Revivigo

Tiu ĉi blogo estas malaktiva jam de longa tempo, kaj lastatempe ĝi eĉ ne estis atingebla pro teĥnikaj problemoj. Mi nun tamen sukcesis refunkciigi ĝin, sed kun pli simpla aspekto, kaj sen kelkaj el la teĥnikaj fajnaĵoj. Mi tamen pensas, ke estas multe da interesa enhavo, kiun indas reteni. Komentadon kaj aliĝadon mi tamen malŝaltis.

Blogo-kolapso

Eble vi rimarkis, ke lastatempe tiu ĉi blogo estis malŝaltita pro teĥnikaj problemoj. Bedaŭrinde pro tro entuziasma forviŝado de spamo mi – Bertilo – sukcesis forviŝi la lastan blogaĵon, kaj ankaŭ multajn el la lastaj komentoj (Birke estas tute senkulpa). Aldone al la malbonŝanco tute mankis rezervaj kopioj de la lasta tempo (ankaŭ tio estis mia kulpo…).

Nun mi almenaŭ per magio restarigis unu perditan blogaĵon, sed multaj komentoj estas senespere forvaporiĝintaj. Mi petas pardonon!

Nun mi devas elpensi ian protekton kontraŭ tiaj katastrofoj…

Teĥnikumado

Nia blogo lastatempe estis malrapidega. Mi ne celas la malrapidan aperadon de afiŝoj, sed la pure teĥnikan flankon: la paĝoj ŝargiĝis freneze malrapide. Montriĝis, ke tio ial rilatas al tiu etoso (aspekto), kiun ni uzis, sed mi ne povis eltrovi, precize kio fuŝiĝis. Tial mi provizore ŝaltis tute alian aspekton, pli simplan. Per Aarne trovis la unuan problemon pri tiu nova aranĝo: ne eblis komenti. Eble ankaŭ aliaj suferis pro tio… Hodiaŭ mi solvis tion, sed eble estas ankoraŭ aliaj problemoj. Ne hezitu raporti pri tio retpoŝte (“bertilow” ĉe “gmail.com”). Eble – se mi trovos tempon – mi iom post iom aldonos la bildojn de la antaŭa aspekto. Bv. pardoni tiun ĉi tedan teĥnikuman afiŝon.

Baf! Tuj post kiam mi afiŝis la ĉi-antaŭan tekston, mi kompreneble trovis la kaŭzon de la lastatempa malrapideco. Kredu min, kiam mi diras, ke vi ne volas scii pli detale ol tio, ke estis tre esotera agordo, kiu koncernis nur la ne-blogajn paĝojn ĉe “bertilow.com”, sed kiu tralikiĝis ankaŭ al la blogaj paĝoj, kie tiu agordo en tute neantaŭvidita maniero malrapidegigis ĉiujn Javaskriptajn dosierojn (kiuj estas multegegaj en la blogopaĝoj…). Nun tio estas flikita, kaj mi povis reŝalti la malnovan karan aspekton. Ĝuu!

Nova kapobildo, nova WordPress-traduko

Kiam mi kaj Birke faris ekskurson antaŭ semajno, Birke faris bonan foton per sia nova bonega fotilo (nu, en tiu momento iu alia efektive tenis la fotilon). Tiu bildo nun estas en la kapo de la blogo. Eble iuj el vi rekonas la fortikaĵon Hwaseong, unu el la mondaj heradaĵoj laŭ UN. Mirinda loko, kaj tre agrabla eksursejo-promenejo. Estis belega varma tago (praktike jam someras ĉi tie). Bedaŭrinde ĉiuj polenoj kaptis la okazon iri promeni en tiu sama tago kaj sama loko. Mia printempa alergio revenis kun plena forto. 🙁

Tute aliteme mi menciu, ke mi hieraŭ finfine lanĉis la Esperantan tradukon de WordPress 2.5 (WordPress estas la programo, kiun uzas tiu ĉi blogo).

Fiŝmanĝaĵo / Fischfutter

Se vi legis la libron “Vojaĝo al Kazohinio”, vi jam scias, kiel oni povas sensentimentale utiligi la homan korpon post la morto, se oni uzas puran racion kaj forgesas pri religiaj kaj aliaj antaŭjuĝoj. Sed oni povas simile agi ankaŭ dum la vivo, kaj tio eĉ povas esti agrabla!

Wenn ihr das Buch “Vojaĝo al Kazohinio” (Reise nach Kasohinien) gelesen habt, wisst ihr, wie man den menschlichen Körper nach dem Tod ganz praktisch wiederverwerten kann, wenn man unsentimentale, nüchterne Vernunft walten und religiöse oder andere Bedenken außer Acht lässt. Ähnliches kann man jedoch auch schon zu Lebzeiten tun, und das kann sogar angenehm sein!

Daŭrigi legadon “Fiŝmanĝaĵo / Fischfutter”

Vintro fulme alvenis

Ni havas tre strangan veteron en Seulo. Alvenis vintro, sed fulme!

Wir haben in Seoul sehr komisches Wetter. Der Winter ist angekommen, wie der Blitz!

Ne nur temas pri la rapideco. Fakte en la pasintaj du aŭ tri tagoj rapide malvarmiĝis, kaj ni devis urĝe elserĉi niajn vintrajn vestaĵojn (ne la plej dikajn – tiuj tamen ankoraŭ ripozas), sed almenaŭ iom pli dikajn jakojn, koltukojn kaj ĉapojn ni devis surmeti hodiaŭ.

Ich meine nicht nur die Geschwindigkeit. Tatsächlich ist es in den letzten zwei, drei Tagen schnell kalt geworden, und wir mussten dringend unsere Wintersachen rausholen (nicht die dicksten – die ruhen trotzdem noch), aber immerhin ein bisschen wärmere Jacken, Schals und Mützen mussten wir heute anziehen.

Kaj ĉi-vespere eĉ komencis neĝi, tute subite kaj neatendite. Tre bele ĉio rapide kovriĝis per blanka freŝa neĝo. Tion aparte ŝatas Birke, kiu estas granda neĝamantino. (Mi tamen jam vidis sufiĉe da neĝo en Svedujo dum la multaj jaroj de mia loĝado en tiu lando.)

Und heute Abend fing es an zu schneien, ganz plötzlich und unerwartet. Sehr schön hat sich alles schnell mit weißem, frischem Schnee bedeckt. Das hat vor allem Birke gefallen, die Schnee sehr mag. (Ich habe allerdings in den vielen Jahren, in denen ich in Schweden gewohnt habe, genug Schnee gesehen.)

Sed vidinte la neĝon tra la fenestroj, kaj mirante jam nur pri ĝi, ni ekmiris eĉ pli, kiam ni subite aŭdis laŭtan tondradon. Jes, efektive fulmotondris! Neĝa vintro kun fulmotondra vetero, tio ne estas aparte ofta vetera fenomeno, mi pensas.

Aber als wir den Schnee draußen gesehen und uns allein über ihn gewundert haben, waren wir noch überraschter, als wir plötzlich lauten Donner gehört haben. Ja, es hat wirklich gewittert! Winterlicher Schnee mit Gewitter – das, glaube ich, ist kein sehr häufiges Wetterphänomen.

Spegulo en torento

En 1991 Persone eldonis sian duan albumon, En la spegulo. En 1999 ni reeldonis ĝin kiel k-diskon. Sed nun ĝi estas jam elĉerpita, kaj ne ekzistas planoj pri efektiva reeldonado en diska formo.

Tial ni (mi, Martin kaj Anders) decidis, ke ni faru la albumon libere elŝutebla. Mi nun provis realigi tiun ideon uzante la sistemon BitTorrent. Bedaŭrinde mi ege malspertas pri kreado de tiaj t.n. torentoj. Eble vi volas kunhelpi testante la elŝutadon.

Se jes, tiam elŝutu unue la malgrandegan torento-dosieron de En la spegulo. Poste ŝargu ĝin en torento-programon, kaj provu. Mi petas raporti ĉi tie, ĉu io entute okazis. Sciigoj eĉ nur pri komenciĝinta elŝutado estos tre bonvenaj.

Rimarku, ke ne temas pri MP3-dosieroj, sed pri WAV-dosieroj. La kvalito do estas la sama kiel en la k-disko. Pro tio ankaŭ la elŝutaĵo estas tre granda. Temas pri 435 megabitokoj.

Se vi ne jam havas BitTorrent-an programon, tiam provu instali tian. Laŭdire Azureus estas unu el la bonaj, sed ekzistas tre multaj tiaj programoj, kiuj faras la samon.

Notu ankaŭ, ke post elŝutado vi tute rajtos fari kopiojn de En la spegulo kaj doni ilin al aliaj. Sed komercan uzadon kaj kopiadon ni tamen ne permesas.

Aldono: Ŝajnas, ke ne funkciis ĝuste. Mi nun aparte anoncis la torenton ĉe la TTT-ejo de la t.n. spurilo. Eble tio necesas. Eventuale tiuj, kiuj jam ekprovis, devas restartigi siajn torentojn por ke ekfunkciu. Ĉio ĉi estas sufiĉe nova al mi. Mi petas pri pacienco.

Aldono 2: Nun funkcias! Unu persono estas elŝutanta la albumon ĝuste nun. Aliaj estas bonvenaj. Ju pli multaj samtempe partoprenas, des pli rapidas la elŝutado por ĉiuj. Oni elŝutas ne nur de la origino, sed unuj de la aliaj en granda “svarmo”. Tiel funkcias torentoj.

Aldono 3: Eble indas mencii, ke ankaŭ la albumo Povus esti simple estas samamaniere elŝutebla. Krome eblas ambaŭ albumojn torent-elŝuti kune kiel MP3-ojn. Kaj fine la muziko estas aŭskultebla (kaj por iuj elŝutebla) ankaŭ en mia anguleto ĉe Ipernity.

WordPress 2.1 en Esperanto

Mi ankoraŭ ne mem instalis ĝin – estu vi pli rapida! (Vastalto – Akvosfero – jam faris.)

Temas pri Esperantigo de versio 2.1 de la bloga programaro WordPress. Finfine mi ĝin tradukis, kaj vi povas ĝin elŝuti: WordPress 2.1 en Esperanto.

Se vi trovos erarojn, aŭ se aperos alispecaj problemoj, alskribu min: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Nun mi ankaŭ devas trovi tempon mem transiri ĉi tie al versio 2.1, kaj ankaŭ ĉe Lingva Kritiko (cetere ne maltrafu la tiean artikolon “La artikolo” nek la viglan debaton pri ĝi).

Elŝutu WordPress-on en Esperanto

Kiel mi ĵus menciis mi tradukis en Esperanton la programon WordPress 2.0.5 (kiun ni uzas por blogi ĉi tie, kaj kiun mi uzas ankaŭ en Lingva Kritiko).

Nun finfine eblas elŝuti tiun tutan paketon. Se vi trovos erarojn, aŭ se aperas alispecaj problemoj, alskribu min: “bertilow” ĉe “gmail.com”

Lingva Kritiko

Iafoje mi skribis ĉi tie pri Esperantaĵo, precipe pri PMEG, sed ekde nun estos malpli da tiaj temoj ĉi tie, ĉar mi ĵus lanĉis novan TTT-ejon (blogo-similan) pri Esperantologio: Lingva Kritiko. Tie mi kaj aliaj Esperantologoj aperigos artikolojn. Mia unua artikolo temas pri La gramatikaj terminoj en PMEG, kaj estas iasence daŭrigo de la ĉi-tiea diskuto pri la recenzo de PMEG en la Ondo de Esperanto.

BBBlogo per WordPress 2

Mi ĵus instalis novan version de la programo WordPress, kiu funkciigas tiun ĉi blogon. / Ich habe gerade eine neue Version des Programms WordPress installiert, mit dem dieses Blog funktioniert.

Mi ĵus instalis novan version de la programo WordPress, kiu funkciigas tiun ĉi blogon. Pli precize temas pri WordPress 2.0.5.

Ich habe gerade eine neue Version des Programms WordPress installiert, mit dem dieses Blog funktioniert. Genauer gesagt, handelt es sich um WordPresse 2.0.5.

Espereble ĉio iris glate. La ĉefaj diferenco estos por tiuj legantoj, kiuj legas la blogon en la Germana. Niaj afiŝoj plu restos dulingvaj, sed la ĉirkaŭa teksto (la interfaco en komputila ĵargono) estas nun aŭ en Esperanto aŭ en la Germana, kaj ĉiu povas mem ŝanĝi lingvon per ligilo supre en la flanka kolumno.

Hoffentlich ist alles gut gegangen. Unterschiede zu vorher wird es hauptsächlich für die Leser geben, die unser Blog auf Deutsch lesen. Unsere Einträge werden weiterhin zweisprachig sein, aber der Text drumherum (die Oberfläche im Computerjargon) ist nun entweder auf Esperanto oder auf Deutsch, und jeder kann selbst über den Link oben in der seitlichen Spalte die Sprache wechseln.

Ŝanĝiĝis la kontroldemando kontraŭ rubokomentoj, kiun oni ĉiam devas respondi, kiam oni skribas komenton. Espereble vi sukcesos venki tiun defion. 🙂

Die Kontrollfrage zum Schutz gegen Spamkommentare, die man bei einem Kommentar immer beantworten muss, hat sich geändert. Hoffentlich schafft ihr es, diese Herausforderung zu meistern. 🙂

Okaze de problemoj komentu ĉi tie aŭ skribu retpoŝtan mesaĝon al mi (“bertilow” ĉe “gmail.com”).

Wenn es Probleme gibt, dann schreibt hier einen Kommentar oder schickt eine E-Mail an mich (“bertilow” beim Server “gmail.com”).

Mi tradukis la tutan WordPress 2.0.5 en Esperanton, kaj mi baldaŭ publikigos tiun tutan paketon por ke ankaŭ vi povu uzi modernan WordPress-on en la Internacia Lingvo. WordPress kompreneble haveblas ankaŭ en la Germana kaj en multaj aliaj lingvoj.

Ich habe das ganze WordPress 2.0.5 in Esperanto übersetzt und werde dieses Paket bald veröffentlichen, damit auch ihr ein modernes WordPress in der Internationalen Sprache nutzen könnt. WordPress gibt es natürlich auch auf Deutsch und in vielen anderen Sprachen.

Ĉu vere tiel malbona?

Ĵus aperis en la gazeto “La Ondo de Esperanto” ampleksa recenzo de PMEG. Ĝi estas treege negativa, por ne diri insulta: Dufoje la recenzinto parolas pri demenco miaflanke!

Legu mem la recenzon. Se vi havas komentojn, ne hezitu skribi al la gazeto (“sezonoj” ĉe “kanet.ru”). La redaktanto jam deklaris, ke li bonvenigas reagojn.

Sed ne forgesu kontroli la citaĵojn el PMEG en kunteksto, ĉar iafoje la recenzo laŭ mia opinio sufiĉe false kaj nehoneste prezentas la enhavon de mia libro.

Literumiloj

Antaŭ nelonge aperis versio 2.0 de la bonegega TTT-legilo Fajrovulpo (“Firefox”), kiu vi jam uzas, ĉu ne? Ĉu ne? Unu el la novaĵoj en tiu versio estas literumilo por tekstokampoj. Plej brile estas, ke jam haveblas ankaŭ Esperanta vortaro por tiu literumilo. Ĝi estas facile instalebla, kaj tuj aŭtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu paĝo la vortaro ial nomiĝas “eo-eo” anstataŭ “Esperanto”, se oni ne jam korektis tiun strangaĵon.)

Fakte ĝi nun helpegas min, kiam mi verkas tiun ĉi afiŝon!

Post instalado, oni povas elekti lingvon, aktivigi aŭ malaktivigi la kontroladon, korekti vortojn, aldoni novajn vortojn al la vortaro k.t.p. pere de la dekstra musbutono (en tekstokampo). Ĉio estas sufiĉe memklariga, kaj vere tre bone funkcias … se oni skribas kun veraj supersignaj literoj. Sed tion vi jam faras, ĉu ne? Ĉu ne? H-skribon aŭ X-skribon la literumilo ne scias. Des pli indas transiri al veraj supersignoj, se vi ne jam faris tion.

Cetere la efektiva vortlisto estas tiu sama, kiun oni jam povas uzi en la bonega kaj senkosta dokumentoprogramo OpenOffice.org. Ankaŭ tie literumkontrolado de Esperanto funkcias tre bone, sed bedaŭrinde estas ne tute facile instali la Esperantan vortaron. Espereble mi iam trovos tempon por verki klarigojn pri tio. En mia programo temas pri la menuero “File->Wizards->Install new dictionaries...” ("Dosiero->Asistanto->Instali novajn vortarojn...). Provu tion.

Eĉ pli cetere, laŭ freŝa onidiro la aperonta versio 2.1 de OpenOffice.org haveblos ankaŭ kun tute Esperanta interfaco.

Ferioj en Germanujo | Ferien in Deutschland

Sur la herbejo malantaŭ nia domo

Auf der Wiese hinter unserem Haus

Jes, kiel la kapobildo montras, ni nun estas en Germanujo ĝuante la belan somermezan veteron. Fakte ni longe ne vidis Germanan (nek Svedan) someron, ĉar pasintsomere ni ja estis en Usono. Ĉi-jare ni tamen plejparte estos ĉi tie en Schossin, sed en Aŭgusto ni vojaĝos al UK en Italujo, kaj al Vieno. Bertilo kredeble eĉ trovos kelkajn tagojn por revidi Stokholmon.

Ja, wie das Bild in der Kopfzeile zeigt, sind wir nun in Deutschland und genießen das schöne mittsommerliche Wetter. Wir haben tatsächlich lange keinen deutschen (und auch keinen schwedischen) Sommer gesehen, weil wir im vergangenen Sommer ja in den USA waren. In diesem Jahr werden wir größtenteils hier in Schossin sein, aber im August fahren wir nach Italien zum Esperanto-Weltkongress und nach Wien. Bertilo wird wahrscheinlich auch noch einige Tage Zeit haben um Stockholm wiederzusehen.


Kiu estis Vinĉi? / Wer war Vinci?

Birke ĵus blogis pri la libro kaj filmo “The Da Vinci Code”. Kiam mi tradukis la tekston, mi tuj stumblis sur la titolo: Kiel do traduki la nomon Da Vinci en Esperanton?

Birke hat gerade einen Eintrag über den Film und das Buch “The Da Vinci Code” geschrieben. Als ich den Text übersetzt habe, bin ich sofort über den Titel gestolpert: Wie soll ich den Namen Da Vinci ins Esperanto übersetzen?

Daŭrigi legadon “Kiu estis Vinĉi? / Wer war Vinci?”