Artikoloj de brandon

Vi nun trarigardas brandon’s artikolojn.

(skribita en lia karcero, novembro 18, 1915, la nokto antaŭ lia mortpuno)

Testamenton mian skribi facile estas,
Nenion mi havis kaj la tuto restas.
Indas nek parenca murmur’ nek ĝemdon’ -
“Musko ne grimpas sur ruliĝanta ŝton’.”
La korpo? – Ho. – Kun decidipov’,
mi neniigus ĝin ĝis mola polv’,
ke sur gajaj brizoj drivu la kor’
ĝis kampo kie kuŝas flor’,
kiu nun forpasas senmove,
sed ĉarme ekflorus denove.
La fina testament’ jenas.
Ke al vi nun bonsort’ venas,
esperas
Joĉjo Hill
(Tradukita el la originalo angla: http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/0/0f/Joe_Hill_will.pdf )

Bakŝiŝo

Tiam li eklaboris ĉe vaste konata kafejo. La laboro malfacilis: la filio lokis troviĝis/situis en grandega turisma butikaro, kaj kelkfoje ili servis milojn da personoj en unu sola tago. Aparte malbenitaj fare de li kaj la kunlaborantoj estis la junaj sportaj kuraĝigistinoj. Li kaj la kunlaboristoj ĉiam ŝercas malrespekte, ekz. ke la kuraĝigistinoj enspezus tro da pezo por daŭrigi la karieron, pro tio ke la trinkaĵoj, kiujn ili petis, estis tiom plene plenaj de graso kaj sukero, kaj tute ne parencis al la itala kafeto, kiun la kafejo pretekstis disservi.

Mi ŝajne forgesis mencii ke li petis tiun laboron, ĉar li estis membro de sindikatisma organizo, kiu intencis organizi la laboristojn ĉe tiu kafejo-kadeno ??? (mi ne celas impliki implici, ke li ne bezonis laboron; nur ke li petis labori por tiu kafejo organiz-cele). Tamen, same kiel multaj junaj maldekstremuloj, li havis nenian ideon, kion faras la laboristoj en la ĉiutaga vivo, kaj liaj okuloj nur lente malrapide (lante) malfermis. Ekzemple, multaj policistoj iris al tiu kafejo, kaj dum lia dua tago de laboro, oni informis lin ke la praktiko de la firmao estis disdoni kafon al la policistoj senpage. Malgraŭ tio ke li ne aparte ŝatis la policistojn (oni arestis lin nejuste antaŭ jaroj, sed tio estas alia rakonto), li ne kontraŭis tiun praktikon. Estis nur kelkajn monatojn poste, kiam li ekkonstatis, ke liaj kunlaboristoj havis sian propran praktikon: ili atendis trinkmonon kontraŭ tiuj senpagaj trinkaĵoj (unu dolaron por simpla kafo, tamen ju pli da laboro bezonata, des pli da trinkmono atendata). Al tiuj policistoj, kiuj ne sufiĉe dankis mone, la laboristoj unue ŝerce informis, ke ili atendas trinkmonon, kaj poste ili forlasis la amikecan sintenon kaj ofte fuŝis la trinkaĵon.

Krome, estis kelkaj raportistoj kiuj laboris proksime kaj rilatis bone kun la laboristoj ĉe la kafejo. Ili estis kvazaŭ la nuraj solaj/ununuraj kutimaj klientoj, do malgraŭ tio, ke estis malpermesatae, la laboristoj donis al tiuj senpagan kafon kontraŭ pli granda bakŝiŝo.

Li eventuale forlasis tiun laboron, malsukcesinte en la celo organizi la laboristojn, kaj poste li konstatis, ke granda kialo de la malsukceso estis ignori ke li ignoris tion, kion faris la aliaj laboristoj, i.a. reginte sian salajron pro la uzo kaj rego de la bakŝiŝo-kutimo (obvie evidente> tio ne estis la ununura kialo, tamen laŭ li ĝi estis granda naiva fuŝo ignori ĝin).

Nuntempe, kiam ajn li trairas laborejon, aparte restoraciojn kaj kafejojn, li rigardis detale por vidi ĉu la tie-aj laboristoj regas la bakŝiŝo-kutimon, kaj ĉu li kaj ili povus bakŝiŝe helpi unu la aliajn. Vi tre surpriziĝus, se mi rakontus liajn malkovrojn.

Bert/i

Verkis Brandon

Berti (tr). 1. Ŝerci pri gramatikaj aferoj, pri kiuj ŝercoj estas nekutimaj: La instruisto bertis la akuzativon ĝis ĉiu studanto neniam forgesus kien ĝin meti. 2. Pedante ŝerci: Kiam la virino misparolis ke ŝi lin amindumus anstataŭ amindumos, li respondis per demandi, kun kiaj kondiĉoj. ~e 1. Doni gramatikan vidpunkton tro humure: Kiam la akademiano berte donis sian konsilon, liaj kolegoj finfine voĉdonis forigi lin. 2. Ŝerci kun multaj gramatikaj detaloj: ŝi berte traktis la deveno de la ikso-metodo.