Bonvolu alklaki wordpress-2.7-eo.tar.gz por la tar.gz, aŭ wordpress-2.7-eo.zip por la zip-pakaĵo. Ili havas la defaŭltan etoson. Se vi volas aliajn Esperantigitajn etosojn, Tarksi estas ĝisdata kaj devus funkcii bele kun WordPress 2.7.
Metu ĝin en vian dosierujon wp-content/themes
Ne forgesu malpaki ĝin.
Ankaŭ estas malnovaj etosoj, kiuj ne ricevas atenton de la prizorgantoj. Eble ili funkcios perfekte en WordPress 2.7, eble ne. Se vi volas provi:
CnM
Techicon
Vi nun trarigardas Cindio’s artikolojn.
La ĉefa dosiero de WordPress 2.7 estas fintradukita, kaj ankaŭ la instalaj paŝoj estas Esperantigitaj. Nun la etosoj ricevas atenton; espereble ĉio estos preta post kelkaj tagoj.
La pakaĵoj por WordPress 2.6 estas ĉe: eo.wordpress.org
Por la zip: wordpress-2.6-eo.zip
La tar.gz: wordpress-2.6-eo.tar.gz
Se vi spertas problemojn pri la funkciado de unu el la tradukitaj etosoj en la nova versio, bonvolu skribi al cfmckee ĉe gmail punkto com.
Parolas Cindio, en Wordpress 2.6-beta3, la tradukdosiero estas fintradukita, sed la nova metodo kiu ekstraktas la ‘not-gettexted’ ĉenojn ne funkcias por mi. Kaj nun ekzistas strangaj avataroj.
La ekrankopio pri la agordo de avataroj: ![]()
Se komentanto ne havas propran avataron, la administranto de la retejo povas elekti defaŭltan tipon. Mi dubas pri la stultaj nomoj kiujn mi elpensis. (ipavataro = identicon: mi legis ke la ip-adreso de la komputilo estas uzita por krei la avataron, sekve mi uzis ‘ipavataro’)
Estas Cindio — mi realdonis la eblon aldoni kromprogrametojn al la flankpaneloj de Techicon-eo.
Funkcias en mia provejo; kion vi opinias? Mi bezonis tion kiam mi provis la kromprogrameton Theme Switcher.
Kanto en ipernity:
Alklaku la piktogramon ‘elŝuti aŭ kunhavigi’ kaj kopiu la HTML-kodon.
En la tekstredaktilo, alklaku la HTML-langeton, kaj algluu la kodon!
prefetch — mi uzis ‘antaŭŝargi’ ?? (same kiel ‘preload’)
prefetch = antaŭlegi la bezonotajn informojn — ŝargi ilin en kaŝmemoron.
——–
Captioning id — uzis ‘identigilo de la subtitolado’
————–
Windowless mode — uzis ‘Enkorpigita video’. Montriĝas rekte en la paĝo, ne en enpaĝa ‘parcelo’. (Laŭ mi, ‘embedded’ havas du apartajn signifojn. Mi uzas ‘enpaĝa’ aŭ ‘enpaĝigita’ kiam la elemento montriĝas en la paĝo, sed vere estas traktita aparte, kaj ‘enkorpigita’ kiam la elemento estas enmetita en la paĝon kaj traktita kune kun la aliaj elementoj de la paĝo.)
——–
SAlign = fiksas la ĝisrandigon — mi kredas ke tio ne estas parto de la kodo, do ni povas traduki, ĉu ne?
———–
WMode = window mode — ĉu ‘tipo de enmeto’? Mi ne volas uzi ‘fenestro’ por aŭ ‘wmode’ aŭ ‘windowless mode’ ĉar la uzanto atendus apartan fenestron.
——–
maŝo = loop — mi preferas ‘iteracio’.
——-
Ĉu ‘aŭdaĵo’ aŭ ’sonaĵo’?
1) Mi vidas ke vi uzis ‘titoleto’ = slug
Mi uzis ‘alklakebla nomo’ .. tio estas longa, sed informas pri la uzo de tiu ‘nomo’ kiel ligilo. Ĉu ‘klaknomo’, ‘klaktitolo’? (Kuntekste en Skribi -> Afiŝo -> Paĝo, Administri -> Etikedoj, ktp)
2) Ĉu WordPress uzas ‘ping’ nur en la kunteksto de ‘trackbacks’ kaj ‘pingbacks’?
En la msgid: Comments & Pings; msgstr: Komentoj & Sondandoj
vere temas pri ‘pingbacks’. Eble: Komentoj & sondadoj
3) mouse over, hover over: vi uzas ‘musumas sur’. Kio pri ‘ŝvebas super’? Kvankam ‘mus-’ sendube temas pri la muso. Kiam mi uzas ‘ŝvebu super la foto..’ mi ne estas certa per kio la uzanto ŝvebas.
