Warum ich nicht so bald etwas über Nordkorea erzählen werde / Kial mi ne tiel baldaŭ rakontos ion pri Nordkoreujo

Ich weiß, dass jetzt natürlich alle darauf warten, dass ich auch von Nordkorea selbst erzähle. Das wird aber leider nicht so bald passieren. Denn ich stecke in einem Dilemma: Die (europäische) Organisation, die mich eingeladen hat, hat mich gebeten, nichts zu publizieren. Oder, wenn ich schon was erzähle, dann nur das Schöne.

Mi scias, ke nuntempe kompreneble ĉiuj atendas, ke mi rakontos ankaŭ pri Nordkoreujo mem. Sed ĝuste tio ne tiel baldaŭ okazos. Mi estas en dilemo: La (eŭropa) organizo, kiu invitis min, petis min ne publikigi ion. Aŭ, se mi entute rakontos ion, nur pri la bonaj aferoj.

Ich kann das ein bisschen verstehen. Es gab und gibt immer wieder Journalisten, die als Touristen oder was anderes getarnt nach Nordkorea gereist sind und dort nur nach Beweisen für ihre Vorurteile gesucht haben. Es war gar keine Bereitschaft da, in irgendeiner Weise Verständnis für das Land aufzubringen. Dementsprechend negativ waren die Artikel, und dementsprechend sauer waren auch die Nordkoreaner (lassen wir mal die Diskussion außer Acht, dass Journalisten als Journalisten meist gar nicht fahren können, und dass Journalisten im Land anders behandelt werden als Touristen und Touristen wiederum anders als ortsansässige Ausländer, die sich tatsächlich ohne ständige Begleitung frei in Pyongyang bewegen können). Weil Reisebüros oder andere Organisationen aber mit nordkoreanischen Menschen zu tun haben, zu denen sie ein vertrauensvolles Verhältnis unterhalten, möchten sie die auch nicht in Schwierigkeiten bringen. Und so lässt sich jetzt z.B. Koryo Tours wohl von seinen Touristen schriftlich geben, dass sie nichts über die Reise veröffentlichen, auch keine Fotos.

Mi iomete povas kompreni tion. Estis kaj estas ĉiam denove ĵurnalistoj, kiuj “kamuflis” sin kiel turistoj aŭ io alia, vojaĝis al Nordkoreujo kaj tie serĉis nur pruvojn por siaj antaŭjuĝoj. Neniel ili pretis iel provi kompreni la landon. Laŭ tio la artikoloj estis negativaj, kaj la nordkoreoj estis ofenditaj (ni NE eniru ĉi tie la diskuton, ke ĵurnalistoj plej ofte ne povas iri kiel ĵurnalistoj, kaj ke oni traktas ĵurnalistojn en la lando alimaniere ol turistojn, kaj turistojn denove alimaniere ol eksterlandanojn, kiuj vivas en Pjongjango kaj vere povas moviĝi libere kaj sen ĉiama akompananto en Pjongjango). Ĉar vojaĝagentejoj aŭ aliaj organizoj rilatas kun nordkoreaj homoj al kiuj ili havas fidoplenan rilaton, ili ne volas kaŭzi al ili malfacilaĵojn. Kaj tial nun ekzemple Koryo Tours postulas skriban konfirmon de siaj turistoj, ke ili nenion publikigos pri la vojaĝo, ankaŭ neniujn fotojn.

Ich möchte nicht, dass meine Bekannten in Pyongyang Schwierigkeiten mit den koreanischen Partnern haben, wenn ich hier was über meine Reise nach Nordkorea erzähle. Dass mir aber praktisch verboten wird, was zu schreiben, ist aber auch schade, denn ich hätte tatsächlich viel Gutes zu erzählen. Wenn aber von mir verlangt wird, dass ich Dinge schönrede bzw. Unangenehmes verschweige, dann halte ich das auch für die falsche Strategie (die entgegengesetzt dem o.g. Journalistenverhalten steht). Und es sagt auch eine Menge über das Land.

Mi ne volas, ke miaj konatoj en Pjongjango havu malfacilaĵojn kun la koreaj partneroj, se mi ĉi tie rakontas ion pri mia vojaĝo al Nordkoreujo. Sed ke oni praktike malpermesas al mi skribi ion, estas ankaŭ domaĝe, ĉar mi vere povus rakonti multon bonan. Se oni tamen postulas de mi, ke mi plibeligu aferojn dum la rakontado aŭ ke mi prisilentu malagrablaĵojn, mi opinias tion same malĝusta strategio (la malo al la antaŭe menciita ĵurnalistokonduto). Kaj ankaŭ tio diras multon pri la lando.

Ich habe mich noch nicht entschieden, was ich mache. Im Moment lasse ich die Erlebnisse sich setzen und überarbeite meine ca. 600 Fotos. Die schönsten werde ich sicher bald auf meine Seite stellen. Das lasse ich mir nicht verbieten, es sind ja auch keine spektakulären Fotos, die man in Pyongyang macht. Ich habe auch keine Angst, sondern ich muss mir darüber klarwerden, was ich in Zukunft mit Nordkorea machen möchte. Wenn ich nochmal hinwill, dann sollte ich vielleicht der Bitte um Nichterzählen entsprechen.

Mi ankoraŭ ne decidis, kion mi faros. Momente mi lasas la travivaĵojn trankviliĝi kaj prilaboras miajn ĉirkaŭ 600 fotojn. La plej belajn mi certe baldaŭ metos sur mian paĝon. Tion mi ne lasas malpermesi al mi, ja ne estas fotoj kun aparte danĝera enhavo, kiujn oni faras en Pjongjango. Mi krome ne timas, sed mi devas klare pripensi, kion mi volas fari estonte pri Nordkoreujo. Se mi volas iri denove, mi eble plenumu la peton pri nerakontado.

PS: Mich würden schon andere Meinungen dazu interessieren: Soll ich trotz allem erzählen? Oder soll ich den Kompromiss eingehen und die schönen Erlebnisse betonen? Oder soll ich es ganz lassen mit dem Erzählen hier in schriftlicher Form? Oder gibt es einen anderen Ausweg?

PS: Interesus min aliaj opinioj pri tiu problemo: Ĉu mi tamen rakontu? Aŭ ĉu mi kompromisu kaj akcentu la belajn travivaĵojn? aŬ ĉu mi tute forgesu pri rakontado ĉi tie en skriba formo? Aŭ ĉu ekzistas alia elturniĝo?

11 pensoj pri “Warum ich nicht so bald etwas über Nordkorea erzählen werde / Kial mi ne tiel baldaŭ rakontos ion pri Nordkoreujo”

  1. Estas vere nekredeble, ke oni postulas de turistoj “nenion publikigi” pri sia vizito en Norda Koreio. Kiel vi mem diris, jam tiu fakto multon klarigas pri la lando. Se mi ĝuste komprenas, vi mem tamen ne subskribis ian formalan sindevigon?

    Kiel fari, tion vi devas kompreneble mem decidi. Se vi deziras refoje viziti la landon, supozeble vi devos iugrade sekvi tiujn strangajn regulojn. Rakonti nur bonajn kaj belajn aferojn evidente estus ebla kompromiso, kaj ne vere mensoge, kaze ke vi klare dirus, ke vi povas rakonti nur pri bonaĵoj, kaj estas devigita silenti pri malbonaĵoj. Tiam tamen ĉiuj legantoj kompreneble imagus al si multe pli terurajn malbonaĵojn, ol tiuj, pri kiuj vi sentas vin devigata silenti.

    Cetere interesas min via mencio pri ĵurnalistoj, kiuj en Norda Koreio nur “serĉas pruvojn por siaj antaŭjuĝoj”, kaj ne provas “kompreni la landon”. Mi estas ĵurnalisto, kaj mi havas la antaŭjuĝon, ke Norda Koreio estas postrestinta diktatura lando sen ajna esprimlibereco, kun tre malalta vivnivelo por ordinaraj homoj. Se mi veturus al Norda Koreio kaj vidus malpruvon de iu ajn el tiuj “antaŭjuĝoj”, mi absolute ne fermus miajn okulojn al tio, sed male tuj raportus tion al la tuta mondo, ĉar tio estus vera novaĵo. Ĉu vi tamen opinias, ke la ĵurnalistoj, kiuj efektive vizitas Nordan Koreion, agas malĵurnalisme kaj ne raportas ĉion kion ili vere vidas, sed nur tiujn partojn de la viditaĵo, kiuj fortigas la antaŭjuĝojn? Aŭ ĉu mi iel miskomprenis vin?

    Cetere la plej interesa raporto pri Norda Koreio, kiun mi vidis, estis en iu rusa magazino, pri tute permesita vizito de rusiaj ĵurnalistoj. Se mi ĝuste memoras, unu el la ĵurnalistoj matene elŝteliĝis el la hotelo, promenis en la urbo, vizitis la ĉefan stacidomon de Pjonjango kaj tie aĉetis tre bongustan korean manĝaĵon en luksa kiosko de tujmanĝoj. Li ne havis lokan monon, sed proponis dolarojn, kaj la vendistino vokis la estron de la kiosko, kiu ŝanĝis la monon je bona kurzo. Tiuj detaloj kompreneble iom mirigis min, sed samtempe oni devas memori, ke (denove laŭ miaj antaŭjuĝoj) Pjongjango estas elita urbo tute diferenca de la cetera lando, urbo kie rajtas loĝi nur elektitaj homoj.

    Ĉio, kion vi povus rakonti por nuancigi antaŭjuĝojn kompreneble estus tre interesa. Estos bedaŭrinde, se vi nenion povos rakonti – sed mi tre bone komprenas vian dilemon.

  2. Nu, kompreneble vi devas fari kion kiu estas al vi la plej bona. Tamen ĉu la afero vere estas elekto inter laŭdo kaj kritiko? Ĉu simpla neŭtrala priskribo ne eblas? Ekzemple, mi ofte legas ke la stratoj en Nordkoreaj urboj havas malmultajn aŭtojn. Se tio estas vera, vi povas skribi tio sen la aldona kritiko “tio estas ĉar la nordkoreoj estas malriĉaj kaj ne posedas aŭtojn”. Eble vera kredanto de la ĵuĉe-ideologio opinias ke la manko de aŭtoj estas bona afero char bicikloj estas pli sanaj, ktp.

  3. Dankon, Kalle kaj Jonatan, pro viaj komentoj!

    Mi ne subskribis ion pri nepublikigado. Mi mem estas ekscitita pri rakontado kaj volas rakonti, kaj mi sufiĉe elreviĝis, kiam venis tiu peto. Unu eblo estos rakonti ie anonime kaj en E-o. Mi ne pensas, ke tio estos spurebla. Sed denove: mi ankaŭ ne vidis kaj spertis teruraĵojn! Kelkaj aferoj tamen estis malagrablaj, kiel ekz. la daŭra malpermesado foti ion – kaj rimarkinde tiuj petoj venis ne de la koreoj, sed de miaj germanaj gastigantoj. Sur fotoj definitive estu nur la bonegaj, belegaj aferoj, neniuj domoj konstruataj, neniuj simplaj homoj sur la strato, neniuj pontoj, neniuj policistinoj, neniuj soldatoj (kiuj abundas). Mi ne certe ne estas iu, kiu fotadas homojn el unumetra distanco, des pli en iu mizera stato. Ankaŭ ĉi tie en la sudo mi neniam kuraĝas foti la drinkulojn kaj senhejmulojn en la Seula stacidomo, kvankam mi ŝatus, ĉar mi opinias, ke ili apartenas al la tuta bildo de la lando. Sed mi simple ne kuraĝas. En Nordkoreujo la tento foti homojn tamen estas pli granda, mi supozas, ke la kialo estas spito. Ĝuste ĉar oni prefere fotu la belajn aferojn, oni ĉiam sentas sin trompita kaj nepre volas montri ankaŭ la alian flankon. Tiun senton mi ĉiufoje havis, kiam mi vizitis la landon.

    Tio estas unu el la problemo de ĵurnalistoj. Mi scias, ke vi, Kalle, estas ĵurnalisto kaj mi jam timis, ke vi eble ofendiĝos. Por la nordkoreoj ĵurnalistoj estas danĝeraj kaj nekalkuleblaj (same kiel eksterlandanoj entute), ĉar ili ne lasas sin devigi skribi nur unuflanke pri la bonaĵoj. La (malĝusta) reago estas malpermesi al ili eniri la landon. Do, ili volas raporti kaj serĉas aliajn vojojn, nome ili venas kiel turistoj. Al turistoj kiel gastoj tamen oni same volas montri nur la bonegajn aferojn (kiel statuojn kaj heroo-tombejojn) kaj ne komprenas, ke ili estus pli kontentaj, se ili rajtus simple promeni laŭ la strato kaj sidi inter ordinaraj homoj. Sed ĝuste tio ne eblas en Nordkorujo, kaj ĉu oni ne respektu tion same kiel en aliaj landoj la fakton, ke oni vestu sin bone antaŭ ol eniri preĝejon? La frustriĝo ĉe tiuj turisto-ĵurnalistoj estas granda, kaj ili komencas forelekti ĉion, kio eble dirus ion bonan pri la lando. Restas en la raporto la mallibereco de ĉiu moviĝo, la malpermeso pri fotado kaj la “ombroj”, do, la korea interpretisto/gvidanto, sen kiu oni ne rajtas fari unu solan paŝon kiel eksterlandano.

    Ĉu vi tamen opinias, ke la ĵurnalistoj, kiuj efektive vizitas Nordan Koreion, agas malĵurnalisme kaj ne raportas ĉion kion ili vere vidas, sed nur tiujn partojn de la viditaĵo, kiuj fortigas la antaŭjuĝojn? Aŭ ĉu mi iel miskomprenis vin?

    Jes, mi opinias, ke efektive bonaj flankoj estas forelektitaj (mi legis multajn tiajn raportojn, kaj ili tre samas), ĉar oni devas decidi pri iu vidpunkto. Ofte ĵurnalistoj elektas montri la grizecon, la deprimiĝon, la militismon (kantoj, marŝado) kaj kompreneble la kulton pri la granda kaj kara gividantoj. Ĉio tia ekzistas, sed ili ne mencias la afablecon de la homoj, kun kiu oni rilatas (kaj laŭ mi tute ne ludas rolon, ke ili rajtas rilati al eksterlandanoj). Ili estas home afablaj, kiel la istoj de fluglinio, kiujn mi menciis. Kaj mi persone ĉi-foje preskaŭ ne rimarkis la kulton. Ĉie kompreneble pendas la du bildoj, oni kantas pri ili, sed krome mi ne multe ĝeniĝis.

    Mi donu ekzemplon: Kiam oni iras al la amasgimnastiko Arirang, ofte pasas grupoj de infanoj. Ofte ili estas la agantoj en la spektaklo. Ili (male al la tempo de mia dua vizito en 1996) ridas, salutas kaj eĉ mansvingas. Kiel vi interpretus tion? Ke ili devas fari tion? Ke Pjongjango estas granda scenejo nur por la eksterlandanoj? Aŭ ke ili estas fieraj kaj volas saluti sian publikon? „Normala“ ĵurnalisto kun 90-procenta certeco elektus la interpreton pri la granda scenejo – ĉar li havas la antaŭjuĝon, ke ajna nordkoreo ne rajtas decidi ion ajn mem.

    Nordkoreujo estas granda mistero, kaj plena je surprizoj, sed ankaŭ je frustriĝo. Mi donu alian ekzemplon (kaj rimarku, ke mi ankoraŭ ne oficiale rakontas ;-): Mi havis la grandan bonŝancon, povi esti kune kun miaj konatoj en Pjongjango. Ili jam delonge vivas kaj laboras tie, kaj povas vere libere iri ien ajn. Ni do pensis, ke, ĉar mi loĝis ĉe ili, ili povas „zorgi“ pri mi kaj ke ni povas liberigi mian ombron (cetere, tre afabla 20-jara studentino de la angla, kiun ni volonte kunportis ĉien kun ni…). Mi do pasigis tre, tre belan semajnfinon, kun la iluzio esti libera. Ni iris al muzeo kaj arta ekspozicio, mi babilis en la korea kun la homoj tie (pri ne tre profundaj temoj, sed parenteze, tion mi ĉi tie en nia sudkorea najbareco same ne faras). Ni iris al la amasgimnastika spektaklo, kaj dimanĉon mi havis la ŝancon iri al Diservo en unu el la du kristanaj preĝejoj de Pjongjango kaj poste migri en tre bela montaro apud Pjongjango. Tie en la montaro mi vidis homojn pikniki kaj amuziĝi kaj festegi – mi ne scias, ĉu temis pri aparte privilegitaj homoj. Mi vidis homojn surstrate kun ciferecaj fotiloj. Kaj finfine mi vizitis bazaron, plenplenan je homoj riĉaspektaj kaj malriĉaspektaj, kun ĉiuj ajn varoj – enlandaj kaj eksterlandaj.
    Sed – kaj nun venas la parto, pri kiu mi prefere devus silenti – lundon venis la malvarma duŝo: mi kiel gasto, kiu ne ĉiam loĝas en Pjongjango, kompreneble ne rajtis iri sola ien ajn. Mi devus esti kun mia studentino. Tion ni ne sciis. Kaj por ni tio ne havis ajnajn sekvojn, por la nordkoreaj organizantoj jes ja. Tion mi trovas same reala kaj sufiĉe deprima, kaj mi volas rakonti ankaŭ pri tio, kvankam temas nur pri 20 procentoj de la tuta bildo.

    Mi esperas, ke mi povis doni al vi ideon pri la problemo. Temas pri interpretado kaj akcentado de realaj videblaĵoj. Kaj eĉ se oni nur priskribas, oni jam elektas kaj interpretas. (Fakte oni jam interpretas, se oni nur fotas…) Oni devas decidi pri la propra starpunkto aŭ tre zorge priskribi ambaŭ flankojn. Por tio ofte artikolo estas tro mallonga.

  4. Vi skribis:

    …simple promeni laŭ la strato kaj sidi inter ordinaraj homoj. Sed ĝuste tio ne eblas en Nordkorujo, kaj ĉu oni ne respektu tion same kiel en aliaj landoj la fakton, ke oni vestu sin bone antaŭ ol eniri preĝejon?

    Mi komprenas, ke oni verŝajne devas obei la leĝojn de la lando, por ne kaŭzi problemojn al si mem kaj al aliaj. Sed nenio povus devigi min “respekti” tiajn diktatorecajn regulojn.

  5. La via sindemando, per sia ekzisto mem, estas parola kaj signifoplena.. Iu ajn, vizitinte iun ajn landon ne estus tiom duboplena kaj eldirus laŭvole, laŭ la diligento, pigremo, bonvolo.. kaj ne eldirus :

    Kaj tial nun ekzemple Koryo Tours postulas skriban konfirmon de siaj turistoj, ke ili nenion publikigos pri la vojaĝo, ankaŭ neniujn fotojn.

    Mi krome ne timas, sed mi devas klare pripensi, kion mi volas fari estonte pri Nordkoreujo. Se mi volas iri denove, mi eble plenumu la peton pri nerakontado.

    undon venis la malvarma duŝo: mi kiel gasto, kiu ne ĉiam loĝas en Pjongjango, kompreneble ne rajtis iri sola ien ajn. Mi devus esti kun mia studentino. Tion ni ne sciis. Kaj por ni tio ne havis ajnajn sekvojn, por la nordkoreaj organizantoj jes ja. Tion mi trovas same reala kaj sufiĉe deprima, kaj mi volas rakonti ankaŭ pri tio, kvankam temas nur pri 20 procentoj de la tuta bildo.

    Certe ja en NordKoreujo ekzistas bonaĵoj.. Sed same kiel en kiu ajn lando estas malbonaĵoj.

    Mi ja rajtas ne ŝati landon en kiu svarmas militistoj surstrate. kie vi ne rajtas promeni sen apudulo..
    Tio ja igas vin grumbli..

  6. Hmmm, Kalle kaj Ivo, vi ambaŭ kompreneble pravas kaj tute rajtas ne ŝati landon kun tiaj diktatorecaj reguloj.

    Samtempe vi estas la pruvo: Kion vi elplukis kaj akcentas inter la informoj? La promenado kun nepra akompananto… La akompanantoj tamen povas esti sufiĉe ĉarmaj, se oni estas bonŝanca. Ĉiujn tri fojojn, kiam mi estis, mi estis bonŝanca. 🙂

    Mi ĉiuokaze dankas pro viaj kontribuoj!

  7. Mi fakte ne diris, ke mi malŝatas la landon. Mi ja malŝatas diktatorecajn regulojn, kaj mi ne dubas, ke ankaŭ la loĝantoj de la lando malŝatas diktatorecajn regulojn. Sed eĉ se ili kuraĝas opinii tin, mi supozas ke ili ne rajtas diri tion.

    Mi mem en miaj blogaĵoj ofte eldiras tre kritikajn opiniojn pri la regantoj de Rusio, iliaj diversaj stultaj agoj kaj malŝatindaj decidoj. El tio iuj faras la konkludon, ke mi malŝatas Rusion. Nenio povus esti pli malĝusta.

    Same, en Libera Folio ofte aperas tekstoj kiuj kritikas diversajn fenomenojn en la Esperanto-movado. Ĉu tio signifas, ke la aŭtoroj de la koncernaj tekstoj malŝatas Esperanton?

  8. Kalle, dankon pro la korekto! Jes, tio estis ĝeneraligo de mia flanko. Kaj vidu, kiel facile eblas miskompreni ion ajn pro nura interpreto el la propra vidpunkto.

    kaj mi ne dubas, ke ankaŭ la loĝantoj de la lando malŝatas diktatorecajn regulojn. Sed eĉ se ili kuraĝas opinii tin, mi supozas ke ili ne rajtas diri tion.

    Jes, ankaŭ mi certas, ke ili ne rajtas diri tion, se ili kuraĝas opinii. Sed eble iuj nordkoreoj ekzemple tute libervole opinias, ke estas tute ĝuste, ke eksterlandanoj estu ĉiam akompanataj aŭ fotu nur la aferojn, kiujn ili opinias belaj. Por ni tiu regulo restas diktatoreca, por la homoj tie temas pri eble – gastamo…

  9. Nu, el la vidpunkto de la lokaj loĝantoj, la regulo pri deviga akompanado de eksterlandanoj certe estas unu el la malplej ĝenaj, ĉar ĝi trafas nur eksterlandanojn.

    Mi imagas, ke pli ĝene por la lokaj loĝantoj estas ekzemple la fakto, ke ili devas pagi multe da mono al siaj ŝtataj labordonantoj, por la rajto ne labori en la ŝtata laboro por kiu oni apenaŭ ricecas salajron, sed anstataŭe fari alian laboron, per kiu ili ja povas gajni monon.

    Aliflanke ĉio tio tre similas la situacion en Sovetio dum la lastaj jaroj de la ekzisto de la lando, do oni povas esperi, ke io ŝanĝiĝos. Ja jam okazis multaj ŝanĝoj, kiel eblas legi en ĉi tiu interesega teksto:

    North Korea’s Transformation: Famine, Aid and Markets

  10. Mi ĵus revenis de vizito al la Senmilitigita Zono inter norda kaj suda Koreio kaj mi povas diri al vi ke ankaŭ en suda Koreio ekzistas multaj reguloj, kiuj ŝajnas absurdaj al eksterlandanoj, pri tio kion oni rajtas foti kaj kion ne. Ekzemple, oni ne rajtas foti iun ajn soldaton (mi tamen faris) kaj oni ne rajtas foti la vidon al Norda Koreio, kvankam oni rajtas rigardi ĝin tra teleskopo se oni pagas tion.

    Dum la pasinta jaro mi vizitis Nordan Koreion kiel ĵurnalisto – kune kun granda grupo de aliaj ĵurnalistoj. Okazis iu incidento kie ĵurnalisto fotis iujn lokajn homojn sen ilia permeso kaj ili koleriĝis. Ilia sinteno estis: Ni ne estas bestoj en zoologia ĝardeno. Vi ne rajtas foti nin sen nia konsento.

    Tio estas pensmaniero kiu ne harmonias kun la pensmaniero de okcidentuloj. Verŝajne ĝi ŝanĝiĝos postkiam la nordkoreoĵ pli alkutimiĝos al eksterlandanoj kaj speciale al ĵurnalistoj.

    Tamen, mi devas konsenti kun Birke ke multaj ĵurnalistoj simple skribas tiujn aferojn kiuj ŝajnas konfirmi la antaŭjuĝojn de siaj patronoj. Malofte oni vidas raportojn kiuj ne ripetas kliŝeojn kiel “la stalinisma lando” kie ĉio estas “griza”. Pro tio ne surprizas min ke la nordkoreoj estas misfidemaj pri eksterlandaj ĵurnalistoj.

    Nu bone, vi ĉiuj legis la negativajn raportojn. Sed ĉu vi sciis ke inter la atingaĵoj de tiu lando estas kompatoplena prizorgado de infanoj, antaŭ ĉio por militorfoj; radikala ŝanĝiĝo de la pozicio de virinoj; senpagaj loĝlokoj, senpaga sanprovizo kaj preventema medicino; kaj niveloj de infana mortemeco kaj vivespero por plenkreskuloj kompareblaj al tiuj de la plej multaj disvolviĝintaj landoj ĝis la naturaj katastrofoj de antaŭ kelkaj jaroj.

    Pri tiu temo mi rekomendas la libron “North Korea” de Bruce Cummings.

  11. Mi plene konsentas kun la unua komento de Kalle Kniivilä. Kelkaj frazoj tiom rekte kaj trafe esprimas, kion mi pensas, ke mi surpriziĝis.

    Ĉu vi tamen opinias, ke la ĵurnalistoj, kiuj efektive vizitas Nordan Koreion, agas malĵurnalisme kaj ne raportas ĉion kion ili vere vidas, sed nur tiujn partojn de la viditaĵo, kiuj fortigas la antaŭjuĝojn? Aŭ ĉu mi iel miskomprenis vin?

    Fakte ekzistas la tendenco en la Germana gazetaro, prezenti nekonatajn aferojn kiel minacojn kaj tiel subteni la timemon de la ĝenerala popolo. “Kies panon mi manĝas, ties kanton mi kantas” estas la devizo ĉe multaj ĵurnalistoj. Malmultaj havas la kuraĝon montri al la homoj, ke ili profunde malpravas.

    Sed tio ĉi tie estas la eblaj etaj kromefikoj de la forta medikamento “malferma raportado”. Riskoj ĉiam ekzistas, sed necesas konscii, kiu estas la pli malgranda. Laŭ mi pli gravas sencenzuraj artikoloj. La plej bona rimedo kontraŭ supozata tendenca raportado ne estas neniu raportado, sed pli bona, alia raportado, kiu konsideras pli multajn faktojn kaj vidpunktojn.

    Estis kaj estas ĉiam denove ĵurnalistoj, kiuj “kamuflis” sin kiel turistoj aŭ io alia, vojaĝis al Nordkoreujo kaj tie serĉis nur pruvojn por siaj antaŭjuĝoj.

    Mia antaŭjuĝo estas, ke lando kun tiaj reguloj estas malforta kaj ne povas oferti al siaj enloĝantoj la vivonivelon, kiu eblas en libera socio. Sen la eblo libere moviĝi oni ne havas ŝancon, perdi siajn antaŭjuĝojn.

    Birke, vi povas agi kiel la brava soldato Ŝvejk kaj sekvi la peton/ordonon laŭvorte, sed tiel, ke ĝi efikas male. Ekzemple vi povas detale raporti pri la bonaj flankoj, sed lasi spacon por la malbonaj aferoj. Anstataŭ priskribi ilin, vi nur lasas blankan alineon. Ne montru fotojn tie, sed nigrajn kestojn. Kaj supre de ĉio faru detalan indekson, kiu priskribas kaj la facilajn kaj la problemajn punktojn (ekzemple “floroj en la parko”, “afableco de la homoj”, “libereco de la gazetaro”). Tiel vi evitas, skribi pri la neŝatataj temoj, sed klare montras, ke kaj kie ili ekzistas.

Komentado estas fermita.