Kara redaktanto,
Imagu ke vi forlasas ĉiujn kiujn vi iam konis kaj amis vian tutan vivon por vojaĝi miloj da mejloj en mortdanĝera vojaĝo nur por manĝigi vin kaj viajn amatajn familianojn…
Sekve, imagu ke ne eblas vidi ilin dum jaroj ĉar vi atendas kaj esperas ke la nunaj leĝoj estu ŝanĝitaj… (ĉu tio iam okazos?)
Imagu ke vi maltrafas la fierigajn atingojn de viaj gefiloj kaj ke ili kreskas kaj adoltiĝas… kaj ke ili apenaŭ konas vin krom la maloftaj telefonvokoj kaj la kvitancoj de monsumoj deponitaj, ĉar estas tiom multekoste telefonvoki al triamondaj landoj. Imagu ke vi ne povas sendi aferojn perpoŝte ĉar la poŝtaj servoj de tiuj landoj esta tiom nefidindaj.
Imagu familiajn tragediojn, malsanojn, kaj funebrajn ceremoniojn en via denask-lando kiujn vi ne povas ĉeesti.
Imagu ke vi enamiĝas kun civitano kaj ke vi ĉiam devas kaŝi vin en ombroj zorgante pri la tago kiam vi iras al via laboro kaj ne plu vidos vian partneron ĉar vi estas kaptita dum labor-atako aŭ eĉ post eta interaŭta frapo kaj via partnero neniam estas sciigita pri kio okazis al vi aŭ kien vi estis veturigita.
Imagu ke vi estas viktimo de iu krimo kaj vi hezitas raporti ĝin ĉar vi timas ke vi estos enprizonigata dum monatoj aŭ jaroj kaj fine deportita.
Imagu ke vi ne rajtas lui apartamenton, havi kreditkartojn aŭ bank-konton, aĉeti viv-asekurecon ĉar via esto estas malpermesata.
Imagu ke vi ne rajtas aŭti laboren aŭ veturigi viajn infanojn al ilia lernejo ĉar oni ne permesas al vi havi ŝofor-permesilon.
Imagu ke vi estas perforte apartigita de viaj infanoj antaŭ iliaj okuloj nur ĉar ili naskiĝis en via loĝlando sed ne vi.

2 komentoj
Respurada ligilo
http://bertilow.com/nask-2008-3/2008/07/13/imagu/trackback/
15 Julio 2008 je 20:00
Bertilo
Bonega teksto! Kion alian mi povas diri?
22 Decembro 2011 je 10:20
geczzg
czpnjlap