Artikoloj de Mar Stelo

Vi nun trarigardas Mar Stelo’s artikolojn.

Imagu…

Kara redaktanto,

Imagu ke vi forlasas ĉiujn kiujn vi iam konis kaj amis vian tutan vivon por vojaĝi miloj da mejloj en mortdanĝera vojaĝo nur por manĝigi vin kaj viajn amatajn familianojn…

Sekve, imagu ke ne eblas vidi ilin dum jaroj ĉar vi atendas kaj esperas ke la nunaj leĝoj estu ŝanĝitaj… (ĉu tio iam okazos?)

Imagu ke vi maltrafas la fierigajn atingojn de viaj gefiloj kaj ke ili kreskas kaj adoltiĝas… kaj ke ili apenaŭ konas vin krom la maloftaj telefonvokoj kaj la kvitancoj de monsumoj deponitaj, ĉar estas tiom multekoste telefonvoki al triamondaj landoj. Imagu ke vi ne povas sendi aferojn perpoŝte ĉar la poŝtaj servoj de tiuj landoj esta tiom nefidindaj.

Imagu familiajn tragediojn, malsanojn, kaj funebrajn ceremoniojn en via denask-lando kiujn vi ne povas ĉeesti.

Imagu ke vi enamiĝas kun civitano kaj ke vi ĉiam devas kaŝi vin en ombroj zorgante pri la tago kiam vi iras al via laboro kaj ne plu vidos vian partneron ĉar vi estas kaptita dum labor-atako aŭ eĉ post eta interaŭta frapo kaj via partnero neniam estas sciigita pri kio okazis al vi aŭ kien vi estis veturigita.

Imagu ke vi estas viktimo de iu krimo kaj vi hezitas raporti ĝin ĉar vi timas ke vi estos enprizonigata dum monatoj aŭ jaroj kaj fine deportita.

Imagu ke vi ne rajtas lui apartamenton, havi kreditkartojn aŭ bank-konton, aĉeti viv-asekurecon ĉar via esto estas malpermesata.

Imagu ke vi ne rajtas aŭti laboren aŭ veturigi viajn infanojn al ilia lernejo ĉar oni ne permesas al vi havi ŝofor-permesilon.

Imagu ke vi estas perforte apartigita de viaj infanoj antaŭ iliaj okuloj nur ĉar ili naskiĝis en via loĝlando sed ne vi.

Imagu, nur imagu…

Instruistoj de la kursoj, suferigas siajn lernantojn, ili lernas pli kaj pli, ĉeestu NASK-on ankaŭ vi!

Grupa Fotohttp://i37.tinypic.com/24v1jtk.jpg

 

La urbo San Diego, en sunoplena sud-Kalifornio bonvenigis la ĉijarajn partoprenantojn de NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro! San Diego estas la dua plej granda urbo en Kalifornio.

NASK estas monde konata kaj respektata intensiva kursaro de Esperanto, kiu post multaj jaroj en la urbo San-francisko translokiĝis al la urbo San Diego.

Ĉe NASK oni povas studi en kursoj kiuj celas plibonigi la kapablojn paroli kaj kompreni Esperanton; oni spertas kunvivadon dum tri semajnoj en ‘Esperantujo’; kaj oni havas ŝancon konatiĝi kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo.

NASK estis fondita danke al la fondaĵo de Cathy Schulze en la jaro 1970 precipe por kuraĝigi Usonajn Esperantoparolantoj, tamen, ĝi nun havas tre internacian karakteron. La fondaĵo ankaŭ subtenas la sukcesajn retejojn www.edukado.net kaj www.lernu.net

Ĉijare la kursaro komenciĝis je la 30a de junio kaj finiĝos je la 18a de julio, 2008. Neniu alia Esperanta kursaro en la mondo daŭras tiom longe! Eksterlandanoj alte taksas tiun longan daŭrado, do la etoso estas alloge fremda.

La sidejo estas la mondfama Universitato de Kalifornio, bela tereno kiu situas en La Jolla [hoja], la nordokcidenta sekcio de San Diego, apud la Pacifiko.

Multaj eminentaj Esperantistoj instruis ĉe NASK dum la pasintaj jaroj. La nuna elstara teamo de instruistoj estas:

Bertilo Wennergran (Svedio) – Supera Nivelo – aŭtoro de la fama Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko!

Birke Dockhorn (Germanio) – Progresiva Nivelo, kaj Por pli da informoj, Iru al: http://esperanto.org/nask

Lee Miller (Usono) – Post-baza Nivelo

Tiuj ĉi kursoj estas oficialaj kursoj de la Universitato de Kalifornio. Laŭ la usona sistemo oni rajtas uzi ĝin por diploma studprogramo. Studentoj gajnas 5 studunuoj kaj povas elekti literon aŭ sukceson/malsukceson.

La studprogramo emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro.

Studantoj venas al NASK ĉar oni povas studi en kursoj kiuj celas plibonigi la kapablojn paroli kaj kompreni Esperanton; oni spertas kunvivadon dum tri semajnoj en ‘Esperantujo’; kaj oni havas ŝancon konatiĝi kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo.

Partopreno en NASK estas malferma al ĉiuj, kiuj aĝas almenaŭ 16 jarojn kaj plenumis la postulojn de la kurso Esperanto 5B (post-baza kurso).

Studantoj estas en la klasĉambro 3 horojn tage. Ekster la lecionaj horoj, ili partoprenos en diversaj grupaj kaj individuaj aktivecoj, inkluzive de plenumado de hejmtaskoj kaj deviga legado; grupetaj diskutoj; konversaciaj grupoj; biblioteka laboro; esploro de interretaj rimedoj en kaj pri Esperanto; prilaborado de projektoj kaj prezentadoj; planado de vesperaj programoj kun interkultura fokuso; kaj diversaj ekskursetoj kies celo estos la praktika uzado de Esperanto en realaj vivsituacioj.

Studantoj ricevas kuraĝigon verki raportojn, artikolojn kaj originalajn tekstojn (ekz. poemojn aŭ mallongajn historiojn) por la NASKa tagĵurnalo NASKa Fasko, aliaj eldonaĵoj kaj eble por radio-elsendado.

Studantoj kiuj bezonas pli da helpo aŭ instruado povas aranĝi privatajn helpsesiojn kun la instruistoj.

Riĉigaj eblecoj
Vesperaj kaj semajnfinaj program(er)oj diversspecaj donas pliajn eblojn neformale esplori aliajn aspektojn de Esperantaj lingvo kaj kulturo. Tiuj eventuale inkludas ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn, lumbildajn prezentaĵojn, poeziajn vesperojn, oratoradon, interkulturajn diskutojn, piknikojn, kaj ekskursojn.

NASK-kunordiganton, Ellen Eddy: 11736 Scott Creek Drive SW º Olympia, WA 98512 º Usono (USA) Telefonnumero: (360) 754-4563 º EddyEllen@aol.com

NASK: www.nask-esperanto.org
Universitato de Kalifornio ĉe San Diego (angle)
http://www.ucsd.edu/

International House virtual tour (angle) http://provost.ucsd.edu/roosevelt/ihouse/virtualtour1.htm
Esperantic Studies Foundation: www.esperantic.org
Esperanto-USA: www.esperanto-usa.org

Por vidi kio okazis ĉe NASK dum pasintaj jaroj, vizitu la retejojn: 2000, 2001, 2002, 2003, kaj 2005.

PRI LA GASTIGANTA URBO:

La kantono de San Diego havas 4200 kvadratajn mejlojn kaj ofertas multajn elektojn por komercaj kaj plezuraj aferoj. 

En la “Gaslamp Quarter” vi povas promeni kaj viziti pli ol 100 restoraciojn, dancejojn, kaj trinkejojn.

 

Ne forgesu viziti la faman “Horton Plaza”, ĝi estas la perfekta loko por butikumi.

Pasigu la tagon ĉe 1200 akreoj da kulturaj eventoj. Vi povas trovi la plej grandan grupon da muzeoj okcidente de la Misisipa Rivero.

 

La parko havas eksterordinaran variecon de arto, scienco, natura historio, aerospaco, fotografio, ludfervojoj, antikvaj automobiloj kaj Meksika arkitekturo.Vidu bestojn el la tuta mondo ĉe la “San Diego Zoo” kaj nazfrotu kun endanĝerigitaj rinoceroj ĉe “Wild Animal Park.”Pasigu iom da tempo kaj kalkulu, kiom da dentoj havas ŝarko, balenoj kaj delfenoj ĉe “Sea World.”

 

 

Blua ĉielo rigardas 70 mejlojn de plaĝoj kaj milda klimato petegas unu tagon por fari kaj ĉion kaj nenion.

Venu al NASK!!

Niaj mirindaj cerboj.
Se vi sukcesas kompreni la unuajn vortojn, vi povos kompreni la tutan mesaĝon!
UNU 50M3R4N 7460N, M1 5P3K74D15 DU KN481N0JN K1UJ LUD15 5UR L4 PL4Ĝ0.
1L1 MUL73 L480R15 3N L4 K0N57RU4D0 D3 548L4 K4573L0 C0MPL374 KUN 7UR0J,
53KR374J H4L0J, K4J P0N70J.
K14M 1L1 PR35K4Ŭ­ F1N15, 0ND0 V3N15 K4J D37RU15 1L14n L480R0N K4J L4 K4573L0 1
Ĝ15 548L4 M0N70. M1 P3N515 K3 P057 6R4ND364 L480R0 L4 KN481N0J PL0RU5, 53D
4N57474Ŭ­ 710, 1L1 KUR15 5UR L4 PL4Ĝ0, R1D4N73 K4J 54L74N73, K4J K0M3NC15
K0N57RU1 4L14N K4573L0N.
M1 714M K0MPR3N15 K4J L3RN15 6R4ND4N L3C10N0N. N1 3LP3245 6R4ND4N P4R70N D3
N14 V1V0 K0N57RU4N73 10N. 74M3N, 53 P0573 0ND0 V3N45 K4J 7U7E D37RU45 Ĝ1N,
R35745 L4 4M1K3C0, L4 4M0, K4J L4 M4N0J D3 71UJ K1UJ K4P48L45 R1D161 N1N.

ĈU V1 ĜU15 Ĝ1N?

Esperantlingva Skrablo
Multlingva Skrablo – Polyglot Scrabble
 
Ĉu vi povus esti la plej bona ludanto de la Multlingva Skrablo en la mondo?
 
Ĉi tiu konkurso por la plej brilaj multlingvanoj okazos en sunplena Hispanujo en Oktobro/Novembro. Ludantoj rajtos uzi multajn lingvojn samtempe kaj gajnos poentojn por ĉiu lingvo kiun ili uzos.
 
Premio de 2,000 dolaroj estos donita al la plej bona ludanto. La evento estas parto de la celebro de la 60a Datreveno de Skrablo kaj la monda komunik-kompanioj ĉeestos, do la famo de la venkonto disvastiĝos vaste.
La vojaĝaj kaj dormejaj kostoj estos pagitaj por la ludontoj.
 
Bedaŭrinde, la limdato por aliĝi estis la 23a de junio. 
 
Ni traktu ĉi tiun interesan eventon!
 
Plej amike,
Mar Kardenas – San Diego, Kalifornio, Usono

Jen turisma informo pri la NASKgastig-urbo…
Dankon al S-ro Scxwartz!
Mar =)

KELKAJ EL LA LOKOJ VIZITINDAJ EN LA REGIONO DE SAN DIEGO, KALIFORNIO
Balboa Park (Parko Balboa) estas piktoreska, 486 hektara [1,200 acres], sito de du mondfoiroj (1916 kaj 1935) kun arkitekturo kolonia-hispana. muzejoj, teatroj, restoracioj, fontanoj, hektaroj de ĝardenoj kaj arboj, kaj la plej granda subĉiela simfonia orgeno en la mondo (pli ol 4500 tuboj, plus sonorilaroj). (Semajnfine: ĵonglistoj, klaŭnoj, sortdivenistoj, muzikistoj, k.t.p., surstrate).

SD Zoo (SD Zoologia Ĝardeno) estas unu el la plej nature desegnitaj bestĝardenoj en la mondo (40.47 hektaroj [100acres]). Inkluzivas, 4000 raraj kaj endangeritaj bestoj (800 specioj kaj subspecioj), kaj elstara botanika kolekto. Kaj vi povas “flugi”XX metroj super ĝi, per kabloj, en “ĉielkaleŝoj”. Kaj la…
…Wild Animal Park (Parkego Sovaĝ-terena por Bestoj Sovaĝaj), kiu ampleksas 770 hektaroj (1,900 acres), eĉ pli granda kaj eĉ pli nature desegnita zoologia ĝardeno kun gregoj da bestoj. Trajno ĉirkaŭiras ĝin.

Gaslamp Quarter (Kvartalo Gaslampa)—centraurba kvartalo rekonstruita en la stilo de mezaĝa San Diego (kun multaj originalaj konstruaĵoj—kaj apud la novaj, modernaj, stadiono basbala kaj Centra Kongresejego).

Ĉirkaŭaĵo de SD Bay (Haveno de San Diego)
Rondvojaĝoj sur boatoj ĉirkaŭ la tuta haveno.
Renkontado kun la migrantaj balenoj—laŭ la sezono.
Coronado Island (Insulo kaj Urbo “Kronita”) kun…
granda gracia blua ponto trans la haveno; 75 metroj alta kaj 4 kilometroj longa [246 ft. x 2.5 mi.].
Navarmea Flughaveno
Hotel Coronado—Granda, historia, ligna hotelo, ankoraŭ funkcianta
Dog Beach (Porhunda Strando)
Silver Strand (strando Argenta Strio)—Unu flanke de la strato vi estas sur oceana plaĝo, kaj aliflanke vi estas sur havena plaĝo.
Maritime Museum of San Diego kaj Midway (Ŝipaj Muzeoj konsistantaj el veraj historiaj ŝipoj)
Aviadilŝipo “Midway”—La vera aviadilŝipo Midway, nun funkcianta kiel ŝipamuzeo.
Star of India—La velŝipo “Star of India”—parto de la marborda culturo de San Diego ekde 1927.
Berkeley—Jaro 1898 pramŝipo.
Medea— Jaro 1904 vaporjakto.
Pilot—Jaro 1914 havena pilotboato
B-39 Submarine—Fruaj 1970-aj submarŝipo sovetunia “B-39”. Ĝi amplexas 91.44 metroj longa kaj 2000 usonaj tunoj.
H.M.S. Surprise—Eleganta kopio de 18 jarcenta Brita Navarmea fregato.
Californian—Kopio de mez-19 jarcenta impoŝt-kutro.
Point Loma Lighthouse (historia Lumturo Sur Duoninsulo “Monteto Terfina”).
Seaport Village (butikaro “Havena Vilaĝo”).
Centra Kongresejego.
…kaj aliaj strandoj kaj aliaj vizitindaĵoj.

Mission Bay (Haveno “de Misiejoj”)—Granda distraĵkvartalo kun multaj insuletoj, golfetoj, boatoj lueblaj, strandoj, plaĝoj, vizitindaj turistaj rimedoj, k.t.p.

Old Town San Diego kaj Presidio Park (originala Urbcentro Historia de San Diego) plejparte rekonstruita en la originala stilo, kun kelkaj el la originalaj konstruaĵoj. Ĉi tie staris la originalaj hispanaj fortikaĵoj kaj la hispana Misiejo “San Diego de Alcala” (Misiejo nun rekonstruita kiel muzeo pri la originala San Diego).
Sea World—Kie distraĵo edukas. Spertu pli ol vi iam eĉ imagis pri la inteligentaj marbestoj—dum vi rigardadas la marbestajn teatraĵojn.

Birch Aquarium ĉe Scripps Institute of Oceanography—Spertu pli ol vi iam eĉ imagis pri oceanscienca interpreto, esplorado, eduko, kaj oceana konservado. Kaj tie ĉi vi povas tuŝi la bestetojn kiuj loĝas en la montraĵoj kiuj imitas la tajdflakoj ĉirkaŭ San Diego.

Strandoj k. Marbordaj Kvartaloj—Ĉiu kvartalo havas sian propran unikan etoson. La strandoj estas belaj kaj la plaĝoj naĝtaŭgaj, kaj kie la rivero antingas la oceano, kiel Famosa Slough, malprofundaj basenoj mikssalaj provizas loĝejojn por diversaj sovaĝaj birdoj, fiŝetoj, kaj vegetaĵo. En rockplenaj lokoj, marflakoj laŭtajdaj naturaj (Tide pools) protektas marbestetojn kaj marvegetaletojn.
Ekzemple:
La Jolla—La Jolla Shores kaj Seal Cove (kun golfeto foka), La Jolla Cove (Golfeto kun natura groto). La Jolla Caves (Kavernoj Marbordaj).
Torrey Pines—Black’s Beach (Plaĝo de “Black”)—strando kie vestaĵo estas laŭvola.
Mission Beach—Rekte apud la plaĝo: granda historia ondanta-fervojo, konstruita en 1925, kaj ankoraŭ perfekte kaj sekure funkcianta. Ankaŭ modernaj rajdoj kaj granda publika naĝbaseno.
Kaj multaj aliaj interesaj strandkvartaloj.

Old Spanish Missions (Misiejoj Historiaj Hispanaj). Diversaj lokoj.

Indian Casinos (Kazinoj Indianaj)—kun monludoj—sur la niaj kelkaj indianaj rezervejoj. Ludoj kaj manĝoj Lasvegas-stilaj.

Cowles Mountain, Mission Trails Regional Park kaj Lake Murray

La Monto Cowles regas super la Parko Mission Trails kaj supervidas la Lago Murray. Gia pinto estas la plej alta terpeco en la urbo San Diego (485 metroj [1,591 futoj] alta.), de kie vi povas vidi 360 gradojn da vidindaĵoj. Ĝi havas diversajn piedvagajn padojn. La padoj ĝis la pinto estas krutaj kaj ne facilaj.
La Parko Mission Trails estas nur 13 kilometroj [8 mejloj] de la sandiega urbocentro. Krom Monto Cowles, ĝi havas 80 kilometrojn [50 mejlojn] da padoj kaj Lago Murray, kiu havas la originalan akvobaraĵon por la misiejo.
La Lago Murray, kiu estas akvorezervejo por la regiono, estas preta por marŝado, kurado, piknikoj (kun krad-rostadujoj [barbeques]) dum 7 tagoj semajne tra la jaro, kaj, dum Novembro, boatado kaj fiŝkaptado.

Coastal Villages (Marbordaj Urbetoj Piktoreskaj). Kune ili konsistas el mejloj de sablo; piktoreskaj rokoj, klifoj, kaj sunsubiroj. Ankaŭ teatroj, museoj, kaj artaj kaj antikvaĵaj butikoj; neordinaraj restoracioj; aminstigaj hoteloj. Krom ĉitiuj aferoj, individue iliaj vidindaĵoj estas…

Del Mar: Granda kaj fama kureja areno por Ĉevalkonkursoj: Kie la “turf” (kurejo) renkontas la “surf”.
Cardif: Surfo k. surfsportistoj (surfrajdantoj?).
Encinitas: Laguno saleta “San Elijo” (hejmo por akvo-birdoj, akvo-insektoj, kaj diversaj fiŝetoj.) Botanika Ĝardeno “Quail (kortuno)” (unu el la plej diversaj aroj de plantoj, arboj, kaj arbedoj de ĉirkaŭ la mondo). Self Realizaton Fellowship ([Kunularo por Sinkono] monaĥejo—tre bela kaj paca spaco, sur klifoj rekte super la oceano, kie loĝis la spirita majstro Paramahansa Yogananda, kaj kie ankoraŭ studas liaj sekvantoj kaj loĝas liaj monaĥoj; bonveniĝas en ilia belega ĝardeno, dimanĉe, vizitantoj.) Encinitas estas ofte nomita “La Florĉefurbo por la mondo”.
Carlsbad: Florfarmbienoj, kaj la historia “Alt Karlsbad Hans House”. Ankaŭ, la nova “Lego-lando”.
Oceanside: Plej larĝaj kaj plej sablecaj plaĝoj en Sudkalifonio. Granda haveno por boatoj. Plej longa super-akva doko en Sudkalifornio. Akvosportoj. Misiejo San Luis Rey.
Solana Beach: Inkluzivas tre unika artkomunumo.
Rancho Santa Fe: La urbcentro estas historia vilaĝo kun ĉarmaj konstruaĵoj. Ĉirkaŭ la centro montriĝas belaj, multekostaj hejmoj, multe sur grandaj bienoj. Kelkaj elegantaj vizitejoj kaj kluboj evidentiĝas. Plej fama: “The Inn at Rancho Santa Fe”. Croquet (kroketo) kun ludantoj vestitaj en tradiciaj blankaj kostumoj.

Oni povas veturi inter la laŭbordaj vilaĝoj laŭ la Malnova “Highway 101” aŭ per la trajno “Coaster” (Haltejoj en San Diego, Encinitas, Solana Beach, Oceanside).

Jen mi!!

Jen mi, bonŝanca partoprenanto de la ĉijara NASKa sesio. 

Mia nomo estas Mar Kardenas kaj mi fakte loĝas en la NASK-urbo, Sandjego, Sun-diego laŭviaprefero

Por mi, NASK komencis sabate, ĉar mia edzo kaj mi kolektis niajn du ekterlandajn gegastojn, Indu el Nepalo kaj Alain el Kanado. Ambaŭ tranoktis ĉe ni. Ni ĉiuj vespermanĝis ĉe la restoracio nomataDennis“, kaj multe babilis kun nia portugalaparolanta kelnero pri Esperanto tie.

Antaŭ ol ni foriris la restoracion, tri junuloj eniris kaj estis tuj forpelitaj! Kial? Nu, la unua havis pentratakieltigran vizaĝon, la dua pentris sian vizaĝon simi-aspekte kaj la triaho, la tria…! Li vestis sin Tarzane, surmetante nur tukon ĉirkau sia talio! Ni ĉiuj multe ridis pri ilia petolemeco kaj iris hejmen.

Dimanĉe je la meztago mi reiris al la flughaveno por kolekti je Lusi Harmon. Ni ĉiuj havis bongustegan lunĉon ĉe la Malnova Urbeto (Old Town), butikumis tra la kolorplenaj vendejoj kaj, sekve ni vizitis la Internacian Vilaĝon ĉe La parkoBalboa“, ĉefe la memoraĵ-butiko de la Unuiĝinta Naciaro. Mi klopodis trovi Meksikan flageton por anstataŭgi tiun detruitan antaŭ kelkaj tagoj.

La valizoj de Alain estis malaperintaj, do ni ankaŭ devis klopodi trovi laperditvalizejonde la flugkompanioUnited“. Ni iĝis iom streĉitaj kiam la stulta perditvalizejdungito indikis ke ni sekvu neekzistantan straton por trovi la serĉatan lokon. Finfine la valizoj trovis nin kaj ni veturis universitaten!

Hodiaŭ estas nia unua oficiala klastago. Ni komencis la klason traktante la hejmtaskojn kiujn ni plenumis hieraŭvespere, nome, krei signifon por la nova radikobert-por malkovri la signifon de la nomo de nia instruisto, Bertilo (bert/il/o)… =)

Brandon donis la plej amuzansignifon“. Jen la ligilo al lia blogo: http://bertilow.com/nask-2008-3/2008/07/01/berti/

Jen mesaĝo kiun ni ricevis el Katalin KovatsDankon, Katalin!!

katalin .kovats@orange.nlwrites:

Kara Mar,
Dankon por via mesaĝo.
Mi volonte kaj kun nostalgio legos la raportojn.
Bonan studadon kaj multajn salutojn al ĉiuj konatoj kaj (ankoraŭ) nekonatoj de NASK,
Amike, Katalin