Handarbeit / Manlaboro

Immer wieder höre ich das Vorurteil, dass in Korea nicht sorgfältig gearbeitet werde.
Ausgerechnet in einem Land, in dem man sogar die Linien auf dem Asphalt oft noch in liebvoller Handarbeit produziert, soll qualitativ schlecht gearbeitet werden?! Blödsinn!
Wo doch immer auch gleich mehrere Personen auf verantwortungsvollem (Beobachtungs-)Posten die Qualität kontrollieren! 😉

Ĉiam denove mi aŭdas la antaŭjuĝon, ke en Koreujo oni ne laboras zorge.
Ĝuste en lando, en kiu oni ankoraŭ produktas eĉ la liniojn sur la asfalto ofte per ama manlaboro, oni laborus malbonkvalite?! Stultaĵo!
Tie, kie ja ĉiam pluraj personoj en respondecoplenaj (observo-)pozicioj samtempe kontroladas la kvaliton! 😉

3 pensoj pri “Handarbeit / Manlaboro”

  1. Interese. De kie vi kutime aŭdas la antaŭjuĝon, ke koreanoj ne laboras zorge? Almenaŭ ĉi tie, (en nordorienta Usono) se ekzistas antaŭjuĝo pri laboremo en Koreujo, oni ŝajne kredas ke koreanoj kutime laboras diligentege. Eble venas de tio, ke oni nomas la sudkoreujan ekonomion “Azian Tigron.”

  2. Saluton! Foje iuj taksas, ke koreoj ne zorge laboras kompare kun japanoj, kiuj alinomiĝas “ekonimia animalo”. Sed mi kredas, ke tio ne estas problemo de nacia trajto. Ĉie en la mondo, diligentuloj laboras diligente, kaj maldiligentuloj vivas maldiligente. Ĉu ne? 🙂

Komentado estas fermita.