De Birke, 2 Majo 2008, 10:50

Dankeschön an Hoss und auch an Ho-young für die Kommentare zum Eintrag “Handarbeit“.

Dankon al Hoss kaj same al Ho-young pro la komentoj al la afiŝo “Manlaboro“!

Zunächst muss ich sagen, dass ich diesen speziellen Eintrag vor allem scherzhaft gemeint habe. Ich wollte nicht ernsthaft behaupten, dass ich täglich Leute etwas (Negatives) über Fleiß / Faulheit / Sorgfalt / Oberflächlichkeit sagen höre.

Unue mi devas diri, ke en tiu speciala afiŝo-okazo mi unuavice ŝercis. Mi tute ne serioze volis diri, ke mi ĉiutage aŭdas iun diri ion (negativan) pri la laboremo / nelaboremo / zorgemo / nezorgemo de Koreoj dum la laboro.

Aber natürlich: von nichts kommt nichts. „Schuld“ an meinen Worten ist meine eigene Einstellung, die in meinen Erfahrungen wurzelt. Und das ist schon wieder Material für einen neuen Eintrag, aber immer mit dem Risiko, dass ich es ein bisschen oberflächlich darstelle.

Sed, kompreneble, nenio venas el nenio. “Kulpas” pri miaj vortoj mia propra sinteno, kiu radikas en miaj spertoj. Tio nun estas fakte jam materialo por propra afiŝo, tamen denove kun la risko esti iom supraĵa.

Hoss hat Recht, wenn er sagt, dass Koreaner als Volk den Ruf haben, sehr arbeitsam zu sein. Meiner Meinung nach wird dieses Bild aus mehreren Elementen zusammengesetzt. Ein wichtiges sind die relativ geringen Gehälter, die wenigen Urlaubstage und die langen täglichen Arbeitszeiten. In Deutschland haben die Leute definitiv mehr Urlaub. Ob es wirklich noch große Unterschiede in der Länge der Arbeitszeit gibt, weiß ich nicht. Es hängt vielleicht auch vom Beruf ab. In Korea ist es normal, bis 18.00 oder 19.00 Uhr zu arbeiten, nicht zu reden von Verkäufern, die bis spät abends arbeiten. Viele Koreaner jedoch scheinen es in letzter Zeit gut zu finden, mehr Freizeit zu haben. Einen wichtigen Unterschied zu Deutschland gibt es im Fall von Behörden. In denen sind hier täglich von 9.00 Uhr bis 17.00 Leute erreichbar – während sich der Kunde in Deutschland sorgsam über die Öffnungszeiten informieren muss, wenn er etwas erreichen will, weil viele Behörden nur bestimmte Sprechstundenzeiten haben. Ich will damit nicht sagen, dass in Deutschland weniger gearbeitet wird, aber man bekommt schon eher den Eindruck, wenn man als Kunde oft vor verschlossener Tür steht.

Hoss pravas, ke Koreoj kiel popolo havas la reputacion esti tre laboremaj. Laŭ mia vidpunkto tiu bildo konsistas el diversaj eroj. Unu grava parto estas la relative malaltaj salajroj, la malmultaj ferioj kaj la longaj laborhoroj. En Germanujo oni havas definitive pli da ferioj. Ĉu vere estas diferenco pri la daŭro de la laboro, pri tio mi ne certas. Verŝajne tio dependas ankaŭ de la profesio. En Koreujo labori ĝis la 6a aŭ 7a vespere estas relative normale, por ne paroli pri vendistoj, kiuj laboras ĝis malfrue vespere. Sed multaj koreoj lastatempe ŝajnas aprezi pli da libertempo. Grava diferenco al Germanujo ekzistas en la kazo de oficejoj. Ĉi tie oni atingas homojn ĉiutage de la 9a matene ĝis la 5a vespere – dum klientoj en Germanujo devas tre zorge informiĝi por sukcesi fari ion, ĉar la plej multaj oficejoj havas nur certajn horojn por la publiko. Mi ne diras, ke en Germanaj oficejoj oni malpli laboras, sed oni povas ricevi tiun impreson, kiam oni kiel kliento ofte staras antaŭ fermitaj pordoj.

Fleißig ist hier auch die Art und Weise, lange Wege zur Arbeit zurückzulegen. Ich kenne Kollegen, die als Lehrbeauftragte arbeiten (und die vielleicht irgendwann einmal eine Professorstelle bekommen) – und die klaglos drei, vier Stunden mit dem Zug, Bus oder Auto fahren um zwei Stunden in irgendeiner entfernten Uni zu arbeiten.

Diligenta estas ankaŭ la maniero longe vojaĝi al la laboro. Mi konas kolegojn, kiuj devas deĵoradi kiel instruistoj (kaj kiuj eble iam ekhavos profesoran postenon) – kaj kiuj senplende vojaĝas tri, kvar horojn per trajno, buso aŭ aŭto por instrui du horojn en iu fora universitato.

Ein weiteres Merkmal des koreanischen Fleißes ist es, viele Dinge gleichzeitig zu tun. Wenn Angestellte einen Anruf bekommen, während sie mit einem Kunden beschäftigt sind, dann nehmen sie selbstverständlich diesen Anruf entgegen und versuchen mehr oder weniger erfolgreich, gleichzeitig auch dem Anrufer gerecht zu werden.

Alia trajto de la korea laboremo estas fari multajn aferojn samtempe. Se oficistoj ricevas telefonalvokon, kiam ili estas helpantaj al iu petanto, ili kompreneble akceptas tiun alvokon kaj provas pli malpli sukcese solvi samtempe ankaŭ la problemon de la telefonanto.

Und das Letzte, was mir hier dazu einfällt: Sehr alltäglich ist hier das Arbeiten unter Termindruck. Wirklich, monatelang passiert gar nichts – und plötzlich fängt man an. Und hat meistens auch Erfolg. Ich habe seinerzeit im Eintrag „Unser Umzug“ über eine solche Hau-Ruck-Aktion geschrieben.

Kaj la lasta, kiu venas nun al mi en la kapon: Estas tre kutima ĉi tie laborado sub streĉo kaj tempopremo. Vere, dum monatoj okazas nenio – kaj subite oni ekagegas. Kaj plej ofte sukcesas. Mi skribis pri unu tia korea “senprepare kaj subite”-agado siatempe en la afiŝo „Nia transloĝiĝo“.

Nun komme ich zu den Nachteilen dieser Arbeitsweise.
Ich finde, man sollte nicht „lange“ mit „fleißig“ oder „effektiv“ verwechseln. Mit anderen Worten: die Zeit im Büro verbringen bedeutet für mich nicht zwangsläufig arbeiten. Beispielsweise sehe ich sehr oft vor allem Frauen arbeiten. Männer stehen im Hintergrund und tragen die Verantwortung. Das ist typisch für Banken.
Oder ein anderes Beispiel: Die meisten meiner Studenten sind immer physisch anwesend im Unterricht, können tun sie den Lernstoff deshalb noch lange nicht. Sie verbringen lange Stunden in der Bibliothek: sie schlafen, treffen Freunde, machen irgendwas – aber wenn man sie fragt, dann sagen sie: ja, ich habe fleißig gelernt. (Über das Verhalten von koreanischen Studenten habe ich etwas im Artikel „Neatenditaj trajtoj“ (Unerwartete Charakterzüge) für die Zeitschrift Ondo de Esperanto geschrieben.)

Nun mi venas al la malavantaĝaj flankoj de tiu labormaniero.
Oni laŭ mi ne miksu longe labori kaj diligente aŭ eĉ efike labori. Aŭ alivorte: pasigi la tempon en la laborejo ne aŭtomate signifas al mi labori. Tre ofte ekzemple mi vidas precipe virinojn labori. Viroj staras en la fono kaj „respondecas“. Tio estas tipa por bankoj.
Aŭ alia ekzemplo: La plejmulto de miaj studentoj ĉiam fizike ĉeestas en la lecionoj, tamen ili ne scipovas la lernitajn aferojn. Ili pasigas longajn horojn en la biblioteko, ili dormas, ili renkontas amikojn, ili umadas – sed se vi demandas al ili, ili diras: jes, mi diligente studis. (Pri la konduto de koreaj studentoj mi skribis la en la artikolo „Neatenditaj trajtoj“ por la Ondo de Esperanto.)

Die langen Pendelzeiten zur Arbeit führen meiner Meinung nach ebenfalls dazu, dass man einfach müde ist. Und wenn du mit einem Kunden sprichst, und gleichzeitig mit einem anderen Kunden telefonierst, während du etwas tippst, das dir dein Kollege gerade zum Schreiben gegeben hat – dann kann man das zwar bewundern, muss aber wohl auch zugeben, dass nicht in dem Maße konzentriert gearbeitet wird wie wenn man nur eine Sache zur selben Zeit tut. Gleiches gilt für eine Arbeit, die man unter Zeitdruck schnell erledigt.

La longa navedado al la laboro same laŭ mi gvidas al tio, ke oni ofte estas lacega. Kaj se vi parolas kun kliento, kaj samtempe telefonas kun alia kliento, dum vi tajpas ion, kion via kolego ĵus donis al vi por tajpi – tiam oni povas admiri tion, sed eble devas koncedi, ke oni ne laboras same koncentrite kiel en tempoj, en kiuj oni faras nur unu solan aferon. La samo validas por laboro, kiun oni faras rapide, ĉar la tempo jam mankas.

Und wirklich: Im Alltag hier passieren dauernd Fehler. Die neue Visitenkarte meines Kollegen – mit Druckfehlern. Muss neu gemacht werden. Ein Plakat für den Esperantoklub unserer Universität – dort steht nicht „Esperanto“ sondern „Esperanato“. Hängt ja nur überall…

Kaj efektive: en la ĉiutaga vivo ĉi tie okazadas eraroj. La nova vizitokarto de mia kolego – kun tajperaroj. Devas esti refarita. Reklamafiŝo por la Esperanta studentoklubo en nia universitato – tie ne estas skribita „Esperanto“ sed „Esperanato“. Ĝi ja nur pendas ĉie…

Ich will nicht sagen, dass an anderen Orten und in anderen Ländern kein Pfusch gemacht wird! Aber wenn ich etwas Wichtiges schreiben muss (vielleicht sogar auf Koreanisch), das später von anderen gelesen wird, dann kontrolliere ich zig Mal um die Fehler zu minimieren.

Mi ne volas diri, ke en aliaj lokoj kaj landoj oni ne fuŝas! Sed se mi devus skribi ion gravan (eble eĉ en la korea), kion poste legos multaj, tiam mi kontrolegas ĝin por minimumigi la erarojn.

Aber trotzdem: Im Eintrag “Unser Umzug” habe ich geschrieben, wie wir die fehlende Fernbedienung gefunden haben. Weil die alte Wohnung nicht sehr sorgfältig saubergemacht worden war, lag die Fernbedienung noch unter dem Sofa. Es soll keiner sagen, dass zu schnelle Arbeit nicht auch manchmal Vorteile hat! ;-)

Tamen: En la afiŝo “Nia transloĝiĝo” mi skribis, kiel ni sukcesis trovi la mankantan teleregilon. Ĉar la malnova loĝejo ne estis purigita tre tre zorge, la teleregilo ankoraŭ kuŝis sub la sofo. Oni ne diru, ke iom malzorga laboro ne foje havas ankaŭ avantaĝojn. ;-)

Vi povas ĉiam ajn aldoni komenton per la formularo ĉe la paĝofino.

Ĝis nun 6 komentoj al la afiŝo

  1. Komento de Song Ho-young

    Mi petas pardonon, se vi iom streĉiĝis pro mia komento. Fakte ankaŭ mi ne serioze voĉis pri tio. :) Aparte de tio, mi ankaŭ simpatias, ke koreoj foje laboras tro multe pro socia sistemo. Ekzemple junaj kuracistoj, kiuj estas trejnataj en granda hospitalo suferas pro tro multa laboro. :(

  2. Komento de Song Ho-young

    Ĉiuokaze mi tre interesiĝas pri tiu ĉi blogo. :) Ĉu vi povus rekomendi el viaj afiŝoj ion kio bone spegulas aspektojn de Koreio? Ĉar mi ŝatus legi skribaĵon, kiu estis skribita laŭ vidpunkto de fremdulo.

  3. Komento de Hoss

    Multan dankon, Birke, pro la detala—kaj kompreneble interesa—klarigo! Ankaŭ la ligiloj al pasintaj blogeroj helpas plivastigi la fonon.

  4. Komento de Birke

    Ho-young:

    Mi petas pardonon, se vi iom streĉiĝis pro mia komento.

    Oh, mi ne streĉiĝis! Estis tre bona okazo, provi skribi pri la temo. Sed vere, estas tre malfacile ne neglekti iun punkton. Neniam io validas por ĉiuj. Por kompari oni devus zorge rigardi la unuopajn profesigrupojn. Ekzemple junaj kuracistoj ankaŭ en Germanujo devas laboradi tre tre longe kaj streĉe. En Koreujo aldoniĝas la severa hierarkio, al kiu ili devas obei. Sed ŝajne ankaŭ en germanaj hospitaloj oni ne subtaksu la devon nepre respekti la superulojn – kaj ne kuraĝi havi propran opinion.
    Sed la socia premo en Koreujo vere estas grava. Ankaŭ en aliaj laborejoj.

    Ho-young:

    Ĉu vi povus rekomendi el viaj afiŝoj ion kio bone spegulas aspektojn de Koreio?

    Ho, tio estas malfacila! Dum la jaroj ni skribis plej multon de niaj afiŝoj pri nia vivo en Koreujo. Dekstre en la kolumno, sub la komentoj kaj serĉfunkcio, vi vidas tiel nomatan “etikedonubon”, kie la vortoj “Korea” kaj “Koreujo” estas tre grandaj. Se vi alklakas tie, vi povas vidi ĉiujn afiŝojn rilate al la temo – kaj mem elekti laŭ viaj interesoj.

  5. Komento de Birke

    Hoss:

    Multan dankon, Birke, pro la detala—kaj kompreneble interesa—klarigo!

    Mi dankas pro la instigo kaj la intereso!

  6. Komento de Nomota

    Tipa laboremulo diras…

    Kara Birke, chu vi bonvolus telefoni al mi? 016-238-6566. Mi volas diskuti pri lingvistka konferenco okazonta en Seulo chi junie. Temas pri tio, “kiel, kiumaniere, ni povus instigi intereson de lingvistoj al Esperanto?”

    http://www.cil18.org/ estas la konferenco, kaj mi bonshance gajnis shanchon por partopreni la konferencon kiel parolanto en la ghenerala diskuto. Kaj mi volas prepari materialon, specife por lingvistoj…

    Antau-dankon pro via telefon-voko. 016-238-6566.

Aldoni komenton.

(Por testi, ĉu vi estas homo aŭ roboto.)



Sekvi komentojn pri tiu ĉi kontribuo pere de distribuo laŭ RSS 2.0.