Literumiloj

Antaŭ nelonge aperis versio 2.0 de la bonegega TTT-legilo Fajrovulpo (“Firefox”), kiu vi jam uzas, ĉu ne? Ĉu ne? Unu el la novaĵoj en tiu versio estas literumilo por tekstokampoj. Plej brile estas, ke jam haveblas ankaŭ Esperanta vortaro por tiu literumilo. Ĝi estas facile instalebla, kaj tuj aŭtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu paĝo la vortaro ial nomiĝas “eo-eo” anstataŭ “Esperanto”, se oni ne jam korektis tiun strangaĵon.)

Fakte ĝi nun helpegas min, kiam mi verkas tiun ĉi afiŝon!

Post instalado, oni povas elekti lingvon, aktivigi aŭ malaktivigi la kontroladon, korekti vortojn, aldoni novajn vortojn al la vortaro k.t.p. pere de la dekstra musbutono (en tekstokampo). Ĉio estas sufiĉe memklariga, kaj vere tre bone funkcias … se oni skribas kun veraj supersignaj literoj. Sed tion vi jam faras, ĉu ne? Ĉu ne? H-skribon aŭ X-skribon la literumilo ne scias. Des pli indas transiri al veraj supersignoj, se vi ne jam faris tion.

Cetere la efektiva vortlisto estas tiu sama, kiun oni jam povas uzi en la bonega kaj senkosta dokumentoprogramo OpenOffice.org. Ankaŭ tie literumkontrolado de Esperanto funkcias tre bone, sed bedaŭrinde estas ne tute facile instali la Esperantan vortaron. Espereble mi iam trovos tempon por verki klarigojn pri tio. En mia programo temas pri la menuero “File->Wizards->Install new dictionaries...” ("Dosiero->Asistanto->Instali novajn vortarojn...). Provu tion.

Eĉ pli cetere, laŭ freŝa onidiro la aperonta versio 2.1 de OpenOffice.org haveblos ankaŭ kun tute Esperanta interfaco.

In Florenz / En Florenco

Die Wespen, von denen ich im vorigen Eintrag geschrieben habe, waren übrigens Ende August plötzlich weg. Ausgezogen. Oder doch nur auf Urlaub? Vielleicht waren sie ja in Italien – so wie wir.
Wenn sie uns gefragt hätten, hätten wir ihnen jedenfalls erzählt, dass wir unsere Reise nach Florenz samt dem Esperanto-Weltkongress nicht bereut haben.

Cetere la vespoj, pri kiuj mi parolis en la antaŭa afiŝo, fine de Aŭgusto subite estis for. Forloĝiĝintaj. Aŭ ĉu tamen nur feriantaj? Eble ili estis en Italujo – same kiel ni.
Se ili demandus al ni, ni ĉiuokaze rakontus, ke ni tute ne pentis nian vojaĝon al Florenco kaj al la Universala Kongreso.

Daŭrigi legadon “In Florenz / En Florenco”

OpenOffice.org en Esperanto

Komenciĝis tre inda projekto traduki la programaron “OpenOffice.org” en Esperanton. OpenOffice.org estas programaro por skribi dokumentojn, krei sterntabulojn, verki prezentaĵojn, ktp. Ĝi estas simila al la fama “Office”-programaro (“Word”, “Excel”….) de Mikrosofto, sed ĝi estas libera kaj senkosta. Mi mem uzadas OpenOffice.org, kiam mi verkas dokumentojn, faras kalkulojn k.s.

La projekto Esperantigi la programaron eĉ havas subtenon de UEA. La plano estas Esperantigi la version 2.0 de OpenOffice.org (espereble aperontan en 2005). Tio tamen signifas multe da laboro, kaj oni bezonas pli da volontuloj.

Vi povas legi pli pri la projekto en ĝia TTT-paĝaro (kiu estas parto de la oficialaj TTT-paĝoj de OpenOffice.org). Mi mem aliĝis kiel observanto, sed mi timas, ke mankas al mi tempo plene engaĝiĝi.

Se vi ne jam konas la programaron, almenaŭ elŝutu la nunan version kaj testu ĝin. Ĝi funkcias tre bone por Esperantlingva verkado. En miaj TTT-paĝoj jam estas kelkaj konsiletoj pri ĝi.