In New York / En Novjorko

Ich wollte immer noch ein bisschen von unserer USA-Reise weitererzählen… Also, auch wenn es schon fast ewig zurückliegt: New York. Über die Metro und über unsere Hotelerlebnisse haben wir ja schon geschrieben. Aber wir haben natürlich noch mehr gemacht, als nur von einem Hotelzimmer ins andere zu ziehen.

Mi volis ankoraŭ iomete rakonti pri nia Usona vojaĝo… Do, eĉ se nun jam pasis tre longa tempo: Novjorko. Pri la metroo kaj pri niaj hotelaj aventuroj ni jam skribis. Sed ni kompreneble faris pli ol nur transloĝiĝi de unu hotelĉambro en alian.



Daŭrigi legadon “In New York / En Novjorko”

Die New Yorker Metro / La Nov-Jorka Metroo

Wie schon im Eintrag und in den Kommentaren um die Washingtoner U-Bahn gesagt, die New Yorker U-Bahn ist älter, aber sieht eigentlich viel freundlicher aus. Viel mehr Licht, und in vielen Stationen hübsche Stationsschilder.

Kiel jam dirite en la afiŝo kaj en la komentoj pri la Vaŝingtona metroo, la Nov-Jorka metroo estas pli malnova, sed aspektas verdire pli amikece. Pli da lumo, kaj en multaj stacioj estas belaj staciŝildoj.


Daŭrigi legadon “Die New Yorker Metro / La Nov-Jorka Metroo”

Unser USA-Bild / Nia Usono-bildo

Wir sind seit dem 9. August wieder in Korea, es wurde also Zeit, unser Korea-Bild in der Kopfzeile wieder einzuwechseln. Das USA-Bild wollen wir aber hier im Blog bewahren, weil’s so schön geworden ist – mit Bertil, der wie ein “Eingeborener” aussieht. 🙂 (Na ja, zumindest den Stereotypen über das Aussehen von US-Amerikanern nach.)
Vielleicht wird es irgendwann noch einmal unser Bild in der Kopfzeile, wer weiß?

De la 9a de Aŭgusto ni estas denove en Koreujo. Fariĝis do tempo denove ŝanĝi en la paĝokapo al nia Korea bildo. La Usono-bildon ni tamen volas reteni ĉi tie en la blogo, ĉar ĝi fariĝis tiel bela – kun Bertilo aspektanta kiel “indiĝeno”. 🙂 (Nu, almenaŭ laŭ la stereotipoj pri la aspekto de Usonanoj.)
Eble ĝi iam denove fariĝos nia kapobildo, kiu scias?

In Washington II: Die Metro / En Vaŝingtono II: La Metroo

Willkommen in der Washingtoner Metro

Bonvenon al la Vaŝingtona metroo

Noch etwas anderes außer der Wärme war herausragend in Washington: die U-Bahn. Und zwar im negativen Sinn, denn ich habe selten so einen deprimierenden Ort gesehen – da half auch kein Willkommens-Schild.

Ankoraŭ io alia en Vaŝingtono estis rimarkinda: la metroo – kaj en negativa senco, ĉar mi malofte vidis tiel depriman lokon – pri tio helpis nenia bonven-ŝildo.


Daŭrigi legadon “In Washington II: Die Metro / En Vaŝingtono II: La Metroo”

In Washington D.C. I / En Vaŝingtono I

Von Brattleboro aus sind wir nach Washington D.C. gefahren. Besonders herausragend dort war die große Hitze. Wir wurden im Voraus gewarnt, von allen Seiten und immer wieder. Wir dachten natürlich: „Na ja, Amerikaner sind ja ein bisschen empfindlich, was Wärme angeht, wer weiß, wie es dann wirklich ist.“ Aber es war heiß, auch für uns, und wir können normalerweise ohne Klimaanlage durchaus existieren. Irgendwann in der Woche, als wir da waren, wurden in Washington 100 Grad (Fahrenheit) gemessen. (Mit den andersartigen Maßeinheiten hier habe ich so meine Probleme, 100 Grad Fahrenheit sind wohl ungefähr 35 Grad Celsius.)

De Brattleboro ni vojaĝis al Vaŝingtono (la urbo). Aparte rimarkinda estis tie la granda varmego. Pri tio oni antaŭe avertis nin, de ĉiuj flankoj kaj ĉiam denove. Ni kompreneble pensis: “Nu, Usonanoj ja estas iomete sentemaj pri varmeco. Kiu scias, kiel vere estas tie?” Sed estis varmege, ankaŭ por ni, kaj ni ordinare povas sen klimatigilo senprobleme ekzisti. Iam en la semajno, kiam ni estis tie, oni mezuris en Vaŝingtono 100 gradojn (Farenhejtajn). (Mi havas iom da problemoj pri la alispecaj mezurunujoj ĉi tie. 100 gradoj Farenhejtaj eble estas proksimume 35 gradoj Celsiusaj.)

Daŭrigi legadon “In Washington D.C. I / En Vaŝingtono I”

Umzüge im Hotel / Transloĝiĝado tra la hotelo

Unsere New Yorker Hotelzimmer-Geschichte mag für andere Leute nichts Besonderes sein. Für uns ist sie jedoch sehr ungewöhnlich, weil wir a) überhaupt wenig Erfahrungen mit Hotelzimmern und Hotelpersonal haben und b) insgesamt einigermaßen anspruchslos sind. So hatten wir vor unserer Ankunft in New York ein preiswertes Hotelzimmer im Internet gesucht und dachten, das wird wohl einigermaßen in Ordnung sein.

Nia Nov-Jorka hotelĉambra rakonto eble estas nenio speciala por aliaj. Por ni ĝi tamen estas tre nekutima, ĉar ni a) entute havas malmultajn spertojn pri hotelĉambroj kaj hotelistaroj, kaj b) estas entute sufiĉe senpretendaj. Ĉiuokaze jam antaŭ nia alveno al Nov-Jorko ni trovis per la Interreto bonprezan hotelĉambron, kaj pensis, ke ĝi estos sufiĉe akceptebla.

Daŭrigi legadon “Umzüge im Hotel / Transloĝiĝado tra la hotelo”

Streifenhörnchen und Wale / Tamiasoj kaj balenoj

Unsere Plüschtiere bei NASK habe ich ja schon erwähnt. Es gab dort aber noch andere kleine Tiere, die großen Eindruck auf uns gemacht haben: Streifenhörnchen. Gerüchten zufolge gab es eine Menge davon in vergangen Jahren, dieses Jahr waren es leider nicht so viele. Das mag an den relativ vielen – und für uns ebenso beeindruckenden – Füchsen gelegen haben. Die Füchse konnte ich leider nicht fotografieren, dafür sind mir ein paar Fotos von einem Streifenhörnchen gelungen.

Mi jam menciis niajn pluŝbestojn ĉe NASK. Ekzistis tie tamen ankaŭ aliaj bestoj, kiuj ege impresis nin: tamiasoj. Laŭ onidiroj troviĝis da ili amasoj en antaŭaj jaroj. Sed en tiu ĉi jaro ne estis tiel multaj. Tion eventuale kaŭzis la relative multaj – kaj por ni des pli impresaj – vulpoj. La vulpojn mi bedaŭrinde ne povis foti, sed anstataŭe mi sukcesis fari kelkajn fotojn de tamiaso.

Daŭrigi legadon “Streifenhörnchen und Wale / Tamiasoj kaj balenoj”

NASK-Nachtrag: Ellen / NASK-a postskribo: Ellen

Unsere Blog-Bedingungen sind im Moment etwas schwierig, wir müssen immer erst alles auf unserem Computer schreiben und dann einen Computer mit Internet-Verbindung und USB-Stöpselmöglichkeit finden. Und wenn ich dann merke, dass ich noch was hinzufügen will, kann ich das zwar ohne Weiteres tun, aber nur, wenn es ohne Foto sein soll. Fotos und Bildbearbeitungsprogramm sind nämlich wiederum nur auf unserem Computer und manchmal nicht erreichbar.

Niaj blogo-kondiĉoj estas ĝuste nun iom malfacilaj. Ni devas ĉiam unue verki en nia komputilo, kaj poste trovi komputilon kun Interreta konekto kaj USB-ŝtopilingo. Kaj se mi poste rimarkas, ke mi devas ion aldoni, mi povas tion senprobleme fari, sed nur se ne temas pri aldono de foto. Fotoj kaj bildoprilabora programo ekzistas ja denove nur en nia komputilo, kaj estas do ofte ne atingeblaj.

Ellen – ohne Plüschtier, aber mit Sonnenschirm.

Ellen – sen pluŝbesto, sed kun sunombrelo.

So ging es mir bei unserem letzten Eintrag „NASK“. Wenn ich von meinen netten Kollegen bei den NASK-Kursen spreche, muss ich natürlich auch Ellen Eddy erwähnen, die gute Seele und die Säule der Kurs-Organisation. Ihr war es zu verdanken, dass ich das Organisatorische fast nicht mehr bemerkt habe, so glatt lief alles! Danke für alles, Ellen – und wegen unserer technischen Schwierigkeiten bekommst du nun einen wohlverdienten Extra-Ehreneintrag mit Foto!

Tiel okazis pri nia lasta blogaĵo „NASK“. Kiam mi parolas pri miaj afablaj kolegoj ĉe la NASK-kursaro, mi kompreneble devas mencii ankaŭ Ellen Eddy, la bonan animon kaj kolonon de la kursa organizado. Dank’ al ŝi mi apenaŭ rimarkis la organizajn aferojn – tiel glate ĉio iris! Dankon pro ĉio, Ellen kaj pro niaj teknikaj malfacilaĵoj vi nun ricevas bone merititan ekstran blogaĵon kun foto!

NASK

NASK 2005 – Wir alle zusammen!

NASK 2005 – Ni ĉiuj kune!

Wie Bertil im letzten Eintrag schon erzählt hat, war der Grund unserer Reise der, dass ich eingeladen wurde, in den Nordamerikanischen Esperanto-Sommerkursen (Nordamerika Somera Esperanto-Kursaro = NASK) zu unterrichten.

Kiel Bertilo jam rakontis en la lasta blogaĵo, la kialo de nia vojaĝo estas, ke mi estis invitita al la Nordamerika Somera Esperanto-Kursaro (= NASK) por instrui.

Daŭrigi legadon “NASK”

En Usono / In den USA

Jen nur mallonga anonco por klarigi, kial ni ŝanĝis la bildon en la kapo de nia blogo. Kiel vi vidas, la nova bildo havas klare Usonan temon. Ni staras antaŭ parado la 4an de Julio en la Usona urbo Brattleboro (en Vermonto). Ni iris ĉi tien ne (nur) por vidi aŭtentikan Usonan nacian tagon, sed precipe por partopreni en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto). (Vidu ankaŭ la kursaran ĵurnalon, la NASKa Fasko.)

Hier nur ein kurzer Eintrag um zu erklaeren, warum wir das Bild in der Kopfzeile unseres Blogs geaendert haben. Wie ihr seht, hat das neue Bild ganz klar das Thema USA. Wir stehen vor der Parade am 4. Juli in der Stadt Brattleboro (in Vermont, USA). Wir sind nicht nur hierhergekommen um einen authentischen Nationalfeiertag der USA zu sehen, sondern vor allem um an den NASK-Kursen (Nordamerikanische Esperanto-Sommerkurse) teilzunehmen. (Seht auch die Kurszeitung in Esperanto, den NASKa Fasko.)

Birke instruas ĉi tie la lernantojn de la dua nivelo, kaj Bertilo gvidas kelkajn specialajn seminariojn pri gramatiko. Ni tre ĝuas la tempon, kaj – kiel evidentigas la bildo – ni jam pli-malpli transformiĝis en Usonanojn…

Birke unterrichtet hier die Studenten der Mittelstufe, und Bertilo leitet einige Grammatik-Spezialseminare. Wir geniessen die Zeit sehr, und wir verwandeln uns – wie unser Bild offensichtlich zeigt – mehr oder weniger in US-Amerikaner…