La Amo de la Fiŝkaptisto

Origina titolo: Die Liebe des Fischers

Muziko kaj origina teksto: Gerhard Schöne

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn

Fiŝoj fuĝis sub la ŝtonojn. Suno kaŝis sin.
Fiŝkaptisto juna venis re je l’ tagofin’.
En mantelo nigra lin atendis ĉe l’ haven’
la juĝisto de l’ ĉeftero. Li parolis jen:

Oni kaptis junedzinon vian ĉe la far’,
adultantan kun fremdulo fian sen kompar’.
Laŭ kutim’ insula je matena kri’ de kok’
ni ŝin puŝos en la morton de la monta rok’.

Preĝis juna fiŝkaptist’ en malfeliĉa hor’:
“Koro, el la brusto mia nun ne saltu for!”

Nokte grimpis li kuraĝe sur la rokomur’,
super la abismo ligis reton de sekur’.
Ŝtopis ĉion li per pajlo kaj per branĉetar’,
kaj la tuton kovris li per fojno sen avar’.

Kiam la unua lumo venis de la sun’,
oni puŝis ŝin. Ŝi falis, sed al mola pun’.

Ĉar la reto de pardona amo kaptis ŝin.
Fiŝoj ludis sub la ŝtonoj. Suno montris sin.