Jen turisma informo pri la NASKgastig-urbo…
Dankon al S-ro Scxwartz!
Mar =)
KELKAJ EL LA LOKOJ VIZITINDAJ EN LA REGIONO DE SAN DIEGO, KALIFORNIO
Balboa Park (Parko Balboa) estas piktoreska, 486 hektara [1,200 acres], sito de du mondfoiroj (1916 kaj 1935) kun arkitekturo kolonia-hispana. muzejoj, teatroj, restoracioj, fontanoj, hektaroj de ĝardenoj kaj arboj, kaj la plej granda subĉiela simfonia orgeno en la mondo (pli ol 4500 tuboj, plus sonorilaroj). (Semajnfine: ĵonglistoj, klaŭnoj, sortdivenistoj, muzikistoj, k.t.p., surstrate).
SD Zoo (SD Zoologia Ĝardeno) estas unu el la plej nature desegnitaj bestĝardenoj en la mondo (40.47 hektaroj [100acres]). Inkluzivas, 4000 raraj kaj endangeritaj bestoj (800 specioj kaj subspecioj), kaj elstara botanika kolekto. Kaj vi povas “flugi”XX metroj super ĝi, per kabloj, en “ĉielkaleŝoj”. Kaj la…
…Wild Animal Park (Parkego Sovaĝ-terena por Bestoj Sovaĝaj), kiu ampleksas 770 hektaroj (1,900 acres), eĉ pli granda kaj eĉ pli nature desegnita zoologia ĝardeno kun gregoj da bestoj. Trajno ĉirkaŭiras ĝin.
Gaslamp Quarter (Kvartalo Gaslampa)—centraurba kvartalo rekonstruita en la stilo de mezaĝa San Diego (kun multaj originalaj konstruaĵoj—kaj apud la novaj, modernaj, stadiono basbala kaj Centra Kongresejego).
Ĉirkaŭaĵo de SD Bay (Haveno de San Diego)
Rondvojaĝoj sur boatoj ĉirkaŭ la tuta haveno.
Renkontado kun la migrantaj balenoj—laŭ la sezono.
Coronado Island (Insulo kaj Urbo “Kronita”) kun…
granda gracia blua ponto trans la haveno; 75 metroj alta kaj 4 kilometroj longa [246 ft. x 2.5 mi.].
Navarmea Flughaveno
Hotel Coronado—Granda, historia, ligna hotelo, ankoraŭ funkcianta
Dog Beach (Porhunda Strando)
Silver Strand (strando Argenta Strio)—Unu flanke de la strato vi estas sur oceana plaĝo, kaj aliflanke vi estas sur havena plaĝo.
Maritime Museum of San Diego kaj Midway (Ŝipaj Muzeoj konsistantaj el veraj historiaj ŝipoj)
Aviadilŝipo “Midway”—La vera aviadilŝipo Midway, nun funkcianta kiel ŝipamuzeo.
Star of India—La velŝipo “Star of India”—parto de la marborda culturo de San Diego ekde 1927.
Berkeley—Jaro 1898 pramŝipo.
Medea— Jaro 1904 vaporjakto.
Pilot—Jaro 1914 havena pilotboato
B-39 Submarine—Fruaj 1970-aj submarŝipo sovetunia “B-39”. Ĝi amplexas 91.44 metroj longa kaj 2000 usonaj tunoj.
H.M.S. Surprise—Eleganta kopio de 18 jarcenta Brita Navarmea fregato.
Californian—Kopio de mez-19 jarcenta impoŝt-kutro.
Point Loma Lighthouse (historia Lumturo Sur Duoninsulo “Monteto Terfina”).
Seaport Village (butikaro “Havena Vilaĝo”).
Centra Kongresejego.
…kaj aliaj strandoj kaj aliaj vizitindaĵoj.
Mission Bay (Haveno “de Misiejoj”)—Granda distraĵkvartalo kun multaj insuletoj, golfetoj, boatoj lueblaj, strandoj, plaĝoj, vizitindaj turistaj rimedoj, k.t.p.
Old Town San Diego kaj Presidio Park (originala Urbcentro Historia de San Diego) plejparte rekonstruita en la originala stilo, kun kelkaj el la originalaj konstruaĵoj. Ĉi tie staris la originalaj hispanaj fortikaĵoj kaj la hispana Misiejo “San Diego de Alcala” (Misiejo nun rekonstruita kiel muzeo pri la originala San Diego).
Sea World—Kie distraĵo edukas. Spertu pli ol vi iam eĉ imagis pri la inteligentaj marbestoj—dum vi rigardadas la marbestajn teatraĵojn.
Birch Aquarium ĉe Scripps Institute of Oceanography—Spertu pli ol vi iam eĉ imagis pri oceanscienca interpreto, esplorado, eduko, kaj oceana konservado. Kaj tie ĉi vi povas tuŝi la bestetojn kiuj loĝas en la montraĵoj kiuj imitas la tajdflakoj ĉirkaŭ San Diego.
Strandoj k. Marbordaj Kvartaloj—Ĉiu kvartalo havas sian propran unikan etoson. La strandoj estas belaj kaj la plaĝoj naĝtaŭgaj, kaj kie la rivero antingas la oceano, kiel Famosa Slough, malprofundaj basenoj mikssalaj provizas loĝejojn por diversaj sovaĝaj birdoj, fiŝetoj, kaj vegetaĵo. En rockplenaj lokoj, marflakoj laŭtajdaj naturaj (Tide pools) protektas marbestetojn kaj marvegetaletojn.
Ekzemple:
La Jolla—La Jolla Shores kaj Seal Cove (kun golfeto foka), La Jolla Cove (Golfeto kun natura groto). La Jolla Caves (Kavernoj Marbordaj).
Torrey Pines—Black’s Beach (Plaĝo de “Black”)—strando kie vestaĵo estas laŭvola.
Mission Beach—Rekte apud la plaĝo: granda historia ondanta-fervojo, konstruita en 1925, kaj ankoraŭ perfekte kaj sekure funkcianta. Ankaŭ modernaj rajdoj kaj granda publika naĝbaseno.
Kaj multaj aliaj interesaj strandkvartaloj.
Old Spanish Missions (Misiejoj Historiaj Hispanaj). Diversaj lokoj.
Indian Casinos (Kazinoj Indianaj)—kun monludoj—sur la niaj kelkaj indianaj rezervejoj. Ludoj kaj manĝoj Lasvegas-stilaj.
Cowles Mountain, Mission Trails Regional Park kaj Lake Murray
La Monto Cowles regas super la Parko Mission Trails kaj supervidas la Lago Murray. Gia pinto estas la plej alta terpeco en la urbo San Diego (485 metroj [1,591 futoj] alta.), de kie vi povas vidi 360 gradojn da vidindaĵoj. Ĝi havas diversajn piedvagajn padojn. La padoj ĝis la pinto estas krutaj kaj ne facilaj.
La Parko Mission Trails estas nur 13 kilometroj [8 mejloj] de la sandiega urbocentro. Krom Monto Cowles, ĝi havas 80 kilometrojn [50 mejlojn] da padoj kaj Lago Murray, kiu havas la originalan akvobaraĵon por la misiejo.
La Lago Murray, kiu estas akvorezervejo por la regiono, estas preta por marŝado, kurado, piknikoj (kun krad-rostadujoj [barbeques]) dum 7 tagoj semajne tra la jaro, kaj, dum Novembro, boatado kaj fiŝkaptado.
Coastal Villages (Marbordaj Urbetoj Piktoreskaj). Kune ili konsistas el mejloj de sablo; piktoreskaj rokoj, klifoj, kaj sunsubiroj. Ankaŭ teatroj, museoj, kaj artaj kaj antikvaĵaj butikoj; neordinaraj restoracioj; aminstigaj hoteloj. Krom ĉitiuj aferoj, individue iliaj vidindaĵoj estas…
Del Mar: Granda kaj fama kureja areno por Ĉevalkonkursoj: Kie la “turf” (kurejo) renkontas la “surf”.
Cardif: Surfo k. surfsportistoj (surfrajdantoj?).
Encinitas: Laguno saleta “San Elijo” (hejmo por akvo-birdoj, akvo-insektoj, kaj diversaj fiŝetoj.) Botanika Ĝardeno “Quail (kortuno)” (unu el la plej diversaj aroj de plantoj, arboj, kaj arbedoj de ĉirkaŭ la mondo). Self Realizaton Fellowship ([Kunularo por Sinkono] monaĥejo—tre bela kaj paca spaco, sur klifoj rekte super la oceano, kie loĝis la spirita majstro Paramahansa Yogananda, kaj kie ankoraŭ studas liaj sekvantoj kaj loĝas liaj monaĥoj; bonveniĝas en ilia belega ĝardeno, dimanĉe, vizitantoj.) Encinitas estas ofte nomita “La Florĉefurbo por la mondo”.
Carlsbad: Florfarmbienoj, kaj la historia “Alt Karlsbad Hans House”. Ankaŭ, la nova “Lego-lando”.
Oceanside: Plej larĝaj kaj plej sablecaj plaĝoj en Sudkalifonio. Granda haveno por boatoj. Plej longa super-akva doko en Sudkalifornio. Akvosportoj. Misiejo San Luis Rey.
Solana Beach: Inkluzivas tre unika artkomunumo.
Rancho Santa Fe: La urbcentro estas historia vilaĝo kun ĉarmaj konstruaĵoj. Ĉirkaŭ la centro montriĝas belaj, multekostaj hejmoj, multe sur grandaj bienoj. Kelkaj elegantaj vizitejoj kaj kluboj evidentiĝas. Plej fama: “The Inn at Rancho Santa Fe”. Croquet (kroketo) kun ludantoj vestitaj en tradiciaj blankaj kostumoj.
Oni povas veturi inter la laŭbordaj vilaĝoj laŭ la Malnova “Highway 101” aŭ per la trajno “Coaster” (Haltejoj en San Diego, Encinitas, Solana Beach, Oceanside).
Lastaj komentoj