Etikeda arkivo por 'musik'

De Bertilo, 12 Januaro 2007, 20:14

En Seulo, oni ĉie aŭdas Korean popmuzikon. Ĝi sonas en la metroo (sur la kajo, kiam oni atendas trajnojn). Ĝi sonas en superbazaroj. Ĝi trude bruas sur la stratojn el diversaj vendejoj. Kaj ĝi sonas ankaŭ en la gimnastikejo, kie mi lastatempe provas iom muskoligi kaj sengrasigi min.