Blogo-kolapso

Eble vi rimarkis, ke lastatempe tiu ĉi blogo estis malŝaltita pro teĥnikaj problemoj. Bedaŭrinde pro tro entuziasma forviŝado de spamo mi – Bertilo – sukcesis forviŝi la lastan blogaĵon, kaj ankaŭ multajn el la lastaj komentoj (Birke estas tute senkulpa). Aldone al la malbonŝanco tute mankis rezervaj kopioj de la lasta tempo (ankaŭ tio estis mia kulpo…).

Nun mi almenaŭ per magio restarigis unu perditan blogaĵon, sed multaj komentoj estas senespere forvaporiĝintaj. Mi petas pardonon!

Nun mi devas elpensi ian protekton kontraŭ tiaj katastrofoj…

4 pensoj pri “Blogo-kolapso”

  1. Terure!!! Tiaj katastrofoj ja okazas…eĉ se agordinte ĉiajn eblajn protektojn 🙁 …sed bone rebonvenon!! bonan blogadon 😀

    ni ĵus aldonis vian blogon al kiberio ĉu hazarde vi havas apartan RSS-fluon por Esperantaj afiŝoj?

Komentado estas fermita.