Aĉjo korektis sian tradukaĵon de la drink(k)anto

Mi ĵus vidis, en la blogo de Brandono, ke Aĉjo recenzas sian tradukaĵon de “99 bottles of beer on the wall”.

La unua tradukaĵo estis jene:

Naŭdek naŭ ujoj da malmedicin’
restas ĉi tie. Jen vin’!
Drinku ĝin!
Staru je klin’!
Tiel ebrien, (ho) ek al la fin’!

Ĉar medicino evidente estas scienco anstataŭ substanco, li proponis novan version jenan:

Naŭdek naŭ ujoj da medikament’
restos dum plia moment’.
Kun kontent’,
tute sen pent’,
tostu ni pere de bona ferment’.*