Maria

En Seulo, oni ĉie aŭdas Korean popmuzikon. Ĝi sonas en la metroo (sur la kajo, kiam oni atendas trajnojn). Ĝi sonas en superbazaroj. Ĝi trude bruas sur la stratojn el diversaj vendejoj. Kaj ĝi sonas ankaŭ en la gimnastikejo, kie mi lastatempe provas iom muskoligi kaj sengrasigi min.

Ofte temas pri sufiĉe limigita aro da Koreaj kantoj, kiuj ŝajnas resti modaj eterne (almenaŭ dum la jam preskaŭ tri jaroj de nia loĝado en Koreujo), sed de tempo al tempo miajn orelojn frapas io aparte atentinda. Ankaŭ kelkaj monatoj mi ekzemple rimarkis surprizan Korean version de malnova kanto de Stevie Wonder: Lately. Tio ĝojigis min, ĉar tiun kanton mi ĉiam tre ŝatis, kaj la Korea versio estis sufiĉe bona.

Lastatempe mi aŭdas ĉie kaj ĉiam la kanton Maria de Blondie. Ĝi aperis origine en 1999, kaj estis grandega furoraĵo. Mi sufiĉe miris, ke ĝi subite refuroras en Koreujo, sed mi ne plendis, ĉar ankaŭ tiu kanto tre plaĉas al mi. Sed ŝajnis al mi, ke temas pri iom ĝisdatigita versio, ĉar ĝi sonis iomete pli modernstile kun pli fortika drumado kaj basludado.

Nur kiam mi aŭdis ĝin antaŭ kelkaj tagoj ankaŭ en la gimnastikejo, kie mi povis iom pli bone kapti la detalojn pro la plia laŭteco, mi rimarkis, ke fakte temas pri kantado en la Korea lingvo. Tiam mi decidis iom pli esplori la aferon, kaj fine mi retrovis la kanton en Youtube. Evidente temas pri filma muziko. (Ankaŭ la originalo aŭskulteblas kaj rigardeblas ĉe Youtube.)

Do, se eblas traduki ĝin en la Korean, tiam certe ankaŭ en Esperanton, kvankam la teksto estas ialoke iom enigma. Jen mia provizora provo:

Maria

Muziko kaj origina teksto: Jimmy Destrie

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Senzorga ŝia zum’
Silka fajn’, aerum’
Uuu, jam venkas min la plor’

Ignoras min laŭ ŝajn’
Mia koro batas kiel trajn’
Uuu, jam troas la dolor’

Uuu, jes mi vere volas
Volas ami sole ŝin

Marian vi devas vidi
Stultiĝu, mutiĝu, fratul’
Reĝina, ave Maria
Kandelmilionoj kaj plu

Okazis jam la sam’
Al la amik’ pro alia dam’
Bufonigis lin la fajro

Tutnokte sub pluvad’
Obstina kanto de balad’
Frosta estis la hetajro

Jes, mi vere bolas
Uuu, bolas sole nur pro ŝi

Marian […]

Uuu, jes mi vere solas
Uuu, solas ankaŭ apud ŝi

Senpenta ŝia zum’
(Mi volas ŝin inviti dum
Uuu, jam venkas min la plor’

Jen ŝia maksimum’)*
Turnas kapojn per parfum’
Uuu, jam troas la dolor’

Marian […]

[* La tri interkrampaj linioj mankas en iuj versioj. Jen versio sen tiuj linioj (ankaŭ la gitarsolo estas iomete malpli longa…]

2 pensoj pri “Maria”

  1. Mi ĝojas, ke “Maria” de Blondie el la jaro 1999 ankaŭ plaĉas al rokmuzika veterano. Ĝi ja venas el “mia tempo” – jaro, dum kiu mi studis.

    Pri la diversaj versioj mi ne tute certas, sed havas almenaŭ unu ideon: Verŝajne ekzistas du versioj, nome unu albuma kaj unu disketa. Ĝenerale mi preferas la albumajn versiojn, ĉar ili estas kutime la kompletaj, dum la disketaj versioj estis faritaj por la radio (la 3:30-regulo…).

    Kompreneble mi ĝojas pri via provo, traduki la kanton, kaj via saĝeco, nomi la rezulton “provizora”. Mi senprobleme kapablas kanti la tekston. Tamen unu kritikpunkto estas, ke en la refreno perdiĝis grava rimo:

    “Maria – you’ve got to see her
    “Marian – vi devas vidi”

    Ne ĉiam facilas rimarki rimojn en la angla, precipe ne laŭ la ortografio. Sed tiu “ia“-rimo nepre aperu en traduko.

  2. La rimo ne tiom gravas, ĉar ĝi validas nur en iuj dialektoj, kiel ankaŭ la famaj “Gentle Frida, when you see her” kaj “fa, a long long way to go”. Kutime tiaj rimoj perfidas novjorkecon de la kreinto (mi seriozas)!

    Ken

Komentado estas fermita.