Fotos bei Ipernity / Fotoj ĉe Ipernity

Falls ihr euch wundert, warum hier im Moment mal wieder nicht so aktiv geschrieben wird – ich bin beschäftigt. Mit der Arbeit natürlich vor allem. Aber auch damit, meine Fotos bei Ipernity zu organisieren. Ich hoffe, es gelingt mir, dort ein bisschen Ordnung in ein Chaos zu bringen, das entsteht, wenn man die Fotos einfach nur auf den Computer lädt und dann nicht weiter organisiert…

Se vi miras, ke momente ĉi tie denove nenio aktive skribiĝas – mi estas okupita. Ĉefe pri la laboro, kompreneble. Sed ankaŭ pri tio, kiel organizi miajn fotojn ĉe Ipernity. Mi esperas, ke mi sukcesos tie iom ordigi tian kaoson, kiu ekestas, se oni fotojn simple alŝutas al la komputilo kaj poste ne plu prilaboras…

Für das Einstellen von Fotos im Internet war mir bisher vor allem Flickr bekannt. Ipernity ist sehr ähnlich, auch die ganze Organisation der Fotos in diversen Ordnern ist ein ziemlich genaues Abbild. Ich habe mich nach einem Tag ausprobieren dann für Ipernity entschieden – vor allem deshalb, weil Bertilo und viele andere Esperantisten dort auch ein Konto haben. Außerdem finde ich Ipernity irgendwie übersichtlicher, aber das ist vielleicht auch eine Frage der Gewohnheit.
Ich habe sogar gleich einen pro-Account bezahlt – für unendlich viel Platz für alle meine Fotos und dafür, dass dann auch meine Originale aufgehoben werden.

Por la metado de fotoj en la Interreton mi ĝis nun konis ĉefe Flickr. Ipernity estas tre simila, ankaŭ la tuta organizo de la fotoj en diversaj dosierujoj estas sufiĉe simila kopio. Post unu tago da eksperimentado mi decidis por Ipernity – principe pro tio, ĉar ankaŭ Bertilo kaj multaj aliaj esperantistoj tie havas konton. Krome mi iel trovas Ipernity-n pli bone travidebla, sed tio eble estas problemo de alkutimiĝo.
Mi tuj pagis eĉ por pro-konto – por ricevi senliman spacon por miaj fotoj kaj por tio, ke miaj originaloj estu konservitaj.

Viel Fotos stehen da zwar noch nicht, aber wenn ihr Lust habt, dann schaut doch mal vorbei bei meinem Ipernityplatz! (Ganz unten auf der Seite kann man die Sprache ändern.)

Ja ankoraŭ ne staras tie multaj fotoj, sed se vi emas, tiam vizitu mian spacon ĉe Ipernity!

Nova kapobildo, nova WordPress-traduko

Kiam mi kaj Birke faris ekskurson antaŭ semajno, Birke faris bonan foton per sia nova bonega fotilo (nu, en tiu momento iu alia efektive tenis la fotilon). Tiu bildo nun estas en la kapo de la blogo. Eble iuj el vi rekonas la fortikaĵon Hwaseong, unu el la mondaj heradaĵoj laŭ UN. Mirinda loko, kaj tre agrabla eksursejo-promenejo. Estis belega varma tago (praktike jam someras ĉi tie). Bedaŭrinde ĉiuj polenoj kaptis la okazon iri promeni en tiu sama tago kaj sama loko. Mia printempa alergio revenis kun plena forto. 🙁

Tute aliteme mi menciu, ke mi hieraŭ finfine lanĉis la Esperantan tradukon de WordPress 2.5 (WordPress estas la programo, kiun uzas tiu ĉi blogo).

Spegulo en torento

En 1991 Persone eldonis sian duan albumon, En la spegulo. En 1999 ni reeldonis ĝin kiel k-diskon. Sed nun ĝi estas jam elĉerpita, kaj ne ekzistas planoj pri efektiva reeldonado en diska formo.

Tial ni (mi, Martin kaj Anders) decidis, ke ni faru la albumon libere elŝutebla. Mi nun provis realigi tiun ideon uzante la sistemon BitTorrent. Bedaŭrinde mi ege malspertas pri kreado de tiaj t.n. torentoj. Eble vi volas kunhelpi testante la elŝutadon.

Se jes, tiam elŝutu unue la malgrandegan torento-dosieron de En la spegulo. Poste ŝargu ĝin en torento-programon, kaj provu. Mi petas raporti ĉi tie, ĉu io entute okazis. Sciigoj eĉ nur pri komenciĝinta elŝutado estos tre bonvenaj.

Rimarku, ke ne temas pri MP3-dosieroj, sed pri WAV-dosieroj. La kvalito do estas la sama kiel en la k-disko. Pro tio ankaŭ la elŝutaĵo estas tre granda. Temas pri 435 megabitokoj.

Se vi ne jam havas BitTorrent-an programon, tiam provu instali tian. Laŭdire Azureus estas unu el la bonaj, sed ekzistas tre multaj tiaj programoj, kiuj faras la samon.

Notu ankaŭ, ke post elŝutado vi tute rajtos fari kopiojn de En la spegulo kaj doni ilin al aliaj. Sed komercan uzadon kaj kopiadon ni tamen ne permesas.

Aldono: Ŝajnas, ke ne funkciis ĝuste. Mi nun aparte anoncis la torenton ĉe la TTT-ejo de la t.n. spurilo. Eble tio necesas. Eventuale tiuj, kiuj jam ekprovis, devas restartigi siajn torentojn por ke ekfunkciu. Ĉio ĉi estas sufiĉe nova al mi. Mi petas pri pacienco.

Aldono 2: Nun funkcias! Unu persono estas elŝutanta la albumon ĝuste nun. Aliaj estas bonvenaj. Ju pli multaj samtempe partoprenas, des pli rapidas la elŝutado por ĉiuj. Oni elŝutas ne nur de la origino, sed unuj de la aliaj en granda “svarmo”. Tiel funkcias torentoj.

Aldono 3: Eble indas mencii, ke ankaŭ la albumo Povus esti simple estas samamaniere elŝutebla. Krome eblas ambaŭ albumojn torent-elŝuti kune kiel MP3-ojn. Kaj fine la muziko estas aŭskultebla (kaj por iuj elŝutebla) ankaŭ en mia anguleto ĉe Ipernity.

WordPress 2.1 en Esperanto

Mi ankoraŭ ne mem instalis ĝin – estu vi pli rapida! (Vastalto – Akvosfero – jam faris.)

Temas pri Esperantigo de versio 2.1 de la bloga programaro WordPress. Finfine mi ĝin tradukis, kaj vi povas ĝin elŝuti: WordPress 2.1 en Esperanto.

Se vi trovos erarojn, aŭ se aperos alispecaj problemoj, alskribu min: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Nun mi ankaŭ devas trovi tempon mem transiri ĉi tie al versio 2.1, kaj ankaŭ ĉe Lingva Kritiko (cetere ne maltrafu la tiean artikolon “La artikolo” nek la viglan debaton pri ĝi).

Elŝutu WordPress-on en Esperanto

Kiel mi ĵus menciis mi tradukis en Esperanton la programon WordPress 2.0.5 (kiun ni uzas por blogi ĉi tie, kaj kiun mi uzas ankaŭ en Lingva Kritiko).

Nun finfine eblas elŝuti tiun tutan paketon. Se vi trovos erarojn, aŭ se aperas alispecaj problemoj, alskribu min: “bertilow” ĉe “gmail.com”

Lingva Kritiko

Iafoje mi skribis ĉi tie pri Esperantaĵo, precipe pri PMEG, sed ekde nun estos malpli da tiaj temoj ĉi tie, ĉar mi ĵus lanĉis novan TTT-ejon (blogo-similan) pri Esperantologio: Lingva Kritiko. Tie mi kaj aliaj Esperantologoj aperigos artikolojn. Mia unua artikolo temas pri La gramatikaj terminoj en PMEG, kaj estas iasence daŭrigo de la ĉi-tiea diskuto pri la recenzo de PMEG en la Ondo de Esperanto.

“Top Stories”

Eble vi rimarkis, ke Guglo (“Google”) nuntempe rapide evoluas aldonante novajn interesajn servojn, kiel ekz. Gomajlo. Sed eble vi ne rimarkis la novan evoluon ĉe “Google News” (Guglo-Novaĵoj).

Vielleicht habt ihr bemerkt, dass Google sich im Moment schnell entwickelt und neue interessante Dienstleistungen anbietet, wie z.B. Gmail. Aber vielleicht habt ihr die neue Entwicklung bei Google News nicht mitbekommen.

Daŭrigi legadon ““Top Stories””

OpenOffice.org en Esperanto

Komenciĝis tre inda projekto traduki la programaron “OpenOffice.org” en Esperanton. OpenOffice.org estas programaro por skribi dokumentojn, krei sterntabulojn, verki prezentaĵojn, ktp. Ĝi estas simila al la fama “Office”-programaro (“Word”, “Excel”….) de Mikrosofto, sed ĝi estas libera kaj senkosta. Mi mem uzadas OpenOffice.org, kiam mi verkas dokumentojn, faras kalkulojn k.s.

La projekto Esperantigi la programaron eĉ havas subtenon de UEA. La plano estas Esperantigi la version 2.0 de OpenOffice.org (espereble aperontan en 2005). Tio tamen signifas multe da laboro, kaj oni bezonas pli da volontuloj.

Vi povas legi pli pri la projekto en ĝia TTT-paĝaro (kiu estas parto de la oficialaj TTT-paĝoj de OpenOffice.org). Mi mem aliĝis kiel observanto, sed mi timas, ke mankas al mi tempo plene engaĝiĝi.

Se vi ne jam konas la programaron, almenaŭ elŝutu la nunan version kaj testu ĝin. Ĝi funkcias tre bone por Esperantlingva verkado. En miaj TTT-paĝoj jam estas kelkaj konsiletoj pri ĝi.

Gomajlo (Gmail)

Für unsere deutschen Freunde: Diesen ganzen Abschnitt werde ich nicht genau übersetzen. Vielleicht habt ihr aber von Gmail gehört und wollt eine gmail.com-Email-Adresse mit 1 GB Speicherplatz? Dann schreibt mir eine Mail und ihr bekommt eine Einladung dafür!

Ĉu vi jam aŭdis pri la nova retpoŝta servo Gomajlo (Gmail)? Ĝi estas retpoŝta servo de Guglo (Google).

Daŭrigi legadon “Gomajlo (Gmail)”