Bonvenon al la blogo (= reta taglibro) de la supera kurso de NASK en 2008. Mi esperas, ke ĉi tie verkos precipe vi. Ĉi tie vi povos enmeti la finajn versiojn de viaj hejmtaskoj aŭ ĝeneralajn cerbumojn, ideojn aŭ rakontojn laŭ via plaĉo.
Jen miaj ideoj pri la kurso:
Kiu faros tiun ĉi kurson?
- Vi faros la kurson.
- Mi provos helpi.
Kiel oni evoluigas siajn lingvosciojn?
- Legi
- Paroli
- Skribi proprajn tekstojn
- Prelegi
- Erari (Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras)
- Pedanti
- Harfendi
- Ridi ^_^
Temoj
- Gramatiko (PMEG)
- Geografio (materialo por viaj prelegoj)
- Klasikaj tekstoj (Fundamento, Zamenhofaĵoj)
- Lingva evoluo (klasika lingvaĵo — moderna lingvaĵo)
- Vastigado de vortprovizo (ĉiutagaj vortoj — ne-ĉiutagaj vortoj)
Aktivadoj, kiujn preparis aŭ preparos Bertilo
- Erarotekstoj
- Gramatikaj prelegoj
- Vortaroludo
- Literaturoludo
- Konversaciado
- Debatado
- Blogo
Aktivadoj, kiujn preparis aŭ preparos vi mem
- Prelegoj (pri ???)
- Rakontoj pri viaj interesoj kaj okupoj
- Kvizoj
- Ludoj
- Blogoverkado
- Vikipedio?
- ???
Ni kune evoluigu tiujn ideojn.
Ek al!!!
Etikedoj: Enkonduko kurso temoj

1 komento
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo
http://bertilow.com/nask-2008-3/2008/06/29/bonvenon-nask-anoj/trackback/
8 Oktobro 2011 je 16:52
nxijonkyofz
onkyo 308b onkyo 308 review onkyo 3300 review onkyo 508 review onkyo 608 price