Aŭdu ĝin!

Pri la Eŭrovizia kantokonkurso mi ordinare ne multe interesiĝas, kvankam Svedoj ofte estas tre entuziasmaj pri tiu aranĝo. Plej ofte mi trovas la muzikon sensprita aŭ eĉ malbonega, kaj ĝenerale mi ne ŝatas konkursojn pri muziko.

Ĉi-jare mi eĉ ne havis eblon vidi la konkurson, ĉar oni ĝin ne montras en Koreujo (almenaŭ laŭ mia scio). Sed kelkajn tagojn poste mi tamen trovis la venkintan kanton, “Molitva”, ĉe Youtube, kaj mi estis tre agrable surprizita. Ĉi-foje oni elektis laŭ la muzika kvalito, kaj ne laŭ spektaklado aŭ la la aspekto de la artisto. Mi rapide enamiĝis al la kanto. Gratulon al Serbujo, kaj precipe al Marija Šerifović, al la komponisto kaj tekstoverkisto, kaj al la koruso (kia koruso!).


Kalle Kniivilä aperigis en sia blogo interesan analizon de la ĉi-jara konkurso. En komento anonimulo demandis: “Kiu tradukos “Molitva” esperanten?”. Mi havas la respondon – kaj la tradukon. Jen:

Aŭdu ĝin (“Molitva”)

Muziko: Vladimir Graić
Origina teksto: S. M. Mare
Esperanta teksto: Bertilo Wennergren (kun helpo de Sonja Petrović-Lundberg)

Mi restas sen dormo
Kuŝas sen vi en la malplen’
En vivo sen formo
Esperas mi daŭre je via reven’

Mi perdas prudenton
La mondon mi ne rimarkas plu
Brakumas la senton
Kaj mian memoron de la ĝu’

Frenezo estas prezo
kiun pagos mi sen timi
Ĝisvunde kaj profunde
Vin ekamis mi

Aŭdu ĝin, kiel preĝo sonas nomo via
Aŭdu ĝin, kvazaŭ fajro en la buŝo mia
Anĝelar’ scias ja
Kiom da fojoj mi ripetis jam
La anĝelar’ ĝi scias ja
Kiel preĝo via nom’ konsolas min
Aŭdu ĝin

Senpere kaj vere
Mi adoras vin por ĉiam
Anime kaj sentime senlime
Preĝas mi pro am’

Aŭdu ĝin, kiel preĝo sonas nomo via
Aŭdu ĝin, kvazaŭ fajro en la buŝo mia
Anĝelar’ ĝi scias ja
Kiom da fojoj mi ripetis jam
La anĝelar’ ĝi scias ja
Kiel preĝo via nomo
Aŭdu ĝin

La anĝelar’ ĝi scias ja
Kiom da fojoj mi ripetis jam
La anĝelar’ ĝi scias ja
Kiel preĝo via nom’ konsolas min
Aŭdu ĝin

Kiel preĝo via nomo
Aŭdu ĝin

Aliajn versiojn de “Molitva” vi povas trovi en la TTT-ejo de la Serba televido.

6 pensoj pri “Aŭdu ĝin!”

  1. Tre bone. Mi esperas ke vi nun sendos la tradukon al Marija Šerifović kaj proponos al ŝi, ke ŝi faru registraĵon ankaŭ en Esperanto?

  2. Ankaŭ mi ŝategas la kanton, kaj fakte pripensis mem esperantigi ĝin. Mi ĝojas ke vi faris tion ĉar la via certe pli bonas ol tio kion mi eventuale elfurziligus. Gratulon!

  3. Kalle skribis:

    Mi esperas ke vi nun sendos la tradukon al Marija Šerifović kaj proponos al ŝi, ke ŝi faru registraĵon ankaŭ en Esperanto?

    Mi pensas, ke mi lasos tian iniciaton al aliaj.

  4. Bonegegega traduko, Bertilo! Mi jam kantas Molitva en la Esperanta!!! Kiam vi tradukos por ni la kanton de la ukrain(in)o Verka Serdyuchka? 😛

  5. Rafael skribis:

    Bonegegega traduko, Bertilo! Mi jam kantas Molitva en la Esperanta!!!

    Mi tre ĝojas.

    Kiam vi tradukos por ni la kanton de la ukrain(in)o Verka Serdyuchka? 😛

    Nu, mi jam tradukis la poemon “Der Werwolf” (de Morgenstern), kaj ĝi principe estas netradukebla. Do, kial ne provi ankaŭ per “Dancing Lasha Tumbai”.

    Fakte mi tre ŝatas ankaŭ tiun kanton. (Oni tamen ne komprenu tion relative al la aliaj kontribuoj al la konkurso, ĉar mi aŭdis nur “Molitva”, “”Dancing Lasha Tumbai” kaj la tedan Svedan kontribuaĵon.)

    Sed verŝajne “Dancing Lasha Tumbai” estas vere netradukebla. Ĝia teksto estas en kvar aŭ kvin lingvoj, kaj tiu lingvomikso estas kredeble la plej grava trajto de tiu kanto. Kiel traduki tion en unu lingvon??? Ĉu anstataŭigi unu el la lingvoj per Esperanto lasante la aliajn? Ĉu verki tute novan Esperantan tekston sen rilato al la origina lingvomikso? La problemoj amasiĝas jam antaŭ ol mi eĉ komencis traduki. 🙂

  6. Mi bedaŭras esti perdinta tiun ĉi interesan diskuton, kaj ankaŭ la fenomenon, ke kvalita muziko venkis; mi preskaŭ ne atentis la ĉi-jaran konkurson, krom la polemikon en mia lando, kie estis lanĉita konkurso por elekti kaj la kanton (muzikon+tekston) kaj la artiston: en la reguloj, oni promociis anglalingvan kanton, eĉ se nur temus pri la refreno.

    Sed mi deziras proponi… kial ne alŝuti en youtube-n videofilmon kun esperantaj subtekstoj?

Komentado estas fermita.