Mia sinprezento – NASK Revenas al San Diego!!

Jen mi!!

Jen mi, bonŝanca partoprenanto de la ĉijara NASKa sesio. 

Mia nomo estas Mar Kardenas kaj mi fakte loĝas en la NASK-urbo, Sandjego, Sun-diego laŭviaprefero

Por mi, NASK komencis sabate, ĉar mia edzo kaj mi kolektis niajn du ekterlandajn gegastojn, Indu el Nepalo kaj Alain el Kanado. Ambaŭ tranoktis ĉe ni. Ni ĉiuj vespermanĝis ĉe la restoracio nomataDennis“, kaj multe babilis kun nia portugalaparolanta kelnero pri Esperanto tie.

Antaŭ ol ni foriris la restoracion, tri junuloj eniris kaj estis tuj forpelitaj! Kial? Nu, la unua havis pentratakieltigran vizaĝon, la dua pentris sian vizaĝon simi-aspekte kaj la triaho, la tria…! Li vestis sin Tarzane, surmetante nur tukon ĉirkau sia talio! Ni ĉiuj multe ridis pri ilia petolemeco kaj iris hejmen.

Dimanĉe je la meztago mi reiris al la flughaveno por kolekti je Lusi Harmon. Ni ĉiuj havis bongustegan lunĉon ĉe la Malnova Urbeto (Old Town), butikumis tra la kolorplenaj vendejoj kaj, sekve ni vizitis la Internacian Vilaĝon ĉe La parkoBalboa“, ĉefe la memoraĵ-butiko de la Unuiĝinta Naciaro. Mi klopodis trovi Meksikan flageton por anstataŭgi tiun detruitan antaŭ kelkaj tagoj.

La valizoj de Alain estis malaperintaj, do ni ankaŭ devis klopodi trovi laperditvalizejonde la flugkompanioUnited“. Ni iĝis iom streĉitaj kiam la stulta perditvalizejdungito indikis ke ni sekvu neekzistantan straton por trovi la serĉatan lokon. Finfine la valizoj trovis nin kaj ni veturis universitaten!

Hodiaŭ estas nia unua oficiala klastago. Ni komencis la klason traktante la hejmtaskojn kiujn ni plenumis hieraŭvespere, nome, krei signifon por la nova radikobert-por malkovri la signifon de la nomo de nia instruisto, Bertilo (bert/il/o)… =)

Brandon donis la plej amuzansignifon“. Jen la ligilo al lia blogo: http://bertilow.com/nask-2008-3/2008/07/01/berti/

Jen mesaĝo kiun ni ricevis el Katalin KovatsDankon, Katalin!!

katalin .kovats@orange.nlwrites:

Kara Mar,
Dankon por via mesaĝo.
Mi volonte kaj kun nostalgio legos la raportojn.
Bonan studadon kaj multajn salutojn al ĉiuj konatoj kaj (ankoraŭ) nekonatoj de NASK,
Amike, Katalin

 

Etikedoj: ,