Komentoj pri: Lambastonoj

De: Mireja
Kara Bertilo, antaŭ kelkaj tagoj mi venis ĉi tie legi kaj tiam sciis pri la problemo al via genuo. Mi volas deziri al vi rapidan, tamen prudentan, restariĝon sur la du piedoj sen la helpo de la “novaj amikoj”. Ŝirado de genua menisko okazas ne malofte kaj mi konis liceanojn al kiuj ĉi tio okazis. Por ili la kaŭzo estis “tro da futbalo/piedpilkoludo?”. Tre ĝena afero ja, kaj oni devas rekomenci uzi la genuon tre prudente. Vi scias tion same bone kiel mi. Biciklado redonos al vi la forton en la maldektra kruro kaj vi povos bicikli je taŭga ritmo, la genuo diros al vi…

Trinki multe da akvo kiu entenas silicon estas laŭdire rekomendita por artikaj problemoj.

Mireja kore salutas vin kaj Birke-n.

PS:

Ĉu oni povas skribi al vi per la adreso videbla en soc.culture.esperanto? La 8-an de oktobro mi sendis al vi retmesaĝon sed ŝajne vi ne ricevis ĝin.

De: Bertilo
Goulo skribis:

Devas esti iaj taŭgaj mildaj ekzercoj fareblaj hejme sen speciala ekipaĵo.

Jes. Kelkajn tiajn ekzercojn mi faradas jam dum kvar semajnoj. Sed por vere removebligi la genuon kredeble indegas bicikli.

Ken skribis:

Ŝajne ne eblis lui trejnbiciklon; se jes, vi jam farintus tion.

Mi ne scias certe, ĉar mi ne vere esploris la aferon. Sed hodiaŭ mi ĉiuokaze sukcesis atingi perpiede la proksiman trejnejon. La timiga deklivo finfine montriĝis ne tiom terura – almenaŭ se oni tie helpas sin per lambastonoj. Surloke mi aliĝis por unu monato. Laŭplane mi iros tien dufoje ĉiutage ekde morgaŭ.

De: Ken Miner
Terure, Bertilo! Ŝajne ne eblis lui trejnbiciklon; se jes, vi jam farintus tion. (Ĉe ni oni povas lui ĉion, eĉ malgrandajn buldozojn, ĉe specialaj luigejoj.) Mi certe esperas al vi ian solvon. Nepre necesas rehavi forton en la genuo.

Ken

De: goulo
Ho, malkonvena situacio ja.  Devas esti iaj taŭgaj mildaj ekzercoj fareblaj hejme sen speciala ekipaĵo.  Bonŝancon kaj sukcesan resaniĝon!