Fehler unerwünscht / Eraroj estas nedezirataj

Es ist schon eine Weile her, da rief mich ein koreanischer Kollege an und beschuldigte mich, meinen Teil des FLEX-Sprachtestes schlecht gemacht und mir anscheinend überhaupt keine Mühe gegeben zu haben. Er steigerte sich vollkommen in seine Wut hinein und begann mich regelrecht anzuschreien. Jetzt sei keine Zeit mehr für eine Korrektur, warum ich nicht gleich richtig gearbeitet habe? Er als Teamleiter müsse jetzt alles selbst korrigieren, obwohl er vollkommen im Stress sei und gar keine Zeit habe. Schließlich legte er entnervt auf und ließ mich vollkommen verblüfft zurück. Ich hatte ihm die Aufgaben rechtzeitig vorher geschickt, warum hatte er sie denn nicht schon eher angeschaut? Er hätte mich benachrichtigen und sie mich selbst noch einmal korrigieren lassen können. Wo war das Problem?

Antaŭ jam iom da tempo okazis, ke unu el miaj Koreaj kolegoj altelefonis kulpigante min, ke mi fuŝis mian parton de la lingvotesto FLEX, kaj ke mi ŝajne tute ne klopodis. Li tiom ekscitiĝis en sia kolero efektive ekkriante al mi. Li diris, ke nun ne plu restas tempo por redoni ĝin al korektado, kaj demandis, kial mi do ne tuj laboris ĝuste? Li asertis, ke nun kiel teamestro li devis mem ĉion korekti, kvankam li estis tute sub premo havante neniom da tempo. Fine li tute nervoziĝinte remetis la parolilon lasante min tute konsternita. Mi antaŭe sendis akurate al li la faritan taskon, kial li do ne pli frue ekrigardis ĝin? Li estus povinta sciigi min, kaj mi estus povinta mem korekti ankoraŭfoje. Kie estis la problemo?

Dieser Sprachtest wird an unserer Uni ausgearbeitet. Dabei arbeiten mehrere Kollegen zusammen und die Zusammenarbeit funktionierte so, dass wir alle unsere Aufgaben rechtzeitig zu einem Stichtag ablieferten, der Team-Leiter und ein weiterer Kollege korrigierten sie dann. Manchmal kam es auch vor, dass wir selbst unsere Aufgaben nochmal überarbeiten mussten.

Tiu lingvotesto estas ellaborata ĉe nia universitato. Tiam kunlaboras pluraj kolegoj kaj la kunlaboro funkciis tiel, ke ni ĉiuj liveris niajn faritajn taskojn ĝis certa limdato, la teamestro kaj unu plia kolego poste korektis ilin. Iafoje okazis, ke ni devis mem ankoraŭfoje prilabori niajn taskojn.

Aber Letzteres war sehr selten, und darin liegt meiner Meinung ein Teil des Problems. In Korea sind Fehler oft nichts, woraus man lernen kann, wie man etwas besser macht. Fehler sind schlecht und dürfen einfach nicht passieren.

Sed tio lasta okazis tre malofte, kaj tie troviĝas laŭ mia opinio parto de la problemo. En Koreujo eraroj ofte ne estas io, el kio oni povas lerni, kiel fari pli bone. Eraroj estas malbonaĵoj, kiuj simple ne rajtas okazi.

Ausgenommen vielleicht rein praktische Lerngegenstände wie Schwimmen oder Flöte spielen. Aber selbst in meinem koreanischen Flötenunterricht ist es mir oft passiert, dass die Lehrerin sagte: “Spiel mal da das neue Stück!”, ohne es mir zu erklären oder auch nur einmal vorzuspielen. Und wenn ich dann falsch gespielt habe, dann hieß es gleich: “So doch nicht!”. Dass Lernen Zeit und auch Fehler braucht, damit der Lernende für sich selbst den richtigen Weg findet, das wird hier in Korea nicht so gesehen.

El tio oni eble devas escepti pure praktikajn lernaĵojn kiel naĝado kaj flutludado. Sed eĉ dum mia Korea flutinstruado ofte okazis al mi, ke la instruistino diris: “Provu ludi tiun novan pecon!”, ne klarigante ĝin, nek mem ludante ĝin al mi. Kaj se mi tiam misludis, tiam tuj venis la admono: “Sed ne tiamaniere!”. Ke lernado bezonas tempon kaj eraradon, por ke la lernanto mem povu trovi la ĝustan vojon, tio ne estas kutima vidpunkto ĉi tie en Koreujo.

Auch an der Uni habe ich oft erlebt, wie Studenten mich angstvoll nach Textübersetzungen fragten, die sie als Hausaufgaben bekommen hatten. Ihre Angst war darin begründet, dass es Zensuren dafür geben sollte, dass sie sozusagen neuen Lernstoff gleich ins Reine übersetzen mussten. Das ist ungefähr so, als ob man Prüfungen zum Lernstoff des Semesters gleich am Anfang des Semesters macht. Oder als ob man das Studium mit den Abschlussprüfungen beginnt.

Ankaŭ en la universitato mi ofte spertis, kiel studentoj timoplene demandis al mi pri tekstotradukoj, kiujn ili estis farintaj kiel hejmtaskon. Ilia timo baziĝis sur la ideo, ke ili ricevos notojn, kvazaŭ ili devus tuj perfekte traduki novan lernomaterialon. Estas proksimume tiel, kvazaŭ oni farus testojn pri la semestraj lernaĵoj jam komence de la semestro. Aŭ kvazaŭ oni komencus la studadon per la finaj ekzamenoj.

Ich könnte, auch aus meiner eigenen Erfahrung als Lerner in Korea, noch viele Beispiele anführen und werde das vielleicht an anderer Stelle auch tun. Alle sind sich darin ähnlich, dass eigentlich nicht richtig erklärt wird, oder dass nur erklärt und nicht gemeinsam geübt wird – und dass dann erwartet wird, dass der Lerner automatisch gleich alles richtig macht.
Wenn ich das berücksichtige, dann kann schon verstehen, dass meine Studenten kaum den Mund aufmachen und im Unterricht ganz, ganz leise sprechen. Sie haben Angst und es ist immer das härteste Stück Arbeit, sie verstehen zu lassen, dass Fehler dazugehören und beim Üben gemacht werden dürfen. Wie sonst soll ich herausfinden, was sie noch nicht verstanden haben?

Mi povus aldoni multajn pliajn ekzemplojn, ankaŭ el miaj propraj lernospertoj en Koreujo, kaj tion mi eble aliloke ankaŭ faros. Ĉiu el tiuj ekzemploj similas en tio, ke ne okazis vera klarigado, aŭ ke aperis nur klarigoj sed nenia komuna ekzercado – kaj ke poste oni atendis, ke la lernantoj aŭtomate ĉion tuj faros ĝuste.
Kiam mi atentas tion, mi povas bone kompreni, ke miaj studentoj apenaŭ malfermas la buŝon, kaj ke ili parolas treege mallaŭte en la instruhoroj. Ili timas, kaj estas ĉiam treege pena laboro komprenigi al ili, ke eraroj estas ordinara parto de lernado, kaj ke ili estas tute permesataj en ekzercado. Kiel alie mi povus eltrovi, kion ili ankoraŭ ne komprenis?

Zurück zur eingangs erwähnten Szene. Eine Seite des Problems war also, dass eine Korrektur nach der Abgabe nicht wünschenswert war.
Eine andere Seite war jedoch das Zeitmanagement des Kollegen selbst. Er selbst hatte zwei Wochen lang keinen einzigen Blick auf die Aufgaben geworfen. Erst als es unbedingt erledigt werden musste, hat er sich drangemacht – und festgestellt, dass nun einfach keine Zeit mehr war die Korrektur von mir erledigen zu lassen (selbst, wenn er gewollt hätte). Und so sind dann die Nerven mit ihm durchgegangen – und er hat sich da hineingesteigert und angefangen zu schreien. Das wiederum erinnert an das Verhalten von Koreanern bei Streit.

Reen al la komence menciita sceno. Unu flanko de la problemo do estis, ke postkorektado post la transdono de la taskoj en si mem ne estis dezirata.
Alia flanko estis tamen la tempodisponado de la kolego. Li mem dum du semajnoj tute ne rigardis la faritan taskon. Nur kiam tio jam nepre estis farenda, li ekagis – kaj tiam li konstatis, ke simple ne plu restas tempo redoni al mi la taskon por korektado (eĉ se li tion dezirus). Kaj tial li perdis la nervojn – kaj li ekscitegiĝis kaj komencis krii. Kaj tio denove memorigas pri la Korea minaca aliro al konflikto.

Und jetzt erzählt er überall im Kollegenkreis herum, dass ich schlecht gearbeitet habe!

Kaj nun li disrakontas ĉie en la kolegaj rondoj, ke mi malbone laboris!

3 pensoj pri “Fehler unerwünscht / Eraroj estas nedezirataj”

  1. Kara Birke,

    la temo, la fenomeno estas ege interesa. Certe estas simile ne nur koncerne lerandon: ĉu temas pri granda disciplino en ĉio? Ĉu en laborejoj estas iel simile?

    Kiaj estas la rezultoj de tio. Vi prezentis negativajn rezultojn (streĉo,
    malsukcesoj alproprigi novajn aferojn). Ĉu vi rimarkas nur negatiajn sekvojn
    de tiu aliro?

    Elkore salutas vin

    Blazio

  2. Pli ol “eraroj nedezirataj” la titolo estu “eraroj netolerataj”!

    Se tio konsolas vin, la pedagogia paradigmo de mia lando estas tiu kiun vi konas, ne tiu korea: eraroj dum lernado estu vojo al scio kaj la instruistoj nepre tion komprenu kaj gvidu. Eĉ, lastatempe, estas inklino al troindulgemo de eraroj eĉ en ekzamenoj. Ekz., antaŭ du jaroj la ministerio pri edukado sendis cirkuleron al instruistoj de mez-lernejoj, ke la poento “0” (nulo) estas malpermesita, por eviti psiĥan damaĝon al punito per “nulo”! Oni poentu inter “1” kaj “10”… stulta direktivo de la pli kaj pli arogantaj pedagogiaj teknikistoj ĉe la ministerio.

    La eduk-debato de mia lando estas tre arda, ĉefe en mez-lernejo. Verŝajne, venis generacio de gepatroj (samaĝaj al mi), kiuj tro multe permesas al siaj infanoj, kaj kiuj pretendas ke instruistoj ne plu instruu, sed prefere “eduku” la infanojn, anstataŭ ili mem. Dum mia propra infanaĝo, la instruistoj ankaŭ edukis, kompreneble, sed kiel komplementa tasko al hejma edukado. Nuntempe, hejma edukado simple ne estas pro egoismo de la gepatroj, aŭ pro ties komplikaj vivoj, kun longegaj labor-horaroj kaj farĉitaj de divorcoj kaj inter-edzaj problemoj.

    Tiaj gepatroj tre multe koleriĝas kiam infano estas punita, aŭ kiam infano plendas je la instruisto, la gepatroj donas la krediton al sia filo, anstataŭ al la instruisto… do, resume, oni demetis la aŭtoritaton al la instruistoj, kiuj apenaŭ povas regi klas-ĉambron de misedukitaj adoleskantoj. Al tio, oni aldonu la problemon de la enmigrintoj kaj ties apartaj bezonoj… vera ĥaoso!

    Sed mi deflankiĝas. Rilate al via rakonto, mi miras pri la kulturaj diferencoj. Laŭ tio kion mi scietas, tia sinteno rilata al eraroj estas dividita ankaŭ de japanoj.

  3. Manolo kaj Blazio, dankon pro viaj komentoj!

    Pli ol “eraroj nedezirataj” la titolo estu “eraroj netolerataj”!

    Tute prave. Mi mem hezitis tien kaj reen pri la titolo, kaj la “netolerataj” ne venis al mi en la kapon.

    Kiaj estas la rezultoj de tio. Vi prezentis negativajn rezultojn (streĉo,
    malsukcesoj alproprigi novajn aferojn). Ĉu vi rimarkas nur negatiajn sekvojn
    de tiu aliro?

    Mi devis pensi iomete pri la demando, ĉu fakte ekzistas io pozitiva en la eraroevitemo. Kredeble ĉie, kie oni uzas efektivajn materialojn. Laû mia preferata instrumaniero, en kiu eraroj apartenas al la lernado, simple ne gravas, ĉu oni uzas unu aû dek slipetojn da papero por lerni bele tondi. Laû la aliro, kiun mi priskribis por Koreujo, oni provas uzi maksimume du slipetojn, idealkaze unu: unue oni aûskultas la klarigon, poste oni tondas senerare. Tio estas pli ekonomia. La amuza afero estas, ke ĝuste la ekonomiaj kialoj ne ludas grandan rolon en la korea sistemo…

Komentado estas fermita.