Komentoj pri: Warum ich nicht so bald etwas über Nordkorea erzählen werde / Kial mi ne tiel baldaŭ rakontos ion pri Nordkoreujo

De: Kunar
Mi plene konsentas kun la unua komento de Kalle Kniivilä. Kelkaj frazoj tiom rekte kaj trafe esprimas, kion mi pensas, ke mi surpriziĝis.

Ĉu vi tamen opinias, ke la ĵurnalistoj, kiuj efektive vizitas Nordan Koreion, agas malĵurnalisme kaj ne raportas ĉion kion ili vere vidas, sed nur tiujn partojn de la viditaĵo, kiuj fortigas la antaŭjuĝojn? Aŭ ĉu mi iel miskomprenis vin?

Fakte ekzistas la tendenco en la Germana gazetaro, prezenti nekonatajn aferojn kiel minacojn kaj tiel subteni la timemon de la ĝenerala popolo. “Kies panon mi manĝas, ties kanton mi kantas” estas la devizo ĉe multaj ĵurnalistoj. Malmultaj havas la kuraĝon montri al la homoj, ke ili profunde malpravas.

Sed tio ĉi tie estas la eblaj etaj kromefikoj de la forta medikamento “malferma raportado”. Riskoj ĉiam ekzistas, sed necesas konscii, kiu estas la pli malgranda. Laŭ mi pli gravas sencenzuraj artikoloj. La plej bona rimedo kontraŭ supozata tendenca raportado ne estas neniu raportado, sed pli bona, alia raportado, kiu konsideras pli multajn faktojn kaj vidpunktojn.

Estis kaj estas ĉiam denove ĵurnalistoj, kiuj “kamuflis” sin kiel turistoj aŭ io alia, vojaĝis al Nordkoreujo kaj tie serĉis nur pruvojn por siaj antaŭjuĝoj.

Mia antaŭjuĝo estas, ke lando kun tiaj reguloj estas malforta kaj ne povas oferti al siaj enloĝantoj la vivonivelon, kiu eblas en libera socio. Sen la eblo libere moviĝi oni ne havas ŝancon, perdi siajn antaŭjuĝojn.

Birke, vi povas agi kiel la brava soldato Ŝvejk kaj sekvi la peton/ordonon laŭvorte, sed tiel, ke ĝi efikas male. Ekzemple vi povas detale raporti pri la bonaj flankoj, sed lasi spacon por la malbonaj aferoj. Anstataŭ priskribi ilin, vi nur lasas blankan alineon. Ne montru fotojn tie, sed nigrajn kestojn. Kaj supre de ĉio faru detalan indekson, kiu priskribas kaj la facilajn kaj la problemajn punktojn (ekzemple “floroj en la parko”, “afableco de la homoj”, “libereco de la gazetaro”). Tiel vi evitas, skribi pri la neŝatataj temoj, sed klare montras, ke kaj kie ili ekzistas.

De: Kosmopolan
Mi ĵus revenis de vizito al la Senmilitigita Zono inter norda kaj suda Koreio kaj mi povas diri al vi ke ankaŭ en suda Koreio ekzistas multaj reguloj, kiuj ŝajnas absurdaj al eksterlandanoj, pri tio kion oni rajtas foti kaj kion ne. Ekzemple, oni ne rajtas foti iun ajn soldaton (mi tamen faris) kaj oni ne rajtas foti la vidon al Norda Koreio, kvankam oni rajtas rigardi ĝin tra teleskopo se oni pagas tion.

Dum la pasinta jaro mi vizitis Nordan Koreion kiel ĵurnalisto – kune kun granda grupo de aliaj ĵurnalistoj. Okazis iu incidento kie ĵurnalisto fotis iujn lokajn homojn sen ilia permeso kaj ili koleriĝis. Ilia sinteno estis: Ni ne estas bestoj en zoologia ĝardeno. Vi ne rajtas foti nin sen nia konsento.

Tio estas pensmaniero kiu ne harmonias kun la pensmaniero de okcidentuloj. Verŝajne ĝi ŝanĝiĝos postkiam la nordkoreoĵ pli alkutimiĝos al eksterlandanoj kaj speciale al ĵurnalistoj.

Tamen, mi devas konsenti kun Birke ke multaj ĵurnalistoj simple skribas tiujn aferojn kiuj ŝajnas konfirmi la antaŭjuĝojn de siaj patronoj. Malofte oni vidas raportojn kiuj ne ripetas kliŝeojn kiel “la stalinisma lando” kie ĉio estas “griza”. Pro tio ne surprizas min ke la nordkoreoj estas misfidemaj pri eksterlandaj ĵurnalistoj.

Nu bone, vi ĉiuj legis la negativajn raportojn. Sed ĉu vi sciis ke inter la atingaĵoj de tiu lando estas kompatoplena prizorgado de infanoj, antaŭ ĉio por militorfoj; radikala ŝanĝiĝo de la pozicio de virinoj; senpagaj loĝlokoj, senpaga sanprovizo kaj preventema medicino; kaj niveloj de infana mortemeco kaj vivespero por plenkreskuloj kompareblaj al tiuj de la plej multaj disvolviĝintaj landoj ĝis la naturaj katastrofoj de antaŭ kelkaj jaroj.

Pri tiu temo mi rekomendas la libron “North Korea” de Bruce Cummings.

De: Kalle Kniivilä
Nu, el la vidpunkto de la lokaj loĝantoj, la regulo pri deviga akompanado de eksterlandanoj certe estas unu el la malplej ĝenaj, ĉar ĝi trafas nur eksterlandanojn.

Mi imagas, ke pli ĝene por la lokaj loĝantoj estas ekzemple la fakto, ke ili devas pagi multe da mono al siaj ŝtataj labordonantoj, por la rajto ne labori en la ŝtata laboro por kiu oni apenaŭ ricecas salajron, sed anstataŭe fari alian laboron, per kiu ili ja povas gajni monon.

Aliflanke ĉio tio tre similas la situacion en Sovetio dum la lastaj jaroj de la ekzisto de la lando, do oni povas esperi, ke io ŝanĝiĝos. Ja jam okazis multaj ŝanĝoj, kiel eblas legi en ĉi tiu interesega teksto:

North Korea’s Transformation: Famine, Aid and Markets

De: Birke
Kalle, dankon pro la korekto! Jes, tio estis ĝeneraligo de mia flanko. Kaj vidu, kiel facile eblas miskompreni ion ajn pro nura interpreto el la propra vidpunkto.

kaj mi ne dubas, ke ankaŭ la loĝantoj de la lando malŝatas diktatorecajn regulojn. Sed eĉ se ili kuraĝas opinii tin, mi supozas ke ili ne rajtas diri tion.

Jes, ankaŭ mi certas, ke ili ne rajtas diri tion, se ili kuraĝas opinii. Sed eble iuj nordkoreoj ekzemple tute libervole opinias, ke estas tute ĝuste, ke eksterlandanoj estu ĉiam akompanataj aŭ fotu nur la aferojn, kiujn ili opinias belaj. Por ni tiu regulo restas diktatoreca, por la homoj tie temas pri eble – gastamo…

De: Kalle Kniivilä
Mi fakte ne diris, ke mi malŝatas la landon. Mi ja malŝatas diktatorecajn regulojn, kaj mi ne dubas, ke ankaŭ la loĝantoj de la lando malŝatas diktatorecajn regulojn. Sed eĉ se ili kuraĝas opinii tin, mi supozas ke ili ne rajtas diri tion.

Mi mem en miaj blogaĵoj ofte eldiras tre kritikajn opiniojn pri la regantoj de Rusio, iliaj diversaj stultaj agoj kaj malŝatindaj decidoj. El tio iuj faras la konkludon, ke mi malŝatas Rusion. Nenio povus esti pli malĝusta.

Same, en Libera Folio ofte aperas tekstoj kiuj kritikas diversajn fenomenojn en la Esperanto-movado. Ĉu tio signifas, ke la aŭtoroj de la koncernaj tekstoj malŝatas Esperanton?