Kial?

Nigrulino mortpafis kara amiko esperanta instruisto de mi, do mi meznokte komencis verki poemon nomita “Kial?”

Dum tiuj epokoj, inter multaj blankuloj kaj nigruloj estis amaso de miskompreno kaj malamo.  Tamen, tiu ĉi viro, kiu estis murdita, helpis multaj personojn, kaj nigrajn, kaj blankajn.  Post la tiel terura morto de mia amiko, meznokte mi devis ellitiĝi kaj skribis poemon.  La titolo estas “Kial?”

Mi fieras ĉar nun oni povas trovi la poemon en la antologio kiu nomiĝas “Esperanta Antologio”, kiu estis redaktita de William Auld.

Vi povas iri al la ret-paĝo http://www.esperanto-usa.org kaj klaku al “bookstore” kaj serĉi ene por trovi multajn librojn poemajn.

 

Kara Dori,
Mi ghojas ke el bedaurinda okazo vi trovis inspiron kaj instigon verki belan poemon. Mi dankas vin pro tiu heredajho kiun vi lasas al la homaro.
Mi revas pri la tago kiam ni, terloghantoj, vidos unu al alian, senrimarkante la koloron de nia hauto au nian denaskan lingvon.
Mi, de tempo al tempo, spertas la miskomprenon kiu ekzistas inter Hispan-devenuloj kaj Uson-devenuloj.
Ni daure klopodu haltigi tiun miskomprenon kaj agmanieron farante tion kion ni povas fari.
Via amikino,
Mar =)

Karaj, mi ne scias kiu mortigis kiun. Vi ja konas mian sentemon pri akuzativo, ĉu? Nun gxi vere mankas. Amike, Katalin

Jes, Katalin pravas. En la komenco vere ne eblas kompreni, kiu mortigis kiun. Tion vi devas plibonigi.