Komentoj pri: Fehler unerwünscht / Eraroj estas nedezirataj

De: Birke
Manolo kaj Blazio, dankon pro viaj komentoj!

Pli ol “eraroj nedezirataj” la titolo estu “eraroj netolerataj”!

Tute prave. Mi mem hezitis tien kaj reen pri la titolo, kaj la “netolerataj” ne venis al mi en la kapon.

Kiaj estas la rezultoj de tio. Vi prezentis negativajn rezultojn (streĉo,

malsukcesoj alproprigi novajn aferojn). Ĉu vi rimarkas nur negatiajn sekvojn

de tiu aliro?

Mi devis pensi iomete pri la demando, ĉu fakte ekzistas io pozitiva en la eraroevitemo. Kredeble ĉie, kie oni uzas efektivajn materialojn. Laû mia preferata instrumaniero, en kiu eraroj apartenas al la lernado, simple ne gravas, ĉu oni uzas unu aû dek slipetojn da papero por lerni bele tondi. Laû la aliro, kiun mi priskribis por Koreujo, oni provas uzi maksimume du slipetojn, idealkaze unu: unue oni aûskultas la klarigon, poste oni tondas senerare. Tio estas pli ekonomia. La amuza afero estas, ke ĝuste la ekonomiaj kialoj ne ludas grandan rolon en la korea sistemo…

De: Manolo
Pli ol “eraroj nedezirataj” la titolo estu “eraroj netolerataj”!

Se tio konsolas vin, la pedagogia paradigmo de mia lando estas tiu kiun vi konas, ne tiu korea: eraroj dum lernado estu vojo al scio kaj la instruistoj nepre tion komprenu kaj gvidu. Eĉ, lastatempe, estas inklino al troindulgemo de eraroj eĉ en ekzamenoj. Ekz., antaŭ du jaroj la ministerio pri edukado sendis cirkuleron al instruistoj de mez-lernejoj, ke la poento “0″ (nulo) estas malpermesita, por eviti psiĥan damaĝon al punito per “nulo”! Oni poentu inter “1″ kaj “10″… stulta direktivo de la pli kaj pli arogantaj pedagogiaj teknikistoj ĉe la ministerio.

La eduk-debato de mia lando estas tre arda, ĉefe en mez-lernejo. Verŝajne, venis generacio de gepatroj (samaĝaj al mi), kiuj tro multe permesas al siaj infanoj, kaj kiuj pretendas ke instruistoj ne plu instruu, sed prefere “eduku” la infanojn, anstataŭ ili mem. Dum mia propra infanaĝo, la instruistoj ankaŭ edukis, kompreneble, sed kiel komplementa tasko al hejma edukado. Nuntempe, hejma edukado simple ne estas pro egoismo de la gepatroj, aŭ pro ties komplikaj vivoj, kun longegaj labor-horaroj kaj farĉitaj de divorcoj kaj inter-edzaj problemoj.

Tiaj gepatroj tre multe koleriĝas kiam infano estas punita, aŭ kiam infano plendas je la instruisto, la gepatroj donas la krediton al sia filo, anstataŭ al la instruisto… do, resume, oni demetis la aŭtoritaton al la instruistoj, kiuj apenaŭ povas regi klas-ĉambron de misedukitaj adoleskantoj. Al tio, oni aldonu la problemon de la enmigrintoj kaj ties apartaj bezonoj… vera ĥaoso!

Sed mi deflankiĝas. Rilate al via rakonto, mi miras pri la kulturaj diferencoj. Laŭ tio kion mi scietas, tia sinteno rilata al eraroj estas dividita ankaŭ de japanoj.

De: blazio vaha
Kara Birke,

la temo, la fenomeno estas ege interesa. Certe estas simile ne nur koncerne lerandon: ĉu temas pri granda disciplino en ĉio? Ĉu en laborejoj estas iel simile?

Kiaj estas la rezultoj de tio. Vi prezentis negativajn rezultojn (streĉo,

malsukcesoj alproprigi novajn aferojn). Ĉu vi rimarkas nur negatiajn sekvojn

de tiu aliro?

Elkore salutas vin

Blazio