Artikoloj de Bertilo

Vi nun trarigardas Bertilo’s artikolojn.

Nun ni havas hejmon ankaŭ ĉe wordpress.org: Vidu la novajn paĝojn de Esperanto ĉe “eo.wordpress.org”.

Se oni iras al la baza adreso “wordpress.org”, kaj se oni agordis sian TTT-legilon, ke ĝi akceptu paĝojn en Esperanto, tiam aŭtomate aperas atentigo, ke ekzistas ankaŭ Esperanta paĝo. Mi diris al mia Fajrovulpo, ke mi povas akcepti paĝojn en Esperanto, la Sveda, la Germana kaj la Angla. Tial aperis aŭtomate atentigo kaj pri la Esperantaj paĝoj, kaj pri la Germanaj. (Sed Sveda sekcio evidente mankas ĉe wordpress.org.)

Montriĝis, ke la diferencoj inter versioj 2.5 kaj 2.5.1 de WordPress ne estas grandaj. Nu, almenaŭ tiuj diferencoj, kiuj gravas por nia traduka laboro, ne estas grandaj, nek multaj. Tial mi (Bertilo) povis jam hodiaŭ pretigi la tradukon de WordPress 2.5.1.

Vidu ankaŭ la WordPress-paĝon en mia ordinara paĝaro.

Jen parolas Bertilo. Finfine mi sukcesis kunmeti la lastajn puzlerojn de nia laboro pri tradukado de WordPress 2.5 en Esperanton. Mi ĵus lanĉis version 1.0 de nia traduko. Ĝi enhavas plurajn Esperantigitajn etosojn, kaj du specialajn kromprogramojn, kiuj aparte zorgas pri la Internacia Lingvo.

(Intertempe jam aperis versio 2.5.1 de WordPress. Ne mankas do pluaj labortaskoj. La projekto WordPress estas tre vigla. Novaj versioj, ĉiam pli bonaj, aperas sufiĉe ofte.)

La WordPress-a kromprogramo Transliterado (kreita de Bertilo kaj menciita ĉi tie jam antaŭe) troviĝas nun en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj ĉe “wordpress.org” (tie elektu “Download” por elŝuti la plej ĝisdatan version).

Parolas Bertilo: Mi ĵus lanĉis testoversion 0.2 de nia traduko de WordPress 2.5. Ĝi loĝas en la ordinara WordPress-paĝo de mia paĝaro, kie troviĝas ankaŭ la Esperantigo de WordPress 2.1.3.

La testoversio estas kompleta, kaj ĝi ŝajnas jam tute bone uzebla. Eble ĝi povas fariĝi la definitiva versio. Ĉia kritiko estos bonvena. Vi povas alskribi min retpoŝte: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

CnM

Cindio adaptis plian etoson: “Clean and Mean” (“Klina kaj Mina”?). Mi ĵus aktivigis ĝin ĉi tie. Ĝi sufiĉe plaĉas al mi (Bertilo).

Mi (Bertilo) skribis antaŭe pri la kromprogramo “H-skribo en URL-nomoj”. Mi multe prilaboris tiun programon, kaj nun ĝi ne plu koncernas nur Esperantajn specialsignojn, sed prizorgas ankaŭ la literojn de kelkaj aliaj lingvoj. Mi tial ŝanĝis la nomon al “Transliterado”, kaj instalis la novan version ĉi tie. (Sed nur ni, kiuj havas ĉi tie administrajn rajtojn, povas ĝin vere vidi…)

“Transliterado” donas eblojn elekti, kian formon ricevu URL-nomoj de afiŝoj, paĝoj, etikedoj kaj kategorioj. Kiam WordPress kreas tiajn URL-formojn, ĝi transformas ĉion en nuran Askion. Specialsignojn de lingvoj kiel la Sveda kaj la Germana tiam ne traktiĝas tre bone: la supersignoj simple malaperas. Signojn de lingvoj kiel la Rusa ĝi traktas eĉ pli malbone. Tial povas esti utile aktivigi uzadon de pli inteligentaj Askiigoj. Ekzemple Germanoj volas vidi “ö” kiel “oe”, “ä” kiel “ae” kaj “ü” kiel “ue”. Tion povas fari la kromprogramo Transliterado.

La nuna provizora versio de Transliterado zorgas pri la lingvoj Esperanto, Sveda, Finna, Dana, Norvega, Germana, Rusa kaj Bulgara. Sed mi faris la programon tiel, ke estu tre facile aldoni pliajn lingvojn. Ĝi eĉ povas zorgi pri pli ol unu sistemo por la sama lingvo. Ĝuste nun Esperanto, la Rusa kaj la Bulgara havas po du sistemojn, inter kiuj oni povas elekti.

Transliterado ankaŭ povas amase ŝanĝi la URL-nomojn de ĉiuj jam ekzistantaj afiŝoj, paĝoj, etikedoj kaj kategorioj, se la uzanto tion elektas.

Tia programo kompreneble devas havi plurlingvan interfacon. La baza lingvo estas (kompreneble?) Esperanto. Mi mem aldonis tradukojn en la Svedan kaj la Anglan. Helpe de mia edzino mi kreis Germanan tradukon. Espereble baldaŭ sekvos Finna kaj Rusa tradukoj.

Mi menciu, ke mi pruntis kodon el kelkaj jam ekzistantaj kromprogramoj, ekzemple Rustolat, BGtoLAT kaj Slugger.

Post iom da testado mi lanĉos tiun kromprogramon pli vaste. Dume ĝi troviĝas nur en nia deponejo.

Transliterado troviĝas nun en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj ĉe “wordpress.org” (tie elektu “Download” por elŝuti la plej ĝisdatan version).

Jen Bertilo denove: Eble mi estas senpacienca, sed mi ĵus lanĉis testoversion de nia traduko de WordPress 2.5. Ĝi loĝas en la ordinara WordPress-paĝo de mia paĝaro, kie troviĝas ankaŭ la Esperantigo de WordPress 2.1.3.

La testoversio estas kompleta, kaj ĝi ŝajnas jam tute bone uzebla. Sed ĝi kredeble ankoraŭ bezonas iom da polurado kaj trakontrolado. Ĉia kritiko estos bonvena. Vi povas alskribi min retpoŝte: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Cindio ĵus sendis al mi plian etoson, kiun ŝi Esperantigis. Ĝi nomiĝas “techicon-eo”. Bonege!

La manko de pretaj Esperantigitaj etosoj estas grava malhelpaĵo por multaj, kiuj volas ekblogi en Esperanto. La defaŭlta etoso (Kubrick) ja estas Esperantigita, kaj ĝi estas parto de ĉiuj versioj de WordPress, kiujn mi (Bertilo) lanĉis, kaj ĝi ja estos parto ankaŭ de la Esperantigo de WordPress 2.5 (lanĉota baldaŭ). Sed Kubrick fakte estas sufiĉe teda – laŭ mia opinio. Tial mi tre bonvenigas la kontribuon de Cindio. Mi eĉ tuj alŝutis ĝin al tiu ĉi testa blogo, kaj aktivigis ĝin. Almenaŭ dum iom da tempo ĝi estu uzata ĉi tie.

Sed mi tuj vidas problemon pri “techicon-eo”. Ŝajne ialoke en ĝi uziĝas fiksaj grandoj, kio povas esti doni strangajn rezultojn, se aplikiĝas alia tiparogrando ol tiu, kiun la etosofarinto antaŭvidis. Mi ekzemple agordis mian Fajrovulpon tiel, ke ĝi neniam montras malgrandegajn literojn. La minimumo estas 12px (iafoje mi uzas 14px). Multaj etosofarantoj forgesas testi kun tiaspecaj agordoj. Kompreneble pri tio ne kulpas Cindio, kiu nur Esperantigis jam ekzistantan etoson. Efektive kiam mi serĉis bonajn etosojn por iuj el miaj projektoj, mi havis grandajn problemojn entute trovi etosojn sen tiaj problemoj.

Mi ĵus aldonis kromprogramon al la Esperanta versio de WordPress 2.5. Ĝi koncernas la kreadon de URL-nomoj (“slugs” en la stranga origina Angla terminaro).

Kiam oni kreas afiŝon aŭ paĝon en WordPress, aŭtomate kreiĝas speciala versio de la nomo de la paĝo aŭ afiŝo, t.n. URL-nomo. Tiu versio estas adaptita kaj filtrita por ke ĝi povu esti uzata kiel parto de URL (retadreso). La tuto minuskliĝas, iuj signoj forfiltriĝas, k.t.p. Se oni agordas WordPress-on tiel, ke la nomoj de afiŝoj kaj paĝoj uziĝu en la URL-oj, oni povas vidi tiujn URL-nomojn.

Esperantaj supersignaj literoj normale perdas siajn supersignojn en tiaj URL-nomoj. (Mi pensas, ke antaŭe eĉ tute forfiltriĝis la supersignaj literoj, ne nur la supersignoj.) Tia perdo de supersignoj estas tre malkonvena por Esperanto. Pli bone estas, se tiuj literoj transformiĝas laŭ surogata skribo. La nova kromprogramo uzas por tiu celo la Fundamentan H-skribon. Mi tute sprite kaj fantazioplene nomis la kromprogramon “H-skribo en URL-nomoj”.

Sed ĉiu uzanto de la Esperanta traduko devos mem aktivigi tiun kromprogramon. Mi ne trovis manieron liveri la Esperantan version kun kromprogramo jam dekomence ŝaltita.

(Tiuj, kiuj preferas X-skribon, certe estas sufiĉe ruzaj por ŝanĝi la kromprogramon tiel, ke ĝi anstataŭe produktu X-skribon.)

La Esperanta traduko de WordPress 2.5 estas nun kompleta.

Ĉiuj tekstoĉenoj estas tradukitaj (krom eventualaj restantaj ĉenoj kaŝitaj en diversaj dosieroj, kiuj ne estas menciitaj kiel tradukendaj en la oficialaj paĝoj), kaj la tuto jam ŝajnas plene uzebla. Sed sendube ni ankoraŭ bezonas trarigardi kaj poluri multon. Mi jam korektis plurajn ĉenojn, vidinte la rezulton en kunteksto. En tia ĉi tradukolaboro ofte montriĝas, ke oni plene miskomprenis la sencon de tradukota tekstoĉeno. Nur kiam ĝi aperas en reala uzo en efektiva kunteksto, la vera senco malkaŝiĝas. Kaj nur kiam oni vidas ĉiujn ĉenojn kune, oni povas konstati, ĉu tio aŭ alio bezonas modifadon por kunharmonii kun aliaj tekstoĉenoj. Kelkajn tiajn ĝustigojn mi jam faris, sed kredeble multo estas ankoraŭ pliboniginda.

Mi ĵus kompletigis nian tradukon per aro da dosieroj, kiuj devas esti aparte tradukitaj, ĉar pro diversaj kialoj la tieaj tekstoj ne povas partopreni en la ordinara “gettext”-sistemo, kiu uzas la ĝeneralan tradukodosieron “eo.po”. Temas ekzemple pri readme.html, kiu klarigas, kiel instali WordPress-on.

Jes, mallonge post kiam mi instalis ĉi tie version 2.5RC3, aperis la definitiva oficiala versio 2.5. Kaj de kelkaj sekundoj tiu oficiala versio ruliĝas ĉi tie, kaj estas kompreneble ankaŭ en nia deponejo.

Sed nia tradukado ankoraŭ ne finiĝis. Mi klopodos hodiaŭ proksimigi ĝin al la fino.

Mi ĵus eksciis, ke la preferata loko por “po”-dosieroj kaj “mo”-dosieroj (la ĉefaj tradukodosieroj) nun estas “wp-content/languages/” (anstataŭ “wp-includes/languages/”). Fakte ambaŭ lokoj funkcias same bone, sed eble estonte nur “wp-content/languages/” funkcios. Tial mi ĵus movis niajn tradukodosierojn (“eo.po” kaj “eo.mo”) al “wp-content/languages/”, kaj en la deponejo, kaj en tiu ĉi testa blogo. Ŝajnas, ke ni travivis la ŝanĝon.

RC3

Rapide aperas nun novaj testaj versioj de WordPress 2.5. Mi ĵus ĝisdatigis nian tradukoprojekton, kaj ĉi tiun testan blogon, laŭ RC3 – la tria testa antaŭversio. Laŭdire la definitiva versio baldaŭ aperos. Ĉu la Esperanta teamo sukcesos lanĉi la unuan pretan plene tradukitan WordPress 2.5?

Mi ĵus ĝisdatigis niajn labordosierojn, kaj tiun ĉi testan blogon, laŭ la dua testa antaŭversio de WordPress 2.5: RC2. Ŝajnas, ke la ĝisdatigo plenumiĝis bonorde.

Krome mi jam antaŭe tute reorganizis la dosierojn de nia laborversio. La dosierostrukturo nun sekvas la strukturon de efektiva WP-instalo. Tio iom simpligas la ĝisdatigadon de tiu ĉi testa blogo. La ĉefan tradukodosieron (“eo.po”) oni nun trovas en “wordpress/wp-includes/languages” anstataŭ en “messages/”:

http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/branches/ laboro-2.5/wordpress/wp-includes/languages/

La defaŭltan etoson oni trovas ĉi tie:

http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/branches/ laboro-2.5/wordpress/wp-content/themes/

Mi (= Bertilo) ĵus aldonis tradukon de la defaŭlta etoso. Tiu traduko estas preskaŭ tute kompleta, sed ĝi ankoraŭ bezonas trakontroladon.

Plejparte mi transprenis la diversajn tekstoĉenojn el la malnova traduko de la etoso en versio 2.1.3, sed mi tion faris permane, ĉar la etoso mem estas sufiĉe multe ŝanĝita inter 2.1.3 kaj 2.5.

Ŝajnas, ke en kelkaj dosieroj nun la defaŭlta etoso mem povas esti tradukata per “po”-dosieroj (“gettext”). Tio estas nova kaj iom surpriza. Tiujn lokojn mi ankoraŭ ne tuŝis. Temas tamen nur pri kelkaj malmultaj tekstoĉenoj. Eble necesas aldoni apartan “po”-dosieron por tiuj ĉenoj. Ĝisdatigo: Tiuj tekstoĉenoj estas prizorgataj de la ordinara baza tradukodosiero, t.e. “eo.po”. Do, ĉio en ordo.