OpenOffice.org en Esperanto

Komenciĝis tre inda projekto traduki la programaron “OpenOffice.org” en Esperanton. OpenOffice.org estas programaro por skribi dokumentojn, krei sterntabulojn, verki prezentaĵojn, ktp. Ĝi estas simila al la fama “Office”-programaro (“Word”, “Excel”….) de Mikrosofto, sed ĝi estas libera kaj senkosta. Mi mem uzadas OpenOffice.org, kiam mi verkas dokumentojn, faras kalkulojn k.s.

La projekto Esperantigi la programaron eĉ havas subtenon de UEA. La plano estas Esperantigi la version 2.0 de OpenOffice.org (espereble aperontan en 2005). Tio tamen signifas multe da laboro, kaj oni bezonas pli da volontuloj.

Vi povas legi pli pri la projekto en ĝia TTT-paĝaro (kiu estas parto de la oficialaj TTT-paĝoj de OpenOffice.org). Mi mem aliĝis kiel observanto, sed mi timas, ke mankas al mi tempo plene engaĝiĝi.

Se vi ne jam konas la programaron, almenaŭ elŝutu la nunan version kaj testu ĝin. Ĝi funkcias tre bone por Esperantlingva verkado. En miaj TTT-paĝoj jam estas kelkaj konsiletoj pri ĝi.