Teĥnikumado

Nia blogo lastatempe estis malrapidega. Mi ne celas la malrapidan aperadon de afiŝoj, sed la pure teĥnikan flankon: la paĝoj ŝargiĝis freneze malrapide. Montriĝis, ke tio ial rilatas al tiu etoso (aspekto), kiun ni uzis, sed mi ne povis eltrovi, precize kio fuŝiĝis. Tial mi provizore ŝaltis tute alian aspekton, pli simplan. Per Aarne trovis la unuan problemon pri tiu nova aranĝo: ne eblis komenti. Eble ankaŭ aliaj suferis pro tio… Hodiaŭ mi solvis tion, sed eble estas ankoraŭ aliaj problemoj. Ne hezitu raporti pri tio retpoŝte (“bertilow” ĉe “gmail.com”). Eble – se mi trovos tempon – mi iom post iom aldonos la bildojn de la antaŭa aspekto. Bv. pardoni tiun ĉi tedan teĥnikuman afiŝon.

Baf! Tuj post kiam mi afiŝis la ĉi-antaŭan tekston, mi kompreneble trovis la kaŭzon de la lastatempa malrapideco. Kredu min, kiam mi diras, ke vi ne volas scii pli detale ol tio, ke estis tre esotera agordo, kiu koncernis nur la ne-blogajn paĝojn ĉe “bertilow.com”, sed kiu tralikiĝis ankaŭ al la blogaj paĝoj, kie tiu agordo en tute neantaŭvidita maniero malrapidegigis ĉiujn Javaskriptajn dosierojn (kiuj estas multegegaj en la blogopaĝoj…). Nun tio estas flikita, kaj mi povis reŝalti la malnovan karan aspekton. Ĝuu!