prefetch — mi uzis ‘antaŭŝargi’ ?? (same kiel ‘preload’)
prefetch = antaŭlegi la bezonotajn informojn — ŝargi ilin en kaŝmemoron.
——–
Captioning id — uzis ‘identigilo de la subtitolado’
————–
Windowless mode — uzis ‘Enkorpigita video’. Montriĝas rekte en la paĝo, ne en enpaĝa ‘parcelo’. (Laŭ mi, ‘embedded’ havas du apartajn signifojn. Mi uzas ‘enpaĝa’ aŭ ‘enpaĝigita’ kiam la elemento montriĝas en la paĝo, sed vere estas traktita aparte, kaj ‘enkorpigita’ kiam la elemento estas enmetita en la paĝon kaj traktita kune kun la aliaj elementoj de la paĝo.)
——–
SAlign = fiksas la ĝisrandigon — mi kredas ke tio ne estas parto de la kodo, do ni povas traduki, ĉu ne?
———–
WMode = window mode — ĉu ‘tipo de enmeto’? Mi ne volas uzi ‘fenestro’ por aŭ ‘wmode’ aŭ ‘windowless mode’ ĉar la uzanto atendus apartan fenestron.
——–
maŝo = loop — mi preferas ‘iteracio’.
——-
Ĉu ‘aŭdaĵo’ aŭ ’sonaĵo’?
Vi nun trarigardas la arkivon por la Terminoj kaj vortelektoj kategorio.
1) Mi vidas ke vi uzis ‘titoleto’ = slug
Mi uzis ‘alklakebla nomo’ .. tio estas longa, sed informas pri la uzo de tiu ‘nomo’ kiel ligilo. Ĉu ‘klaknomo’, ‘klaktitolo’? (Kuntekste en Skribi -> Afiŝo -> Paĝo, Administri -> Etikedoj, ktp)
2) Ĉu WordPress uzas ‘ping’ nur en la kunteksto de ‘trackbacks’ kaj ‘pingbacks’?
En la msgid: Comments & Pings; msgstr: Komentoj & Sondandoj
vere temas pri ‘pingbacks’. Eble: Komentoj & sondadoj
3) mouse over, hover over: vi uzas ‘musumas sur’. Kio pri ‘ŝvebas super’? Kvankam ‘mus-’ sendube temas pri la muso. Kiam mi uzas ‘ŝvebu super la foto..’ mi ne estas certa per kio la uzanto ŝvebas.
