Persone

Recenzo de ...sed estas ne

La sekvan recenzon verkis: DĴ Kunar:

Persone: ...sed estas ne

(8 titoloj; 28 minutoj)

Kadre de la “Kolekto 2000” aperis la kvara albumo de la Sveda triopo. Kiel la titolo jam aludas, ĝi laŭstile daŭrigas la antaŭan verkon “Povus esti simple”, nome per same gitarplena rokmuziko. Atentaj oreloj tamen trovos ĉifoje iom pli da vario inter la kantoj kaj pli fajnan sonon. Malmola roko spertis ĝeneralan revigliĝon en la malfruaj 1990aj jaroj, do tiu ĉi albumo povas roli kiel digna reprezentanto de tiu periodo. Denove unu akustika peco rondigas la bildon kaj bone montras la plian talenton de Martin Wiese (elektraj kaj akustikaj gitaroj, ĉefkantado), Bertilo Wennergren (drumo, harmonia kantado) kaj Anders Grop (elektra basgitaro, harmonia kantado). La tekstoj, grandparte de Martin kaj krome de Bertilo verkitaj, rakontas pri amo, rilatoj kaj la kun tiuj ligitaj krizoj kaj problemoj. Kelkfoje temas pri okulfrapa kaj ĉiam pri elstara liriko, ofte kun trista aŭ meditema, sed foje ankaŭ kun gaja aŭ revanta tono. Komplete nigrablankaj ilustraĵoj kaj fotoj memorigas pri la malvarma grandurba vivo. Per solida rokalbumo la plej fama Esperanto-rokgrupo montras ke ĝi vere meritas tiun titolon. Nura kritikpunkto: La tuto tro mallongas!

Kore salutas via

DĴ Kunar