”. Teravado estas budhisma skolo tre parenca al la hinajanaj skoloj (ĉiuj jam formortintaj), sed oni prefere ne nomu tiun skolon “hinajana” aŭ “hinajano”. Tiurilate PIV2005 do tamen iom pravas: Estas evitinde uzi la vorton “hinajano”, se oni celas teravadon. Mi plu esploris iom, kaj ellaboris la jenan korektitan artikoltekston: “hinajan/o [BUDHISMO] 1 (origine pj) Ĝenerala nomo por la Hindiaj ne-mahajanaj skoloj de budhismo (nun formortintaj); «malnova budhismo». SIN. Malgranda Vehiklo. [MANO] mahajano. 2 (evi) = Teravado.” Ankaŭ la artikoloj pri “mahajan/o” kaj “teravado” povas profiti de ioma polurado (parte por harmonii kun la proponita nova difino de “hinajan/o”. Do jen miaj proponoj: “mahajan/o [BUDHISMO] Ĝenerala nomo por tiuj budhismaj skoloj, kiuj inkluzivas la ideon de bodisatvoj, kaj kiuj troviĝas precipe en Ĉinio, Japanio kaj Koreio; «norda budhismo». SIN. Granda Vehiklo. [MANO] hinajano, teravado.”; “teravad/o [BUDHISMO] Unu el la grandaj budhismaj skoloj, bazita sur la palia tripitako, k disvastiĝinta precipe en Srilanko k SE Azio, parenca al la hinajanaj skoloj, kaj iafoje eĉ interkonfuzata kun ili; «suda budhismo». [MANO] mahajano, hinajano.” Fine restas iom da cerbumando pri uskloj: Ial “hinajano” kaj “mahajano” aperas kun komencaj minuskloj, sed “Malgranda Vehiklo” kaj “Granda Vehiklo” kun komencaj majuskloj. Efektive temas pri paroj da sinonimoj, kaj la majusklado devus esti egala, ĉu ne? Efektive en la artikolo pri “vehikl/o” skribiĝas “Hinajano” kaj “Mahajano” majuskle. Iel tio devus esti harmoniigita. En la ĉi-antaŭe proponitaj tekstoj mi lasis la vorton “Vehiklo” laŭ PIV2005, sed efektive mi preferus, se PIV2005 uzus “Veturilo”.

  • “ta/o” “Ta/o” [...] “taoismo”, “taoisto”

    Tiuj kunmetaĵoj havas strangan O-ligfinaĵojn antaŭ sufikso. Tio ne estas ĝusta. Se oni volas, ke la vortoj “taoismo” kaj “taoisto” estu efektivaj kunmetaĵoj kun la sufiksoj “-ism/” kaj “-ist/”, oni devas registri la kapvorton “tao/o”. Se oni nepre volas “tao”, “taoismo” kaj “taoisto”, tiam oni devas registri tri artikolojn por tri malsamaj radikoj. Tute alia elturniĝo estas elekti la formon “taŭo” (aŭ “daŭo”), el kiu regule formiĝus “taŭismo” kaj “taŭisto” (aŭ “daŭismo”, “daŭisto”).

  • “Damask/o” [...] trovi sian vojon al Damasko (proverbo el «Agoj» 9: konvertiĝi al io, kio transformas niajn ideojn) [...]

    La parenteza indiko “proverbo el «Agoj» 9” devus signifi, ke tiu proverbo troviĝas en la Biblio, en la 9-a ĉapitro de «Agoj», sed tie nur troviĝas rakonto, sur kiu estas bazita la proverbo. Cetere nenie en PIV2005 estas klarigo pri la signifo de la fontindiko “«Agoj» 9”. La parentezo devus teksti proksimume jene: “(proverbo bazita sur rakonto en la Nova Testamento, «La Agoj de la Apostoloj», ĉapitro 9: konvertiĝi [...]”. Se tio estas tro longa, oni devas enkonduki sistemon de mallongigoj por tiaj Bibliaj referencoj.

  • “derviŝ/o” Vaganta monaĥo: turniĝanta derviŝo (serĉanta la ekstazon per tia danco).

    Estas iom malfacile kompreni, ke “tia” referencas al “turniĝanta”. Pli bone oni skribu rekte, pri kia danco temas. Bedaŭrinde “turniĝanta danco” estas gramatike dubinda. Eble “turnodanco”.

  • “fantom/o” [...] “lupfantomo” Sorĉisto, kiun oni kredis kapabla aliformiĝi en lupon.

    Tiu difino estis jam en la malnova PIV. Ĝi estas al mi tre stranga. Por mi “lupfantomo” estas “(en popola kredo) homo, kiu iafoje (kontraŭvole) transformiĝas en lupon”. Cetere aldonindas la sinonimoj “likantropo”, “homlupo” kaj “luphomo”.

Nomepitete...

  • “brasik/o” [...] “Ĉinia brasiko” [...] “Italia brasiko” [...]

    Tie, kaj ankaŭ en multaj aliaj okazoj (vidu ekz. ĉe “lotus/o”), PIV2005 preferas A-vortojn bazitajn sur regnonomoj anstataŭ la normalaj kaj klasikaj A-vortoj subaze de popolnomoj (“Ĉina”, “Itala”). Certe oni povas je bezono uzi tiajn A-formojn kiel “Ĉinia”, “Italia”, “Sveduja”, “Japanuja”, “Pollanda” k.s., anstataŭ la kutimaj “Ĉina”, “Itala”, “Sveda”, “Japana” kaj “Pola”, se oni volas tre klare indiki, ke temas pri io rilata al la lando, ne al la popolo, kaj mi plene komprenas, se PIV2005 volas tion fari en klarigoj kaj difinoj. Sed nun temas pri derivaĵoj/terminoj prezentataj grase ene de artikoloj. Tio estas alia afero. Normale oni ja ne parolas pri “Ĉinia brasiko”, nek pri “Italia brasiko”, sed pri “Ĉina brasiko”, “Itala brasiko” kaj simile ĉe pli-malpli ĉiuj tiaj terminoj. Kiam PIV2005 donas anstataŭe “Ĉinia brasiko” k.s., plene prisilentante la normale uzatajn formojn, ĝi do proponas ŝanĝon de la kutima uzado, kaj tio laŭ mi ne estas akceptebla. Se temus pri klare eraraj formoj, mi povus kompreni, sed tiel ja ne estas. Neniel estas eraro uzi “Ĉina” por “rilata al Ĉinujo”. Tio estas tute normala kaj regula afero en nia lingvo. Aliflanke, kaj tute strange, en la artikoloj pri “ĉin/o”, “ital/o” kaj aliaj tiaj popolvortoj, PIV2005 ĝenerale tute ne mencias tiajn A-formojn (“Ĉinia”, “Italia”...), sed nur la kutimajn simplajn formojn (“ĉina”, “itala”...). Nur (ŝajne) ĉe “norveg/o” kaj “normand/o” ial aperas ambaŭ A-formoj: “norvega” kaj “Norvegia”; “normanda” kaj “Normandia” (sed tamen iom fuŝe, ĉar en ambaŭ okazoj ambaŭ formoj ricevis la saman signifon: “rilata al normandoj aŭ Normandio” kaj “rilata al la norvegoj aŭ Norvegio” respektive). La afero cetere neniel estas konsekvence farita: Ĉe “Gujan/o” ni trovas “Franca Gujano” (ne “Francia”) tamen difinitan kiel “Francia departemento [...]”; ĉe “kore/o” ni trovas “la Japana Maro” (ne “Japania”); “juano” kaj “forinto” estas respektive “Ĉinia” kaj “Hungaria” monunuoj, kaj “pfenig/o” estas “centono de Germania marko”, sed ĉe “gros/o” ni legas pri “aŭstra ŝilingo” kaj “germana marko”. Ĉe “Irlando” ni legas pri “la Britia insularo”, dum ĉe “brit/o” aperas “la Britaj Insuloj”. “Kalezo” kaj “Kijlo” estas respektive “Francia” kaj “Nord-Germania” havenurboj, dum “Kadizo” kaj “Jokohamo” estas respektive “Hispana” kaj “Japana” havenurboj.

  • “svahil/a” Nomepiteto de lingvo [...]

    Tiaj A-vortoj difinitaj kiel “nomepiteto tia kaj tia”, kun nenia O-formo, estas ĝenerale tre suspektinda vortkategorio. Por pluraj tiaj vortoj PIV2005 laŭdinde aldonis la mankantan O-vorton (ekz. “Bering/o”, “Botni/o” kaj “Koĥ/o”), tiel donante stabilan bazon por la respektivaj nomepitetaj A-formoj. Efektive la nomo “swahili” ne estas nur nomo de lingvo, sed ankaŭ de popolo. La vorto “svahil/o” (kiu estu kapvorto) do estu difinita kiel “ano de tiu orient-Afrika popolo, kies genta lingvo estas la svahila”. La Svahila ja ne estas nur “vehikla lingvo” (interlingvo), sed ankaŭ genta, denaska, lingvo de la Svahiloj. Tiel la lingvonomo “la Svahila” fariĝas tute kutima A-finaĵa lingvonomo.

  • “pali/a”. “Kvalifikanta prakritan lingvon, en kiu estas skribitaj la kanonaj libroj de suda budhismo”.

    La radiko PRAKRIT tamen aperas kun O-finaĵa kapvorto, “prakrit/o”: “iu ajn el la komunlingvaj dialektoj iam uzataj en centra kaj norda Hindio kaj parencaj kun la sanskrito”. Kaj same aperas la lingvo “sanskrit/o”: “La antikva sankta lingvo de norda Hindio [...]”. Efektive estus plej bone tiel trakti ankaŭ la palian lingvon. Do: “pali/o. Lingvo prakrita, en kiu estas skribitaj [...].” Mi trovas tute stranga la esprimon “la sanskrito”. Laŭ mi “sanskrito” (same kiel “latino”, “urduo” k.s.) estas ĉiam uzata kiel propra nomo, do sen artikolo, kiam ĝi havas O-finaĵon.

  • “Bass/a” Nomepiteto de la markolo inter Aŭstralio k Tasmanio.

    Ĉi tie PIV2005 forgesis aldoni la mankantan O-formon, kiu donas bazon por la nomepiteto. La Bassa Markolo efektive ricevis sian nomon de la esploristo George Bass, kaj sekve la kapvorto estu “Bass/o” (la Esperanta nomo de tiu esploristo), kaj la vorto “Bass/a” aperu kiel derivaĵo de tiu.

  • “Brajt/a” Nomepiteto de malsano, kronika nefrito.

    Ankaŭ ĉi tie NPIV forgesis aldoni la mankantan O-formon, kiu donas bazon por la nomepiteto. Efektive la koncerna malsano estas nomita laŭ la Brita kuracisto Richard Bright. La kapvorto do estu “Brajt/o” (la Esperanta nomo de tiu kuracisto), kaj la nomepiteto “brajt/a” estu derivaĵo de tiu.

  • “Fero/a” Nomepiteto de insularo, norde de Skotlando [...] Feroio. Lando aŭtonoma [...]

    Ankaŭ ĉi tie mankas la bezonata O-forma bazo por la nomepiteto. La Ferolingva nomo “Føroyar” signifas “Ŝafinsuloj”, kaj la baza vorto estu do “Fero/o” (unu el tiuj insuloj), el kiu la A-formo “Feroa”/“feroa” deriviĝas (ekz. “la Feroa lingvo”). La insularo fariĝas “Ferooj” (aŭ “Feroaj Insuloj”), kaj la lando prefere nomiĝu simple “Ferooj”, sen superflua I-sufikso (analoge al ekz. “Salomonoj” en PIV2005).

  • “daltonism/o” Anomalio en la perceptado de la koloroj [...]

    Tiu anomalio efektive estas nomata laŭ la Brita fizikisto John Dalton. Pli bone estus do enkonduki kapvorton “Dalton/o” (la Esperanta nomo de tiu fizikisto), kaj doni “daltonismo” kiel derivaĵon per la sufikso “ism/”.

  • “Nov-Hampŝir/o” Unu el la ŝtatoj de Usono [...]

    Mankas simpla “Hampŝir/o”, kaj tiel NOV-HAMPŜIR aperas kvazaŭ aparta radiko, dum ĝi efektive estas kunmetaĵo de “nov/” kaj “Hampŝiro”. Efektive Nov-Hampŝiro estas nomita laŭ la Angla graflando “Hampshire”. Sekve oni devus aldoni “Hampŝir/o” kiel Esperantan nomon de tiu graflando. Simila okazo estas “Sankta-Kito” (ĝusta estas la skribo “Sankta Kito”). En PIV2005 ja troviĝas “Kit/o” (la ĉefurbo de Ekvadoro), sed “Sankta Kito” tute ne rilatas al tiu Kito, sed al la nomo “Kito”: varianto de “Kristoforo”. Se oni ne volas enkonduki duan kapvorton “Kit/o”, oni povus la aferon solvi per ŝanĝo al “Sankta Kristoforo”. Efektive la nomformon “Sankta Kito” por la koncerna insulo mi ne renkontis antaŭe en Esperanto. PIV2005 ankaŭ povus simple akcepti la nomon rekomendatan de la Akademio de Esperanto, “Sent-Kristofo” (sed tiam necesus ŝanĝi ankaŭ kelkajn aliajn analogajn nomojn).

  • “Kuk-Insularo”. Oceania insularo [...]

    Mankas la nomo de la esploristo James Cook, “Kuk/o”, kiu mapis tiun insularon, kaj laŭ kiu ĝi estas nomita.

  • “Saud-Arabio”. Regno (reĝolando) en la Arabia duoninsulo (Riado),

    Mankas klarigo, kio estas “Saud/”. Oni devus aldoni la kapvorton “Saud/o” (la nomo de la reĝa familio de Saud-Arabio).

Parolglate...

  • “vat/o” (elektra unuo) estas nun la preferata formo. Tre bone. La misformo “vatt/o” nur resendas al “vat/o”. La same misa “ŭato” estas difinita per “vato” (tie verŝajne devus esti egalsigno por montri preferatan formon). Ĉe “vat/o” (unuo) menciiĝas “ŭato” kiel sinonimo, sed ial ne “vatto”.

  • “matĉ/o” Sportludo aŭ sporta kunkurso, formale aranĝita inter du atletoj aŭ du teamoj.

    “maĉ/o” Matĉo.

    Mankas ĉe “matĉ/o” mencio de la sinonimo “maĉ/o”. La prefero de la malfacile elparolebla formo “matĉo” kontrastas kun la prefero de la simpla formo “vat/o” super la malfacile elparolebla formo “vatt/o” (preferata en la malnova PIV), kaj kun la prefero de “buĝet/o” super “budĝeto”. Mi ne scias, ĉu la uzateco estis la gvida linio. Supozeble “matĉo” pli oftas ol “maĉo”, sed aliflanke “vatto” verŝajne (kaj bedaŭrinde) pli oftas ol “vato”.

  • “vendet/o” En tradiciaj moroj de Korsiko, venĝo pri ofendo aŭ murdo [...]

    En la malnova PIV aperis anstataŭe “vendett/o”. La simpligita “vendeto” estas bonvena plibonigo. Sed denove tio kontrastas al “matĉo” preferata super “maĉo”.

  • “nett/e”. Nete 3, pp pezo.

    Bedaŭrinde tute mankas “net/e”. Ekzistas nur “net/a” (kies 3-a signifo estas “rigardata sen ia kromaĵo [...]”). Ĉe “brutt/e” ni legas “= malnete 3”, sed ankaŭ “malnete” mankas en PIV2005. En la malnova PIV “brutt/e” havis propran difinon: “Kuntare”. La ŝanĝo en PIV2005 estas interpretebla kiel prefero de “neta”/“nete” kaj “malneta”/“malnete” super la malfacile elparoleblaj “netta”/“nette” kaj “brutta”/“brutte”. Tio estas tre bona.

  • Ĉe la dua kapvorto “piĉ/o” ni legas la simplan kaj trafan difinon “tonalto”. En la malnova PIV la difino aperis anstataŭe ĉe la malfacile elparolebla “pitĉ/o”, kaj estis multe pli komplika. Nun ĉe “pitĉ/o” aperas nur “= piĉo”. Tre bone, sed tio denove konstrastas kun la prefero de “matĉo” super “maĉo”. Efektive el “pitĉo” kaj “piĉo” oni vere preferu nek la unuan, nek la duan, sed la trian, “tonalto”, kiu estas la plej klara, kaj kiu donas iom malpli da embaraso ol la tikla vorto “piĉo”.

    Kion PIV2005 mem vere preferas, estas tamen iom malklare, ĉar la vorto “tonalto” aperas en du lokoj: Ĉe “alt/a” ni trovas “tonalto” kun difino: “Referenca sonalto de tono, gamo, instrumento aŭ voĉo” (kaj estas mencio de la sinonimo “piĉo”); Ĉe “ton/o” ni denove trovas “tonalto”, sed tiam kun nura referenco al “piĉo” (de kie oni estas resendata al “tonalto” - espereble la leganto ekhavas la ideon serĉi ĝin sub “alt/a” ĉi-foje). Ĉio ĉi povus profiti de ioma ordigo, kaj krome la difino de “tonalto” devus esti ŝanĝita al la pli simpla “vibrofrekvenco de tono” (la parolo pri “referenca” en la nuna difino ŝajnas al mi tute senbaza).

  • “Brahm/o” (kosma unuecprincipo), “Brahma/o” (la krea eternulo), “Brahmo/o” “brahmo/o” (monoteista ano de bengala movado)

    Tiuj tri vortoj estas fonetike tre strangaj en Esperanto. Normale oni ne tiel uzas la fonemon “h” antaŭkonsonante. Mi efektive konas neniun similan Esperantan vorton. Krome oni povas iom miri pri la komenca majusklo de “Brahmoo”. Ĝi ne ŝajnas esti propra nomo. Laŭ mi oni anstataŭe uzu “Bramo” (homonima kun “bramo” = certa fiŝo, kaj “bramo” = certa ŝipa rigaĵo), “Bramao” kaj “bramoo”. La bezono de fremdegaj formoj kun antaŭkonsonantaj “h”-oj estas laŭ mi nula.

Prepozicie...

  • “ĉe” I - Prep. esprimanta la ĝeneralan ideon de senpera tuŝeco [...]

    La ideo pri “senpera tuŝeco” restas de la malnova PIV. Simpla trarigardo de la ekzemploj donitaj en PIV2005 mem tuj montras, ke “ĉe” ne esprimas ian ideon pri tuŝeco. Efektive “ĉe” nur montras pozicion tre proksiman. (En PMEG troviĝas pli detalaj klarigoj pri “ĉe”).

  • “cis”. I - Prep. montranta lokon kuŝantan pli proksime, ol la objekto, kiu estas komplemento de tiu prep. (malo de ‘trans’) [...]

    Oni povas anstataŭigi tiun longan kaj malfacile kompreneblan difinon per simpla “Prep. ĉi-flanke de, maltrans”.

  • “trans” [...] RIM. [...] ‘trans’ (movo sur la alia flanko de spaco aŭ ebeno) [...]

    Tiu klariga difino de “trans” ne estas ĝusta. “trans” estas aŭ “pozicio sur la alia flanko de io”, aŭ “movo al la alia flanko de io”, sed apenaŭ iam “movo sur la alia flanko de io”.

Suspektinde...

  • “narkotik/a” = narkota.

    Tio estas drasta ŝanĝo kompare kun la malnova PIV, en kiu estis “narkotik/o. Narkotaĵo” kun la ekzemploj “kloroformo estas narkotiko” kaj “polica brigado de la narkotikoj”. Sed efektive PIV2005 nur aliĝis al la nacilingvaj tradukoj de la radiko NARKOTIK en la 1-a Oficiala Aldono. Anstataŭ la eksa “narkotiko” PIV2005 aldonis ĉe “drog/o” la novan duan signifon “Substanco stimula aŭ stuporiga, kiu povas kaŭzi psikan k korpan dependecon (ekz-e kafo, tabako, alkoholo, kokaino k.a.)”. Tio estas verŝajne bonvena, kaj espereble finos la debaton pri la plej bona maniero esprimi tiun ideon. La Suplemento de la malnova PIV provis por (pli-malpli) tiu signifo la vorton “toksiko”, sen granda sukceso. Tiu vorto tute ne aperas en PIV2005. Tamen oni povas iomete dubi pri la mencio de “kafo”, “tabako” kaj “alkoholo” en la listo de drogoj. Ŝajnas al mi, ke la plej grava uzo de “drogo” estas iom pli malvasta, inkluzivante nur fortajn drogojn kiel kokaino, heroino, LSD k.s. Ekzistas ankaŭ pli vasta uzo, kiu inkluzivas eĉ kafon kaj teon. La preciza senco tre varias, kaj ofte dependas de la leĝoj kontraŭ drogoj en diversaj landoj. Eventuale oni devus aldoni ankaŭ figuran uzon, en kiu televido, hazardludo kaj eĉ Esperanto povas nomiĝi drogoj.

  • “bakŝiŝ/o” (f) (fm) Ŝmirmono.

    Tio estas tre stranga. La interkrampa “f” montras, ke temas pri figura senco. Ĉu do la vorto “bakŝiŝo” havas nur figuran uzon? Nenian propran nefiguran sencon? En la malnova PIV tekstis “Trinkmono (en la orientaj landoj)” sen indiko pri figura uzo. En mia Germana vortaro la vorto “Bakschisch” estas difinita kiel “malgranda donaco, almozo, trinkmono, ŝmirmono”. Verŝajne tia difino estus pli ĝusta.

  • “en/o” Monunuo de Japanio.

    “jen/o” = eno.

    NPIV do prave preferas “eno”. Sed kial ni do trovas sur p. 1260 en listo de mallongigoj la jenon: “jen. jeno (monunuo)”? Mi krome malfacile imagas, ke iu vere uzas la mallongigon “jen.”, kiu estas apenaŭ pli mallonga ol la plena formo “jeno”.

  • Sur p. 1255 estas tabelo de kladogeneza arbo de la metazooj. Tie el la ĉ. 70 nomoj 18 aperas en ne-Esperanta (Latina) formo. Tion mi trovas ege stranga. Ĉu vere ne eblis por tiuj 18 nomoj trovi Esperantigitan formon? Same sur p. 1254 estas tia arbo por la protozooj, kaj tie estas kelkaj pliaj ne-Esperantigitaj Latinaĵoj.

  • “argument/i” [...] “argument/o” [...] argumento «ad hominem» (per kiu oni profitas de la aparta persona karaktero aŭ situacio de la oponanto)

    Mankas tamen Esperantlingva esprimo por “«ad hominem»”. Tio restas de la malnova PIV. En Esperanto oni ĝenerale evitas, kaj evitu, tiajn elitismajn Latinaĵojn.

  • “forges/i” (tr) 1 Ne plu memori pri; ne plu konservi memoron pri [...]

    Tiu difino (heredita de la malnova PIV, kiu siavice ĝin heredis de Plena Vortaro) estas rekte erara, kaj ne kongruas kun la postaj ekzemploj. “forges/i” ja ne montras daŭran staton de nememorado, sed transiron inter memorado kaj nememorado. Oni diras “mi forgesis vian nomon”, kiam oni ies nomon ne plu memoras. Laŭ la difino en NPIV oni devus diri anstataŭe “mi forgesas vian nomon” (= mi ne plu memoras pri via nomo; mi ne plu konservas memoron pri via nomo). Sed tiel oni ne uzas, kaj tiel oni nepre ne uzu la verbon “forgesi”. Ĝusta difino estus ekz. “perdi el la memoro, ĉesi memori”.

  • “gamb/o” Tuto de la malsupra membro de homo. [...]

    En la malnova PIV “gambo” estis ankaŭ “posta membro de besto”. Ĉu oni vere intencas, ke “gambo” estu rezervita por homoj sole kaj nure? Ĉu oni ne bezonas simile distingi la du sencojn de “kruro”, kiam oni parolas pri bestoj? Kaj kio pri simioj, kiuj same kiel homoj havas brakojn? Ĉu iliaj malsupraj membroj estu ĉiam nur kruroj? Mi mem preferas uzi ĉiam nur “kruro”, sed mi pensas, ke tiuj, kiuj sentas bezonon de la vorto “gambo”, devus senti tiun bezonon ankaŭ rilate al bestoj, kaj precipe rilate al simioj.

  • “ge-” [...] RIM. Ofte en tiu lasta signifo, la pref. estas [...] malpli ĝentila, en la alparolo, ol la duobla nomado («sinjorinoj k sinjoroj»). [...]

    PIV2005, same kiel la malnova PIV, do volas aserti, ke alparolo per “Gesinjoroj!” estas iel neĝentila. De kio oni ĉerpis tiun fantaziaĵon?

  • “ter/o” [...] “Tero” 1 Planedo, la tria ekde Suno [...] ĉirkaŭ kiu rivoluas Luno. [...]

    “Lun/o” Natura satelito de Tero [...]

    “Sun/o” La astro, stelo, ĉirkaŭ kiu orbitas Tero [...]

    Ĉi tie frapas nekutima uzo de “Tero”, “Luno” kaj “Suno” plene propranome sen “la”. Normale oni diras tamen “la Tero”, “la Luno” kaj “la Suno” (aŭ “la tero”, “la luno”, “la suno”). Ĉe vortoj, kiuj baze ne estas propraj nomoj, oni pli-malpli regule uzadas “la” ankaŭ kiam ili uziĝas propranome. Tio neniel estas erara, sed baza principo en nia lingvo. Tia estas la normala uzo ankaŭ en PIV2005 (“la Akademio”, “la Fundamento” kaj multaj aliaj ekzemploj). “Lun/o” kaj “Sun/o” estas prezentataj kiel baze propranomaj en PIV2005, sed tio ne kongruas kun la normala uzo, en kiu ili aperas tute same kiel “la Tero” kune kun difina artikolo. Ŝajnas al mi, ke tia sen-“la”-a uzo estas apartaĵo de tiu, kiu verkis la astronomiajn artikolojn. Prefere oni reverku tiujn tekstojn en pli normala stilo. Krome oni povas demandi sin, kial Luno rivoluas ĉirkaŭ Tero, dum Tero orbitas ĉirkaŭ Suno. Al mi ŝajnas, ke estu “orbitas” en ambaŭ okazoj, aŭ - eĉ pli bone - simple “rondiras”.

  • “korekt/a” en la signifo “laŭregula, ĝusta” estas ankoraŭ markita kiel evitinda. Pli trafa difino estus “senerara, laŭregula”. Oni sufiĉe zorge elsarkis ĉiujn okazojn de tiaj “korekta” kaj “korekte” el la teksto de PIV2005 mem (en la malnova PIV abundis tia uzo de “korekta”), sed tamen restas unu tia okazo: sur p. 5, en citaĵo de Grosjean-Maupin (unu el la personoj, al kiuj PIV2005 estas dediĉita!). Tio estas frapa ilustro de la vivanteco de tiaj “korekta” kaj “korekte”. PIV2005 tion ne provas kaŝi, ĉar oni aldonis du Zamenhofajn ekzemplojn. Oni estus povinta aldoni dekojn da pliaj ekzemploj sub la plumoj de longa vico de elstaraj Esperantistoj. Aliaj tute similaj A-vortoj, kiel “komplika”, “fiksa”, “falsa”, “suspekta” k.a., ial tute ne estas markitaj kiel evitindaj.

  • “klav/o” [...] “klav/i” (tr) Kunmeti telefonnumeron per klavaro. [...]

    Tio estas troege malvasta difino. Certe oni uzas “klavi” por multaj aliaj agoj plenumataj pere de klavpremado.

  • “daŭr/i” [...] “daŭrigi” [...] 3 (+ inf.) (evi) Plue -i [...] RIM, 2 Z. deklaris tiun lastan uzon ne bona. [...]

    Jes, tiel Zamenhof deklaris en Lingva Respondo, sed la rezonado en tiu Lingva Respondo estas erara kaj malprava. Sekve nek Zamenhof mem, nek multaj aliaj, tiun deklaron obeis, kaj sekve tia uzo de “daŭrigi” antaŭ infinitivoj estas ankoraŭ tute vivanta kaj tute normala, kaj plu plene logika kaj senriproĉa, kaj tial PIV2005 ne devus ĝin marki kiel evitinda. Estas rimarkinde, ke la antaŭinfinitiva uzo de “ĉesi”, kiun iuj trovas problema kaj stranga, tute ne estas markita kiel evitinda en PIV2005 (cetere tute prave).

  • “klopod/i” 1 Maltrankvile aŭ ekscitiĝe zorgi [...] 2 Fari la necesajn penojn, elpaŝojn, vizitojn ktp, por atingi ion, sukcesigi entreprenon: li klopodas ĉe la ministro pri sia domo k kampo [...]; klopodi por fondi societon [...]

    Tute mankas la hodiaŭ tre ofta uzo de “klopodi” + infinitivo, ekz. “klopodi montri”, “klopodi prezenti” k.s. Mi eĉ pensas, ke tia uzo estas la plej ofta kaj plej grava uzo de “klopodi” nuntempe. Nepre aperu tiaj ekzemploj ĉe “klopodi” 2, kaj ili prefere aperu kiel unuaj. Eble eĉ “klopodi” 2 estu la unua signifo de “klopodi”, ĉar la nuna “klopodi” 1 ŝajnas arkaika al mi.

  • “pov/i” [...] 3 Havi la permeson, la eblecon fari ion [...]

    Tio devas esti “Havi la permeson, la eblon fari ion”. En PIV2005 cetere apenaŭ aperas tiu erara kaj ne-Zamenhofa uzo de “ebleco” anstataŭ “eblo” (aŭ “eblaĵo”), sed tia uzo estas timige ofta en la hodiaŭa lingvouzo. Tial en la artikolo pri “ebl/” ĉe la derivaĵo “ebleco” devus nepre esti aldonita dua signifo: “(evi) = eblo”.

  • “kaz/o” 1. (kategorio gramatika) [...] 2. JURO Difinita, aparte studinda okazaĵo [...] 3 MEDICINO Manifestiĝo de malsano [...]

    Mankas kvara hodiaŭ treege ofte uzata signifo: “= okazo 2”. Krome oni povus aldoni kelkajn oftajn kunmetaĵojn bazitajn sur tiu kvara signifo: “tiukaze” (= “tiuokaze”), “ĉiukaze” (= “ĉiuokaze”) k.t.p. Verŝajne tiu kvara signifo estas vaste la plej ofta uzo de la radiko KAZ nuntempe. Ĉu oni rigardu tion kiel evitindan aŭ ne, estas malfacila demando, sed almenaŭ tiu uzo devas esti registrita en PIV2005.

  • “kaper/i” Dum marmilito, provi kapti aŭ detrui malamikajn komercajn ŝipojn kun rajtigo de sia registaro [...]

    Ekzistas nuntempe ankaŭ pli vastasenca uzo de tiu verbo, ekz. pri kaptado de aviadiloj (kaj sen ĉia rajtigo de registaro), kaj eĉ pri preskaŭ ĉia ajn forkaptado. Tia signifo devus esti aldonita.

  • “pak/o” [...] “pakaĵo”, “paketo”.

    La signifoj estas la samaj kiel en la malnova PIV, kaj kongruas kun la klasika kaj Zamenhofa uzo. Sed en la hodiaŭa praktiko “pakaĵo” estas tre ofte uzata kun la signifo de “paketo”. Tiu moderna uzo tute ne estas menciita en PIV2005. Ĝi devus aperi, almenaŭ kun indiko de evitindeco. La vortoj “pakaĵo” kaj “bagaĝo” havas po unu difinon, kiuj nur minimume diferencas: respektive “Tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun si ĉe vojaĝo aŭ kiujn oni ekspedas per publika transportilo” kaj “Tuto de la aĵoj, kiujn kunportas aŭ ekspedas pasaĝero ĉe vojaĝo”. Mi ne povas kredi, ke oni vere volis starigi tian harfendan distingon. Efektive “bagaĝo” estas nura sinonimo de “pakaĵo” (en ties klasika uzo), kaj sufiĉas unu difino.

Apreze kaj despere...

  • “aprez/i” (tr) Taksi la valoron de io aŭ la meritojn de ies agado.

    “aprec/i” = aprezi.

    En la malnova PIV la prefero estis inversa, kaj la difino aperis sub “aprec/i”. Mi supozas, ke la ŝanĝo radikas el esplorado de la efektiva uzo (cetere Krause konsentas kun PIV2005). Sed ankaŭ la difino ŝanĝiĝis. En la malnova PIV estis “Kompetente taksi la artan valoron de io”. Efektive ambaŭ difinoj estas malsamaj de mia kompreno de tiuj vortoj, kiu kongruas kun la difino en la Reta Vortaro: “Alte taksi la valoron aŭ gravecon de io, la kapablojn de iu; rigardi kiel atentindan, valoran, gravan aŭ multkapablan”. Ŝajnas, ke la tradukoj ĉe Krause kongruas kun tiu difino. Se “aprezi” vere havu la neŭtrale prijuĝan signifon indikitan en PIV2005, mi ne vidas multan sencon entute havi tiun vorton, ĉar plene sufiĉas simpla “taksi”.

  • “desper/o” Profunda malespero.

    Tio estas laŭdinda precizigo de la kutima ŝablona difino “malespero”. Sed eble indus aldoni ankaŭ “desper/i” (profunde malesperi) kaj “desperulo” (persono, kiu pro despero pretas uzi ajnan ekstreman kaj senskrupulan rimedon por elturniĝi). Krome oni povas demandi sin, ĉu ne ankaŭ la vorto “desperad/o” (= desperulo) povus aperi (ĝi aperas almenaŭ en la nomo de la rokbando “Esperanto Desperado”).

  • “drink/i” [...] Plezurcele trinki alkoholaĵojn en nemodera kvanto [...].

    Tiu difino pliboniĝis kompare kun la malnova difino, kiu nenion menciis pri nemoderaj kvantoj. Sed tamen la afero ne ŝajnas al mi en ordo. La problemo estas la vorto “plezurcele”. Sub “plezur/o” ni ekscias, ke tio estas “kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de niaj sensoj”. Al mi tamen ŝajnas, ke multaj, kiuj drinkas, faras tion ne por aktivigi la sensojn, sed por ilin malaktivigi. Nu, eble la difino de “plezur/o” ne estas tute ĝusta. Ĉiuokaze mi dubas, ke estas trafe paroli pri plezurcelo, kiam alkoholisto drinkas, ĉar li tute simple estas dependa de alkoholo. Tre ofte la efektiva rezulto sendube estas malplezuro. Pli trafa difino estus “ebriiĝi per trinkado de alkoholaĵoj”.

  • “Kabe” [...] “kabe/i” (ntr) Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla Esperantisto, subite k tute ĉesis verki en E.

    La difino en la malnova PIV estis iom alia: “Fari kiel Kabe, kiu estinte tre vigla Esperantisto, subite kaj tute forlasis la movadon.” Laŭ la nova difino oni povas kabei nur se oni unue estas Esperanta verkisto, kaj se oni ĉesas verki en Esperanto. Neverkistoj ne povas kabei, kaj verkistoj povas resti tute vigle engaĝitaj en la movado, sed tamen diri, ke ili kabeas, se ili nur ĉesas verki. Tia ne estas la efektiva signifo de “kabei”. Krome oni rimarku, ke Kabe tradukis (kaj kreis vortaron), sed li ne verkis literature (tion PIV2005 klare prezentas en la difino de “Kabe”). Oni devus do skribi proksimume jene: “(pp aktiva Esperantisto) forlasi (subite) la Esperanto-movadon, (subite) ĉesi uzi Esperanton (kiel Kabe, kiu subite kaj tute forlasis Esperanton)”.

Uskle, Feste/Faste, Li/la, Oriente/Okcidente

Uskle

  • La uzo de majuskloj kaj minuskloj ĉe popolnomoj kaj derivaĵoj de popolnomoj kaj geografiaj nomoj, ŝajnas kaosa en PIV2005. Almenaŭ mi ne povas trovi koherajn principojn. Pri la uzo en ekzemploj mi ne parolas - tie simple respeguliĝas la varia praktiko en Esperanto. Mi parolas pri la uzo en kapvortoj kaj grase presitaj derivaĵoj, kaj pri la uzo en difinoj kaj klarigoj.

    En la Antaŭparolo (p. 24) ni legas:

    Al la derivaĵoj de loknomoj aplikiĝas la rimarko en “Aranĝo de la vortaro [...]”. Tamen la ĝenerala minuskligo estas certe rekomendinda por eviti tiajn nekoheraĵojn, kiaj “la germanaj, Nederlandaj, japanaj kaj Usonaj kongresanoj”.

    Sed ĝuste majuskla formo de tiaj vortoj ŝajnas esti (pli-malpli) la regulo ene de la vortaro mem, kontraŭ la rekomendo en la Antaŭparolo. Ni trovas ekz. “Hispania abio”, “Senegalia Senegala akacio”, “Eŭropa lariko”, “Amerika fabo”, “Usonaj ŝtatoj”, “Francia departemento” (ĉe “Martinik/o”), “Anglia havenurbo” (ĉe “London/o”), “Sud-Aziaj prasimioj” (ĉe “loris/o”), “Romia prokuratoro” (ĉe “Jesu/o”), “Grenviĉa meridiano” (ĉe “longitud/o”), “Afrikaj montaroj” (ĉe “malv/o”) k.t.p. Abundas tiaj okazoj.

    Aliflanke ankaŭ minuskla skribo aperas ne malofte: “afrikaj moroj” (ĉe “palavr/o”), “brazilaj negroj” (ĉe “makumb/o”), “siberia sciuro” (ĉe “menuver/o”), “eŭropaj armeoj” (ĉe “kalpak/o”), “fenicia titolo” (ĉe “Baal/o”), “usona negra folkloro” (ĉe “blus/o”), “nederlanda rezistada movado” (ĉe “Geŭz/o”), “islandaj poemoj” (ĉe “Edd/o”).

    Simplajn popolnomojn (gentonomojn) PIV2005 sufiĉe konsekvence skribas minuskle: “anglo”, “franco”, “ruso”, “japano”, “ĉino”, “somalo”, “heleno”, “trako” kaj multegaj aliaj.

    Sed tamen aperas tiaj nomoj ankaŭ majuskle: “Persoj” (ĉe “Maraton/o” kaj “mag/o”), “Umbr/o” (kapvorto), “Gaŭloj” kaj “Ĝermanoj” (ĉe “brac/o”), “Inuitoj” (ĉe “Gronland/o”), “Medoj” (ĉe “mag/o”), “Turkoj” (ĉe “hajduk/o”), “Traco” (kapvorto), “Trako” (ĉe “Trac/o”). En la eldono de 2002 aperis tamen ankaŭ kelkaj tiaj nomoj majuskle. En 2005 oni minuskligis ĉiujn el tiuj, pri kiuj mi atentigis ĉi tie, sed restas ankoraŭ majuskla “Muzulmano” sur p. 769. En la malnova PIV tia majuskla skribo estis la normala uzo.

    A-derivaĵojn de tiaj popolnomoj PIV2005 preskaŭ centprocente skribas minuskle: “angla”, “franca”, “rusa”, “japana”, “ĉina”, “ĝermana”, “pola”, “maŭra” (ĉe “Granad/o”) k.t.p.

    Sed tamen mi trovis ankaŭ majusklan skribon: “Skandinavaj bordoj” (ĉe “burgund/o”), “Maŭraj reĝoj” (ĉe “Ĝeneralif/o”).

    Kunmetaĵojn de loknomo kaj “an”-sufikso PIV2005 skribadas majuskle: “Romanoj” (ĉe “Herakl/o”), “Amerikano” kaj “Usonano” (ĉe “Ameriko”), “Atenanoj” (ĉe “Maraton/o”), “Sud-Afrikano” (ĉe “bur/o”), “Indianoj” (ĉe “gvarani/o”). Sed la lasta vorto (derivita el “Indioj” laŭ NPIV) tamen ofte aperas minuskle: “indiano”.

    Ankaŭ ĉe alispecaj propraj nomoj, la A-formo normale aperas majuskle: “Matea evangelio” (ĉe “mag/o”), “Ŝekspira dramo” (ĉe “Makbet/o”), “Paska tempo” (ĉe “mac/o”), “Furiera produkto-komunumo” (ĉe “falang/o”), “Hipokrata humora medicino” (ĉe “kolerik/a”). Sed tamen ni havas la termometrajn skalojn “farenhejta”, “celsia” kaj “reaŭmura”, kiuj kontrastas kun la kalendaroj “Gregoria” kaj “Julia”. Kaj ĉe “karak/o” ni trovas “mezepoka komercoŝipo” kontraste al la “Mezepokaj kasteloj” ĉe “ubliet/o”.

    Ĉi-rilate oni povas ankaŭ mencii la nomojn de lingvoj:

    Lingvojn nomatajn A-vorte PIV2005 skribas normale minuskle: “la angla (lingvo)”, “la franca (lingvo)”, “la ĉina (lingvo)”, “la nederlanda (lingvo)” k.t.p. Vidu plurajn ekzemplojn ĉe “ĝerman/a”. Okaze de lingvonomoj kiel “la nederlanda” tia minuskla skribo kontrastas kun la cetera ĝenerala preferado de majuskla skribo de A-vortoj derivitaj el propraj nomoj, sed aliflanke tio kongruas kun la ĉi-antaŭe citita konsilo en la Antaŭparolo.

    Sed ekzistas ankaŭ lingvonomoj O-finaĵaj. Tiaj lingvonomoj estas laŭ mi propraj nomoj, kaj uziĝas tial normale sen “la”, sed tamen - se temas pri ordinaraj homaj lingvoj - PIV2005 skribas ilin minuskle, ekz.: “afrikanso”, “jido”, “latino” (sed sur p. 37 tamen “Latino”), “papiamento”, “prakrito”, “sanskrito”, “slavono” kaj “urduo”. Aliflanke, se temas pri planlingvo, PIV2005 skribas majuskle: “Esperanto”, “Ido” kaj “Volapuko”. Kaj fine se temas pri la nomo de programlingvo, PIV2005 skribas denove majuskle: “Fortrano”, “Baziko”, “Lispo” k.t.p.

  • “Detrojt/o” [...] du el la grandaj Usonaj Lagoj [...]

    La majusklo ĉe “Lagoj” estas stranga. Ĉu oni celis eble skribi “du el la Grandaj Lagoj de Usono” (“la Grandaj Lagoj” aperas kiel propra nomo ĉe “lag/o”)?

  • “Mormon/o” “mormon/o”. Ano de religia komunumo, fondita en 1830 de Jozefo Smith en Usono, predikanta pri Jesuo, sed bazita sur nova revelacio. “Mormonismo”. Doktrino de la Mormonoj mormonoj.

    Estas iom neklare, kial la vorto “Mormono” havas majusklon, kiam ĝi signifas “ano de religia komunumo”. Ĝi tiam ne estas propra nomo (komparu kun “kristano”, “islamano” k.a.). Efektive “Mormon/o” ankaŭ estas propra nomo de profeto en la “Libro de Mormono” (unu el la sanktaj libroj de la mormonoj), kaj ankaŭ tiu signifo devus aperi. La mormona eklezio (ne nur “komunumo”) oficiale nomiĝas “la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj”, kaj tiu nomo devus aperi en la artikolo.

Feste/Faste

  • “maskerad/o”. Alivestiĝo, maskiĝado, ordinare ĉe sociteta kunveno. [...]

    Mankas referenco al “maskobalo” (ĉe “bal/o”). Same ĉe “maskobalo” mankas referenco al “maskerad/o”.

  • “mard/o” [...] “Karnavala Mardo”. La lasta mardo antaŭ la Granda Fasto.

    Unue: Mankas punkto post “Karnavala Mardo”. Due: La nomo “Granda Fasto” bezonas klarigon. Ĝi menciiĝas nek ĉe “fast/o”, nek ĉe “grand/a”, nek ĉe “Karesm/o”.

  • “kivi/o”. Populara nomo de la apterigo.

    “kiv/o”. Frukto de kivujo; bero oblonga kun bruna mallonghara ŝelo [...] “kivujo, kivarbusto”. Arbusto (Ĉinia aktinidio), produktanta kivojn.

    La vorto “kivo” estas novaldonaĵo en PIV2002. Ĝi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon “kivifrukto”. Efektive la frukto estas nomita laŭ la birdo kivio (apterigo). Antaŭe oni parolis (en Eŭropaj lingvoj) pri “Ĉina groso”, ĉar tiu frukto devenas de Ĉinujo, kaj ĉar ĝi iom similas al groso. Sed iam en la 1960-aj jaroj Nov-Zelandaj kultivistoj de Ĉinaj grosoj lanĉis kampanjon por popularigi siajn produktojn tutmonde, kaj tiam ili elpensis kaj lanĉis novan nomon por la frukto: “kiwi fruit” = “kivifrukto”. La frukto ja per sia mallonghara ŝelo sufiĉe similas al la birdo “kiwi” = “kivio”. Tiu kampanjo brile sukcesis, kaj nun multaj tute forgesis pri la origina nomo “Ĉina groso”, kaj nomadas la frukton nur laŭ la birdo. Mi pensas, ke ankaŭ en Esperanto indas reteni la esencan ideon malantaŭ la nomo “kivifrukto”. Almenaŭ PIV2005 devus enhavi ankaŭ la nomon “kivifrukto” apud “kivo”.

  • “serv/i” [...] en via domo mi servis kvardek kvar jarojn [...] servi sian patrujon [...] akvo kaj pano servas al sano [...] neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno [...]

    Tute mankas mencio de “servi” en la signifo “doni, surtabligi, oferi (manĝaĵon, trinkaĵon) por manĝado/trinkado”, ekz. “oni baldaŭ servos la vespermanĝon”. Eble oni opinias tian uzon de “servi” malbona, sed pro la ofteco indas ĝin tamen mencii (kun eventuala indiko pri evitindeco).

  • “mirmekofag/o”. Sud-Amerika mamulo [...] ĝi manĝas termitojn kaj formikojn. [...]

    “mirmeleon/o”. Genro de insektoj [...] kies larvoj kaptas formikojn [...]. SIN. formikleono.

    Malaperis ĉe “mirmekofago” la sinonimo “formik-urso”, kiu ĉeestis en la malnova PIV. Mi trovas la nomon “formik-urso” tre ĉarma kaj uzinda. Se mirmeleono (speco de insekto) rajtas nomiĝi “formikleono”, tiam certe mirmekofago (speco de mamulo) des pli rajtas nomiĝi “formik-urso”.

  • “muzik/o”. La arto esprimi sentojn per harmonia aranĝo de sonvibroj [...].

    Ne estas facile difini la vorton “muziko”. Sed la difino en PIV2005 estas klare tro malvasta. Ne estas necese, ke temu pri esprimado de sentoj. Multa muziko havas tute aliajn celojn. Krome ekzistas muziko, kiu uzas nur ritmojn, tute ne tonojn kaj harmoniojn, kaj eĉ ekzistas tona muziko, kiu intence uzas misharmonion kiel rimedon kaj eĉ celon. Verŝajne taŭgus difino simila al la jena: “arto en kiu oni uzas tonojn kaj/aŭ ritmojn”. Sed se oni kontrolas la difinon de “art/o” 3, oni vidas, ke la problemo estas pli profunda: “Maniero kiel per la verkoj de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo”. Efektive artistoj ne ĉiam celas esprimi ion rilatan al belo.

  • “muzikal/o”. Spektaklo, uzanta muzikon kaj modernan koreografion. [...].

    La vorto “spektaklo” ne tre bone trafas. Pli bone: “Formo de distra muzikteatro, parola, kanta kaj danca.”

  • “novel/o”. Mallonga verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero ks [...].

    En tiu difino ŝajnas manki la grava elemento “fikcia”, kaj la parolado pri “karakterizaj trajtoj”, “fakto de la vivo”, “eco de karaktero”, ŝajnas al mi tromalvastigaj. Ĝusta difino povus esti ekz.: “Mallonga fikcia proza rakonto.”

  • “brak/o” [...] “brakumi” (tr) Premi en siaj brakoj. [...] “enbrakigi”. brakumi.

    Aperas ĉe “brakumi” referenco al “ĉirkaŭpreni” (iom alisignifa), sed kurioze forestas la ofta sinonimo “ĉirkaŭbraki”. En la Reta Vortaro aperas “brakumi”, “enbrakigi” kaj “ĉirkaŭbraki”. Efektive ĉiuj tri sinonimoj estis jam en la Plena Vortaro, sed ial malaperis “ĉirkaŭbraki” jam en la malnova PIV.

  • “nupt/o”. Ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo). [...].

    Tio estas elstare bona kaj moderna difino. Mi volas gratuli al tiu, kiu ĝin verkis! Iafoje en PIV2005 aperas difinoj tre malnovspecaj kaj eĉ rekte eksdataj. Tial estas tre agrable trovi ion tre modernan kaj zorge elpensitan.

  • “noskapin/o”. Opia alkaloido [...] pasintece uzata kiel antitusa medikamento.

    Noskapino estas ankaŭ nun vaste uzata kontraŭ tusado. Neniel temas pri io nurpasinteca. Krome “antitusa” devus esti “kontraŭtusa”, almenaŭ se mi bone komprenis tiun distingon inter “anti/” kaj “kontraŭ/”, kiun PIV2005 provas fari. Efektive ĉe “tus/i” ni trovas la kunmetaĵon “kontraŭtusa” (tia, ke ĝi retenas tuson: kontraŭtusa siropo), kaj tute ne “antitusa”. En la eldono de 2002 ni trovis ĉe “tusi” la kunmetaĵon “kontraŭtusa, kaj ne “antitusa”. En la eldono de 2005 oni ŝanĝis tie al “antitusa”. Evidente la redaktintoj de PIV do efektive celas, ke oni uzu “anti-” en tiaj okazoj. Tion mi trovas tre dubinda, ne nur pro tio, ke “anti-” estas nova prefikso, sed precipe pro tio, ke tia vorto kiel “antitusa” laŭ mi devas esti analizata kiel devenanta de rolvorteta (prepozicia) frazeto, same kiel “kontraŭtusa”: “kontraŭ tuso” → [kontraŭ tuso]-A = “kontraŭtusa”. Sed “anti-” ja ne estas rolvorteto (prepozicio), sed prefikso, kaj tial ne eblas “anti tuso”. Simila problemo ekzistas pri la neoficiala prefikso “pre-”, kiun enhavas PIV2005. Tie aperas ekz. “preekzila”, kiu signifas “antaŭ la Babilona ekzilo”. Laŭ mi “preekzila” devas deveni de “pre (la) ekzilo” (= “antaŭ (la) ekzilo”) kun rolvorteta uzo de “pre”. Vortoj kiel “antitusa” kaj “preekzila” laŭ mi kontrabandas en la lingvon novajn rolvortetojn, kiujn ni apenaŭ bezonas.

Li/la

  • “li” [...] RIM. Z. uzis ‘li’ por referenci al homo, «kiam lia sekso estas por ni indiferenta»: ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li [...].

    La ekzemplo estas el la Fundamenta Ekzercaro. Temas ne pri io, kion “Zamenhof uzis” (Zamenhofismo), sed pri Fundamentaĵo. Krome tia uzo de “li” estas tute kutimega ankoraŭ en hodiaŭa Esperanto. Efektive tio devus aperi ne kiel nura rimarko, sed kiel unu el la difinoj de “li”.

  • “la”. [...] Ĝia uzo kun poseda adj. estas ankaŭ malkonsilinda (sed Vd RIM. 2). [...] RIM. 2. ‘la’ povas anstataŭi subst-on, determinitan de poseda adj. [...].

    Tio signifas, ke esprimo kiel “la mia patro” laŭ PIV2005 ne estas efektiva eraro, sed nura malkonsilindaĵo. Tio estas tro milda kaj tro permesema.

  • “l’”. Alomorfo de ‘la’, uzata precipe en poezio: la bela sonĝo de l’ homaro.

    Unue la vorto “alomorfo” ŝajnas al mi multe tro faka kaj malfacila por uzo en tia difino. “Varianto” estus pli konvena esprimo. Due mankas klarigo, kie precize oni povas uzi “l’” (laŭ la Fundamento: “nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo)”.

  • “leksem/o” Morfemo kun semantika enhavo, k, pli speciale en E., morfemo, bezonanta finaĵon por funkcii kiel vorto (ekz. ‘dom’, ‘kur’, ‘flav’, ‘just’ ktp).

    Tiu difino estas al mi fremda. Mi neniam renkontis la vorton “leksemo” kun tia signifo. Jen citaĵo el “Terminologia Kurso” de Jan Werner:

    “La termino leksemo ne estas uzata unuece. Laŭ J. Horecký leksemo estas fundamenta unuo de leksiko, kutime registrita en vortaro, ekz. domo, legi. Ankaŭ laŭ I. Szerdahelyi leksemo estas vorto, unu ŝtupo en la hierarĥia skalo de lingvaj signoj: morfemo, leksemo, sintagmo, frazo. Laŭ la franca maniero estas vortelemento nomata monemo, gramatika monemo estas morfemo, leksika monemo estas leksemo kaj vortoj estas leksioj.”

    La difino en PIV2005 do bezonas almenaŭ kompletigon. La uzo ĉe Szerdahelyi certe ne estas ignorebla. Ŝajnas, ke la difino en PIV2005 laŭas la Francan uzon, sed tiam notindas, ke en PIV2005 “morfemo” nun havas difinon, kiu ne kongruas kun tiu Franca uzo, kiun Werner priskribis.

  • “k.t.p., ktp”. Mll de ‘kaj tiel plu’, ofte prononcata «kotopo».

    La efektiva elparolo estas «ko to po», trivorte kaj plej ofte kun emfazo je la fina “po”.

  • “konsider/i” [...] 3 Rigardi 6: mi konsideras lin kiel amikon; ŝi konsideradis tiun ĉi ringon kiel ringon de fianĉiĝo [...]

    Mankas ekzemplo de tia “konsideri” uzata kun perverba priskribo (sen “kiel” kaj sen N-finaĵo), ekz. “mi konsideras lin amiko”. Tia uzo estas tre ofta, kaj tre kutima. Ĉe “rigardi” 6 aperas unu tia ekzemplo (post multaj kun “kiel” kaj N-finaĵo), sed al mi ŝajnas, ke “rigardi” oni plej ofte uzas kun “kiel”, dum “konsideri” estas uzata plejparte sen “kiel”.

  • “medial/o”. En kelkaj lingvoj (ekz. la helena), verba voĉo, kiu prezentas la agon aŭ ties konsekvencojn kiel koncernantajn esence la subjekton.

    Konvenus mencii, ke en Esperanto iuj uzoj de IĜ-verboj ofte estas klasataj kiel medialo.

  • “murd/i” (tr) Dole mortigi homon [...]

    “dol/o”. Volo direktita al plenumo de delikta ago, precipe en kriminala kaj civila juro [...]

    “delikt/o”. Kontraŭleĝa puninda ago. [...]

    La difino de “murd/i” uzas multe la tro malfacilan vorton “dole”, kiun nur malmultaj konas. Se oni sukcesas kompreni la ne facilan difinon de “dol/o”, kaj alvenas al “delikt/o”, montriĝas, ke temas pri “Vole kaj kontraŭleĝe mortigi homon”. Tio estus pli taŭga kiel difino en PIV2005. Oni povas kompari kun la simpla difino de “ŝtel/i”: “Kontraŭleĝe forpreni al si posedaĵon de alia persono.”

Oriente/Okcidente

  • “orient/o” [...] “Orient/o” 1 La landoj, kuŝantaj oriente de Eŭropo [...] la Proksima Oriento (inter Mediteraneo kaj la Arabia maro); la Ekstrema Oriento (Ĉinio kaj Japanio). 2 La orienta parto de Sud-Eŭropo. [...] “Proksim-Oriento”. Malnova nomo, kiu montris la landojn, kiuj apudas Mediteraneon, eventuale eĉ la Maron Ruĝan Maron kaj la Persan Golfon.

    Unue frapas, ke aperas kaj “Proksima Oriento”, kaj “Proksim-Oriento”, kun diverse vortigitaj difinoj. Ŝajnas tamen, ke oni celas la saman aferon. PIV2005 diras, ke “Proksim-Oriento” estas “malnova nomo”, sed tamen PIV2005 mem uzadas tiun esprimon en diversaj difinoj kaj klarigoj (ekz. ĉe “latin/o”, “turk/o” kaj “arab/o”). Ankaŭ “Ekstrema Oriento” aperas (ekz. ĉe “mahajan/o”). Ŝajnas tamen foresti la esprimo “Mez-Oriento”. Tio estas eble feliĉa, ĉar la esprimo “Mez-Oriento” havas en diversaj lingvoj tre varian kaj malstabilan signifon. En la Angla, kaj ankaŭ en iuj aliaj lingvoj, “Mez-Oriento” nuntempe egalas al la “Proksim-Oriento” de PIV2005 (antaŭe ĝi estis multe pli orienta). Pro la malklareco de tiuj esprimoj, kaj precipe pro tio, ke ili montras multe tro Eŭropocentran perspektivon, estus preferinde se PIV2005 anstataŭe uzus pli klarajn geografie neŭtrajn esprimojn, kiel “okcidenta Azio”, “suda Azio”, “sudorienta Azio”, “orienta Azio”, “norda Afriko” k.t.p. La dua signifo de “Oriento” ŝajnas iom tro malvasta. Mi pensas, ke tiaj esprimoj povas je bezono montri ĉiun ajn orientan parton de ĉiu ajn lando, kontinento, regiono k.t.p. Krome rimarkindas, ke “Arabia maro” estas ĉe “arab/o” nomata “Araba Maro”. Fine oni povas legi ĉe “Okcident/o” (majuskle), ke tio estas “Eŭropo kiel kontrastanta kun Azio” aŭ “La okcidenta parto de Eŭropo”. Mi pensas, ke nuntempe “Okcidento” ofte inkluzivas multe pli ol Eŭropon, ekz. Amerikon (almenaŭ Nord-Amerikon), kaj ĝenerale “Okcidento” certe povas esti uzata pri la okcidenta parto de ĉiu ajn lando, kontinento, regiono k.t.p.

  • “ĉador/o”. Virina vualo, uzata en Irano.

    Laŭ mia scio virinoj uzas (aŭ uzis) ĉadorojn ankaŭ en aliaj landoj, ekz. en Afganujo.

  • “mu/o”. En Ĉinio ĉ. 1/15 hektaro.

    Tio estas strange vortumita difino. Pli bone: “Ĉina mezurunuo por kampoj, egala al ĉ. 1/15 hektaro.”

  • “mula/o”. En hinda kaj turka landoj, piulo, kiu dediĉis sin al la studado de Islamo.

    Kion signifas “hinda kaj turka landoj”? Ĉu Hindujo kaj Turkujo? (Pro la ununombra formo de “hinda” kaj “turka” ne povas esti pli ol du landoj.) Efektive mulaoj abundas i.a. en Irano, kiu estas nek Hinda, nek Turka lando. Pli bone: “Titolo de Islamaj kleruloj, instruistoj kaj teologoj, precipe en ŝijaismaj landoj.”

  • “Masaĉusec/o”. Unu el la ŝtatoj de Usono (Bostono).

    Tiu kompatinda ŝtato nomiĝis en la malnova PIV “Masaŝuseco”, kaj estis tiam alfabete lokita kvazaŭ ĝi estus “Masaĉuseco” (inter “mas/o” kaj “masaĝo”). Nun en NPIV ĝi rebaptiĝis “Masaĉuseco”, sed estas lokita kvazaŭ ĝi estus “Masaŝuseco” (inter “masakr/i” kaj “maser/o”). Mislokita estas ankaŭ “manĵu/o” - lokita kvazaŭ ĝi estus “manĝu/o” (Japana vaporumita bulko), kaj efektive tia estis ĝia formo en la manuskripto de la revizianto pri kuirarto. Do eble temas ne pri mislokado, sed pri preseraro anstataŭ “manĝu/o”.

  • “Marianaj Insul/oj”. Insularo en suda Pacifiko, oriente de Filipinoj; aŭtonoma ŝtato, asociita kun Usono (Garapano).

    Tiu insularo nun efektive nomiĝas “Nord-Marianaj Insuloj” (aŭ “Nord-Marianoj” - analoge al “Salomonoj”), en la Angla “Northern Mariana Islands”, kaj kiel “ĉefurbo” kalkuliĝas (laŭ miaj informoj) la insulo “Saipano” (“Saipan”). Krome la Marianaj insuloj situas ne en la suda, sed en la okcidenta Pacifiko.

  • “kroat/o” [...] kroatserba, serb(o)kroata lingvo [...]

    Nuntempe, pro la politika evoluo, oni oficiale disigis la lingvon Kroat-Serban/Serbo-Kroatan en tri apartajn lingvojn Kroata, Serba kaj Bosnia, ĉiu kun sia aparta normo. Sendube tiuj tri lingvoj estas inter si treege similaj, kaj multaj opinias, ke plu temas pri unu sama lingvo, sed PIV2005 tamen devus doni ankaŭ la lingvonomojn “Kroata”, “Serba” kaj “Bosnia”. Nun nek ĉe “serb/o”, nek ĉe “Bosni/o”, estas ia ajn mencio de lingvoj. Krome multaj preferas paroli pri “bosnoj” (= “Bosnianoj”), “bosna lingvo” kaj “Bosnujo/Bosnio”.

  • “oer/o”. Monero, centono de la skandinava krono. [...].

    Tio sonas kvazaŭ ekzistus nur unu Skandinava krono, sed efektive ekzistas ja almenaŭ du (depende de tio, kiel oni difinas Skandinavujon).

  • La monunuo “eŭro” kaj ĝia centono “cendo” aperas bonorde en PIV2005, sed mankas la kunmetaĵo “eŭrocendo”. Ĉe “eŭro” tekstas (almenaŭ en la eldono de 2005) “simb.: .” kun nura malplenaĵo, kie devus aperi la efektiva eŭrosimbolo (€).

Diverse

Historio de ŝanĝoj kaj kompletigoj