De Birke, 16 Januaro 2009, 0:32

“Wenn man etwas hört und sieht, behält man es besser, als wenn man es nur hört. Noch besser prägt sich etwas ein, das man selbst macht.”
Diese Grundsätze haben sich koreanische Museen und Ausstellungen auf ihre Fahnen geschrieben. Nicht nur, dass es viele Nachstellungen von Dorfleben oder Herstellungsprozessen gibt, sondern es gibt auch überall, wo man etwas besichtigen kann, einen sogenannten cheheomjang, also einen Ort, an dem man selbst erleben kann, wie sich bestimmte Arbeiten anfühlen. Da kann man beispielsweise auf Kunstausstellungen unter Anleitung erfahrener Helfer Stoff batiken, koreanische Papierkunst machen oder Anhänger mit Emaillefarbe bemalen. Man kann im Papiermuseum sein eigenes Stück Papier herstellen. Man kann auf der Teeplantage von Boseong an einer bestimmten Stelle Tee selbst pflücken und trocknen. Stempel, Papierdrucke oder einfach nur das Anziehen von historischen Kleidern – all das ist cheheom, Erfahrung am eigenen Leib.

“Se oni aŭdas kaj vidas ion, oni memoras ĝin pli bone, ol se oni ĝin nur aŭdas. Eĉ pli bone fiksiĝas en la memoro tio, kion oni mem faras.”
Tiujn principojn la Koreaj muzeoj kaj ekspoziciejoj adoptis kiel devizon. Ne nur troviĝas multaj historiaj rekreoj de vilaĝa vivo aŭ produktadoprocezoj, sed krome ekzistas ĉie, kie oni povas ion rigardi, tiel nomata cheheomjang, t.e. loko, en kiu oni povas mem sperti, kiel iuj taskoj sentiĝas. Tie oni ekzemple povas en artekspozicioj, sub gvido de spertaj helpantoj, batiki ŝtofojn, krei Korean paperarton aŭ farbi ornamaĵojn per emajlo. En papermuzeoj oni povas produkti propran paperpecon. En la teplantejo de Boseong oni povas en unu loko mem pluki kaj sekigi teon. Stampado, paperpresado aŭ simple nur surmetado de historiaj vestaĵoj – ĉio tia estas cheheom, spertado proprakorpa.

Selbst machen: Papierkunst Selbst machen: Batik

Sehr makaber mutet das alles allerdings im Historischen Gefängnis von Seodaemun an.

Ja tre makabran impreson ĉio tio donas en la historia malliberejo de Seodaemun.

Seodaemun-Gefängnis: Eingang

Im einstigen Hauptgefängnis der japanischen Besatzer für die koreanischen Patrioten wird mit schockierenden Fotos und blutigen Nachstellungen sehr naturgetreu dargestellt, wie die Japaner die Koreaner gefoltert und misshandelt haben. Da sitzen Puppen in Gefängniszellen, da sieht man nachgestellte Hinrichtungs- oder Folterszenen in Miniatur und in Lebensgröße – alles mit viel Blut an den Wänden und mit Schreien, Weinen und Befehlen ausgeschmückt, damit sich der Besucher auch wirklich ganz genau vorstellen kann, wie schlimm das alles war. Viel Platz für gedankliche Freiräume bleibt nicht, obwohl das vielleicht sogar wirkungsvoller wäre. Ich jedenfalls finde es manchmal grausiger, Beschreibungen der Gräueltaten zu lesen und mir vorzustellen, als Nachstellungen zu sehen.

En tiu iama ĉefmalliberejo de la Japanaj okupaciantoj, kie oni tenis la Koreajn patriotojn, oni per ŝokaj fotoj kaj sangaj rekroj prezentas, kiel la Japanoj torturis kaj mistraktis la Koreojn. Tie sidas pupoj en malliberejaj ĉeloj, tie oni vidas rekreitajn ekzekutadajn aŭ torturadajn scenojn en miniatura formo kaj en natura grando – kaj ĉio estas akompanata de multa sango sur la muroj, kaj de sonoj de kriado, plorado kaj komandoj, por ke la vizitanto povu vere tre ekzakte imagi, kiel terura ĉio estis. Restas apenaŭ spaco por propra imagado, kvankam tio eble eĉ estus pli efika. Ĉiuokaze al mi iafoje estas pli terure, kiam mi legas priskribojn de hororaĵoj kaj mem imagas, ol kiam vi vidas rekreojn.

In dieses Gefängnis dürfen auch Besucher unter 14 Jahren. Und damit schon Kinder am eigenen Leib erfahren, wie es den Märtyrern um 1920 ging, können sie sich mal in eine Gefängniszelle einsperren lassen – allerdings wohl doch nur in der Gruppe, wie das Foto zeigte. Sie können sich auch an den Verhörtisch setzen, Auge in Auge mit den japanischen Folterern. Sie können als Angeklagter vor einem Tribunal stehen. Und sie können sich — nein, der Exekutionsstuhl war explizit nicht für Kinder und Schwangere.

En tiu malliberejo ankaŭ vizitantoj malpli ol 14-jaraĝaj rajtas eniri. Kaj por ke infanoj proprakorpe jam povu sperti, kiel estis por la martiroj de 1920, ili povas provi enŝlosigi sin en malliberejan ĉelon – sed ŝajne tamen nur en grupoj, kiel montras la foto. Ili ankaŭ povas sidiĝi ĉe la pridemandada tablo, vidalvide kun la Japanaj torturistoj. Ili povas stari antaŭ tribunalo kiel akuzito. Kaj ili povas — ne, la ekzekuta seĝo estis eksplicite ne por infanoj kaj gravedulinoj.

Seodaemun-Gefängnis: Seodaemun-Gefängnis: Exekutionserfahrung

PS: Auf den Hinrichtungsstuhl haben meine deutsche Freundin und ich uns nicht getraut. (Ergänzung: Und zwar deshalb nicht, weil dort auf einem Schild groß und dick “Danger” stand. Diese ausdrückliche Warnung vor Gefahren ist für Korea eher ungewöhnlich!) Aber zwei Koreaner, die wirklich alles ausprobiert haben, was man ausprobieren konnte, haben uns demonstriert, dass tatsächlich nichts passiert. Der Stuhl wackelt nur so, als wenn die Falltür sich öffnen könnte. Gruselig genug!

PS: Mi kaj mia Germana amikino ne kuraĝis eksidi sur la ekzekutan seĝon. (Aldono: Nome pro tio, ĉar tie sur ŝildo aperis grande kaj grase la vorto “Danger”. Tia eksplicita averto pri danĝeroj estas iom nekutima por Koreujo!) Sed du Koreoj, kiuj vere elprovis ĉion, kion oni entute povis elprovi, demonstris, ke efektive okazas nenio. La seĝo nur iom ŝanceliĝas, kvazaŭ la plankopordo povus malfermiĝi. Tute sufiĉe timige!

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte

Vi povas ĉiam ajn aldoni komenton per la formularo ĉe la paĝofino.

Ĝis nun neniuj komentoj al la afiŝo

  1. Ankoraŭ neniu komento

Aldoni komenton.

(Por testi, ĉu vi estas homo aŭ roboto.)



Sekvi komentojn pri tiu ĉi kontribuo pere de distribuo laŭ RSS 2.0.