Ĉu vere tiel malbona?

Ĵus aperis en la gazeto “La Ondo de Esperanto” ampleksa recenzo de PMEG. Ĝi estas treege negativa, por ne diri insulta: Dufoje la recenzinto parolas pri demenco miaflanke!

Legu mem la recenzon. Se vi havas komentojn, ne hezitu skribi al la gazeto (“sezonoj” ĉe “kanet.ru”). La redaktanto jam deklaris, ke li bonvenigas reagojn.

Sed ne forgesu kontroli la citaĵojn el PMEG en kunteksto, ĉar iafoje la recenzo laŭ mia opinio sufiĉe false kaj nehoneste prezentas la enhavon de mia libro.

PMEG nun aĉetebla

Nun finfine estas aĉetebla la paperlibra versio de “PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).

Mi ĉi tie jam skribis pri la eldonado de PMEG en la blogaĵoj “PMEG kiel libro” kaj “Januara PMEG”. Sed nun mi ĝojas povi anonci, ke la presado finfine estas plenumita, kaj ke ELNA ĝin vendas en sia Retbutiko (kiu tamen ŝajnas esti nur en la Angla lingvo…). La prezo estas 27 USD. La paĝonombro estas 696. Kredeble baldaŭ ankaŭ aliaj libroservoj vendos PMEG-on.

Aldono: Ankaŭ eblas mendi PMEG-on de ELNA, se oni skribas retpoŝtan mesaĝon en Esperanto al Don: elna@esperanto-usa.org.


Januara PMEG

Kiel vi jam scias (ĉu ne?) PMEG estas nun eldonata. Mi esperis, ke ĝi aperos jam antaŭ Kristnasko, sed mi ĵus eksciis de Tim Westover en ELNA, ke la efektiva presado estos finita nur la 28an de Decembro, kaj ke PMEG estos liverita al ELNA, kaj espereble ankaŭ rekte al iuj libroservoj, iam en Januaro 2006.

Vi do povas forgesi pri PMEG kiel Kristnaska aŭ Novjara (aŭ IS-a) donaco. Sed kredeble vi tamen ne multe legus pri gramatiko dum tiuj festaj tagoj…


PMEG kiel libro / PMEG als Buch

De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj starigas unu saman demandon: “Ĉu PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?” Mi ĉiam respondis pli-malpli same: “Ankoraŭ ne, sed mi laboras pri la afero…”.

Seit ungefähr zehn Jahren bekomme ich dauernd E-Mails, die immer die gleiche Frage stellen:
“Ist PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko/Umfassendes Handbuch der Esperanto-Grammatik) auch als Buch erhältlich?” Ich habe immer mehr oder weniger gleich geantwortet: “Noch nicht, aber ich arbeite dran…”.



Daŭrigi legadon “PMEG kiel libro / PMEG als Buch”